Ĉu vi povas naĝi, Petro?
Jes, mi povas naĝi.
Ĉu vi povas paroli Esperanton?
Jes, mi povas paroli Esperanton.
Drinku multe, amikino.
Ne, mi ne povas drinki multe.
Ĉu vi volas danci kun ŝi?
Jes, mi volas danci kun ŝi.
Kiom vi volas havi?
Mi volas havi multe.
Kion mi devas fari?
Vi devas studi diligente.
Kiaj devas esti la lernantoj?
La lernantoj devas esti diligentaj.
Kial vi ŝatas legi la libron?
Ĉar la libro estas interesa.
Kiam vi komencos labori?
Mi tuj komencos labori.
Instrui estas lerni.
Paroli estas facile.
Homoj manĝas por vivi.
Li dormas anstataŭ labori.
Vivi estas sperti.
Fari estas malfacile.
Ni laboras por gajni monon.
Mi prenis plumon por skribi leteron.

Mi skribas leteron kun Petro.
Li helpas al mi.
Sen plumo kaj krajono ni ne povas skribi.

Petro ŝatas ripozi post la leciono.
Adamo ŝatas ripozi malantaŭ la domo.
Demandoj kaj Respondoj
Kun kiu vi skribas leteron?
Mi skribas leteron kun Petro.
Ĉu vi povas skribi sen plumo?
Ne, mi ne povas skribi sen plumo.
Kion Petro ŝatas fari post leciono?
Li ŝatas ripozi post leciono.
Kie Adamo ŝatas ripozi?
Adamo ŝatas ripozi malantaŭ la domo.
Kiam Petro ŝatas ripozi?
Petro ŝatas ripozi post la leciono.
Kion vi faras kun Petro?
Mi skribas leteron kun Petro.
Kiu helpas al vi?
Petro helpas al mi.
Konversacio
Ĉu vi intencas korespondi kun esperantisto?
-Jes, mi intencas.
Jen estas la adreso de japana esperantisto,
kaj jen estas la adreso de sveda esperantistino.
-Mi kore dankas, instruisto!
Kun kiu vi volas korespondi?
Ĉu kun japano aŭ kun svedino?
-Mi volas korespondi kun svedino,
ĉar mi estas viro.
Ĉu vi povas skribi leteron en Esperanto?
-Mi ne bone povas skribi leteron,
ĉar mi ankoraŭ estas komencanto.
Do, mi povas helpi al vi.
-Ĉu vere?
Koran dankon, instruisto!
Ne dankinde!
Ekzercu vin!
(1) 에스페란토로 말하시오
1. 당신은 에스페란토를 말 할 줄 아십니까?
2. 당신은 그녀와 춤추고 싶습니까?
3. 펜이나 연필 없이 우리는 쓸 수 없습니다.
(2) ( )안에서 맞는 말을 고르시오.
1. Adamo ŝatas ripozi (post, malantaŭ) la domo.
2. Kial vi ŝatas (legas, legis, legi) libron?
3. Paroli estas (facila, facile).