prelego 1
Facila kaj simpla Danĝona medito
Danĝona medito konsistas el tri partoj: la unua estas mediti enfokusiĝante nur dum dek minutoj, la dua estas malstreĉi la muskolojn de korpo kaj la tria estas interparoli pri meditimpresoj.
1. Atentoj dum sidmedito
1) Sidu komforte kaj nature spiradu laŭ la korpa kondiĉo.
2) Malpeze kuntuŝigu la dikan kaj montran fingrojn kaj metu la manojn sur la genuojn.
3) Ne pezigu la kapon, kolon, vizaĝon, ŝultrojn kaj brakojn, sed metu la tutkorpan pezon sur la danĝonon.
4) Koncentru menson kaj energion sur la danĝonon ĉe umbiliko.
5) Kiam diversaj pensoj aperas en la kapo, tiam nur rigardu ilin kaj denove koncentriĝu sur la danĝonon.
2. Manieroj malstreĉi la muskolojn
1) Milde masaĝu la genuojn.
2) Forte premu la interpiedfingrojn per la montra fingro.
3) Kunigu la manojn, premu la brovojn kaj ankaŭ premu la nazan kreston.
4) Duone faldu la orelojn, premu ilin kaj tiru la dikan parton de la oreloj.
5) Metu unu piedon sur la alian genuon, tiru antaŭen kaj malantaŭen la piedfingrojn, malrapide ronde movu la piedartikojn kaj laste batu la piedplandojn.
6) Masaĝu la supran bruston je ambaŭ flankoj. Tie troviĝas limfaj glandoj.
7) Batu ĉiun korpoparton. Kiam vi batas la korpon, se iu parto doloras, pli forte batu ĝin.
3. Dnmandoj por interparori meditimpresojn
1) Kiom da fojoe, la pensoj vizitis vian kapon?
2) Ĉu la pensoj ĝenigis vin ?
3) Ĉu vi nur rigardas la pensojn kaj nature malaperis ?
4) Ĉu via kapo preŝiĝis kaj via koro trankviliĝis?