|
En la bela lando Ukrajnio
CHO Myung-ja (Ĝoja) / redaktoro de Korea Esperanto-Asocio
En la 23a de aŭg.
8 koreoj karavane plu vojaĝantaj en Orienta Eŭropo post Nitra UK per la projekto ‘Azirop(Azio+Eŭropo) tra Fera Silkvojo’, alvenis al Odeso de Ukrajnio el Chişinău de Moldavio per buseto, relative en ordo malgraŭ tikla konrolo ĉe la landlimo. Kvankam ni jam spertis 20 landojn de la 1-a de julio, ni tre scivolis ankaŭ pri la fremda urbo Odeso, kaj tuj ekskursis dividite en du grupetojn. Prof. SO Gilsu, gvidanto de la karavano, kaj du sinjorinoj deziris viziti muzeon kun s-ino Taya Drozdova, kaj aliaj la faman plaĝon Arkadia de Nigra Maro kun s-ino T. Auderskaja. Estis bona elekto por muzea teamo, ĉar en la sekvanta, memortago por sendependiĝo el Sovetujo, Odesa Arkeologia Muzeo estis fermita.
Pri la muzeo prof. SO estis tre kontenta pro la specialaj valoraĵoj, kiujn oni povas trovi nur tie, kaj kelkaj el kiuj estas eĉ kun la svastiko 卍 ege interesata de li. Kaj ankaŭ aliaj ĝuis la agrablan plaĝon. Strange Nigra Maro ne estis tiel nigra. Kial Nigra? El kelkaj teorioj la plej scienca estas pro la kemia reago okazanta pro manko de oksigeno, ĉar la Nigra estas interna maro. Poste ankaŭ 3 personoj de muzeo venis al la plaĝo. Bedaŭrinde tiel belan maron ĝuis nur prof. SO kaj la knabo KIM Jinho, kaj aliaj ripozis sub sunombelo nur rigardante ĝin pro troa elĉerpiĝo de la energio pro longa vojaĝo. Fakte mi estis tiel malsana, ke mi eĉ dormis afektante min kiel sunumi. Tamen mi almenaŭ ne volis perdi la ŝancon ĝui kajakon kun mia edzo(JEON Daebong). Tio estis la unua sperto por ni ambaŭ, tial pro mallertaj remadoj la kajako proksimiĝis al fiŝkaptejo. Fiŝkaptistoj kriadis ‘foren foren’, sed la ŝipeto jam okupis ĝin, kaj eĉ tuŝis ŝajne ĵus kaptitan fiŝon baraktantan liberigi sin de la hoko. La fiŝkaptisto ege kolera kriadis ‘tuj tuj malproksimiĝu...’ kun minacanta gesto forpeli nin, kaj iel tiel malrapide mia edzo sukcesis turni la kajakon kaj foriris. Feliĉe nenia damaĝo okazis al la fiŝkaptisto. Estis tre embarasita momento por mi. Vespere ni ĝuis la vere nigran maron!
En la 24a
T. Auderskaja kaj Taja Drozdova denove gvidis nin al la centro de Odeso, kie okazas ceremonio kaj festo por rememori la sendependiĝon. Survoje ni renkontis s-inon Lubov Veikaja kaj ŝian filon Vladislav Velikij, kaj ili kvarope fiere kondukis nin al la statuo de d-ro Zamenhof. Ĉe la strato Deribasivska Vulicya ni eniris en iun apartamenton kaj kun granda surprizo vidis d-ron Zamenhof. Neniam ni estis informitaj pri ĝi. Laŭ T. Auderskaja, la fama skulptisto N. V. Blazhkov faris ĝin en la ĝardeno de sia domo komence de 1950aj jaroj, kaj ŝi mem lernis Esperanton de li en tiu tempo. Ni kortuŝitaj tute neatendite plurfoje fotiĝis kun la statuo, kiu estas registrita kaj bone konservata de la urbo kiel grava memoraĵo.
Ni plu premenadis al la centro, kie multaj odesanoj en tradicia kostumo kun bela brodaĵo svarmis por festi la memortagon. Ankaŭ Taya Drozdova bele vestis sin per la vestaĵo. Ni sufiĉe komprenis la etoson, ĉar ankaŭ Koreio havis la saman doloron el Japanio. Tra la longa homamaso ni iris al la fama Potemkinski Skhody, tamen ankaŭ tiun ŝtuparon jam okupis tro multaj homoj. Tie ni volis ĝui la kvietan marpejzaĝon kun Odesa haveno, sed en bruo ni trovis apenaŭ etan spacon kaj povis nur fotiĝi. Ni turismis ankaŭ al aliaj vizitindaj lokoj kaj statuoj rilataj al la urbo. Estis interesa precipe la konstruaĵo, kiu montriĝas kiel nur unu muro en iu angulo. Odesanoj volis montri pli multajn, tamen al ni mankis tempo por flugi al la ĉefurbo Kievo. Kvankam ni restis nur 2 tagojn kaj 1 nokton en Odeso, dank’ al la karaj ni povis sperti multajn kvazaŭ ni pasigus plurajn tagojn.
Dum la vojaĝo, de lando al lando la ĉefveturilo estis trajno, kaj aliaj ŝipo, buso, buseto kaj eĉ taksio. Unuafoje ni uzis aviadilon al Kievo. Kiel oportuna kaj rapida ĝi estis ol aliaj! Jam je 17:55 en la 24a ni alvenis al la flughaveno Kirova, kaj serĉadis la esperantiston akcepti nin, tamen neniun. Do per komerca buseto ni okope venis al Hotel Lybid. Ankaŭ s-ro Alecandr Griszeko serĉadis nin en la flughaveno, sed domaĝe... Li venis al la hotelo konstati, ĉu ni bone atingis ĝin aŭ ne. Li kaj ni ambaŭ tre bedaŭris pri la nerenkontiĝo.
En la 25a
Ĉiĉerono estis s-ro Mikaelo Lineckij, vicprez. de Ukrajnia Esperanto-Asocio. Li estis tre sperta kun ĝusta klarigo je la gvido. Ni eksciis pri la signifoplena historio, ke Kievo formiĝis en la 5a jarcento, kromnomiĝas ‘Patrino de Rus’, ĉar Ukrajnio, Rusio kaj Belorusujo devenis de Kievo, kaj estis tiel forta kiel ĝi postvivis de invado de Mongolio, la dua mondmilito kaj komunisma politiko de Sovetujo. Fakte mi iom timis viziti precipe la ĉefurbon, ĉar nuntempe Ukrajnio havas konflikton kaj batalon kontraŭ Rusio, tamen nenie mi povis senti maltrankvilon pro tio. Do trankvile mi trarigardis la urbon. Unue la metrostacio Universitet mem estis bela kaj vizitinda, kaj trans la stacio jam aperis Volodymyrska Katedralo, kiu estas unu el la plej gravaj ortodoksaj preĝejoj kaj reprezentas la urbon Kievo. Survoje al Ora Pordego ni hazarde trovis la naciflagon de Koreio. Estis Korea Ambasadrejo! Post memorfotiĝo kun ĝojo antaŭ la flirtanta flago, ni vizitis la pordegon, tamen kial ne ora kiel Nigra Maro ne estas nigra? Estis interese.
En muzeo de Kievo prof. SO trovis tre raran postrestaĵon kun 卍, kiu estas la plej malnova de ŝtonepoko. Ankaŭ en Sofia Katedralo tre fama kiel monda heredaĵo pro la plej malnova ikonmozaiko tre bone konservata kvazaŭ ĝi estus farita nur antaŭ kelkaj jaroj, li trovis svastikon ĉe la angulo de la ikono. Ne nur li ankaŭ aliaj ĉiuj imprese aprezis la grandiozan mozaikon.
Vespere ni estis invititaj en Parlamenta Biblioteko, kie regule okazas E-kurso, kaj havis kunsidon kun lokaj esperantistoj. Ĉeestis ankaŭ ĝia estro, kiu interesiĝas pri Esperanto. Laŭ akompano de piano, M. Lineckij kaj T. Kolomijec prezentis belajn popolkantojn tradukitajn en Esperanton de M. Lineckij mem, kaj por la kanto ‘Hoj, en ĉeriza ĝardeneto’ ankaŭ koreoj kantis la interesan refrenan parton. Estis bona interkona tempo en libera etoso.
En la 26a
S-ro Murad gvidis nin al la monda heredaĵo ‘Kyiv-Pechersk Lavra’. En ĝi Sofia Katedralo estis ege grandioza kaj lukse bela, tamen mia pli granda intereso estis la kaverno, kie troviĝas mumioj de la monaĥoj ankoraŭ bone konservataj dum mil jaroj. Rigardante ilin mi povis senti iliajn devotan kredecon kaj suferegon en tiel malvarmeta, malluma kaj malvasta subtero. Poste grupeto de prof. SO direktiĝis al muzeo kun Murad, kaj mi kun aliaj iris al la bela Michael Katedralo kun s-ino Marina kaj ŝia edzo Avenger. Proksime de ĝi troviĝis la ludŝnuro Zipline ligita ambaŭflanke de la rivero Dnipro. Mi volis sperti ĝin sed tute malkuraĝis kaj rezignis, tamen devige puŝite de jam spertuloj finfine provis ĝin. Kiel interesa amuzilo! Mi tute ne timis la altecon kaj rapidecon, male mi eĉ ĝuis tion kaj forflugigis la lacecon akumulitan dum la vojaĝo. Do tio en Kievo estis mia lasta sperto neforgesebla de la du-monata vojaĝo.
Oni diris antaŭ la aventuro, ke ĝi ne estos facila, tamen nun mi diras, ke tio eblis facila en Esperantujo. Do dankon al ĉiuj esperantistoj en la tuta mondo! ♧
|