|
Varsovia rusa judo el Bjelostoko
aŭ pri la amok-kurado de esperantistoj
de Markoviĉ ĝis Ljudvigoviĉ
La rusa judo Lazar Markoviĉ Zamenhof naskiĝinta en la urbo Bjelostoko (Grodna gubernio, Rusio) iniciatis la internacian lingvon sub la pseŭdonimo Dr. Esperanto en la jaro 1887 en Varsovio.
En la 20-a jarcento jen pro timo de antisemitoj, jen pro judofobio, jen pro rusofobio, jen pro aliaj kaŭzoj esperantistoj falsis kaj liajn nomon, pseŭdonimojn, naskiĝlokon, etnan identecon kaj la nomon de la iniciatita lingvo. Kvankam tiuj falsaĵoj estis primitivaj, multaj esperantistoj sincere kredis kaj fervore disvastigis ilin kune kun la lingvo. Multaj referenclibroj kaj aliaj fontoj enhavas falsajn datumojn, kiujn dum cent jaroj esperantistoj apologiadis. Nur en la lastaj jardekoj iĝis pli kaj pli malfacile akceptigi tiujn tradiciajn galimatiojn.
Misvojiĝo de la informado originis en Francio, kie en la jaro 1898 fondiĝis landa asocio de esperantistoj. Hazarde en la sama jaro komeciĝis la Dreyfus-afero, pro kio disiĝis la franca intelektularo al du kontraŭaj partioj. Kerno de tiu afero estis la sekva. Hungar-devena franca stab-oficiro ŝtelis sekretan dokumenton el sia laborejo. La aŭtoritatoj suspektis ke la ŝtelinto povis esti nur la samloke deĵoranta jud-devena oficiro Dreyfus. Verŝajniganta „laŭ lia deveno” oni konstatis, ke nur li povis esti la deliktulo. Dreyfus estis kondamnita al punlaboro laŭ falsaj akuzoj kaj laŭ falsaj pruvatestoj. Kvankam post longaj jaroj oni rehonorigis lin, en la komenco de la 20-a jarcento dum kelkaj jaroj en Francio furoris antisemita kampanjo kun surstrataj insultoj kaj aliaj skandalaĵoj.
Tiutempe oni decidis prepari la unua internacia kongreso de esperantistoj en Francio. En tiu etoso elstaraj francaj esperantistoj intencante protekti kaj Zamenhofon kaj Esperanto-movadon de la antisemitaj atakoj decidis prezenti lian personon al la publiko kun falsa, sed ne atakebla identeco. Pro diversaj kaŭzoj fervore apogis ilin polaj esperantistoj kaj la eldonejo Hachette, kiu eldonis verkaron de „nova” Zamenhof.
La esperantista pioniro Émile Javal, fervora franca adepto de Zamenhof fiere informis lin, ke okaze de la Esperanto-kongreso en 1905 aperis 700 artikoloj en la gazetaro, sed nur unu el ili menciis la judecon de Zamenhof. La kaŝo de la vero nur tiel eblis, ke anstataŭ ĝi ili asertis ion alian, t. e. ili mensogis, flasofaris. Javal poste konfesis: „Ni bezonis admirindan disciplinon por kaŝi al la publiko vian originon. Pri tiu punkto akordiĝis ĉiuj amikoj de Esperanto, kaj ni devas plu kaŝi la aferon, tiel longe kiel la granda batalo ne estas gajnita.” (Ludovikito 1983: 197-198). Porokaza prisilento de la etna deveno de Zamenhof en tiu situacio eble estis pravigebla, oportuna taktiko. Sed tute ne estis tiel la sekva serio de falsofaroj, kiuj baldaŭ perdis la originalan celon.
Javal kaj liaj kunuloj longe sukcesis falsofari preskaŭ perfekte. La kompleksa misinformado konsistis primare per kaŝadao de la etna deveno de Zamenhof. El tio sekvis nom-poligo de la rusa urbo Bjelostoko, naskiĝurbo de Zamenhof, falsado de ĝia geografia situo, virtuala poligo de ĝia plejparte juda loĝantaro. Apartan historion havas la elimino kaj forgesigo de la rusa nom-elemento Markoviĉ, kio ne sukcesis komplete. Poste la elimino de la nom-elemento Lazar sukcesis eĉ multe malpli. Por akceptigi tion oni ekuzis dekduojn da liaj pseŭdonimoj, intence maldistingante nomon, pseŭdonimojn, kaŝnomojn, karesnomojn, k. s.
Ankaŭ la vorton „internacia” oni taksis malavantaĝa en la „patriotaj” parolmanieroj en Orient-Eŭropo, Francio kaj Germanio same. En la opoziciantaj ŝtatoj „nacia” estis la pozitiva nocio kaj la „internacia” ofte signifis judo, socialisto aŭ ambaŭ. Post la apero de Lingvo Internacia spontane aperis la vorto Esperanto kiel ĝia sinonimo, sed tiuj, kiujn tio ne kontentigis, klopodis ekskluzivigi la vorton Esperanto, eĉ retrospektive, jam de 1887. El la difinoj de Esperanto paŝon post paŝo oni eliminis la nocion „internacia”.
La falsofarojn faris kaj la iniciatintoj, kaj tiuj, kiuj dum la sekva jarcento verkis aplologiojn de la falsaĵoj. Finfine la publiko ricevis diversajn galimatiojn, kiel ekzemple la jena: „La pola Ludwik Zamenhof naskiĝinta en la pola urbo Bjalistoko kreis la artefaritan lingvon Esperanto sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto.” En tiu frazo nur la vorto Zamenhof ne estas falsaĵo.
La falsaj datumoj aperadas en la granda plimulto de la enciklopedioj, referenacaj libroj, en la gazetaro, kaj en la ĝenerala opinio. Sekve de la persistaj klopodoj de esperantistoj la falsaj asertoj dogmiĝis. Pluraj kulpuloj estis aŭtoritatoj en la movado, do certe ili havas la esencan respondecon pro la falsaĵoj.[1] Ĉiam estis aŭtoroj kiuj rimarkis la falsojn kaj publikigis la verajn datumojn kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, sed iliaj voĉoj nur lastatempe fortiĝis. En la 20-a jarcento la misinformado estis la „ĉefa fluo”. Pro fervoro de falsofarantaj esperantistoj la falsaĵoj aperis kaj en la Esperant-lingva literaturo, kaj en naciaj lingvoj, en diversaj konsult-libroj, precipe en la enciklopedioj.
Falsaj datumoj en la enciklopedioj
La unuajn informojn pri Esperanto verkistoj, ĵurnalistoj, studentoj, esploristoj kaj multaj aliaj interesiĝantoj ricevis ofte el tiuj du artikoloj de enciklopedioj: Esperanto kaj Zamenhof. En la lasta jarcento tiuj artikoloj ricevis lokon en ĉiuj menciindaj ĝeneralaj, kaj en pluraj specialaj enciklopedioj. Nuntempe iliaj falsaj datumoj estas la originalaj fontoj de multaj artikoloj kaj alparoloj aperantaj en la elektronika kaj papera gazetaro.
Ekde la apero de Vikipedia kaj similaj elektronikaj enciklopedioj reduktiĝis la uzado de la paperaj enciklopedioj, sed paradokse multobliĝis ilia efiko. Ja la retaj artikoloj ofte estas nur kopioj de diversaj paper-eldonoj. La elektronikaj enciklopedioj estas teknike novaj, sed enhave ili prezentis nenion novan. La nova fenomeno estas, ke ili multoble pli efike disvastigas kaj la verajn, kaj (en la kazo de nia temo plejparte) la falsajn datumojn, erarojn kaj misinformojn.
Sube vi trovos komparon pri la fidindeco de 94 paperaj kaj 3 elektronikaj enciklopedioj. La elektronikaj estas judaj kaj nur tial estas prenitaj, ĉar ili ne havis paperajn precedentojn aŭ kvankam havas, sed ĝi estas praktike neatingebla libro-raraĵo (t. e. la 12-voluma eldonaĵo el la jaroj 1901-1906). Se la ekzamenitaj datumoj ne estas en la memstaraj artikoloj Esperanto kaj Zamenhof, estas konsiderataj tiuj artikoloj, kiuj ampleksas ilin (ekz. lingvo artefarita, universala, monda, ktp.). Entute 93 ĝeneralaj kaj 4 novaj fakaj enciklopedioj estas ekzamenitaj. Ili estas eldonitaj en 19 eŭropaj lingvoj eldonitaj en Eŭropo, Ameriko kaj Aŭstralio. Bedaŭrinde mi ne povis ekzameni enciklopediojn el Ekstrem-Oriento kaj Suda-Azio.
La falsaĵoj pri la naskiĝloko, etna identeco kaj la nomo de Zamenhof strikte interrilatas kaj apogas unu la alian. La klarigon ni komencu per la naskiĝloko.
La naskiĝurbo Bjelostoko en Rusio
La ŝtatoj fiksas la geografiajn nomojn en oficialaj dokumentoj, laŭ zorge difinitaj preskriboj, en difinita, oficialigita etna lingvo. Pere de tiel fiksitaj geografiaj nomoj la geografiaj lokoj iĝis identigeblaj. Tiuj dokumentoj estas la oficialaj loknomaroj, kiujn en la 19. jarcento jam ĉiuj ŝtatoj kompilis pri sia regata teritorio. La loknomojn oni akordigis kun la mapoj, kiujn la ŝtatoj produktis por militaj aŭ por ekonomiaj celoj. La loknomaroj kaj la mapoj fiksis la staton ĵus validan (latine: status quo). Kompreneble okazadas ŝanĝoj, sed oni daŭre sekvas ilin per kompletigoj, per oficialaj aldonoj kaj per novaj eldonoj. Datumoj de la loknomaroj estas ne nur geografiaj, sed ankaŭ juraj kaj historiaj faktoj. Loknomo estis valida nur ĝis ĝia oficiala ŝanĝo, sed ne ŝanĝebla retrospektive. Naskiĝlokon oni devas difini laŭ la aktuala, oficiala loknomaro, kaj nur tiu datumo povas aperi en oficialaj dokumentoj. Post limŝanĝo sur la konkerita, akirita teritorio kutime ŝanĝiĝas ĉiu loknomo, ja ĉiu loko ricevas nomon en la lingvo de la konkerinta ŝtato.
Parto de Rusa Imperio estis Pola Reĝlando, kiu en la jaro 1874 ricevis la nomon Laŭvistula Ĉefgubernio, sed en la komunuza lingvo restis Pollando. Ĝi havis ege limigitan aŭtonomion, sed pritrakti tion estas tute superflue, ĉar Zamenhof ne tie naskiĝis. Bjelostoko situis ekster ĝiaj limoj. Zamenhof naskiĝis en Rusio, en la gubernio de Grodno, en la urbo Bjelostoko, kiun oni skribis kompreneble per cirilaj literoj: Белосток. Tiun nomon oni transliterigas al diversaj latinliteraj lingvoj diversmaniere (Bjelostok, Bjelosztok, Belosztok, Belostok, Bielostok, Bielosztok). Alia afero estas la nomtradukoj.
La Esperanta formo la unuan fojon aperis en la revuo Lingvo Internacia en la jaro 1896, en letero de Zamenhof: „Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno.”[2]
La urbo en 1918 (sed definitive nur en 1921, laŭ la packontrakto en Rigo) iĝis parto de la sendependiĝanta Pollando. Tiam ŝanĝiĝis kaj la lingvo, kaj la alfabeto. Белосток iĝis Białystok, kies Esperanta formo estis Bjalistoko. Ĝi situis en la vojevodio Bjalistoko.
Ĉu temas pri la sama loko? Nur laŭ la geodezio temas pri la sama loko. La rusa Bjelostoko kaj la pola Bjalistoko tre diferencis ne nur laŭ la oficialaj nomoj, sed preskaŭ laŭ ĉio: loĝantaro, aspekto, juro, lingvo, kulturo, religio, mono, fervoja ŝpuro, ktp. Nur la geografiaj koordinatoj estis la samaj en la 19-a kaj en la 20-a jarcentoj. Lingvistikumantaj esperantistoj senlace pruvadas, la etimologian ligon inter la vortoj Białystok kaj Белосток. Tutegale ĉu ili pravas aŭ ne, ja ne pri etimologio temas, sed pri la oficialaj identigiloj, kiuj efektive ŝanĝiĝis.[3]
Sed tiu ŝanĝo tute ne koncernis la naskiĝlokon de Zamenhof, kiu restis Bjelostko (gubernio de Grodno, Rusio) por ĉiam. Tiu datumo estas eterna, kiun ne tuŝas ajnaj postaj ŝanĝoj.[4] Ambaŭ urbonomojn oni trovas en la nova PIV (2002). Bjelostoko por la rusia urbo kaj Bjalistoko por la pollanda urbo. Same estas ankaŭ en kelkaj etnolingvoj, ezemple en la hungara: Bjelosztok (en Rusio) kaj Bialystok (en Pollando). En aliaj etnolingvoj tiu urbonomo restis senŝanĝaj. Ekzemple en la rusa lingvo la nomo de tiu urbo neniam ŝanĝiĝis, ĉiam estis kaj estas restis Bjelostok, same kiel en la pola lingvo ĝi ĉiam estis kaj restis Białystok. Aparta historio estas, ke pro rusofobio kelkaj polaj esperantistoj ne akceptis la urbonomon Bjelostoko, sed el la pola nomo kreis la Esperantan vorton Bjalistoko (1913, Zakrzewski). La klopodoj por akceptigi en Esperanto la falsan loknomon Bjalistoko por 1859 bone servis la falsofaron pri la etna identeco de Zamenhof.
Pri la naskiĝloko la ĝusta informo estas nur en Encyclopaedia Britannica eldonita en 1910 (en1), en Révai lexikon eldonita en 1926 (hu2) kaj en kelkaj pliaj enciklopedioj (en11, es1, fr2, pt1, ru-en1, ru-en2, ru-en3). En plimulto de la enciklopedioj estas la falsa datumo Bjałistok, Pollando.
Maimon (1978:199) prave rifuzis ankaŭ la argumenton el la jaro 1911, laŭ kiu „etnologie Bjalistoko estas Polujo”, kaj „kvankam ĝi estas ekster Pola Reĝlando, ĝi apartenas sendispute pola etnografia teritorio.” Tiuj estis argumentoj de la pola nacia imago, de la romantika naciisma legendaro. Sed tiu estas nur provo pravigi falsan aserton. Dum la vivo de Zamenhof la plimulto (inter du trionoj kaj tri kvaronoj) de la bjelostoka loĝantaro estis la jide parolanta judaro (Maimon 1978: 19-20). Tie la rusoj kaj poloj estis urbaj minoritatoj. Sed pri ajna opinio de la senrajta, „ne ŝtatkreinta” judaro scivolis kompreneble nek la rusoj, nek la poloj.
Malsimpla etna identeco
Etnan identecon en multaj kazoj oni ne povas difini per unu vorto. La kazo de Zamenhof estas tia.
Li naskiĝis en juda familio. En la okcidentaj teritorioj de la tiama Rusio pluraj etnoj vivis en diasporoj, miksite. En la urbo Bjelostoko la judaro konsistis la plimulton. Gepatra lingvo de la judoj estis la jida, pri kiu kiu tiutempe oni opiniis ke envere ne estas lingvo nur dialekto germana[5]. Eĉ Zamenhof mem plurfoje nomis ĝin „judgermana dialekto”. Nur en la 20-a jarcento klariĝis, ke ĝi estas vera, memstara, aparta lingvo, eĉ pli malnova ol la germana (Hochdeutsch), ja ĝi devenas rekte el franka dialekto. Patrino de Zamenhof bone parolis nur tiun sian gepatran lingvon, same kiel la plimulto de la aliaj judoj, kiuj ne konis fremdajn lingvojn. Tiu estis la unua lingvo ankaŭ de liaj filoj, kiuj frekventis la judlingvan elementan lernejon. Zamenhof mem verkis ankaŭ jide, eĉ jidan gramatikon.
Sed Mark, lia patro estis adepto de la kompleta asimiliĝo. Laŭ lia volo la rusa estis la hejma lingvo en la familio. Ruslingva estis la gimnazio kaj la universitato, kiujn Lazar frekventis. La efiko de la rusa kulturo estis tiel forta, ke li komencis verki ruslingvajn poemojn, celante fariĝi rusa verkisto. Tamen li devis rezigni de la kompleta asimiliĝo, ja en la universitato li spertis la socian realaĵon de la cara Rusio: malgraŭ liaj klopodoj, li restis „nur judo”. Sed la rusa identeco restis forta kaj la familia lingvo restis la rusa eĉ post la unua mondmilito en la familio de lia filo Adamo vivanta en la jam sendependa Pollando.
La etna identeco de Zamenhof ne estas difinebla per la vorto judo, ja tio estis kolekta nocio. La judaro konsistis el germana, hispana, hungara, etiopa, ktp. judaj etnoj, kun apartaj kulturaj trajtoj. Zamenhof estis rusa judo, t. e. ruslingva judo kun rusa kulturo. Tio estas abunde dokumentita fakto, tamen nur ekde 1991 oni povas tion legi en enciklopedio, kvankam nur en unu, en la The New Encyclopaedia Britannica. 12. (en19). La informoj de la aliaj enciklopedioj estas falsaj, eĉ se duone veraj. Laŭ tiuj Zamenhof estis
judo (en11)
jude parolanta pola judo (hu18)
pola judo (en5,en7,en9, en10, en16, fi1, hu15, it2)
ruso (en1, en8, es1, fr1, fr2, fr3, fr4, ru-en1)
polo kaj judo (ep1).
Krom tiuj 19 enciklopedioj laŭ 41 aliaj li estis polo. Estiĝis granda literaturo celante apogi apogi tiun falsan aserton. Oni povas legi detalojn pri tio, ke li junaĝe ekvivis en Varsovio, parolis pole, estis populara inter poloj, havis polajn amikojn, eĉ polan karesnomon. Tiu lasta aserto estis aparte ŝatanta „argumento” de la falsantoj, krome tiuj faktoj pri la polaj ligoj de Zamenhof estas veraj. Nur la konkludo estis falsa. Zamenhof mem estis la unua, kiu refutis la aserton pri sia pola identeco. Pri la falsaĵoj oni trovas kompletan trarigardon en la libro de Sikosek (2003: 300-309). Malgraŭ la fortostreĉoj de la falsantoj ili neniam sukcesis ĝenerale kredigi tiun falson. Ok enciklopedioj elturniĝis tiel, ke anstataŭ klarigo emfazis nur la varsovianecon de Zamenhof. Tridek enciklopedioj elturniĝis tiel, ke nenion ili menciis pri lia etna identeco (kvankam en simile ampleksaj aliaj artikoloj pri aliaj famaj personoj tion ili menciis, kelkfoje eĉ kun detaloj).
En la Rusa Imperio pro la grandaj distancoj kaj grandaj socigeografiaj diferencoj vere grandan signifon havis la regionismo kaj la samlokeco. Zamenhof estis rusa judo vivanta en Varsovio kaj devenanta el la urbo Bjelostoko. Tiu urbo administracie situis en la gubernio kun sidejo en la urbo Grodno. Sed la situo de Bjelostoko estas difinebla ankaŭ laŭ geografiaj-historiaj regionoj: ĝi situis en la regiono Litvo. Pri la deven-regiono Litvo, ĝia fizika geografio kaj etnogeografio amaso de artikoloj kaj libroj de esperantistoj donas detalan kaj fidindan bildon. Sed pri la historia fono male: Pollando ofte aperas kvazaŭ sentempa, abstrakta lando, kaj pri la plurfojaj disdividoj de Pollando en la 18-a, 19-a kaj la 20-a jarcentoj kaj pri la aparteno de Bjelostoko al Rusio, Prusio kaj Bjelorusio neniu Esperanta libro informas precize. Plej ofte nura celo de la aŭtoroj estis konfirmi tiun falsaĵon, ke Zamenhof naskiĝis en Pollando.
En la jaro 1933 aperis Enciklopedio de Esperanto ĉe la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto. Sed pri la nomo kaj etna identeco de Zamenhof ĝi ne estas pli fidinda ol la aliaj tiutempaj enciklopedioj. Tiutempe ankaŭ en Hungario ricevis impeton la antisemitismo, kaj la redaktoroj devis esti tre singardaj. Malgraŭ la singardemo, prisilentoj kaj memcenzuro la redaktoro kaj eldonanto Vilmos BLEIER en 1937, jaron antaŭ la unua kontraŭjuda leĝo jam devis prepari sian fuĝon kaj la (fine sensukcesan) elsavon de la eldonejo al Fora Oriento. Li mortis en Parizo, en la tago de enmarŝo de la germanaj trupoj. Certe singardemo de la redaktoroj kontribuis al tio, ke el la rusaj kaj polaj enciklopedioj oni povas ekscii nenion pri la deveno de Zamenhof. En Orienta Eŭropo judofobaj kaj rusofobaj tendencoj prosperas ĝis hodiaŭ.
La nomo kiel fundamentaj identigilo kaj referencilo
Nomo de persono estas fundamenta identigilo, kaj kiel tia devas esti sole unu, fiksita en oficialaj dokumentoj. Nomŝanĝo povas okazi nur laŭ decido de ŝtata aŭtoritato, kaj oni devas same fiksi tion en oficialaj dokumentoj. Ekde la dato de tiu oficiala akto oni devas uzi ekskluzive tiun novan nomon. La nomo estas fundamenta referencilo en tiuj kazoj, kiam la persono havas unu aŭ plurajn pseŭdonimojn (artistajn, aŭtorajn nomojn, plumnomojn), kaŝnomojn, karesnomojn, mallongigitajn nomojn, kromnomojn, moknomojn, ŝercnomojn, asimilitajn (tradukitajn, alilingvajn) nomformojn kaj aliajn nomvariantojn. Referencilo aparte gravas en la bibliotekaj katalogoj kaj ĝenerale en informadiko.
En la 19-jarcenta Rusio laŭleĝe la nomoj konsistis el tri elementoj: persona, patra kaj familia. La duan nomon oni derivis el la nomo de la patro, kaj respektive el la nomo de la filo/filino oni povas konkludi al la nomo de la patro. En Eŭropo la ŝtatoj ekde la napoleonaj militoj speciale prizorgis la registradon de la militservo-kapabalaj, mobilizeblaj viroj, ja tio estis fundamento de ĉiuj arme-evoluigaj projektoj.
La nomon Lazar Markoviĉ Zamenhof kompreneble oni skribis en la oficiala, rusa lingvo, per Ciril-litera alfabeto: Лазаръ Маркович Заменгофъ. Sed oni povis konfuziĝi pro la la fakto, ke ekzistis/as diversaj transskrib-manieroj al latin-literaj alfabetoj. Laŭlitera transskribo el la Ciril-litera famili-nomo estas Zamengof. Alia transskribo estis Zamenhov, kiu aperis ankaŭ en du anglaj (en12, en13) kaj en unu hungara (hu14) enciklopedioj. En la Ciril-literaj dokumentoj kelkfoje aperis ankaŭ arkaika sinonimo de Markoviĉ: sin Marka (filo de Marko). La unuan nom-elementon Lazar per latinliteraj alfabetoj kelkfoje oni transskribis Lazarj. Malgraŭ tiuj komencaj malcertaĵoj ĝeneraliĝis kaj fiksiĝis la formo Lazar Markoviĉ Zamenhof. Foje-foje oni klopodas kamufli la verajn problemojn per menciado de tiuj malnovaj formoj.
La lingvo de la juda etno vivinta en la 19-a jarcento en Okcident-Rusio estis la jida, la lingvo de la juda religio estis la hebrea, kaj la oficiala lingvo de la Rusa Imperio estis la rusa. Zamenof ricevis sian nomon en ĉiuj tri lingvoj. La unua nom-elemento jide estis Lejzer, hebree Eliezer kaj ruse Lazar. Jidajn formojn havis ankaŭ Mark, la nomo de la patro: Mordeĥaj aŭ Motel, kaj el tiuj oni derivis la duan nomon de la filo: Mordka, Motelev aŭ Motelja. Ĝis la jaro 1881 krom la rusa formo kelkfoje ankaŭ tiuj jidaj formoj aperis en la ruslingvaj dokumentoj. Foje eĉ en 1885 aperis la patra nomo derivita el la jida formo kune kun la oficiala, rusa: Lazar sin Marka (Motelja). Tiujn detalojn nun ni neglektu, ĉar fine, kompreneble, fiksiĝis la oficiala formo. La vorto „oficiala” signifas „laŭ la preskriboj de la rusa ŝtato”, kaj ne „laŭ la religiaj preskriboj”. Manko de tiu distingo estas konfuziga faktoro en liaj biografioj (ekz. Maimon 1978).
Pluraj personaj dokumentoj de Lazar Markoviĉ Zamenhof (1859-1917) estas konataj same kiel tiuj de lia patro Mark Fabianoviĉ Zamenhof (1837-1907) kaj aliaj familianoj. Unue prezentis ilin Esperanto Triumfonta (1922-12-07) aperinta en Kolonjo, kaj la revuo la Nova Epoko (dec. 1929). Ĉies kopioj, tekstoj, kaj teksto-tradukoj aperis en la libroj de Adolf Holzhaus (1969, 1973, 1978). Sed tie aperis ankaŭ pliaj dokumentoj, inter ili la naskiĝdokumento de lia filino Sofia Lazarovna Zamenhof (1889-1942). Kvankam tiutempe oni ne rekrutigis virinojn, ankaŭ novnaskitinoj ricevis siajn nomojn laŭ la rusaj preskriboj. Tiu dokumento atestas pri la „Patro: Lazar Markoviĉ Zamenhof” (Holzhaus 1969: 145, 476; 1978: 19,157).
La unuajn du nom-elementojn oni ofte mallongigas. Mallongan nomformon oni uzis pli ofte, ol la kompletan, longan. Ekzemple en ruslingvaj anoncetoj la varsoviano Dr. L. M. Zamenhof ofertis siajn Esperanto-librojn en Sanktpeterburgaj gazetoj en 1899, kompreneble per Cirilaj literoj: Дръ. Л. М. Заменгофъ (Holzhaus 1969: 80-86, 1973: 28, 308-312).
Rusoj ofte ellasas sian duan, patran antaŭnomon. Tio estas ĉiutaga praktikaĵo. Mallongigo de la unua nom-elemento aperis sur liaj tri stampoj: L. Zamenhof, Dr. L. Samenhof kaj Д-ръ Л. Заменгофъ (Holzhaus 1973: 290-293).[6]
El la ekzamenitaj 97 enciklopedioj nur en ses estas la kompleta, vera nomo, kiu povas esti referencilo. La nomo de Lazar Markoviĉ Zamenhof la unuan fojon aperis en la ukrainiaj enciklopedioj Ukrainska Radjanska Enciklopedija (uk1, uk2) en la sesdekaj jaroj, poste en kelkaj hungaraj enciklopedioj (hu11, hu12, hu17, hu19). La lastaj du estas fak-enciklopedioj pri la lingvoj de la mondo.[7]
En 15 aliaj enciklopedioj aperis nur nom-variantoj konsistantaj unu-du elementojn de la nomo. Lazar Zamenhof estas en unu (sr1), Lazarus Zamenhof en tri (en5, en9, es1), simple nur Zamenhof estas en sep (fr7, hu1, hu3, hu6, hu7, it2, ru2), Dr. Zamenhof en tri (fr1, fr3, fr5) kaj Eleazar Samenhof en unu (hu14) enciklopedioj. La nom-variantoj ne taŭgas por esti referenciloj, sed almenaŭ ne estas falsaĵoj.
Do en la lasta jarcento la informado pri la nomo de Zamenhof iom pliboniĝis, ĉar entute 21 enciklopedioj informas pli-malpli ĝuste pri la nomo de Zamenhof. Ses el ili, kiuj aperis en la lastaj jardekoj, tute precize. En 76 aliaj enciklopedioj oni trovas nur diversajn falsajn nomojn. Pluraj el ili estis pseŭdonimoj, kiujn ni traktos sube. Aliaj eĉ kiel pseŭdonimoj ekzistis neniam kaj nenie.
En la etnolingvaj artikoloj pli frue komenciĝis la elimino de la falsaj datumoj ol en la Esperant-lingva literaturo. La nomo Lazar Markoviĉ Zamenhof en 1960 aperis unue en ukraina (uk1), kaj en 1992 en hungara ĝeneralaj enciklopedioj. En hungarlingva revuo unue en 1997 aperis la lia nomo (Rados 1997. p. 229.). Ankaŭ en la Esperant-lingva gazetaro ekde la naŭdekaj jaroj aperadas lia nomo, sed en la reto nur dek jaroj poste. En 2006 aperis la unua libro pri la Historio de Esperanto, en kiu oni povas legi (t. e. kiu ne klopodas kaŝi) la nomon Lazar Markoviĉ Zamenhof (Korĵenkov 2005:5-7).
Nuntempe oni klopodas senŝanĝe akcepti la nomojn originalajn. La moderna informadiko klopodas eĉ literon ne ŝanĝi. Sed en la „longa 19-a jarcento” (t. e. de la franca revolucio ĝis la unua mondmilito) nomon oni ofte tradukis en aliajn lingvojn. Poste tiu praktiko tre regresis. La siatempe tradukitajn nomojn nuntempe oni traktas nom-variantoj. Tamen estas granda diferenco inter nom-varianto kaj pseŭdonimo. Nom-varianto estas varianto de la nomo, sed pseŭdonimo estas io alia.
Pseŭdonimoj de Zamenhof
Kiam aŭtoro mem ŝanĝas sian nomon, la rezulto de tiu ŝanĝo estas pseŭdonimo(j). Ĵurnalistoj kaj verkistoj ofte uzas multajn pseŭdonimojn, ŝanĝantajn unu aŭ plurajn elelentojn de la nomo, aŭ la kompletan nomon. Ekzistas pseŭdonimoj, kiuj similas al la originala nomo, aliaj tute ne, multaj aspektas mallongigo, aliaj konsistas nur el unu aŭ du literoj, aŭ nur el ciferoj. Eventuale nur unu litero aŭ nur unu interpunkciilo diferencas. En kazo de ajne malgranda diferenco temas pri alia pseŭdonimo (kaj ne nom-varianto). Tasko de filologoj kaj bibliografoj estas malkovri kaj identigi ilin. Tasko de bibliotekistoj estas identigi la aŭtoron en la bibliotekaj katalogoj per ĉiufoja montro al la referencilo.
Pseŭdonimoj estas netradukeblaj, eĉ en la 19-a jarcento oni ne tradukis ilin. Tiu, kiu almenaŭ unu literon aŭ unu interpunkciiilon diferencas de la alia, estas plia pseŭdonimo. Nur tiuj estas pseŭdonimoj, kiujn uzis la aŭtoro mem, ĉiuj aliaj estas falsaĵoj.
Zamenhof aplikis multegajn pseŭdonimojn. Mi mencios nur kelkajn el ili. La unua estis Hamzefon, kiun li aplikis sub liaj artikoloj verkitaj por la ruslingva gazeto Raĵvet en 1882, okaze de la kontraŭ-judaj pogromoj (Holzhaus 1969: 86-136).
La lingvoprojekto de Zamenhof aperis 1887, en rusa, franca, germana kaj pola lingvoj, Ĉiuj kvar kajeroj aperis sub la pseŭdonimo Dr. Esperanto. Fotoj de la titolpaĝoj kun la aŭtor-nomo aperis en pluraj libroj, eĉ kune (Holzhaus 1969:521-524, Holzhaus 1973:179, 181, 182, 183, Lapenna 1974:39), ja la tradicia nomo de tiuj 4 broŝuroj estas Unua Libro. Sub la sama pseŭdonimo aperis poste ankaŭ la aliaj nacilingvaj tradukoj de la Unua Libro, ekzemple en 1889 la angla, sveda kaj latva, en 1890 la bulgara, ktp. La ĝusta pseŭdonimo troveblas nur en 9 enciklopedioj (de1, de7, de9, de10, de11, en8, en17, hu15, hu19, sr1), el ili 3 estas tiuj de la germana eldonejo Meyers.
En aliaj enciklopedioj oni trovas la falsajn pseŭdonimojn de tiuj broŝuroj: Doctor Esperanto, doktoro esperanto, Doktoro Esperanto, Dottor Esperanto, D-ro Esperanto, dr. Esperanto, Esperanto, L. L. Zamenhof, Lazaro Ludoviko Zamenhof, Ljudvik Zamenhof kaj Ludovico Zamenhof. Envere tiuj aŭtor-nomoj aperis aŭ pli malfrue, aŭ neniam.
Sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto en 1888 aperis la unua Esperant-lingva libro, kies titolo estis Dua Libro de l’Lingvo Internacia. Ankaŭ tiun historian eventon oni ofte falsas.
Sub la pseŭdonimoj Esperanto, Hemza, Amiko, N.N. kaj Anna R. aperis liaj rusaj kaj Esperantaj tradukoj kaj artikoloj en la jaroj 1888-1889. Sub la pseŭdonimo Lazaro Ludoviko Zamenhof aperis lia artikolo en 1894 en Esperanto, en 1904 en la angla kaj plej ofte ekde 1905 en Esperanto. Sub la pseŭdonimoj Unuel, Hanez kaj Homo sum aperis liaj artikoloj en la jaroj 1900-1901 en la rusa, en la hebrea kaj en Esperanto. Ekde la jaro 1906 li aplikis la pseŭdonimon Homarano en Esperanto kaj en 1909 Dr. X. en la jida.
En la nova jarcento Zamenhof ofte reformis pseŭdonimojn tiel, ke antaŭ sian familian nomon li metis diversajn antaŭnomojn, ekzemple Ludwik, Louis, Ludwig, Lazaro, Ludoviko, Louis-Lazar, Lazar-Louis, L.-L., Lazaro-Ludoviko, Ludoviko-Lazaro. Poste sekvis forlaso de la dividostreko: Louis Lazar, Lazar Louis, Lazaro Ludoviko, Ludoviko Lazaro, L. L., k. s. Ne estas klare kiam kaj kial okazis tiuj ŝanĝoj? Kiam aperis kaj malaperis pseŭdonimoj? En la antaŭparolo de Leteroj de L.-L. Zamenhof Gaston Waringhien zorge atentigis la legantojn je la diferencoj inter la leterpaperoj stampitaj kaj presitaj: Dr. L. respektive D-ro L., sed konfuzis ilin per la jena aserto: „Ĉe la fino mi forigis la ĝentilan formulon: Via L. L. ZAMENHOF per kiu finiĝas ĉiuj leteroj” (Waringhien 1948:XII). Oni rajtas dubi je tio, ja en la titolo de la libro estas la kunlig-streka varianto L.-L. Tasko de filologoj estas priskribi kaj klarigi la tutan pseŭdonimaron.
Unika pseŭdonimo aperis en la serio-titolo de liaj Esperant-lingvaj verkoj aperintaj ekde 1901 ĉe la eldonejo Hachette: D-o Zamenhof. Komence tiu serio-titolo estis Kolekto Esperanta aprobita de D-o Zamenhof, poste Verkaro de D-o Zamenhof. Sed sur la titolpaĝoj sub tiuj serio-titoloj ĉiam aperis ankaŭ aliaj pseŭdonimoj, jarcent-komence L.-L. Zamenhof, poste L. L. Zamenhof (sen didvidostreko), kaj malofte Lazaro Ludoviko Zamenhof. Fine Ludoviko aperis en la unua loko kaj Lazar en la dua, sekundara loko.
Sed Zamenhof rajtis uzi ian ajn pseŭdonimon, iam ajn, ie ajn, laŭplaĉe, eĉ kaprice. Ne lia kulpo estas, ke ĝis nun ne ekzistas kompleta kolekto pri liaj originalaj pseŭdonimoj kaj pri liaj falsitaj pseŭdonimoj, t. e. pri tiuj, kiujn aliaj elpensis. Pri aliaj simile grandaj verkistoj senescepte oni povas trovi detalan priskribon, eventuale monografiojn pri la pseŭdonimaro, nur en la kazo de Zamenhof ne.
Kvankam en la kazo de Zamenhof okazis ankaŭ iom pli. Ekzemple ne nura tradukado, asimilado de lia nomo en aliajn lingvojn. Oni ne lian nomon, sed liajn diversajn pseŭdonimojn „tradukis”, „asimiladis”, kaj plej ofte ne en lingvon de la cel-teksto. Tial en la sama lingvo aperas ekzemple jen Ludwik, jen Louis, jen Ludwig, jen Ludoviko, jen Lajos, k.t.p. Ne nur Zamenhof, sed ankaŭ liaj adeptoj elpensis liajn novajn pseŭdonimojn, eĉ post lia morto, kaj la neakordigeblaj, malfacile identigeblaj datumoj plimultiĝis.
Apartaj pseŭdonimoj estas inter multaj aliaj ekzemple: Dr. Esperanto, doktoro Esperanto, Anna R., Homarano, Gamzefon, L.L. Zamenhof, Lazar Ludwig Zamenhof, Ludwig Lazar Zamenhof, Lazar-Louis Zamenhof, L. Ludwig Zamenhof kaj la similaj. Neniu el ili estas klarigebla per alia. Pseŭdonimo povas havi la formon de mallongigo, sed fakte ĝi ne estas mallongigo. Ekzemple la pseŭdonimo L.L. Zamenhof estas nedisigebla tuto, „L.L.” estas mallongigo de nenio, ne estas „solvebla”. Alia ekzemplo: Doktoro Esperanto ne estas identa kun D-ro Esperanto, aŭ kun Ludwig Lazar Zamenhof, ĉar ili estas tri diversaj, memstaraj pseŭdonimoj. Sed ĉiuj pseŭdonimoj estaj tiuj de la sama aŭtoro, kies nomo Lazar Markoviĉ Zamenhof. Nur lia nomo povas esti komuna, aŭtentika referencilo.
Fanatikaj esperantistoj, kiuj ŝatas uzi ekskluzive tiun pseŭdonimon, kiuj pleje plaĉas al ili (do malsamajn), prezentas tion kiel la nomo de Zamenhof. Jen Lazar Ludwig, jen Ludwig Lazar, jen jen Louis-Lazare, ktp. La antaŭnomoj Lazaro Ludoviko la unuan fojon aperis en la jaro 1896[8], sed tre malofte. Pli ofte, sed neniam ekskluzive li uzis ĝin ekde 1904. Tiu pseŭdonimo en lia tuta vivo estis nur unu el la multegaj aliaj, kiujn li uzis ofte alterne. Bela kaj utila tasko estus por la „ludovikistoj” finfine precize kolekti, identigi, sistemigi liajn senescepte ĉiujn pseŭdonimojn, analizi laŭ lingvoj, laŭ periodoj, ktp. Kial prisilenti, kaŝi plu tiun aspekton de lia vivo? Kial silenti plu pri la rolo de la eldonejo?
La mis-informoj pri Zamenhof
aŭ „la mondkonata Ludoviko”
En la Esperanta subkulturo kvazaŭ religia kredo, pseŭdo-aksiomo estas, ke la nomo de Lazaro Ludoviko Zamenhof estas mondvaste konata. Envere tiu nomo ekster la Esperanta subkulturo estas preskaŭ tute nekonata.
Ni rigardu la finnougran aspekton de tiu blago. El la 97 enciklopedioj de la mondo nur en unu estas Ludoviko (fi1) kiel antaŭnomo de Zamenhof kaj en unu estas la antaŭnomoj Lazaro Ludoviko (hu14). Pri la mistera vorto Ludoviko la leganto ekscios nenion, eĉ tion ne, ke ĝi devus esti Esperanta vorto. Tiu estas la sola vorto, kiu aperas kaj en la finna kaj en la hungara enciklopediaj artikoloj. Neinformita leganto eĉ tion povus konkludi, ke tiu Ludoviko estas praa finno-ugra vorto pruvanta la parencecon de tiuj lingvoj.
Alia forta, sed same senbaza kredo en la Esperanta subkulturo estas, ke la Esperantan vorton Ludoviko oni tradukis, kaj en etnolingvaj tekstoj aperis ĝiaj asimilitaj formoj (Ludwig, Louis, ktp.). Fakte la falsaj nomoj disvastiĝis tute alimaniere.
En portugala enciklopedio oni trovas nur Ludwig (pt1). Kiu kredas la blagon de esperantistoj, el tiu fakto povas konkludi, ke Ludwig estas portugala vorto, portugaligita formo de Louis, aŭ de Ludoviko, aŭ de Ludovicus, ktp. Krome tie oni eĉ ŝanĝis la vicordon de la nomoj, kaj aperis la formo Ludwig Lazarus.
La hungara formo de Ludoviko devus esti Lajos, sed tiu nomo aperis nur en unu enciklopedio (hu5), aliloke troveblas Ludwig Lazarus (hu2), Lazar Ludwig (hu4), Ludwik (hu21), L. Ludowik (hu9, hu13), L.L. (hu8), L. (hu10) kaj eĉ Eleazar Samenhof (hu14). Anstataŭ la apologioj oni devas atentigi unue, ke ili ne estas la hungaraj formoj de Ludoviko, due, „tradukita” pseŭdonimo estas alia pseŭdonimo, sendepende de ilia etimologio.
Pluraj redaktoroj prave eksuspektis je la kompetenteco de esperantistoj, kaj forigis el la tekstoj ĉiujn „asimilitajn formojn”. Restis en pluraj enciklopedioj nur la familia nomo Zamenhof. Kvazaŭ en artikoloj pri mezepokaj mastroj, kiuj estas menciindaj, sed oni ne povas scii pri ili pliajn detalojn.
La kunfandita nomo Lazarusludwig aperis jam en 1905, en juda enciklopedio, kaj tie aperis eĉ tio, ke la „Mark estas la nomo de la patro”. (ru-en1). Do laŭ tiu enciklopedio li devintus esti Lazarusludwig Markoviĉ Zamenhof. Ĝuste tiun veran elementon pri la patro neniu transprenis, sed oni surprizis la publikon per novaj kaj pli novaj nomoj de Zamenhof. Kvazaŭ li post sia morto estus ŝanĝanta sian nomon pli kaj pli ofte.
Kiu pensis, ke Louis estas franca nomo, seniluziiĝos, ĉar trovos ĝin nur en unu enciklopedio, sed ĝi estas angla. (en12). En la franca ĝi aperis nur kiel unu elemento de duobla nomo kun dividostreko: Louis-Lazare (fr2). En la renoma franca Larousse ĝi aperis tiel en 1932. Sed poste en alia franca enciklopedio tio aperis jam sen dividostreko: Louis Lazare (fr4). En la francaj enciklopedioj tiu formo Louis Lazare disvastiĝis, sed post iom da tempo ankaŭ ĝi „elmodiĝis.” Laŭ la eldonejo Larousse Zamenhof en 1974 jam estis Ludwig. Kvazaŭ li estus vivanta kaj alprenanta du novajn artistajn pseŭdonomojn samtempe: Ludwig Lazarus kaj Lejzer Ludwig (fr6). Larousse „permesis” ambaŭ nom-kombinaĵojn, sed ne klarigis la la kaŭzon de la inversa vicordo. La esenco de tiu ŝanĝo estis: anstataŭ unu falsa informo aperis du novaj falsaj informoj. Sed Larousse en 1988 jam ne nur la formon Louis eliminis, sed ankaŭ la formo Ludwig iĝis nedezirata (fr8). Ekde tiam la antaŭnomo de Zamenhof „france” estas Ludwik.
Ni rigardu la italan formon. Louis eĉ en Italio estis pli populara, ol en Francio, almenaŭ ĝi longe restis en la kombinaĵo Lázaro Louis (it1). Sed fine ankaŭ italoj sentis la neceson freŝigi Zamenhofon kaj oni baptis lin Lejzer Ludovik (it3).
En kelkaj eldonoj de la germana eldonejo Brockkhaus la persona nomo de zamenhof estis Ludwig (de2, de5), sed laŭ aliaj eldonoj Lazarus Ludwig (de3, de4, de6). Dume en la enciklopedioj de Meyers de 1906 ĝis 1980 (de1, de7) oni trovis nur L. Zamenhof. Nur en 1981 evidentiĝis, ke tiu L. estas Ludwik (de8). Tiun Ludwik transprenis ankaŭ la enciklopedio Das neue Osteŭropa, eldonita en 1993 en Svisio (de9). Sed ĝuste tiam la eldonejo Meyers decidis „freŝigi” Zamenhofon per la antaŭnomoj Ludwik Lazarus (de10). Aliaj germanaj enciklopedioj tamen ne sekvis ĝin, eĉ nuntempe refoje aperis la antaŭnomoj Ludwig kaj Ludwig L. (de11). Oni povas konjekti, ke Ludwig L. estas la malnova Lazarus Ludwig, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj solvoj.
Por parolantoj de la angla lingvo grava inform-fonto estis Encyclopaedia Britannica, kiu en 1910 (en1) jam menciis L. Zamenhof. Sed kiu estas tiu L.? La enigmo duobliĝis en 1926, ĉar laŭ la nova eldono de Encyclopaedia Britannica jam temis pri L. L. Zamenhof. Nur post la dua mondmilito en 1958 kaj nur la por la aŭstralianoj evidentiĝis, ke temas ne pri L., sed pri Lazarus (en5). Post The Aŭstralian Encyclopaedia ankaŭ la eldonejo Pinguin akceptis tiun solvon (en9). Sed kio pri L. L.? En 1958 ankaŭ tiun enigmon provis solvi Everyman’s Encyclopaedia je Ludwig Lazarus (en7), sed je tiu solvo ne estis konsento. Laŭ The Encyclopedia Americana temas pri Lazarus Ludwig (en8), sed nur por usonanoj. Laŭ la internacia eldono de la sama enciklopedio temas pri Ludovic L. (en15), kvankam iom poste Academic American Encylopedia deklaris lin Ludwik Lazar (en17). Pli malfeliĉa sorto trafis legantojn de aliaj enciklopedioj, en kiuj laŭ la artikolo Esperanto temas pri Louis, sed laŭ la artikolo Zamenhof temas pri Ludwig Lazarus (en12, en13). En la jaro 1991 The New Encyclopaedia Britanncia riĉigis plu la anglan lingvon per la plua „angla formo” Ludwik Lejzer (en19). Tiu nomo disvastiĝis en italaj, hispanaj kaj francaj enciklopedioj en la okdekaj-naŭdekaj jaroj, tamen ne en la anglaj. Tiu ĉapitro de la falsofaroj certe ne finiĝis, ĉar la anglalingvaj eldonejoj kiuj per la novaj kombinaĵoj de la pli fruaj nomoj klopodadas krei ion novan, ankoraŭ ne provis ĉiujn matematike eblajn kombinaĵojn.
Resume: en la ekzameniitaj enciklopedioj mi trovis 34 antaŭnomojn de Zamenhof kaj 13 pseŭdonimojn (plumnomojn). Liaj antaŭnomoj laŭ la enciklopedioj estis Eleazar, L.,L.L., L. Ludowik, Lajos, Lazar, Lazar Ludwig, Lazar Markoviĉ, Lázaro Louis, Lazaro Ludovico, Lazarus, Lazarus Ludovic, Lazarusludwig, Lazarus Ludwig, Lejzer Ludovik, Lejzer Ludwig, Lejzer Ludwik, Ljudvig-Lazar, Ljudvik, Ljudvik Lazar, Louis, Louis Lazare, Louis-Lazare, Ludoviko, Ludoviko Lazaro, L'udovit Lazár, Ludowik, Ludwig L., Ludwig, Ludwig Lazarus, Ludwig Lejzer, Ludwik, Ludwik Lazar kaj Ludwik Lazarus. El ili nur Lazar Markoviĉ estis liaj antaŭnomoj, L. estis mallongigo de lia antaŭnomo Lazar, kaj Lazar estis en la mallonga varianto de lia nomo. La aliaj 31 nomoj estas falsaj, t. e. ili estas aŭ pseŭdonimoj aŭ nur fikciaj elpensaĵoj. Multaj el ili teorie povus esti diverslingvaj nom-variantoj, se ili ne estus pseŭdonimoj, kaj se ili estus tradukitaj en tiun tekston, en kiuj ili aperis. Fakte ili ne estas nom-variantoj, nur falsaj, iel „sendependiĝintaj” nomoj, kiuj aperis kaprice jen en tiu, jen alia teksto, sendepende de la lingvo de la teksto, sendepende de la fontlingvo kaj sendepende de tio, ĉu ili originale ekzistis aŭ ne.
Liaj 13 pseŭdonimoj laŭ la enciklopedioj estis D-ro Esperanto, Doctor Esperanto, Doktoro Esperanto, doktoro esperanto, Dottor Esperanto, Dr. Esperanto, dr. esperanto, Esperanto, L.L.Zamenhof, Lazaro Ludovico Zamenhof, Lazaro Ludoviko Zamenhof, Ljudvik Zamenhof kaj Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiuj pseŭdonimoj ekzistis. Tamen ni aldonu, ke ili estas nur ono de liaj pseŭdonimoj. Krome ankoraŭ neniu ekzamenis, kiuj pseŭdonimoj estas originalaj, t. e. uzitaj de Zamenhof, kaj kiuj estas falsaj pseŭdonimoj, t. e. elpensaĵoj de iu alia, eventuale post longaj jaroj post la morto de Zamenhof.
En la ekzamenitaj 97 enciklopedioj mi ne trovis alian internacie konatan personon, ĉirkaŭ kies nomo estus kreskinta tia ĝangalo de falsaj nomoj. Eĉ nur iom similan personon mi ne trovis. Tiu fuŝaĵ-komplekso estas unika kreaĵo de esperantistoj kaŝintaj la referenc-nomon Lazar Markoviĉ Zamenhof. Ion similan, sed pli saĝe formulitan eble oni povus trovi nur en la dosieroj de Interpol pri kaŝiĝanta krimulo eskapanta de lando al lando.
Nom-bazaro anstataŭ referencnomo en bibliotekoj
Esperantistoj ne nur la nomon de Zamenhof, sed ankaŭ liajn pseŭdonimojn falsis. Ekzemple Edward T. Wojtkowski, en biblioteka katalogo de Katolika Universitato en Lublin (Wojtakowski 1979:126) neglektis fundamentan regulon de katalogado, laŭ kiu sen ajna ŝanĝo oni devas enkatalogigi pseŭdonimon. Li simple simple „korektis” la titolpaĝajn pseŭdonimojn, ekzemple en la libro Język międzynarodowny (eld. en 1887) Dr. Esperanto al Lazaro Ludoviko, sen ajna referenco. Rimarku: nek la Esperantaj vortoj Lazaro, nek Ludoviko ekzistis en la jaro 1887.
Oni trovas precize la saman referenc-nomon de internacie konataj aŭtoroj en ajna granda biblioteko de la mondo, escepte ĉe Zamenhof. Katalogoj de tiuj bibliotekoj, en kiuj estas pluraj esperantaĵoj aŭ Esperanto-kolektoj, aplikis diversajn refrerenc-nomojn. Tiel la nocio referenc-nomo mem perdas sian sencon. Referenc-nomo povas esti sole unu, t. e. la aŭtentika nomo de la aŭtoro. Estas interese, ke kie kaj kiujn falsajn referencnomon ili provis generi el la pseŭdonimaro kaj el la cetera kaoso produktita de esperantistoj. Jen la rete atingeblaj katalogoj (kaj en krampoj mi montras nur la rete ne atingeblajn):
L.L. Germana Esperanto-Biblioteko, Aalen
Lazar Ludwik Library of Congress, Washington; Universitetsbibliotek, Uppsala; Österreichische Nationalbibliothek - Internacia E-Muzeo, Wien (? Hube - März 1975)
Lazaro Ludoviko Országos Idegennyelvű Könyvtár (? Pataki 1991), Budapest; Universiteit van Amsterdam; Katolicki Uniwersytet, Lublin (? Wojtakowski 1979)
Lazarz Ludwik The British Library, London
Lejzer Ludwik La Bibliothèque nationale de France, Paris
Ludwig L. Nacionalna i Sveučilišna Knjižnica, Zagreb
Ludwig Lazarus Österreichische Nationalbibliothek (Hauptkatalog), Wien; Fővárosi Szabó Ervin Könyvtár, Budapest; Somogyi-könyvtár, Szeged (? Gyuris 1967)
Ludwik Uniwersytet im. Adama Mickiewicza, Poznan; Uniwersytet Jagielloński, Kraków
Ludwik L. Österreichische Nationalbibliothek - Sammlung für Plansprachen un Esperantomuseum, Wien
Ludwik Lazar The Hebrew University, Jerusalem; Ülikooli Raamatukogu, Tartu
Ludwik Lazarz Narodna in univerzitetna knjižnica, Ljubljana; Ülikooli Akadeemlinie Raamatukogu, Tallin
Tiuj falsaj referenc-nomoj fakte estas pseŭdonimoj de Zamenhof. Tiuj pseŭdonimoj parte estas originalaj, veraj, t. e. uzitaj de Zamenhof mem, parte falsaj, kiujn Zamenhof ne uzis. En tiuj ne veraj referencnomoj la antaŭnomoj de Zamenhof varias kaj kombiniĝas diversmaniere, eĉ en diversaj katalogoj de la sama biblioteko. En la slipara kaj la libroforme aperinta katalogoj de la plej granda E-kolektaĵo de la mondo la referenc-nomo enhavis la antaŭnomojn Lazar Ludwik, sed en la reta katalogo nun estas Luwik L., kaj en la ĉefkatalogo de la biblioteko Ludwig Lazarus.
La bibliotekoj en Poznan kaj Kraków la originalan antaŭnomon Lazar metis en la duan lokon, poste retrospektive poligis la tri-elementan rusan nomon al du-elementa pola nomo tiel, ke neniu restis el la originalaj antaŭnomoj. Ili la plej konsekvence poligis Zamenhofon.
En Hungario en la Fajszi-kolektaĵo la referenc-nomo Zamenhof havas la antaŭnomojn Lazaro Ludoviko, sed en alia biblioteko en Budapeŝto kaj en la urbo Szeged Ludwig Lazarus.
La rusaj bibliotekistoj nuntempe ne povis sekvi centjaran historion de la falsadoj, sed konscience klopodis trovi la ĝustan referenc-nomon. Ili supozis trovi ĝin kaj en la katalogoj de unueca ŝtata bilioteka reto iliaj verkoj estas sub la nomo Lazar Ljudvigoviĉ Zamenhof, per Cirilaj literoj Лазарь Людвигович Заменгофъ. La dua antaŭnomo signifas, ke la patro de Lazar estis Ludoviko. Paradokse tiu grotesko memorigas pleje al la vera nomo de Zamenhof, ja la finaĵo –oviĉ en la dua elemento estas ankaŭ en la originala nomo[9].
Falsaĵoj gravuritaj en ŝtonon kaj en cerbojn
Menciindaj faktoroj estas ankaŭ la Zamenhof-statuoj kaj memortabuloj de la mondo, kiujn oni starigis laŭeble en bone videblaj, turisme frekventataj lokoj, kie oni ofte legas kaj fotas ilin. Multaj memortabuloj havas tekston en la spirito de Zamenhof, sed aliaj atestas je provoj por „alproprigi” Zamenhofon por iu aŭ alia etno. Estas malfacile trovi memortabulon kun ne falsa datumo, kaj la falsaĵoj varias. Neeviteble iam oni rimarkas, ke la datumoj sur ili diferencas, kaj komenciĝas „korektoj”, t.e. unu falsan datumon ŝanĝas al alia. Pro nekono de la ĝusta referencilo kompreneble oni venas al diversaj nekontentigaj solvoj, kaj la situacio kiel tuto restas senŝanĝa, malbonega.
La unua falso okazis tuj post la morto de Zamenhof, antaŭ lia enterigo. Polaj eperantistoj mendis kaj starigis la tombŝtonon kun la surskribo Ludwik Zamenhof. Poste internacia komitato ne akceptis tiun nomon, kaj sur la definitivan tombonumenton starigitan en 1926 oni gravuris Lazaro Ludoviko Zamenhof. La klopodoj por forigi ankaŭ lian unuan antaŭnomon Lazar tiutempe ankoraŭ ne disvolviĝis.
Pri la hungariaj memortabuloj ni disponas pri kompleta kaj preciza katalogo de iliaj tekstoj[10]. Laŭ tiu la antaŭnomoj de Zamenhof varias de urbo al urbo:
Lajos en Debrecen
L. Lajos en Miskolc
Lazar Ludwig en Dombóvár
L. L. en Budapest kaj Győr.
Falsaĵojn plej efike oni povas disvastigi per lernolibroj. Dum cent jaroj aperis multegaj Esperanto lernolibroj en Hungario, kun amaso de diversaj falsaj informoj. Tion, ke la naskiĝloko de Zamenhof estis Bjelostoko, Grodno-a gubernio en Rusio, sciis nur tiuj, kiuj lernis Esperanton el lernolibroj eldonitaj antaŭ la unua mondmilito, antaŭ la poliga ofensivo. En siaj lernolibroj Gyula Baghy en 1928 enkondukis la unuan antaŭnomon Ludoviko, kvankam Kálmán Kalocsay insistis je Lazar. Malgraŭ la klopodoj de Kalocsay la unua antaŭnomo Lazar iom post iom ricevis la duan, sekundaran lokon, kaj post la morto de la tria famulo István Szerdahelyi ĝi tute malaperis. Anstataŭ Lazar aperis la falsaĵoj Ludwik (Haszpra, 2000), kaj fine (?) Ludwig (Szilvási, 2004). Apud la falsaj informoj aperis ankaŭ ĝustaj. En la hungaraj lernolibroj kutime aperis la termino Lingvo Internacia, kaj jam eĉ la titolo de la lernolibro de Szilvási estis Esperanto – internacia lingvo. En tiu lernolibro la unuan fojon aperis ankaŭ tiu ĝusta informo, ke Zamenhof esits aŭtoro de lingvoprojekto.
La granda iniciato
„Mi estas iniciatoro” – precizigis sian rolon Zamenhof kontraŭ la unuaj falsantoj. Tamen nur post cent jaroj la unuan fojon aperis tiu fundamenta fakto en enciklopedioj (hu11, hu16).
La unua paŝo de tiu iniciato estis kreo de lingvoprojekto. Zamenhof estis „la kreinto de la lingvoprojekto” (uk1), „a tervezet megalkotója” (uk1), aŭ „kreinto de la kadro, de la skemo de la lingvo” (de9), „planinto de la lingvo” (hu20, hu21).
Kiel lingviĝis la lingvoprojekto? Tiel, ke el homoj kun diversaj gepatraj lingvoj estiĝis komunumo por apliki ĝin por sia interna komunikado. La komunumanoj parolis kaj skribis la lingvon, verkis en ĝi kaj tradukis al ĝi. Pere de tiu agado la lingvoprojekto lingviĝis. Ne sole Zamenhof mem, sed tiu internacia lingvo-komunumo kreis la lingvon (hu11, hu16), kvankam la iniciatoro estis ĉefrolulo en tiu procezo, elstara, distingita ano de tiu komunumo.
Ĉu Zamenhof estis la „elpensinto” de la lingvo (en21)? Ne. Tio estas malpreciza, malklara, falsa aserto, kiu ne enhavas, nur kovras la esencon, same kiel la „fondinto” (fr1), „prezentanto” (de7, de12), „proponanto” (nl1), „fondinto-kreinto” (ru1), „publikiganto” (de6, hu15). Laŭ 23 enciklopedioj li estis „kreinto”, kaj laŭ 17 encikkopedioj „inventinto” de la lingvo. La diversaj falsaj asertoj ofte ne en si mem nebuligas la veran rolon de Zamenhof, sed en diversaj kombinaĵoj: fondinto-kreinto, planinto-ellaborinto, inventinto-evoluiganto, inventinto-proponinto, ktp. Aliaj emfazas, ke li mem eldonis sian projekton, kiu sendube estas fakto, sed nur negrava detalo, kaj entute ne pri la eldono temas.
Lingvo Internacia
Laŭ la humanistoj teoriulo de la Universala Lingvo, t. e. de la estonta, sola lingvo de la unueca homaro estis la hispana filozofo Juan Luis Vivés. Jan Amos Komenský (Comenius)
estis la unua, kiu malaprobis la koncepton de Vivés pri la estonta lingvo, prilaborante kaj publikigante sian propran teorion en 1668. Li eĉ starigis la postulatojn de la estonta lingvo, sed malsukcesis krei lingvoprojekton konformantan al ili. Krome li ne kapablis nomi sian teorion kaj uzis la kutiman terminon Universala Lingvo.
La postulatojn de Komenský Zamenhof precize realigis en sia projekto, kvankam li verŝajne ne konis la verkon de sia spirita antaŭulo. Komence ankaŭ Zamenhof uzis la kutiman terminologion kaj la nomo de la unua, ne publikigita versio de sia lingvoprojekto estis Lingwe Universala.
La vorto „internacia” aperis en la 18-a jarcento unue en la lingvoj angla kaj franca, en la sintagmo „internacia juro”. Zamenhof rimarkis, ke tiu vorto estos oportuna por precize distingi la novan lingvon de la universala, kaj la titolo de la libro aperinta en 1887 jam estis internacia lingvo. Tiu estis verŝajne la dua fiksiĝinta vortrilato de la vorto „internacia”. Ĝia skribmaniero poste baldaŭ ŝanĝiĝis, ĉar Zamenhof enkondukis ankaŭ la formojn majusklajn: Internacia Lingvo kaj Lingvo Internacia[11]
Laŭ 80 procentoj de la enciklopedioj tamen ne Lingvo Internacia aperis en 1887, sed ia arta lingvo, artefarita lingvo, helplingo, neŭtrala lingvo, inventita lingvo, fonetika lingvo, ktp. Falsaj estas ankaŭ la kombinaĵoj internacia helplingvo, planita helplingvo, mondhelplingvo, artefarita internacia lingvo, k. s. Falsaj estas ankaŭ tiuj kombinaĵoj, kiuj enhavas kvazaŭ laŭdajn vortojn: la sola funkcianta helplingvo, la ĝis nun plej sukcesa artefarita lingvo, Lingvo Internacia mond-helplingvo, k. s. Nek la vorto internacia, nek la vorto lingvo estas anstataŭebla per alia vorto, ekzemple idiomo. Falsa difino estas, ke temas pri „Esperanto, kiu estis Lingvo Interancia” (en22), ja Lingvo Interancia aperis kiel sinonimo de Esperanto. Esperanto ne estas linguo internacia (de3, de4). La vorto linguo ekzistas en la portugala kaj en Ido, ĝia signifo en ambaŭ estas: lingvo.
The Encyclopaedia Britannica estis la unua, kiu en 1926 emfazis la esencan diferencon inter la vortoj internacia kaj universala. Unu post alia la enciklopedioj sekvis tiun ekzemplon, kaj nuntempe ilia plimulto ĝuste informas. Nur dek enciklopedioj restis ĉe la antaŭzamenhofa terminologio, ĉefe la hispanaj.
Ekzistas do enciklopedioj francaj, hungaraj, italaj, bulgaraj, anglaj, kroataj kaj ukrainaj, kiuj ĝuste informas, ke la lingvo aperis en 1887. Pri la nomo de la lingvo akcepteblas Lingvo Internacia (fr1 hu11 it3), aŭ internacia lingvo (bg1, en21, en24, fr7, hr3, uk1), aŭ Lingvo Internacia Esperanto (pt1, sr1), aŭ Eszperantó (hu9) – kvankam tiu lasta vorto nur post 1887 aperis kaj disvastiĝis kiel sinonimo de Internacia Lingvo. Alia ĝusta informo estas, ke Esperanto aperis kiel projekto de planlingvo (de11).
Terminoj de la interlingvistiko malrapide komencis aperi ĝenerale en la enciklopedioj. Sed unu el ili jam en 1986 emfazis, ke la termino artefarita lingvo estas misgvida, falsa, ĉar ĝi estas termino por la formalaj lingvoj, t. e. lingvoj de la matematiko kaj logiko (hu11). Ĝis nun nur unu (faka) enciklopedio en 1993 deklaris, ke por difini Esperanton oni devas apliki la la terminon planlingvo, anstataŭ la misgvida, falsa termino artefarita lingvo (de11). Per tia difino oni povus preventi multajn miskomprenojn kaj la senĉesajn (sed malfekundajn) diskutojn, kiuj abundas i. a. en la gazetaro kaj diskutforumoj. Esperantistoj povis eĉ tiun bonan eblecon misuzi: la terminon planlingvo oni uzas ne por la preciza difino, sed simple anstataŭ Interancia Lingvo.
En la enciklopedioj la atingoj, tezoj de la interlingvistiko mankas, dume svarmas la tradiciaj falsaĵoj. En hungarlingvaj enciklopedioj anstataŭ la epiteto internacia oni uzas plej ofte la epiteton helpa aŭ artefarita. Por diskonigi, enkonduki ajnan ideon ne nur sufiĉas unu termino, sed devas esti nur unu, kaj nepre ne pluraj aŭ multaj. Sed fervoraj esperantistoj en la etnolingva misinformado („propagando”) pri Esperanto atingis, ke la situacio fariĝu multe pli malbona. Anstataŭ la termino Internacia Lingvo ili ekuzis 30-40 falsajn terminojn, kaj ili inventas pliajn.[12] Tiel ili atingis, ke en la publika konscio la bildo pri Esperanto iĝis malklara, konfuza, falsa kaj ne alloga.
Kulpuloj kun alta reputacio
La enciklopediaj artikoloj nur malofte envicigas la fontojn de la artikoloj. En tiuj maloftaj kazoj plejparte oni trovas verkojn de konataj esperantistaj aŭtoroj (de11, en8, en10, en16, en24, ru1). Sed en neniu el la cititaj fontoj estas la „originalaj fontoj” de la falsaj datumoj ja tiaĵoj ne ekzistas. Esperantistoj simple elpensis falsaĵojn kaj falsofaris. Kelkfoje eĉ aperis nomoj de konataj esperantistoj kiel aŭtoroj de la artikoloj (hu7, hu14, hu17). Ofte ankaŭ en aliaj artikoloj pro la stilo aŭ pro la ripetado laŭvorta oni facile povas rekoni falsaĵojn konatajn jam pli frue el la esperantlingva literaturo.
Inter la pioniroj de la falsantoj estis kaj Adam Zakrzeweski, kiu en 1913, kaj Edmond Privat, kiu en sia klasika Zamenhof-biografio en 1920 sen ajna klarigo asertis, ke Ludoviko Lazaro Zamenhof” naskiĝis en 1859. Aliaj kvazaŭ korektis tion al la alia falsaĵo: ne Ludoviko Lazaro, sed Lazaro Ludoviko naskiĝis. Do laŭ la falsantoj jam en 1859 aperis nomoj en Esperanto, kun o-finaĵo. Kvazaŭ ordinaraj homoj devus kredi ekziston de anĝeloj, kaj ili rajtas pridiskuti nur tion, ĉu ili havas pozitivan aŭ negativan amplekson.
La eminenta esperantologo kaj instruisto pri la rusa lingvo István Szerdahelyi rimarkis ke la nomo Lazaro Ludoviko estas absurdaĵo. Li modifis tiun jam kutiman blagon al alia. Tiu estas „en 1887 esperantigita nomo, la originala nomo estis Eleazar Samenhof” (Szerdahelyi 1977:203). Sed lia konstato enhavis plurajn falsaĵojn. Inter la hebrea Eleazar kaj la rusa Lazar ekzistas etimologia rilato, sed ne pri etimologio temas. Zamenhof ne Eleazar-on esperantigis, sed Lazar-on. La originalo de Esperanta Lazaro estas la rusa Lazar. La transskribo Samenhof jam dum lia vivo elmodiĝis. Lazaro Ludoviko estis ne la nomo, sed unu el la multaj pseŭdonnimoj de Zamenhof, kaj certe ne en 1887 aperis. Lia pseŭdonimo en 1887 estis Dr. Esperanto (kaj ne D-ro, kiel aliaj falsofarantoj asertas). Szerdahelyi ne povis respondi al la demando, ke Zamenhof kiel povis ricevi „originalan rusan nomon” konsistantan el du elementoj anstataŭ tri. Kiel instruisto pri la rusa lingvo li mem ekkomprenis, ke tiu frazo estas galimatio, sed tiam li ne trovis pli bonan solvon.[13]
Szerdahelyi poste klopodis iel rompi la diablan cirklon. En enciklopedia artikolo enhavanta la menciitan tekston insertis datumon, kiu ne akordis kun la aliaj, sed estis vera: Lazaro Ludoviko Zamenhof estas pseŭdonimo (hu14). La unuan fojon li kuraĝis aserti tion. Samtempe li ellasis la jaron 1887, rimarkinte, ke ĝia mencio senkreditigus la tuton, ja neniu elemento de tiu nomo estiĝis en 1887. Depost tiu logika aserto de Szerdahelyi aliaj esperantistoj kutime tiel bagateligis la nom-falsofaron, ke Ludoviko estis nur „alprenita nomo”. Sed tiel ni revenis al la fundamentaj demandoj: kiu „alprenis” tiun nomon kaj kiam? Kio estis lia vera, originala nomo? Kiel eblas, ke pluraj seriozaj aŭtoroj nur halanĝas je tiu temo?
La zamenhofologo Naftali Zvi Maimon en la 214-paĝa verko La kaŝita vivo de Zamenhof li tute ne menciis la nomon Markoviĉ. Tio estis la plej okulfrapa kaj plej ekscesa ekzemplo de la falsofaroj, prisilentoj. Li grave kontribuis al la zamenhofologio per multaj utilaj detaloj pri la juda kulturo, sed aliflanke li klopodis plifortigi la malnovajn falsaĵojn kaj nebuligi la verajn problemojn. Li ne nur la nomon Markoviĉ, sed ankaŭ la nomon Lazar klopodis forgesigi. Li asertis false, ke „post la doktoriĝo en 1885, la nomo Lazar publike ne plu aperas. Anstataŭ ĝi troviĝas ĉiam: Ludoviko.” (Maimon 1978: 50).
Sed la mallongigo L. kaj antaŭ kaj post post 1885 signifis la unuan antaŭnomon Lazar, kaj en subskriboj, kaj en stampoj, kaj en presaĵoj. Envere la ekzisto de la nomo Lazar ne dependis de la ekzisto de la pseŭdonimo Ludoviko. En la pseŭdonimoj L.-L, Zamenhof kaj L.L.Zamenhof la literoj L. ne estas mallongigoj, nur partoj de pseŭdonimo kiel tuto. La problemo, ĉu la unua L. signifas Lazaron aŭ la dua, estas spekulacia, nesolvebla.
Malgraŭ falsaj asertoj de Maimon pri la nomoj de Zamenhof, liaj aliaj kontribuoj al la zamenhofologio estis fidindaj, ĉar kontentige dokumentitaj, ekzemple pri la etna konsisto de la loĝantaro de la urbo Bjelostoko (Maimon 1978: 20). Sed Maimon en la sama libro resumis la pruvojn pri la judeco de Zamenhof kaj neis lian polecon. Tiuj asertoj estis precize dokumentitaj kaj tute fidindaj. Post pliaj dek jaroj ankaŭ la akademiano Bernard Golden grave kontribuis al la malkaŝo de la falsaj asertoj pri la „poleco” de Zamenhof (Golden 1988:23, 1991:12-16).
Sed post la apero de mia artikolo pri Lazar Markoviĉ (Rátkai 1992) Golden kvazaŭ esprimis sentojn de tiuj esperantistoj, kiuj sciis ke la antaŭnomoj de Zamenhof certe ne estis Lazaro Ludoviko, tamen volis kamufli tiun falsaĵon plu. Li rezonis ke jes, la patra nomo de Zamenhof estis Markoviĉ, sed tio ne havas grandan signifon, ja „la rusa patronomo Markoviĉ estis trudita al li de la kutimoj en la tiama rusa imperio”.[14] Li ne neis la falsofarojn, sed provis pravigi la falsofarantojn morale.[15]
La Rusa Imperio vere trudis la rusan nomformon al la subuloj, al judoj, tataroj, kazaĥoj, germanoj, kaj la aliaj naciaj minoritatoj eĉ per la forto de la leĝo. Sed el tio tute ne sekvas, ke esperantistoj devas prisilenti, malgravigi tiun gravan, historian fakton, eĉ en la 21-a jarcento. Kial ni hontu pri la politiko de la Rusa Imperio? Krome tio estis problemo nur por la unua-dua generacioj de la asimilataj ne-rusoj. Por la novaj generacioj tio jam estis „natura” afero. En la kazo de Zamenhof-familio eĉ pli, ja la patro Mark Fabianoviĉ Zamenhof memvole, konscie klopodis asimiliĝi en la rusan etnon kun sia tuta familio. Post lia morto la rusa estis la amata lingvo de lia filo Lazar kaj en lia familio, sen ajna altrudo. Alia afero estas, ke la kompletan asimiliĝon de la judoj preskaŭ tute malebligis kaj la rusa, kaj la pola socio.
Lazar mortis en la jaro 1917, sed la rusan kulturon li jam transplantis ankaŭ en liajn gefilojn. Ankaŭ ili estis kaj restis rusaj judoj en la jam sendependa Pollando. Kvankam konforme al la polaj leĝoj perdis la duan antaŭnomon Lazareviĉ aŭ Lazarovna, ili restis rusaj judoj. La hejma lingvo de la familio de Adam Lazareviĉ Zamenhof restis la rusa, sed li oficiale ricevis la du-elementan, polan nomon Adam Zamenhof. Same Sofia Zamenhof kaj Lidia Zamenhof. Jen altrudo de la polaj nomformoj. Nia tasko estas koni la rusajn kaj polajn nomformojn kaj leĝojn, sed ne aprobi aŭ malaprobi ilin.
Sed la bibliotekistoj en Poznan kaj en Kraków post la morto de Lazar Markoviĉ Zamenhof forprenis de li la antaŭnomojn kaj baptis lin Ludwik, kvankam la polaj leĝoj ne koncernis mortintajn personojn[16]. Tiu falsofaro krome estis kontraŭ la bibliotekaj reguloj, ja la rusajn, hispanajn, ktp. tri-elementajn nomojn oni konservas, ne parolante pri tio, ke la katalogo nepre devus montri la referenc-nomon.
Aliflanke verŝajne ne estis kulpaj la rusaj biblitekistoj, kiuj provis deĉifri la ĝustan nomon el la galimatioj elpensitaj de „ludovikologoj”, „ludovikistoj”, „ludvigistoj”, k. s. strangaj esperantistaj figuroj. Oni povas esperi, ke la Ljudvigoviĉ-kazo sobrigos la hodiaŭajn falsofarantojn kaj la amoko-kurado iniciatita de Javal kaj liaj kunuloj definitive finiĝos.
Laŭ la ideologiaj kaj politikaj kialoj elpensitaj, diversaj falsaĵoj fortigis unu la alian. Jam en la komenco de la 20-a jarcento ili konsistis ĝisoste falsan Zamenhof-paradigmon. Dum la 20-a jarcento tiu falsa paradigmo maturiĝis psika problemo de la tuta esperantlingva komunumo. La sin-alligo al la dogmiĝintaj falsaj datumoj estis tiel forta, ke eĉ eminentaj esploristoj ne povis aŭ ne kuraĝis konsekvence devojiĝi de la „ĉefa fluo”. Tamen, en la lastaj jardekoj en la Esperanta gazetaro plioftiĝis la artikoloj kontestantaj la falsajn asertojn. Ziko Markus Sikosek en eminenta verko traktis multajn falsofarojn, antaŭjuĝojn kaj sektecajn strangaĵojn de la movado jam tute malkaŝe (Sikosek 2003). La slogano de lia libro povus esti la zamenhofa proverbo Eĉ el sub la tero aperas la vero. Bedaŭrinde la titolo de la libro (Esperanto sen mitoj) povas sugesti, ke temas nur pri mitoj kaj neniam pri kulpoj. Tia milda kvalifiko kuraĝigas fanatikulojn, kiuj ne povantaj psike akcepti la veron kaj digesti sian seniluziiĝon, daŭrigas la falsofarojn kaj verkas pliajn apologiojn por tiuj, kiuj senpripense kredas ilin.
Tamen, refuto de ajna falsaĵo malfortigis la poziciojn de la ceteraj falsaĵoj. La judeco de Zamenhof estas multoble pruvita, kaj same ankaŭ tio, ke lia hejma lingvo estis la rusa, li ne estis polo kaj eĉ li mem neis sian polecon. Lia naskiĝlando estis Ruslando kaj lia naskiĝloko estis la urbo Bjelostoko. Li loĝis plej longe en la urbo Varsovio, kiu situis en la Rusa Imperio. Tie sub la pseŭdonimo Dr. Esperanto aperis lia lingvoprojekto Lingvo Internacia en rusa lingvo. Li uzis multegajn pseŭdonimojn, krom kiuj esperantistoj falsis multajn pliajn, kaj ne distingis nomon kaj pseŭdonimojn. Malsimile al aliaj internacie konataj aŭtoroj ĝis nun neniu kompilis lian kompletan pseŭdonimaron por trarigardi ilin laŭ ĝenroj, lingvoj, tempo, ofteco, ktp. Cent jarojn post la unua internacia kongreso de Esperanto la movadhistoriisto Aleksander Korĵenkov (2005: 5-7) – kvankam ankaŭ li transprenis senkritike kelkajn blufojn de Maimon – verkis la unuan libron pri la historio de Esperanto, en kiu aperis la nomo Lazar Markoviĉ Zamenhof. Tio estis kvaszaŭ simbola „evento” en la vico de disfaloj de tabuoj. Tabuoj jam ne ekzistas, do jam en pluraj lokoj aperis pri li la ĝustaj informoj. La falsofaro de Javal kaj liaj disĉiploj definitive fiaskis.
Tamen pluraj falsaĵoj ankoraŭ pluvivas en la kapoj, en Esperantlingva literaturo, en enciklopedioj kaj alimaniere. Ili ĝenas, ridindigas kaj fiaskigas la informadon priesperantan kaj poresperantan, fortigante falsan scion kaj antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La Ljudvigoviĉ-kazo momente estas la pinto de tiu granda sterkejo kiun generacioj de esperantistoj produktis. Ĉu forigi aŭ plialtigi ĝin?
© 2008, Árpád RÁTKAI
Bibliografio
Golden, Bernard (1988): Ĉu Zamenhof estis pola okulisto? = Paco. Berlin: MEM-Sekcio de GDR.
Golden, Bernard (1991): Zamenhof, Germana nomo de judo, ne polo. = Boletin di Hispana Esperanto-Federacio. Nr. 301. 1981. maj-jun.
Gyuris György (1967): Katalogo de la Hungarlanda Esperanto Biblioteko. Szeged.
Haszpra Ottó (2000): Eszperantó I-II. Budapest.
Holzhaus, Adolf (1969): Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki: Fondumo Esperanto.
Holzhaus, Adolf (1973): Granda Galerio Zamenhofa. Helsinki: Fondumo Esperanto.
Holzhaus, Adolf (1978): Granda Galerio Zamenhofa. 2. Helsinki: Fondumo Esperanto.
Hube, Walter kaj März, Herbert (1975): Alfabeta katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto 2. Wien: Internacia Esperanto-Muzeo.
Komenský, Jan Amos = Comenius, Johannes Amos (1668): Cesta světla. . . = Via lucis... Praha: Státní Pedagogické Nakl., 1961.
Korĵenkov, Aleksander (2005): Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
Lapenna, Ivo (1960): Memorlibro eldonita okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof. Londono: UEA Centro de Esploro kaj Dokumentado.
Lapenna, Ivo (1974): Esperanto en perspektivo. London-Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
Ludovikito [Îto Kanzi] (1985): Postrikolto de ludovikaĵoj. Kioto: Ludovikito.
Ludovikito [Îto Kanzi] (1987): Unuaj libroj por esperantistoj. 2-a eld. Nagoya: NEC.
Maimon, Naftali Zvi (1978): La kaŝita vivo de Zamenhof. Tokio: Japane Esperanto-Instituto.
Pataki Czeller, Mária (1991): Katalógus Fajszi Károly eszperantó gyűjteményéről. Budapest. Könyvek. 1. parto. = Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi. Budapest. Libroj. 1. parto. – Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár.
Privat, Edmond (1957): Vivo de Zamenhof. 4-a eld. Rickmansworth: The Esperanto Publishing Co. Ltd. (1-a eld. 1920)
Rados Péter András (1997): Egy méltatlanul elfelejtett alkotás avagy előszó Zamenhof politikai végrendeletéhez. = Tekintet. p, 229-237.
Rátkai, Árpád (1992): Nomoj de Lazar Markoviĉ Zamenhof. = Eventoj. nr.20. p. 1.
Sikosek, Ziko Marcus (2003): Esperanto sen mitoj. 2-a prilab. eld. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo.
Szerdahelyi István (1977): Bábeltől a világnyelvig. Gondolat.
Szilvási László (2004): Eszperantó – nemzetközi nyelv. Budapest.
Waringhien, Gaston (1948): Antaŭparolo. = Leteroj de L.-L. Zamenhof. 1. 1901-1906. Paris: SAT.
Wojtakowski, Edward T. (1979): Decimala katalogo de la planlingva literaturo ĉe Universitata Biblioteko de la Katolika Universitato en Lublino. K.U.L. = Katalog dziesiętny księgozbioru esperanckiego w Bibliotece Uniwersyteckiej K.U.L. Romo – Lublino.
Zakezewski, Adam (1915): Historio de Esperanto. 1887-1912. Varsovio.
Zamenhof, L. L. (1929): Originala verkaro. Kolektitaj kaj ordigitaj de d-ro Joh. Dietterle. Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn.
La konsultitaj enciklopedioj
97. ru-en3 Elektronnaja Jevrejskaja Enciklopedija. 2006. http://www.eleven.co.il/
Dankoj
Mi dankas al Detlev BLANKE (Berlin), Ivan BUJDOSÓ (Budapest), Nikolaj L. GUDSKOV (Moskva), József HORVÁTH (Győr) kaj Herbert MAYER (Wien) ke ili ofertis tempon por tralegi mian studon kaj faris utilajn rimarkojn, kaj aparte dankas al Ilona BÖDE pro ŝia multflanka helpo en la Kolektaĵo Fajszi.
[1] Iom da respondeco tamen apartenas ankaŭ al tiuj esperantistoj, kiuj iel ajn uzis kaj disvastigis la falsajn datumojn. Same kiel ankaŭ neintencaj disvastigantoj de falsa mono ne estas tute senkulpaj. Oni rajtas ĉerpi nur el fidindaj fontoj, ja ĝusta informiĝo ĉiam estis baza pretendo.
[2] Lingvo Internacia. 1896. p. 115.
[3] Simila problemo ne ekzistas je la oficiala nomo de Varsovio, ĉar ĝiaj rusaj kaj polaj nomoj estas la samaj, nur skribe ili diferencis (Warszawa – Варшава).
[4] Same kiel la imperiestro Marcus Aurelius naskiĝis en la romia urbo Aquincum, kaj ne en la III-a distrikto de la urbo Budapest, Hungario. Aŭ: la filozofo Immanuel Kant vivis nur en la urbo Königsberg, Prusio, kaj neniam en la urbo Kaliningrad (=Калининград), Rusio).
[5] Eĉ en La Nova Plena Ilustrita Vortaro (2002) oni povas legi tiun falsan difinon.
[6] En konfidenca alparolo male: oni ellasas la familian nomon kaj uzas la du antaŭnomojn, ekzemple Mark Fabianoviĉ, Kazimir Osipoviĉ.
[7] Ambaŭ redaktita de la lingvisto István Fodor, ekspertizo de la afrikaj lingvoj kaj planlingvoj, kaj la artikoloj estas verkitaj de Zsuzsa Varga-Haszonits, docento, gvidanta Esperanto-fakon de la univertsitato ELTE.
[8] Lingvo Internacia. (Uppsala) 1898:6-7(jun-jul). p. 119.
[9] Pluaj paŝoj de ĝisostaj „ludovikistoj”, „ludwikistoj” k. s. post la apero de Lazar Ljudvigoviĉ povos esti enkonduko de pliaj falsaĵoj, kiuj estus almenaŭ amuzigaj, ekzemple Ludwik Patroviĉ, Lazar Esperantoviĉ kaj Ludoviko Pollandoviĉ.
[10] Eszperantáliák Magyarországon. http//www.vortaro.hu (jun 2006, kun fotoj), http//www.eszperanto.hu/ = http://w3.hdsnet.hu/eszperanto/zeo-hu/ (maj 2006, kun fotoj), http://hungario.hu/esencoj/dokumentaro/ = http://docs.google.com/View?docid=dggx8g7z_20fcktgr (okt 2007, sen fotoj).
[11] La procezo planediĝo aŭ tutmondiĝo estas unusola, unika fenomeno, sekve povas esti nur unu Internacia Lingvo (tutmonda). Majuskle, ĉar ĝi ne estas spontana, sed konscia, homa kreaĵo. Kiel konscian, homan, unikan kreaĵon oni devas skribi ĝin majuskle, kiel Biblion, Linukson, ktp. Tute alia afero estas (minuskle) internaciaj lingvoj regionaj minuskle aŭ la ekzistanta, sed absurda termino (minuskle) internacia lingvo en la senco etna lingvo internacie uzata.
[12] Anstataŭ Internacia Lingvo oni ofte uzas: alternativa mondolingvo, artefarita lingvo, artlingvo, dua lingvo por ĉiu, internacia helplingvo, helplingvo, neŭtrala lingvo, peranta lingvo, planita lingvo, pontolingvo, trafika lingvo. Pli malofte: ekumena lingvo, fonetika lingvo, ĝenerala komunikada lingvo, Ilo, interetna lingvo, interlingva lingvo, interlingvo, interpopola lingvo, komuna peranta lingvo, kosmopolita lingvo, neŭtrala peranta lingvo, nova ŝoso de la Hind-Eŭropaj lingvoj, redaktita lingvo, universala lingvo, verda lingvo, ktp. Same ofte oni uzas la kombinaĵojn lingvo de … amikeco, demokratio, espero, humanisma internaciismo, interkompreno, internaciismo, la homaro, la laborista klaso, paco, planedismo, proleta internaciismo. Pliaj kombinaĵoj estas la samaj kun la epiteto „viva” (viva artlingvo, viva helplingvo, ktp.). Ĉio ĉi estas produkto de la esperantistaro. Kontraŭuloj de Esperanto ŝatas la malaprobajn, malgravigajn, misfamigajn, pejorativajn nomojn (elpensita lingvo, lingvo de utopiuloj, mortinta lingvo, ne vera lingvo, ne viva lingvo, ŝtelista lingvo, ktp.) La kontraŭuloj ofte faras novajn kombinaĵojn aldonante la degradigan vorteton „nur” al la konataj terminoj de esperantistoj (nur helplingvo, nur artefarita lingvo, nur internacia helplingvo, nur neviva lingvo, ktp.)
[13] Li mem konfesis tion al mi kiam mi demandadis lin pri tiuj detaloj. Tiutempe ankaŭ mi ne vidis la solvon.
[14] Letero de Bernard Golden al Árpád Rátkai. 1993-11-29. OIK, Fajszi-gyűjtemény.
[15] Verdire: okazis pluraj reagoj, laŭ kiuj mi „provis senhonorigi Ludovikon”, mi „ne estimas sufiĉe Ludovikon”, mi estas „perfidulo de Esperanto, k. s.
[16] Fari tion en biliotekaj katalogoj esence ne diferencas de agoj de bulgaroj, kiuj en la 1980-aj jaroj forskrapis la turkajn nomojn de sur la malnovaj tombŝtonoj, ja temis pri la lingvo de „praa malamiko”.
출처 : http://www.vortaro.hu/zamnom.htm
|