|
Estimataj Gesamideanoj,
Mi informas vin, ke post 32 taga sukcesa orientazia vojagxo mi bone
rehejmenalvenis en Europon. Dank’ al la koreaj kaj japanaj
esperantistoj mia vojagxo farigxis granda sukceso kaj mi povis
konatigxi kun la socia vivo kaj la ekonomia situacio de la orientaziaj
landoj tre detale dum mia vojagxo. Pro tio mi sincere dankas al vi.
Mi pasigis la unuajn tagojn de mia vojagxo en la korea cxefurbo kaj mi
havis la honoron renkonti denove s-ron Kara An, kiu jam vizitis min en
Hungario kun sia edzino Roza, kiam ili travojogxis la tutan mondon
antau du jaroj. Ili preparis por mi eblon por konatigxi kun la vivo en
la vilagxaj komunumoj en Seulo kaj dum tiu tempo mi povis partopreni
ankau la specialan novjarkunsidon de la Korea Esperanto Asocio. Por mi
estis granda gxojo trovi multajn bonkorajn kaj amikecajn samideanojn
en tiu organizo, kiuj afable diskutis kun mi multajn sociajn kaj
ekonomiajn demandojn. Lau tio nun mi jam pli klare komprenas la
kialojn, do kial en Orienta Azio oni povis atingi mirindajn ekonomiajn
sukcesojn post la milito kaj kiel Japanio kaj Koreio povis estigxi la
plej alte evoluintaj landoj en Azio..
Kunparolante kun s-ro Kara An mi jam pli bone komprenas ankau la
celojn de la orientaziaj maldekstraj sociaj organizoj kaj ankau la
celojn de la anarkista movado. Komprenante la agadon de la movado mi
gxoje konstatis, ke ili laboras por ke oni kreu pli bonan kaj justan
socion kie lau la principo de solidareco la ricxuloj devas helpi la
handikapulojn. En Europo la vorto anarkismo havas negativan signifon,
do cxi tie oni opinias, ke la anarkistoj intencas detrui la socian
vivon kaj ke anstatau ordo ili volas krei kaoson. En Seulo mi
komprenis, ke la koreaj anarkistoj intencas krei pli bonan socion kie
estas pli da libereco, do kie ne la sxtato ordonas la civitanojn kiel
ili dancu.
Post la seulaj tagoj mi vojagxis al urbo Iksan por partopreni la sepan
internacian renkontigxon pri meditado en la centro de la uonbulisma
religio. Ankau tie mi havis tre agrablajn kaj neforgeseblajn spertojn.
Mi povis konatigxi kun la malnova budhisma religia tradicio kaj povis
persone sperti la avantagxojn de la cxiutaga meditado. Tie mi
komprenis kiel oni povas pligrandigi spiritan potencon venkante
materian potencon per religia kredo kaj realmorala trejno. Mi kun
gxojo konstatis, ke en la religia centro cxiuj homoj amike salutis unu
la alian, ecx se ili ne konis unu la alian persone. Tio estis kutimo
en mia juneco en la malgrandaj vilagxoj en Hungario, sed bedaurinde
nuntempe jam tiutipa persona interrilato ne plu ekzistas inter la
homoj en mia lando. En la uonbulisma religia centro ni partoprenis
ankau specialajn ceremoniojn per kiuj ni povis evoluigi niajn
spiritajn kaj mensajn kaj ankau la fizikajn statojn de nia korpo.
Temas pri la 108 riverencoj kiuj sxajnis esti iomete laciga je la
komenco sed je la fino mi sentis, ke tio estis tre sana por mia
korpo. Kvankam mi klopodis obei la instruojn, mi devis konstati
cxiutage, ke mi, kiel europano tute ne povis tiel discipline kaj
senmove sidi sur la planko dum la meditado kiel la azianoj.
Estis granda honoro por mi renkonti denove post tridek jaroj
profesoron Lee Jungkee, kun kiu mi jam renkontigxis en 1983 en Japanio
kiam li estis la gxenerala sekretario de la Korea Esperanto Asocio kaj
kiam mi estis studento de japana universitato Nanzan Daigaku en
sudjapana urbo Nagoya. Kaj estis granda gxojo por mi renkonti multajn
amikecajn samideanojn en la korea cxefurbo kaj en urbo Iksan. Mi miris
kiel bone parolis la internacian lingvon la plej juna partoprenanto de
la meditada kunveno, la
12 jara Kim Seyul (sxia Esperanto nomo estas Klara) kaj gxojis vidi
kian amikecan atmosferon kaj gajan etoson kreis en la komuna
vespermangxo s-ino Oh Soon-mo (sxia Esperanto nomo estas Brila).
Danke al la helpo de s-ino Kikusima Kazuko (sxia esperanto nomo estas
Krizantemo) mi trovis tre komfortan vojagxeblon por vojagxi el Koreio
al Japanio. Temas pri la sxipo Panstar Dream, kiun mi trovis lau
sxia propono en interreto www.byferryfrom2japan.com. Per tiu sxipo mi
komforte povis vojagxi el Busan al Osaka kaj oni ofertis tre ricxan
vespermangxon kaj matenmangxon dum la vojagxo kaj post vespermangxo
estis interesa amuzprogramo kun belaj dancistinoj kaj bonaj
muzikistoj.
Kaj en Japanio kaj en Koreio mi renkontis multajn bonkorajn kaj
amikecajn homojn, kiuj foje-foje ecx embarasigis min iomete. Post la
meditada renkontigxo mi vizitis malgrandan urbon proksime al Iksan kaj
vespere mi decidis promeni iomete en la urbo. Kaj mi haltis ie en la
strato, vidante ke la trafiklumo estis rugxa antau mi. Kaj nekonata
koreino, kiu promenis en la sama loko, montris al mi per sia mano, ke
mi libere iru al la alia flanko de la strato, cxar ne venas
automobilo. Mi ankau per miaj manoj montris al sxi, ke mi ne povas
iri, cxar la trafiklumo estis rugxa. Do, sxi venis al mi, kaptis mian
manon kaj amike tiamaniere kondukis min al la alia flanko de la
strato.
Alia afero okazis en Osaka. Vespere je la 9-a horo mi ankorau ne volis
dormi, do mi decidis promeni dum duonhoro cxirkau mia hotelo. Kaj
proksime de mia hotelo mi trovis stacidomon de subtera trajno. Tie mi
ekrigardis la mapon de la urbo Osaka por ke mi pli bone povu konatigxi
kun la geografio de la fama sudjapana urbo. Tiam nekonata juna japana
viro vidis, ke mi rigardis la mapon kaj li pensis, ke mi volis vojagxi
ien kaj mi rigardis la mapon por trovi kiom da enoj mi devis enmeti en
la automaton por acxeti bileton por la subtera trajno. Do, li venis al
mi kaj donacis al mi sian unutagan vojagxbileton kaj diris al mi en
angla lingvo ke per tiu bileto (free card en angla lingvo) mi povas
vojagxi ie ajn en la urbo senpage.
Sed la plej embarasiga afero okazis en la sxipo, kiam mi revojagxis el
Osaka al Busan. Mi jam en la osaka haveno rimarkis, ke koreino havante
rugxan vestajxon kaj flavan cxapelon, tro longe kaj amike rigardis
min. Tiam mi pensis, ke tio estis memkomprenebla cxar versxajne mi
estis la sola europano inter la centoj da vojagxantoj. Do mi pensis,
ke pro tio mi estis interesa en la amaso de la vojagxantoj, kaj pro
tio ankau mi amikece rerigardis. Kaj poste mi tute forgesis tiun
aferon kaj kiam la sxipo jam estis en la maro, mi supreniris al la
plej supera ferdeko de la sxipo por rigardi la japanajn marbordojn. Mi
estis sole tie, cxiuj aliaj kunvojagxantoj estis au en siaj cxambroj
au en la lobio au en la kafejoj de la sxipo. Kaj tiam la koreino venis
al mi, kaj donacis al mi fresxe varmigitan kafon kun lakto kaj fresxe
varmigitan mangxajxon nomitan takoyaki en japana lingvo. Kaj donacis
ankau du kartojn sur kiuj rugxkoloraj koreaj literoj estis presitaj
kun kvar anglaj vortoj: I love Panstar Dream.
Por mi estis dilemo cxu mi akceptu la donacon au ne, cxar mi ne estis
malsata kaj pro tio mi ne intencis mangxi la takoyaki-on. Alia
problemo estis, ke mi sciis, ke en mia vivo mi neniam povis trinki
kafon, cxar post trinko de kafo kutime mi tute ne povis dormi dum la
venonta nokto. Sed la koreino tre afable kaj bonkore donacis al mi la
trinkajxon kaj la mangxajxon kaj pro tio mi tamen akceptis ilin kun
danko kaj mi trinkis kaj mangxis cxion. Sed mi ne komprenis la korean
tekston sur la kartoj, do mi montris ilin al la oficistinoj de la
sxipo. Ili informis min, ke tiuj kartoj estis kuponoj por kiuj mi
ricevos vespermangxojn en la restoracio de la sxipo. Do, pro tio mi
decidis, ke se mi denove renkontos la koreinon en la sxipo, tiam mi
redonos la kartojn al sxi, cxar mi jam havis kuponojn kaj por
vespermangxo kaj por matenmangxo. (Lau regulo, cxiuj vojagxantoj
ricevas kuponojn kune kun la vojagxbileto automate.) Do, mi faris tion
kaj petis, ke sxi ne ofendigxu, kaj klarigis al sxi, ke mi ne povos
uzi la kuponojn. Bonsxance sxi ne ofendigxis, sed dum la venonta nokto
mi tute ne povis dormi pro la forta korea (au japana) kafo en la
sxipo.
Por mi la plej interesa parto de mia vojagxo estis mia revojagxo al
urbo Nagoya. Antau tri jardekoj mi vivis tie dum longa tempo kaj tio
estis parto de mia vivo. Do, mi interesigxis, kiel la urbo sxangxigxis
kaj kiel mia universitato evoluis post la fino de mia studprogramo
tie. Miaj unuaj impresoj en la urbo estis sxokigaj. Kiam elvagonigxis
el la Kintecu trajno en la nagoya stacidomo, mi pensis, ke mi estis en
nekonata amerika urbo. Mi tute ne trovis la konatan stacidomon, en kiu
mi regule en kaj elvagonigxis antau tridek jaroj. Sed trovis novajn
modernajn cxielskrapantajn grandegajn konstruajxojn, same kiel en la
amerikaj urboj New York kaj Boston, kie mi studis post la fino de mia
japana studprogramo.
Lau miaj rememoroj dum mia studentvivo en urbo Nagoya la plej alta
konstruajxo estis la Palaco de la Nuba Dragono en Sxinsakae macxi. Pro
nostalgio mi volis revidi tiun palacon, cxar tie mi logxis dum kelkaj
semajnoj sur la 17-a etagxo je la komenco de mia studenta tempo. Sed
por mi estis iom malfacila trovi la konstruajxon cxar nuntempe estas
multaj similaj, ecx pli altaj palacoj en tiu parto de Nagoya. Do, mi
devis kelkfoje demandi la japanojn en la strato en japana lingvo, cxu
unryu biru wa doko desuka?
Ankau mia universitato grave sxangxigxis kaj multe evoluis. Dum mia
studenta tempo estis nur unu kampuso, nun estas du, kaj ankau multaj
novaj fakultatoj funkcias nuntempe. S-ro Ikai Yosikazu bonege preparis
mian viziton al la universitato, kie la prezidanto, profesoro Michael
Calomano, doktoro de Chicago Universitato akceptis nin solene kun
profesoro Morita, kiu estis la prezidanto de la Nagoya Esperanto
Centro dum mia studprogramo. Dum tiu vizito mi transdonis mian libron
pri mia japana studentvivo al la prezidanto de la universitato. Tiu
libro havas la titolon: Rugxa Suno kaj Verda Stelo kaj en la libro mi
rakontas pri mia studenta vivo kaj pri la temo, kiel mi povis utiligi
miajn japanajn spertojn en la Esperanto movado kaj en mia profesia
kariero. Mi aldonas al cxi tiu letero kelkajn fotojn pri tiu
renkontigxo kiu okazis en la oficejo de la prezidanto.
Krom la vizito al mia universitato estis speciala evento por mi
renkonti la nunajn membrojn de la Nagoja Esperanto Centro kaj mi kun
granda gxojo konstatis, ke ankorau multaj esperantistoj vivas, kun
kiuj mi antau tridek jaroj jam konatigxis. La nuna prezidanto de la
Centro donacis al mi tre valorajn librojn pri la budhisma doktrino. Mi
esperas, ke dum la venontaj monatoj mi povos pli profunde kompreni la
veran budhisman instruon per la legado de tiuj libroj.
Revojagxante al Busan mi pasigis kelkajn tagojn en la fama sudkorea
urbo, kie la lokaj esperantistoj montris al mi la ricxan kulturan
heredajxon de Koreio kaj dum tiu tempo mi komencis lerni la plej
logikan skribosistemon de la mondo, kiu nomigxas hangul en korea
lingvo. Je la fino de mia restado mi jam kapablis legi kaj skribi la
nomojn de la urboj, kaj la nomojn de la stacidomoj de la subtera
trajno en korea lingvo. S-ino 오기숙 (sxia Esperanto nomo estas Granda)
amike cxicxeronis min al la plej famaj budhismaj sanktejoj en la
cxirkauajxo de la urbo kaj samtempe enkondukis min ankau en la longan
historion de la lando. Sxi estis nekredeble bonkora al mi. Kiam mi
menciis, ke en mia hotelo estis litovarmigilo, kiu tre placxis al mi,
la venontan tagon sxi donacis al mi similan litovarmigilon. Tio estis
tre utila por mi en mia hejmo dum la unuaj noktoj post mia
hejmenalveno, cxar en cxi tiu jaro estas nekutima malvarma vintro en
Hungario. La temperaturo en Budapesto estis minus 9 Celsius gradoj en
la flughaveno kiam mi hejmenalvenis, sed onidire dum nokto estis pli
malpli minus 14 gradoj. En mia domo la akvo glaciigxis en unu el la
akvotuboj kaj tiu fenomeno gxis nun neniam okazis en mia vivo. Sed
bonsxance dum la nokto mi tute komforte povis dormi danke al la
bonkvalita litovarmigilo.
Aliaj busanaj samideanoj proponis al mi evoluigi la komercajn rilatojn
inter Koreio kaj Hungario kaj por esplori la eblojn dum la venontaj
tagoj mi informos la komercajn organizojn en mia lando pri tiuj
eblecoj. En Busan mi povis konatigxi ankau kun interesaj orientaj
naturkuracistaj metodoj. Temas pri la bandagxoterapio, kiu ankorau ne
estas uzata en Hungario. Do ankau pri tio mi informos niajn
naturkuracistajn organizojn dum la venontaj tagoj.
Lau la multaj pozitivaj spertoj mi povas konkludi, ke mia vojagxo
estis tre sukcesa kaj pro tio mi sincere dankas al la orientazia
esperantista komunumo. Nun mi ne havas cxi tie la retadresojn de cxiuj
koreaj kaj japanaj gesamideanoj, kiujn mi renkontis dum mia vojagxo,
do mi petas, ke vi sendu mian nunan dankleteron al la membroj de via
klubo au organizo kaj informu ilin ke mi bone rehejmenvojagxis kaj ke
mi estas tre dankema pro la helpo, kiun mi ricevis de ili dum mia
orientazia restado.
Sincere via
MARKUS Gabor