|
Hejmtasko : estas lasta parto de nia leglibro 'faktoj kaj fantazioj'
학습용 교재의 마지막 부분입니다.
다음 모임은 11월 예정이고, 교재는 선정되는 대로 카페에 내용이 나타날겁니다.
번역분은 이곳에 올리시면 됩니다.
학습할 내용
1. Legi kaj klarigi :52. KIEL IRI PLUEN? Paĝo: :409~413
409쪽 1 ~ 15줄 (~ turismaj aranĝoj, kongresoj k.t.p.)----------------서희윤
409쪽 16 ~ 33줄 (~Ekzistas, esence, kvin rimedoj:)------------------임동혁
410쪽 1 ~ 24줄 (~vortoj kaj sintakso de la lingvo.)--------------------김남진
410쪽 25 ~ 411쪽 7줄 (~per kelkaj bonaj prozaĵoj.)-------------------홍성조
411쪽 8 ~ 32줄 (~neordianre interesajn kaj stimulajn ekzercojn. )------조명자
411쪽 33 ~ 412쪽 21줄 (~niajn proprajn parolmanierojn.)---------------전대봉
412쪽 22 ~ 413쪽 6줄 (~maniero atentigas pri ili!)---------------------전경숙
413쪽 7 ~ 20줄 (~ al perfekta internacieco, ol la via...)----------------장웨이
-------------------------------------------------------------------------------
52. KIEL IRI PLUEN?
Kiel iri pluen? jen la demando konsekvenca, en la lasta ĉapitro de progresiga legolibro.
Sed eble leganto demandos, Kial iri pluen? ĉar iu, kiu vere tralegis ĉi tiun volumon, jam ne estas balbutanta komencanto, ne plu legas kun langopinto elpuŝita, konas multajn vortojn. Tiu leginto ja staras sur pinto...
...sed pinto de mallata monteto, de kiu videbliĝas montaraj panoramoj, kiujn vera komencanto tute ne vidas. Pri vivanta lingvo oni ĉiam povas lerni plu.
Ju pli ni scipovas Esperanton, des pli ni povas utiligi ĝin, profiti de ĝi. Ni povas pli bone komuniki pri la aferoj kaj fakoj, kiuj nin interesas; ĝui pli interesan socian vivon, kaj pli intimajn amikecojn; riĉigi niajn vivojn per multaj kulturaj plezuroj ㅡ nia literaturo, prelegoj, diskoj, turismaj aranĝoj, kongresoj k.t.p.
Ni ankaŭ ne forgesu, ke ju pli bone ni regas la lingvon, des malpli ni riskas tedi kaj ĝeni aliajn. Ĉiu sperta esperantisto devas esti pacienca, indulgema kaj eĉ pozitive helpema al komencantaoj; ĉiu devis jam komenci; sed povas esti malfacile, paciencadi kun la sama komencanto dum kvin jaroj de komencado!
Trie, ni ne pensu nur pri nia utiligo de Esperanto. Ju pli bone ni scipovas Esperanton, des pli ni povas ankaŭ utili al ĝi. Ne ĉiuj povas verki ㅡ kaj sentalentuloj pli bone detenu sin de verkado! ㅡ kaj ne ĉiuj povas prelegi, redakti, grandskale organizi; sed ĉiu iam havas okazon propagandi Esperanton, plikonatigi nian vere valoran instrumenton por facilaj internaciaj kontaktoj, paco, progreso, interhelpo kaj mondkulturo. Ju pli ni scias, des pli inteligente ni povas elekti ĝustajn informojn, taŭgajn ekzemplojn, por iu situacio; des pli ni povas respondi al diversaj demandoj. Kaj des pli ni povas helpi al aliaj esperantistoj, ekzemple kiel delegitoj de UEA, aŭ funkciuloj de esperantaj societoj.
Tial valoras iri pluen; do, kiel ni iru pluen? Ekzistas, esence, kvin rimedoj:
LEGU, PAROLU, SKRIBU, KONTROLU ㅡ kaj SERVU!
Legado estas ofte la plej facile aranĝebla studado; ni povas legi en soleco; libroj tre malrapide konsumiĝas materie; kaj tial ni povas relegi ilin, pruntedoni aŭ pruntepreni, interŝanĝi legitajn librojn. Abunda legado ege helpas nin plene pensi en Esperanto kiam ni volas ㅡ ĉar ĝis ni ĉesas mense traduki ĉion, ni ne bone scipovas lingvon; pligrandigas nian vortostokon; prezentas al ni diversajn esprimrimedojn; kaj ankaŭ ekipas nin por multe pli bone propagandi Esperanton kiel ilon de monda kulturo. Escepte en landoj, kie per valutaj reguloj oni malfaciligas normalan internacian librokomercon, aŭ kie ekzistas eksterordinare scio-limigaj cenzuroj, oni povas aĉeti grandan sortimenton de esperantaj libroj.
Sed oni tre malofte, ankoraŭ, povas aĉeti ilin en ordinaraj librovendejoj. Landa Esperanto-asocio kutime havas (aŭ devus havi) libroservon. UEA havas tre ampleksan kaj bonan libroservon, kiu eĉ inkluzivas fotokopiadon de libroj longe elĉerpitaj; kaj eldonas katalogon, senditan al ĉiuj membroj, kiu estas ege utila, detala konsultlibro pri aktualaj libroj. Ekzistas diversaj valoraj Esperanto-fakoj en gravaj bibliotekoj; kaj loka societo ofte havas propran malgrandan bibliotekon ㅡ eĉ se ĉio troviĝas en unu kesto.
Ia ajn legado ㅡ la plej duonatenta, la plej facila, la plej frivola ㅡ estas, por ellerni lingvon, multe pli utila ol nenia legado. Ĉia legado iom plialkutimigas la lernanton al la vortoj kaj sintakso de la lingvo.
Tamen, leganto, kiu serioze deziras progresi, povas iom sistemigi sian legadon, por pli bone lerni per ĝi. Estas utile, konsulti vortarojn pri nekonataj vortoj, kaj eĉ noti tiujn vortojn por parkerigi ilin; aŭ noti frazojn, kiuj ŝajnas aparte trafaj, aŭ utilaj por propraj konversacioj kaj leteroj. Ofte malgranda grupo, kiu kune studas bonan libron, lernas multon novan pri la lingvo, kaj pli inteligente ŝatas la libron, pro la kunfrotado de pluraj intelektoj.
Parenteze kaj pedagogie ㅡ por ellerni lingvon, estas pli helpe, legi dek paĝojn ĉiutage, ol sepdek paĝojn semajnfine, ĉar tiel ni pli konstante funkciigas la ĝustan parton de la 'komputero en la kapo'.
Estas konsilinde, legi bonstilajn librojn. Sed estas ankaŭ konsilinde, elekti librojn, kiuj interesas nin; homoj havas tre diversajn interesojn, kaj la plej bonstila, kulture valora verko ne multe instruos tiun, kiu ĵus endormiĝis super ĝi. Multaj el la plej elstare bonaj esperantaj libroj estas poeziaj; sed ne ĉiuj kapablas ĝui la poezion, kaj ankaŭ la poetoj ofte intence elpensas neordinarajn, surprizajn dirmanierojn, tre laŭdindajn kiel literatur-ornamaĵojn, ravantajn spertulojn, sed eble perpleksigajn al legantoj ankoraŭ nespertaj. Tiu, kiu ne speciale amas jam la poezion, do komencu seriozan legado-programon per kelkaj bonaj prozaĵoj.
Instruistoj, konsultlibroj kaj antologioj povas sugesti al ni legindajn verkojn kaj aŭtorojn. Dume, jen la nomoj de kvindek el niaj originalaj aŭtoroj aŭ elstaraj tradukintoj, kies verkoj estas tre legindaj por legemuloj, kiujn iliaj (tre diversaj) ĝenroj kaj temoj interesas; kaj ankaŭ kies verkoj ne misinstruos pri lingvuzoj:
A.D. Atanasov (aŭ ADA), W. Auld, J. Baghy, L. Beaucaire, R. Bernard, K. Bodò, H.J. Bulthuis, M. Carlsson, P. Daŝgupto, H. Dresen, Emba (I. Baranyai), S. Engholm, J. Forge, J. Francis, A. Goodheir, AGrabowski, D.B. Gregor, E.A. Haugen, Kabe (K. Bein), K. Kalocsay, N. Kurzens, E. Lanti, I. Lanenna, I. Lejzerowicz, G.E. Maura, M. Miyamto, E. Miĥalski, T. Morariu, P. Neergaard, C. Piron, B. Potts, E. Privat, T. Pumpr, J. Ribillard, J.H. Rosbach, C. Rossetti, R. Rossetti, I. Rotkvić, S. Rublov, R. Schwartz, T. Sekelj, S. Szathmári, F. Szilágyi, L. Tárkony, P. Thorsen, J. Valano, V. Varankin, G. Waringhien, J.C. Wells kaj L.L. Zamenhof.
Sed estas necese tre emfazi, ke ĉi tiu listo estas nur unu listo (kiu, fakte, ellasas almenaŭ kvar aŭtorojn, kiujn la listiginto ege ŝatas, sed kiuj ne tre taŭgas por nespertaj legantoj); ĝi sugestas deirejon, ne konstruas finstacion, celas nur provizore iom helpi embarasiton, kiu havas katalogon sed ne konsilanton.
Unu libro kiu estas tute speciale rekomendinda al postkomencantoj estas: William AULD, Paŝoj al Plena Posedo, Bruselo, 1968. Ĝi enhavas ne nur antologion de interesaj kaj variaj bonstilaj prozaĵoj, sed multajn bonegajn, neordianre interesajn kaj stimulajn ekzercojn.
Parolado estas necesa, por lerni kiel paroli, same kiel ni lernas naĝi, nur en akvo. Oni pretigu sin por renkontiĝoj kun alilandaj esperantistoj, per multaj konversacioj en kursoj, grupoj kaj malgrandskalaj hejmlandaj renkontiĝoj.
Estas tre dezirinde, aktive partopreni la vivon de iu loka grupo. Se ne ekzistas loka grupo, ĉu eble vi povas iĝi la pioniro, kiu fondos novan grupon? Se ㅡ kiel povas okazi ㅡ loka grupo seniluziigas vin per mizere malalta nivelo, eble eĉ per svarmantaj krokodiloj ㅡ ĝi urĝe bezons iun, kiu plibonigos ĝin. Eble vi estas la homo por la horo!
Eĉ malgranda, malriĉa grupo povas multe eduki sin mem per regulaj, iom elpensitaj, ekzercoj: diskuto pri difinita temo, laŭtlegado de skeĉo, vespero kiam ĉiu ano parolas dek minutojn pri antaŭe elektita temo; lingvaj ludoj kaj konkursoj, komunaj traduklaboroj, improvizitaj konversacioj pri imagitaj ĉiutagaj situacioj (butikumado, vojaĝado, laboro, lernejo, familia vivo...); ŝaradoj, parolaj recenzetoj k.t.p.
En nia nuna epoko de la relative portebla kaj malmultekosta kaseta magnetofono, ni povas multe helpi niajn konversaciajn kapablojn per sonbendoj. (Ni ne forgesu, ke duono de konversacio estas aŭskultado!) Ekzistas ne nur tre riĉa kolekto de sonbendoj kulturaj de la Magnetofona Servo de UEA, sed instru-kursaj sonbendoj. Ankaŭ grupoj aŭ unuopuloj povas interŝanĝi sonbendojn; kaj la devo, paroli tre klare por malproksima aŭskultonto povas vere plibonigi nian parolmanieron.
Aŭskultado de sonbendoj, diskoj aŭ radioelsendaĵoj el eksterlando estas valora, ĉar ĝi helpas nin alkutimiĝi al pli larĝa varieco de parolmanieroj kaj samtempe pli internaciigi, pli normigi, niajn proprajn parolmanierojn.
Estas dezirinde, paroli Esperanton kiel eble plej aŭtentike internacie, tiel ke niaj fonetikaj kutimoj ne tuj proklamas al perceptema orelo, el kiuj landoj ni venas. Ni povas dumvive strebi al tia perfekteco, al kiu kiel eble plej multaj parolaj internaciaj kontaktoj multe helpos. Tamen, ni ne tro trumentu nin ㅡ kaj des malpli ni turmentu aliajn ㅡ ĉar tra la tutmonda esperantistaro ne regas tute ideala, absoluta, ĉiudetala sameco de elparolado. Ĉu ĝi ekzistas ĉiuloke kaj ĉiuklase en iu ajn nacia lingvo? Laŭ la spertoj de la aŭtoro, ekzemple, ankoraŭ ekzistas multe pli fortaj diferencoj inter la elparolado de angloj, precipe nekleraj, en diversaj regionoj de Anglujo, ol inter la esperanta elparolado de esperantistoj el ĉiuj mondopartoj, en Universala Kongreso. Kaj, dum radio, televizio kaj lernejoj konstante emas normigi naciajn lingvojn, esperantistoj plejparte renkontas alilandajn esperantistojn sufiĉe malofte. Ni do daŭre strebadu, pliinternaciigi nian propran elparoladon, sed restu iom toleremaj pri ĉiuj, kiujn ni renkontos. Kondiĉe ke ni komprenas unu la alian, malgrandaj variaĵoj malhelpas agrablajn homajn rilatojn nur kiam iu laŭ tro maltakta, malafable supereca maniero atentigas pri ili!
Estas vere grave, distingi nedubeble inter rato kaj roto, anglo kaj angilo, pulo kaj bulo, maso kaj maŝo, steko kaj sterko; sed ke la preciza vokalsono en ne ofte ne estas tute sama por, ni diru, franco, dano, ĉino kaj italo, ne povas miskomprenigi.
Jen averto. Kiam vi, simpatia samideano, progresanto el frosta Rosmarlando, por la unua fojo renkontos samideanon el tropika Lemurujo, vi preskaŭ certe sentos, ke li aŭ ŝi parolas iom malsame al vi mem. Ne tuj riproĉu al tiu nekonato, "Vi havas tre fortan lemuran dialekton!" Ne nur ĉar estas ege malĝentile. Sed estas preskaŭ centprocente certe, ke vi elparolos tiun riproĉon kun tuj identigeblaj rosmaraj trajtoj, pri kiuj la aliaj rosmaroj, kun kiuj vi ekzercadis vin en konversacioj, ne konsciis! Estas eĉ eble, ke la elparolado de la lemuro estas pli proksima al perfekta internacieco, ol la via...
Skribado tre helpas nin aktive regi lingvon. Ne necesas ĉi tie ripeti la konsilojn pri plum-amikoj, trovitajn jam en ĉapitroj 8 kaj 10. Sed estas ankaŭ valore, foje fari skribajn ekzercojn, precipe se iu pli sperta esperantisto konsentos korekti ilin.
Pluraj landaj asocioj ofertas ne nur elementajn korespondajn kursojn, sed korespondajn kursojn por progresantoj kaj eĉ altgradajn kursojn, kiuj preparas lernantojn por vere altnivelaj ekzamenoj. Tiaj kursoj estas tre valoraj. Ankaŭ ekzamenoj mem multe helpas nin progresi; ili donas al ni portempajn celojn, kaj prezentas al ni kriteriojn.
Kontrolado estas pli grava faktoro en nia progreso, ol ni tuj konstatas. Ju pli ofte ni permesas al ni ripeti iun eraron, des pli profunde ni enradikigas ĝin en la propran cerbon.
Ni 'lernis' tiun gramatikan punkton. Bone; sed post pli da legado, iom pli matura kompreno pri la strukturo de nia lingvo ㅡ ni tre eble pli plene komprenos tiun saman punkton, se ni iom restudos ĝin. Ni frue lernas utilan vorton; sed ĉu ni jam perfekte komprenas ĝian precizan nuancon, kompare kun aliaj vortoj, kiujn ni poste lernis? ni kredas, ke ni lernis la vorton por tiu besto aŭ frukto; kial ne rigardi en vortaro por certiĝi, ke estas la ĝusta vorto? Plej ofte ĝi estos, sed kelkfoje ni ricevos surprizon!
Post la plej fruaj stadioj de nia lernado, nia plej valora progresilo estas internacia vortaro. La nivelo de nacilingvaj-esperantaj vortaroj tre varias, de nacio al nacio kaj de vortaro al vortaro; kaj nur internacia vortaro estas internacie plene fidinda.
Apenaŭ supertakseble havinda, multekosta sed senfine instrua, valoranta verajn oferojn kaj klopodojn, estas tiu monumento de scio, scienca kunlaborado kaj sindediĉa servado, la Plena Ilustrita Vortaro. Serioza esperantisto ne bedaŭros ĝenan ŝparadon por akiri ĝin; ĝi povas tute modifi la kvaliton de nia esperantismo. Se estas vere neeble akiri tiun epokfara verkonㅡ oni akiru almenaŭ la malgrandan sed tre bonan antaŭverkon, la Plenan Vortaron, kun ĝia Suplemento.
La granda valoro de tiuj du vortaroj estas ne nur, ke ili liveras fidindajn vortostokojn kun internacie fidindaj difinoj; kiuj ne nur klarigas, sed helpe limigas ilin; sed ankaŭ ke ili prezentas multajn precedencojn, kiuj montras al ni jam nepre akcepteblajn uzojn de la vortoj.
Pri Esperanto, kiel pri io ajn studinda, ni neniam scias tiom, ke ni ne povas pligrandigi nian scion; kaj ni neniam havos scion tiel perfektan ĉiudetale, ke iom da kontrolado ne povos utili.
Mi, kiu verkis ĉi tiun legolibron, penis ĝis nun kiel eble plej ne montri en ĝi mian individuan vizaĝon; sed nun mi faros al ĉiuj lernantoj etan aŭtoran konfeson.
Mi eklernis Esperanton en 1949, kaj la nuna libro estas mia dekdua eldonita libro en Esperanto. En 1967 mi iĝis (iom surprizita) akademiano. Mi multe studadis, instruis, ekzameniĝis, ekzamenis, prelegis, recenzis.
Sed, preparante legolibron por esperantistoj ankoraŭ ne tre spertaj, mi rekonis specialan devon, ne misinstrui ilin; eraremaj estas ni homoj ĉiuj, sed ni penu almenaŭ ne elsputi erarojn, kie ili infektos novicojn.
Ĉi tiu legolibro enhavas proksimume 100 000 vortojn. Dum la verkado, mi kontrolis, en PIV, Plena Gramatiko, fakaj terminaroj kaj foje anglalingvaj konsultlibroj pri detaloj de scienca nomenklaturo, verŝajne ĉirkaŭ 5 000 vortojn aŭ dirmanierojn, preferante tiel konfirmi, ol fidi nur mian memoron aŭ lingvosenton. Mi kredas, ke per tiu kontrolado mi evitis eble 500 dubindaĵojn, kaj almenaŭ 50 vere vangruĝigajn, infektkapablajn erarojn.
Esperanto estas, kvazaŭ mirakle, pli facila ol nacia lingvo; ankaŭ, pro ĝia simpleco kaj klareco, kelkaj eraretoj en ĝi estas ofte pli porteblaj, malpli katastrofaj, ol en nacia lingvo. Sed ĝi ja estas riĉa lingvo, ne turista poŝfrazaro; ĝi do indas kaj postulas seriozan studadon.
Kaj jen dua aŭtora konfeso: ĉiuj miaj profesiaj kvalifikoj, ekster Esperanto, estas pri la angla, mia denaska nacia lingvo; sed kiam mi verkas angle, mi ankoraŭ ofte konsultas unu el miaj sep grandaj anglaj vortaroj.
Per kontrolado ni ne nur evitas erarojn, sed ni konstante lernas.
Ni memoru: "Jen iu kontenta pri jama scio: por tiu, morgaŭ, nur sama scio. ㅡ Jen iu, al sia scio ne fidas: malfido al plua scio gvidas."
Servado al Esperanto estas parto de la progreso de multaj esperantistoj. Kompreneble, tiu, kiu eklernis Esperanton, nur por interŝanĝi bildkartojn, rajtas elekti tiun limigitan uzmanieron. Esperanto estas komunikilo por la tuta homaro; ĉiu rajtas utiligi ĝin por iu ajn celo ne mem fia; kaj tiu, kiu rilatas al Esperanto nur egoisme, tre eble al io aŭ iu alia rilatas malpli egoisme.
Tamen, pli aktiva esperantisto, kiu aniĝis al la esperantista organizo taŭga al personaj interesoj kaj eblecoj, abonas kelkajn gezetojn, partoprenas la propagandajn kaj aliajn laborojn de iu grupo, se eble vizitas foje ian internacian esperantistan eventon, do iom oferas tempon, monon kaj talentojn por esti ne nur 'esperantisto' sed 'movadano', kutime trovos en tiuj laboroj rimedojn por intelekta progreso.
La agado de serioza Movadano ne estas vivo de sportoj kaj tortoj; foje farenda laboro estas teda, grandaj sinoferoj atingas malmulton, abundas mankoj, malestas dankoj; ni esperantistoj, ne estante anĝeloj, ne ĉiam sukcesas konstante konduti amike unu al la alia; neniu el ni senescepte ĉiam aprobos ĉion, kion ĉiuj aliaj faras. Iu ajn, kiu longe penados servi, ne nur Esperanton, sed iun ajn valoran celon, spertos kelkajn amarajn seniluziiĝojn, devos foje vere venki sin mem. Jen la vivo.
Kaj tamen, tiu, kiu penos vere servi Esperanton, ricevos multajn specialajn sciojn, vivon pli interesan, novajn konceptojn pri homaj eblecoj. Tiu persono vidos malgrandskalan sed jam eksterordinare larĝan kaj multfakan tutmondan kulturon; pli kaj pli bone komprenos, kion kaj kiom neŭtrala internacia lingvo povas fari por la homaro; havos eksterordinare realan, intiman, senperan komprenon pri la mirindaj diversecoj de landoj kaj gentoj kaj unuopuloj, kaj samtempe pri la same mirindaj similecoj de ni homoj ĉiulandaj, ĉiugentaj, ĉiunomaj. Esperanto estas utila lingvo, inda je lernado; sed plena esperantismo povas iĝi vivostilo, vivostilo inda por avangardanoj de la homaro. La lernado de nia lingvo ebligas senfinan animkreskigan lernadon per nia lingvo.
Lastaj Novaj Proverboj
Longe rampanta larvo boris; nun brila papili' eksoris.
Ne valoras principoj nur sur la lipoj.
Al fina gloro ㅡ per teda laboro.
Pli facile krei proverbojn krajone, ol mem konduti saĝe kaj bone!
Lastaj Versoj
Leginte tiun ĉi volumon,
legu aliajn, kaj pli bonajn;
neniu tenos scio-sumon.
ĉiu kapablas kreskojn konajn.
Aliaj bestoj vivas per
instinktoj kaj per apetito;
homo sopiras al la Ver'.
konceptas pri la infinito.
Progresu daŭre, daŭre lernu.
De pinto grimpu ĉiam al pinto;
la Verda Stel' sur voj' lanternu:
estu feliĉa, ho leginto!
|
첫댓글 Parolado estas necesa, por lerni kiel paroli, same kiel ni lernas nagxi, nur en akvo. Oni pretigu sin por renkontigxoj kun alilandaj esperantistoj, per multaj konversacioj en kursoj, grupoj kaj malgrandskalaj hejmlandaj renkontigxoj.
우리가 물속에서 수영을 배우는 것처럼, 어떻게 말하기하는가를 배우기 위해 많이 말하는 것(연설)은 필요하다.
사람들은 강습회, 단체모임 그리고 국내의 소규모 모임 등에서 외국 에스페란티스토들과의 회합을 위해 많은 회화(대화)를 통해 자기 자신을 준비해야한다.
Estas tre dezirinde, aktive partopreni la vivon de iu loka grupo. Se ne ekzistas loka grupo, cxu eble vi povas igxi la pioniro, kiu fondos novan grupon? Se ㅡ kiel povas okazi ㅡ loka grupo seniluziigas vin per mizere malalta nivelo, eble ecx per svarmantaj krokodiloj ㅡ gxi urgxe bezonas iun, kiu plibonigos gxin. Eble vi estas la homo por la horo!
어느 지역 단체의 생활에 활동적인 참가는 매우 바람직하다. 만약 지역의 단체가 존재하지 않는다면 아마도 당신이 새 단체를 구성할 선구자가 될 수 도 있다.
만약 지역단체가 비참하게 낮은 수준-아마도 많은 무리가 에스페란토 보다는 자국 언어를 사용하여-으로 당신을 환상에서 깨어나게 한다면, 그것은 그 단체를 더 개선시킬 누군가를 절박하게 필요로 하며, 아마도 당신이 그 시간을 위한 준비된 사람일 것이다.
Ecx malgranda, malricxa grupo povas multe eduki sin mem per regulaj, iom elpensitaj, ekzercoj: diskuto pri difinita temo, lauxtlegado de skecxo, vespero kiam cxiu ano parolas dek minutojn pri antauxe elektita temo; lingvaj ludoj kaj konkursoj, komunaj traduklaboroj, improvizitaj konversacioj pri imagitaj cxiutagaj situacioj (butikumado, vojagxado, laboro, lernejo, familia vivo...); sxaradoj, parolaj recenzetoj k.t.p.
비록 작고 가난한 단체일지라도 정해놓은 규칙과 고안된 연습을 통해 자기 자신들의 많은 교육을 할 수 있다:
결정된 주제에 대한 토론,
촌극을 큰 소리로 읽기,
미리 선정된 주제에 대하여 모든 구성원이 10분간 말하는 저녁 모임시간 {언어 놀이와 경기(시합), 공동 번역, 매일 매일의 일상에서 예상되는 상황의 즉흥적인 대화(장보기, 여행, 일, 학교, 가정생활......); 수수께끼, 소량의 서평 말하기 등}
En nia nuna epoko de la relative portebla kaj malmultekosta kaseta magnetofono, ni povas multe helpi niajn konversaciajn kapablojn per sonbendoj. (Ni ne forgesu, ke duono de konversacio estas auxskultado!) Ekzistas ne nur tre ricxa kolekto de sonbendoj kulturaj de la Magnetofona Servo de UEA, sed instru-kursaj sonbendoj. Ankaux grupoj aux unuopuloj povas intersxangxi sonbendojn; kaj la devo, paroli tre klare por malproksima auxskultonto povas vere plibonigi nian parolmanieron.
비교적 값 싸고 휴대할 수 있는 녹음기가 있는 현시대에서 우리는 녹음테이프를 이용해 회화 능력 향상에 많은 도움을 받을 수 있다.(화화의 절반은 듣기라는 것을 잊지 말라).
세계 에스페란토협회의 녹음봉사사업에는 문화에 관한 녹음테이프뿐만 아니라 교육에 관련된 테이프도 많이 수집되어 있다. 또한 단체나 개인끼리 서로 녹음테이프를 교환할 수도 있다.
미래의 청중을 위해 명확하게 말하기 하는 것은 의무이고, (그로 인해) 우리의 어법을 실제로 더 좋게 개선시킬 수 있다.
Auxskultado de sonbendoj, diskoj aux radioelsendajxoj el eksterlando estas valora, cxar gxi helpas nin alkutimigxi al pli largxa varieco de parolmanieroj kaj samtempe pli internaciigi, pli normigi, niajn proprajn parolmanierojn.
녹음테이프나 디스크 또는 외국의 방송을 듣는 것은 가치 있는 일이다. 왜냐하면 그것은 말하는 어법의 더 넓은 다양성을 익히는데 도움을 주고 동시에 개개인의 어법을 더 국제화하게하고, 더 표준화하게 할 수 있다.
댓글로 올리기 보다는 아래쪽에 있는 답글 단추를 눌러 나타나는 화면에서 내용을 작성하는 편이 더 편하네요.