alkoholo |
ekonomikisto |
Judo |
komunismo |
milito |
reklamisto |
vegetara |
alkoholismo |
esplori |
Judismo |
Kristano |
militisto |
scienco |
vegetarismo |
arto |
esploristo |
ĵurnalo |
Kristanismo |
okulo |
sciencisto |
vendi |
artisto |
fiŝkapti |
ĵurnalisto |
labori |
okulisto |
ŝteli |
vendisto |
Budho |
fiŝkaptisto |
kapitalo |
laboristo |
patrioto |
ŝtelisto |
verki |
Budhismo |
flegi |
kapitalismo |
lingvo |
patriotismo |
terkultivo |
verkisto |
ĉasi |
flegisto |
kanibalo |
lingvisto |
plumbo |
terkultivisto |
|
ĉasisto |
hararon tondi |
kanibalismo |
Markso |
plumbismo |
teroro |
|
dento |
hartondisto |
komerco |
Marksismo |
politiko |
teroristo |
|
dentisto |
Ido |
komercisto |
maro |
politikisto |
traduki |
|
ekonomiko |
Idisto |
komuno |
maristo |
reklami |
tradukisto |
|
EKZERCO 24: utiligu la suprajn vortojn en la spacoj.
1 Se vi havas doloregon en la buŝo, kial ne viziti la d_________?
2 Li laboras sur ŝipo. Li vojaĝas ĉirkaŭ la mondo. Li estas m_________.
3 Sinjoro Bubo ne laboras, tamen li havas monon. Li kaŝe prenas la aĵojn
de aliaj personoj. Li estas ŝ__________.
4 La Hispano Cervantes estis la aŭtoro de la libro Don Kiĥoto.
Li estas la v_______ de la libro.
5 Ĉu vi havas kapdoloron, stomakdoloron, gorĝdoloron?
Iru kaj konsultu vian k_________.
6 En la kaverno la e________ malkovris oran kaj arĝentan trezoron kun diamantoj.
7 En la malsanulejo la kuracistoj kaj f________ vizitas la pacientojn (malsanulojn).
8 _________ studasla historion de lingvoj, la gramatikon, kaj aliajn lingvajn aferojn.
9 Se vi bezonas okulvitrojn, mi rekomendas, ke vi iru al la o_________.
10 Ili ne manĝas viandon. Ili kredas je v__________.
11 Prezidento, senatano, kongresano estas p__________.
12 Se via hararo estas tro longa, vi povas iri al la h__________.
13 La artefarita lingvo Ido malsukcesis rilate Esperanton antaŭ longe.
________ estis parolantoj de tiu lingvo.
14 Kutime la personoj en la sinagogo kredas je J__________.
15 Ĉi tiu fakulo interesiĝas pri la ekonomikaj aferoj. Li estas e__________.
16 En la televido vi povas vidi reklamojn por produktoj kiel sapo, lavpulvoro, ktp.
R________ faris tiujn reklamfilmojn.
17 Sur la ponto estas personoj kun hokoj, specialaj stangoj, kaj korboj por fiŝoj.
Tiuj personoj nomiĝas f_________.
18 Dum la malvama milito estis lukto inter Usono kaj Sovetunio.
Inter k________, kaj k__________.
19 En la kampoj de tiuj personoj estas maizo, aveno kaj tritiko.
Tiuj personoj estas t______.
20 Bedaŭrinde bombo ekplodis proksime de la stacidomo, kaj estis 3 mortigitoj kaj
pli ol 20 vunditoj. T__________ metis tiun bombon.
21 En la aŭtuno, Sinjoro Rodrigo prenas sian pafilon, kaj li kaj liaj amikoj iras al la
kamparo por trovi anasojn kaj aliajn birdojn. Ili estas ĉ__________.
22 Ili kredas, ke Kristo estas profeto kaj la filo de Dio. Ili kredas je K__________.
23 Tiuj personoj skribas librojn, romanojn, poemojn, ktp. Ili estas v__________.
24 Pentristoj kaj skulptistoj kreas arton. Ili estas a__________.
25 Doktoroj pri fiziko, biologio, ĥemio estas s__________.
Ili esploras kaj malkovras.
BEKumaĵoj IX
Bonvolu plenigi la spacon per la vorto kun la ĝusta prefikso aŭsufikso.
mal, in, ge, eg, et, il, ej, re, aĵ, ebl, an, ar, ist, ism, estr, pra
Ekzemplo: gelernantoj = lernanto kaj lernantino
1 __________ => fermi la pordon kaj poste __________ ĝin
2 __________ = la patro de mia avo aŭ de mia avino
3 __________ => princo kaj __________
4 __________ = edzo kaj edzino
5 __________ = ĉiuj junuloj
6 __________ = la direktoro de hotelo
7 __________ = arbaro antaŭ milionoj da jaroj
8 __________ = pagi al iu poste
9 __________ = En tiu loko oni kuiras.
10 __________ = Oni veturas per tio.
11 __________ = laboranto sur ŝipo
12 __________ => Oni ne povas vidi bakteriojn kaj virusojn. Ili ne estas v_______ .
13 __________ = tre antikvaj homoj
14 __________ = la unua BEKkurso en Madrido en 1987
15 __________ = tre rapida vento
16 __________ = tute ne proksime
17 __________ => aperi kaj poste __________
18 __________ => Vi ne povas rompi tiun plaston, ĉar ĝi ne estas r __________ .
19 __________ = tre mallonga rivero
20 __________ = troa trinkado aŭ drinkado de alkoholo
21 __________ = la kampoj ekster la urbo
22 __________ = la ostoj de la korpo
23 __________ => La aviadilo flugas alte, sed mi povas aŭdi ĝin. Ĝi estas ______.
24 __________ = arda deziro