|
|
-UM estas vortopec' sufiksa,utila, sed sen senco fiksa.
Do (ne necesas nin konsterni!) Vortojn kun -um ni devas lerni.
Kolumo estas vesto kola;
brakumon mi ne provas sola;
laktumo estas fiŝa semo;
kortumo parto de l'sistemo justica; se ni tre cerbumos, eble kompreno fine lumos.
Plandum' kaj kalkanumo, du, ambaŭ situas sur la ŝu'.
En ĉambro ne aerumita, spritulo trovas sin malsprita.
Ventumas ni, se estas varme ㅡeble per ventumilo ㅡ ĉarme!
Vera saĝulo ne saĝumas;
frandaĵojn ni kun ĝoj' gustumas;
nazumo dum surnaza sido helpas okulojn pri la vido.
Buŝumo hundan buŝon tenas, sed kvin sentumoj hundon benas.
(La flaro plej por hundo gravas, sed vido por la hom' pli ravas.)
Postumo estas sur pafilo;
ni palpebrumas pro sunbrilo, sed okulumas pli intence(kaj, foje, kontraŭ-konscience!)...
Eble pro vintra malvarmumo en gorĝ' doloras la brulumo.
Sur mondumanoj dum la baloj manumoj, ruŝoj kaj falbaloj el punto montras sin orname.
Kolomboj kolombumas ame.
Se iu en la dom' mastrumas, objektojn ofte ŝi sapumas;
lotumas ŝi la kuko-kvantojn, eble akvumas ĉambrajn plantojn, aŭ ŝirmas de filet' torakon, butonumante lian jakon.
Jen bela am'; sed ve! malbelo de homa venĝo kaj kruelo;
venĝemon ofte ni plenumis, radumis kaj ŝtonumis kaj pendumis ㅡ kaj dekumis. Aj!
Ni ne nigrumas dum la paco, sed nur pro nokta bomb-minaco.
La spikumanto spikojn ĉasas, kiun la rikoltist' postlasas.
Nu, proksimuma estas io se mankas pli preciza scio.
('Tun', proksimume, de la humo jam forportiĝis en ĉarumo.")
La faldumad' orname rolas ㅡ sed diru "plisi" se vi volas.
Kaj komunumo estas grupo, ĉu urbanar', aktora trupo, preĝeja greg', aŭ io ajn, ligita pro komuna gajn'.
Se ies menson io lezas kaj tiu vere ekfrenezas, estas terure, tre malĝoje;
sed ĉiu frenezumas foje!
Ĉu restas nun el nia kohorto utila kaj necesa vorto?
Se pasumadis vi sublune, pri amindum' vi scias, ĉu ne?
sufikso [um] <접미사> 한정된 뜻이 없고 딴 접미어가 표시할 수 없는 뜻을 표시함.
kvantumo <物>양자(量子).
kvantuma teorio 양자론.
laktumo 웅어 정액(雄漁精液). (물고기의 이리).
laktumulo 웅어(雄漁) (산란기의).
kortumo 법원, 법정.
plenumi <他> 완성[이행.실천]하다, (의무를)다하다, 집행[진행]하다.
malvarmumi <自>감기에 걸리다.
komunumo 공동생활체, 단체
amindumi 사랑을 속삭이다. 교태를 부리다. 구애(求愛)하다.
ĉarumo 외바퀴차.
gustumi 맛보다.
nomumi 임명(任命)하다
1.(어근(語根)에 관련된) 행동을 하다; ~짓 하다(눈짓.팔짓 등); 쓰다(머리 등을),끼우다(단추 등을), 넘기다(책장등을).
foliumi <他> 책장을 넘기다.
palpebrumi <自> 눈을 깜박거리다, 윙크하다.
okulumi <自> 눈짓하다, 추파를 보내다.
cerbumi <自> 머리를 쓰다.
brakumi <他> 포옹하다.
butonumi <他> 단추를 채우다.
brulumo 염증 <炎症>.
brulumi 염증을 일으키다. 열나다.
kolombumi <自> (비들기가)꾸르륵 거리다. 정답게 속삭이다.
saĝumi <自> 궤변[강변]하다. 억지 쓰다. 지혜 있는 체하다.
mastrumi <自> 가사를 돌보다.
frenezumi <自> 미친체하다.
ferumi <他> (말에)편자(蹄鐵)를 박다.
arbarumi <他> 식목(植木)하다. 조림(造林)하다.
2 (어근의 사물을) 공급하다.
aerumi <他>공기에 쐬다.
akvumi <他>물을 주다. 축이다. 적시다.
ombrumi <他>(그림)그늘을 지우다. 명암(농담.음영)을 나타내다.
sapumi <他>비누칠하다. 비누로 빨다.
sunumi <他>햇빛 쬐다.
ventumi <他>부채질하다. 까부르다. 키질하다.(쌀 등).
3 옷의 일부(가장자리) 또는 깃, 잇, 겉(kovraĵo).
buŝumo 입마개, 재갈.
kalkanumo 구두 뒤축.
kolumo 칼라, 깃.
krurumo (바지, 장화 등의) 정강이 통.
nazumo 코안경.
plandumo 구두창.
replandumi <他> 구두창을 갈다.
manumo 소매.
pakumo 포장지(천).
4 (어근이 표시한 방법으로) 처벌(집행)하다.
kvaronumi <他> 사지(四肢)를 찢어 사형하다.
kvarumi <他> 사(四)등분하다. 넷으로 나누다.
dekumo 십진법(十進法).
dekumi <他> 반도(叛徒)의 열째 사람을 사형하여 처벌하다.
pendumi <他> 교수(絞首)하다. 목매죽이다.
palisumi <他> (장대로)찌르다. 꿰뚫다. 말뚝으로 찌르는 형벌에 처하다.
krucumi <他> 십자가에 못 박아 죽이다.
ŝtonumi <他> 돌로 때려죽이다.
Citaĵo el 'vortaro de Hajpin Li'
aerumi akvumi amindumi brakumi
buŝumo butikumi butonumi cerbumi
dekstrumi duuma dekuma foliumi
gasumi gustumi hufumo kalkanumo
kolumo kolombumi krucumi kvaronumi malvarmumi manumo
nazumo okulumi palisumi palpebrumi
pendumi plandumo plenumi proksimume
saĝumi sapumi serpentumi ŝtonumi
sunumi ventumi
EKZERCO : utiligu la suprajn vortojn en la spacoj.
1. Sinjoro Rodrigo a__________ la rozojn kaj aliajn florojn sur la balkono ofte.
2. La sciencisto havas grandan problemon de matematiko en la kapo. Li c__________ multe
por solvi tiun problemon.
3. En kelkaj landoj oni nek manpremas nek kisas por saluti. Anstataŭ tio, oni b__________ .
4. Li surmetis la ĉemizon, kaj b__________ la butonojn.
5. En la varmaj tagoj de junio, al mi plaĉas iri al la plaĝo por s__________ min la tutan tagon.
6. Tiu hundo estas tre danĝera, kaj ĝi mordas, do ĝi surhavas b__________ .
7. Antaŭ preskaŭ du mil jaroj, la romianoj k__________ Kriston en Jerusalemo.
8. Mi ne legis tiun libron en la biblioteko. Mi nur f__________ ĝin iomete.
9. La fenestroj de la ĉambro estis fermitaj la tutan tagon. Malfermu la fenestrojn kaj
a__________ la ejon dek minutojn.
10. Mi devas aĉeti novajn ŝuojn baldaŭ, ĉar estas granda truo en la p__________ .
11. Viaj manoj estas ege malpuraj. S__________ ilin ĝisfunde.
12. Estas sune hodiaŭ, sed mi ne havas miajn sunokulvitrojn. Pro tio mi p__________ multe.
13. En la salono de la koncerto estis ege varme. Pro tio, multaj aŭskultantoj v__________ la
vizaĝon.
14. Lavu vian ĉemizon kaj speciale la k__________ kaj m__________ , ĉar ili estas malpuraj.
15. En la lasta jarcento en la okcidenta parto de Usono, oni p__________ , leĝe aŭ neleĝe,
ŝtelistojn de bovoj kaj bovinoj.
16. Kvankam li c__________ dum horoj, tamen li ne solvis la problemon.
17. En la profunda valo, la rivereto s__________ ĝis la horizonto.
18. Dum la kongreso de Esperanto, ni b__________ en la urbo kaj profitis la okazon
por aĉeti lokajn varojn.
19. Nia avino faras supon hodiaŭ por la festo. Ŝi g__________ la supon, metas iomete da salo,
kaj reg__________ ĝin. Nun la supo havas bonegan guston.
20. La firmao ne bone p__________ la kontrakton, kaj la kliento plendis per letero.
21. Mi ne scias, kiom da personoj loĝas en tiu urbo, sed mi dirus p__________ kvin mil.
22. Maria plaĉas multe al Nikolo, kaj li a__________ ŝin.
23. Ŝiaj piedoj estis sur la malvarma planko dum la tuta mateno, kaj poste ŝi m__________ .
24. La hora kaj minuta montriloj de horloĝo d__________ .
25. Ni adiciias, subtrahas, multobligas, kaj dividas per la d__________ nombrosistemo.
Komputiloj, aliflanke, uzas la d__________ nombrosistemon.
Citaĵo el NESPO
|
|
