|
Raportaro pri la tertremo kaj la cunamo en Japanio
de Hori Jasuo, Japanio
(kun kelkaj adonaj informoj)
2011.03.12 ~ 05.05
2011.03.12 (Sabato) |
|||
|
Raporto pri la tertremo en Japanio
La 12an de marto
Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.”
Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo
estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo.
2011.03.12 (Sabato) |
|||
La dua Raporto pri la tertremo en Japanio
La 12an de marto
Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.”
Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke la kovrila domego de la centralo estis detruita kaj ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo. Laŭ la novaĵo je la 21a, 1,1 milionoj de familioj ne ricevis elektron. En multaj lokoj gas-servo kaj akvo-livero haltis. En multaj rifuĝejoj viktimoj vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj, akvo, varmo, kovriloj. Oni ne povas atingi tiujn pro la damaĝoj kaj blokaĵoj de vojoj.
Jam baldaŭ estos meznokto. Mi finis vespermanĝon, banadon kaj estas preta enlitiĝi, sed mi ne povos endormiĝi trankvile, ĉar mi havas peksenton pro mia normala vivo. Mi finos la dua-tagan raporton.
2011.03.13 (Dimanĉo) |
|||
La 13an de marto
Mi ellitiĝis je la 7a kaj tuj ŝaltis la televidilon. Mi tre timis la malboniĝon de la funkcio de la nukleaj centraloj. Jam en la lasta vespero, okaze de la eksplodo de la kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj estis surverŝitaj per eliĝinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu kovrilo estas simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed ĉu tio estas vero?
Televido diris, ke ankaŭ en la tria centralo ekestis malbonordo pri la malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la fornon oni komencis enverŝi akvon ĉirkaŭ ĝi, sed tio ne glate iris, do oni antaŭvidas la eblecon de eksplodo same kiel en la unua centralo.
La registaro diris, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedoj por haltigi la fornojn, kaj ke 70-80 mil loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj devos evakuii.
Tagmeze venis telefono el mia amiko en Hokongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.
Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.
Vespere la registaro klarigis jenajn aferojn:
1. La grandeco de tiu tertremo estis magnitudo 9,0 laŭ la rekalkulo de la forteco. Jen estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj:
1952 Kamĉatko 9,0
1957 Aleŭtoj 9,0
1960 Ĉilio 9,4
1964 Alasko 9,4
2004 Indonezio 9,0
2011 Japanio 9,0
Ĉi-foja tertremo estis kaŭzita per la movo de la tavolego 500 kilometrojn longa kaj 200 kilometrojn vasta, kaj daŭris pli ol 5 minutoj.
2. Damaĝoj konataj ĝis la vespero:
Mortintoj: 1049
Malaperintoj: pli ol 1000
Malaperintaj vilaĝ(et)oj: pli ol 10
Frakasitaj domoj: 5700
Rifuĝintoj: 310 mil en 1892 rifuĝejoj
La policestro de la gubernio Mijaĝi esprimis sian antaŭvidon, ke nur en lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava. En la urbo Minami-Sanriku 10000 el 17000 loĝantoj malaperis. En tiu urbo la du-etaĝa urbodomo tute malaperis kaj la 4-etaĝa betona hospitalo estis inundita ĝis la kvara etaĝo. En la urbo Rikuzen-Takada 15000 el 23000 loĝantoj malaperis kaj 5000 domoj estis tute frakasitaj. Certe estas aliaj vilaĝetoj laŭ tiu marbordo, kiujn oni ankoraŭ ne povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj viktimoj.
Al tiuj rifuĝintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo, kovriloj, medikamentoj kaj manĝaĵoj. La surteraj vojoj estas blokitaj per betonaj kaj lignaj rubaĵegoj, do oni planas transporti la necesaĵojn de la maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj eĉ de la usona aviadilŝipo Donald Regan kaj aliaj militŝipoj.
3. Manko de elektro
Ne nur en la damaĝitaj regionoj sed ankaŭ en aliaj gubernioj ĉirkaŭ Tokio mankos elektro, ĉar multaj elektraj centraloj estas damaĝitaj. Por konkeri tiun malfacilon la registaro instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke ĝi liveru elektron vice de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la popolanoj, ke ili ŝparu elektron.
Vespere la ĉefministro Kan aperis en televido kaj esprimis sian kondolencon kaj kompaton kaj petis kunlaboron de la tuta popolo, apelaciante: “Japanio povas certe venki tiun malfacilegon!”
2011.03.14 (Lundo) |
|||
La 14an de marto
Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio (100 kilomerojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega tertremo.
Kio okazis al la nuklea centralo? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita radioaktiveco estas malalta jene:
1000 mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi unu jaron senprobleme.
1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis ĉi-foje.
2400 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.
4000 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel vomado.
200000 mikro-Sievert: homoj povas morti.
Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel eviti polenalergion aŭ gripon!
Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi Ĵinzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun, do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmulte da kvanto elĵetita el tiu forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin, la popolanoj!
Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn. Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludata kaj ni havis luman vesperon.
Laŭ Televido jen estas la nuna sitaucio pri la urboj kaj vilaĝoj damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:
1. Mortintoj: 1834
2. Malaperintoj: 15000
3. Rifuĝintoj: 450000
Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo en malumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj, sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.
Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.
En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.
Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio. Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.
Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon al Japanio. Ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ Francio kaj Rusio.
Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.
2011.03.15 (Mardo) |
|||
La 15an de marto
Nun, je la 22a kaj 28 minutoj, mi sentis grandan tremon. Tiu ĉi estas la plej granda tertremo post tiu grandega tertremo. Ĝia epicentro estis en la gubernio Ŝizuoka, en kiu situas monto Fuĵi. Sismologoj antaŭvidas kun certeco, ke laŭ la marbordo de tiu gubernio okazos granda tertremo en la proksima estonteco, sed ĝis nun malofte okazis tertremoj ĉi tie kaj des malpli enlande de tiu regiono. Antaŭ 300 jaroj la monto Fuĵi erupciis, do homoj foje timas ĝian denovan erupcion. Hodiaŭ vespere mi havis kunsidon kaj tie iu montris al mi romanon pri la grandega tertremo kaj la sekvantaj akcidentoj de nukleaj reaktoroj en Japanio, tial la ĵus okazinta tertremo donis al mi ne malgrandan ŝokon, kvazaŭ la simila krizo atakus Japanion.
Ĝis hodiaŭ klariĝis, ke ĉiuj 4 reaktoroj en la nuklea centralo de Hukuŝima estas grave difektitaj, kvankam iliaj funkcioj estas haltigitaj:
Pri la 1a kaj la 3a, jam la kovrilaj domoj estis eksploditaj kaj oni nun malvarmigas la reaktorojn per mara akvo.
Pri la 2a, je 6:14 aŭdiĝis eksplodbruo. Oni supozas, ke parto de la subprema akvujo (angle, suppression pool) estis difektita.
Pri la 4a, kiu ne funkciis, kiam okazis la tertremo, akvo mankas al la konservejo de brulaĵbastono kaj tio kaŭzas ĝian varmiĝon. La samo povos okazi al la 4a kaj la 5a.
Pro tiuj problemoj la registaro ordonis al la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj ne ekstereniri kaj fermi sin en konstruaĵoj. Homoj loĝantaj eĉ ekster tiu radiuso sentas sin timigitaj kaj mem decidis translokiĝi al aliaj regionoj. La vojoj al Tokio kaj aliaj lokoj estas plene ŝtopitaj per aŭtomobiloj.
Posttagmeze en Tokio kaj la ĉirkaŭaj urboj oni kaptis nekutiman kvanton da radioaktiveco:
Iŭaki (sude kaj proksime de la centralo): 23,72 mikro-Sievert (?-oble)
Tokio: 0,809 mikro-Sievert (22-oble pli granda ol antaŭe)
Saitama: 1,222 mikro-Sievert (40-oble)
Maebaŝi (mia urbo): 0,218 (15-oble)
Tamen oni diras, ke tiu kvanto tute ne gravas por nia korpo.
Laŭ la novaĵo en televido, je la 22a horo mortintoj estas 3373, malaperintoj 6746 (subite la nombro malgrandiĝis. Kialon mi ne scias, eble eraro?) kaj rifuĝintoj 440000, inter kiuj estas inkluzivitaj loĝantoj kiuj rifuĝis pro la nuklea akcidento. Multaj rifuĝintoj estas maljunaj (ĝenerale pli ol 25% de la loĝantoj en Japanio estas maljunaj, kaj des pli maljunaj estas loĝantoj en provincaj urboj) kaj malsanaj, tial la vivo en rifuĝejoj fariĝos pli kaj pli severa por ili.
Unu sola bona novaĵo hodiaŭ estas, ke du homoj estis savitaj el la ruinoj 90 horojn post la tertremo.
2011.03.16 (Merkredo) |
|||
La 16an de marto
Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas bezino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.
Hodiaŭ matene en mia gubernio multe ventis. En la Toohoku-regiono multe neĝis! Kiel malvarme kaj solece ili pasigis la nokton! Mi ne povis ne plori.
Hodiaŭ vespere ni planis havi estraran kunsidon de Kantoo-Esperanto-Ligo en Tokio, sed ni nuligis ĝin, ĉar la trafika servo ne estas normala. Jam multaj kunvenoj estas simile nuligitaj: La 12an kaj la 13an en mia gubernio okazus la tutlanda edukada kunveno, en kiu mi partoprenus, sed oni nuligis ĝin. Tutlandaj kaj internaciaj konkursoj de teniso, golfo, maratono, skiado ktp., kiuj okazus en la lasta semajnfino, estis nuligitaj. Baldaŭ komenciĝos la profesia basbalkonkurso ĝis aŭtuno, sed ĉar unu teamo havas sian bazon en la urbo Sendai trafita de la tragedio kaj ĝia basbalejo estis difektita, oni decidis prokrastigi la komenciĝon. En la venonta semajno komenciĝos Tutlanda basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj, kaj la okazigon aŭ prokrastigon oni decidos baldaŭ. Partopreni en ĝi kiel reprezentantoj el la gubernioj estas granda revo kaj honoro de lernantaj basbalistoj, tial se oni nuligus la okazigon, tio estus granda ŝoko kaj malespero por tiuj.
Marto estas monato por kursofinaj ceremonioj, sed oni ne povas okazigi tiun ceremonion en multaj urboj. En televido mi foje vidas jam preparitajn ornamojn por tiu ceremonio en la granda salono de lernejo, kiun oni nun uzas kiel rifuĝejon. Laŭ ĵurnalo Asahi, en mezlernejo en la urbo Kurihara, oni okazigis la ceremonion. Tiuj kursofinantoj jam en 2008 spertis grandan tertremon, kaj ĉi-foje denove tiun tragedion. Sugaŭara Ŝun, unu el la kursofinintoj, diris kun larmoj: “Mi pensis, ke ni ne havos la ceremonion. Ĉiuj suferas multe, do des pli kuraĝe mi paŝos antaŭen kun espero”.
Kaj samtempe tiuj nuligoj donas grandan damaĝon al la ekonomio. En februaro nove ekfunkciis Ŝinkansen (rapida trajno) de Tokio al la urbo Aomori situanta ĉe la pinto de la Honŝuu-insulo, sed nun pro la tertremo tiu linio ne funkcias. Oni multe atendis turistojn, precipe en la sezono de sakuro, sed multaj homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja etoso. Certe sekvos bankrotoj de hoteloj kaj maldungoj. Damaĝo de la tertremo estos ne kalkuleble granda por nia ekonomio.
Kiel oni traktas kadavrojn? En Japanio nuntempe preskaŭ ĉiuj mortintoj estas kremaciitaj, sed en tiu ĉi kriza situacio tio ne eblas, tial la ministro de bonfarto decidis specialan regulon, por ke oni povu enterigi tiujn mortintojn sen permeso de la urba aŭ vilaĝa estro, sed nur kun mortatesto de kuracisto. Kiam oni ne povos identigi kadavron, oni fotos ĝin, konservos ĝiajn harojn kaj enterigos ĝin. Estas malĝoje, ke multaj homoj finas sian vivon tiamaniere.
Temas pri la reaktoroj, la situacio estas preskaŭ sama kiel hieraŭ. Oni planis malvarmigi la reaktorojn, ĵetante akvon el helikopteroj, sed anticipa mezurado de radioaktiveco sur tiuj trovis ĝin tro forta, ke oni ĉesis plenumi tiun projekton.
Laŭ la veterprognozo ankaŭ morgaŭ estos tre malvarme kaj neĝos en la norda regiono.
2011.03.17 (Ĵaudo) |
|||
La 17an de marto
Hodiau matene estis tre malvarme kaj ventis forte. En mia domo, kiam mi vekiĝis, la temperaturo estis 1 grado. Toohoku-regiono situas pli norden, do estis pli malvarme.
Tagmeze la temperaturo en mia ĉambro estis 7 gradoj. Estis tro malvarme, ke mi vestis min kiel ninĵa.
En la 3a reaktoro kaj en la konservejo de la nukleaj bastonoj de la 4a reaktoro jam akvo forvaporiĝis kaj radioaktiveco ekstereflugas. Je 9:43 oni verŝis 7,5 tunojn da akvo sur la 3an reaktoron kvarfoje per helikopteroj, sed la efiko estas dubinda, ĉar la akvo ne multe trafis ĝin. Oni planis ĵeti akvon en la 3an reaktoron de ŝpruckamionoj 50 metrojn fore de la reaktoro, sed pro tro forta radioaktiveco oni ĉesis plenumi tiun planon. Fine vespere je 19:55 oni komencis fari tion. Por plenumi tiun akvoĵetadon, defendkorpusanoj kaj policanoj devas riski sian vivon, sed la situacio estas tiel kriza, ke la registaro devis fari tiun decidon.
*Japanio ne havas armeon, sed armesimilan defendkorpuson. La konstitucio malpermesas posedi armeon, ĉar ĝi malpermesas militon.
Vivoj en rifuĝejoj pli kaj pli malfacilas, ekzemple:
1. En la gubernio Fukuŝima 14 maljunuloj en la hospitalo mortis.
2. Rifuĝintoj kolektas neĝon por necesejoj.
3. En al urbo Kamaiŝi en la gubenio Iwate estas ege malvarme. En iu rifuĝejo restas nur 140 litroj da petrolo, t.e. kvanto por du tagoj. Gaso mankas. Homoj manĝis varman manĝaĵon nur dufoje dum la pasintaj 6 tagoj. Oni ne povas enmanigi medikamentojn pro manko de benzino por aŭtomobiloj.
4. En la urbo Kesennuma en la gubernio Iwate, iu benzinstacio disdonis petrolon senpage, sed ne eblis plu pro manko de benzino por pumpi rezervitan petrolon.
5. En la urbo Mijako en la gubernio Iwate, 70% de la rifuĝintoj en iu rifuĝejo estas pli ol 70-jaraj, sed ne estas kuracisto por ili.
6. En la urbo Sendai malfermiĝis matena bazaro. Unu brasiko kostis 500 enoj (5 eŭroj).
Pro manko de elektro en Kantoo-regiono (Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj), magazenegoj, poŝtoficejoj kaj multaj vendejoj frue aŭ tute fermiĝis.
* Nun ĵus antaŭ 22a horo okazis relative granda tertremo (magnitudo 5,8 for de la marbordo de la gubernio Ibaraki). Mia ĉambro skuis multe.
Homoj loĝantaj proksime de la nuklea centralo komencis translokiĝi en aliajn guberniojn. Ĉiuj 300 mil homoj en la urbo Minami-Sooma en la gubernio Fukuŝima rifuĝis en aliajn urbojn laŭ la ordono kaj aliaj 9653 homoj jam fuĝis memvole. Ankaŭ miaj du konatoj komencos translokiĝi:
Filino de mia amiko, kiu loĝas en la gubernio Kanagaŭa, apuda gubernio de Tokio, decidis translokiĝi al okcidenta urbo. Ŝi havas unu-jaran bebon, pro kio ŝi decidis la translokiĝon. Alia konato, kiu loĝas en la gubernio Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima, 120 kilometrojn fore de la nuklea centralo, skribis: “Se la situacio ne boniĝos baldaŭ, mi devas decidi por eviti radiokativecon”.
Hodiaŭ la defendkorpuso komencis varbi eksajn korpusanojn por kompensi mankon de la korpusanoj (jam duono de ili, 100 mil, estas mobilizitaj). Tiu sistemo ja ekzistis, sed neniam antaŭe oni uzis ĝin. Tamen labori tiele, nome por la bono de la popolo, estas pli bone al ili, ol batali en milito por mortigi aŭ esti mortigotaj.
Ĝis hodiaŭ estas
Mortintoj: 5583
Malaperintoj: 9594
Rifuĝintoj: 30578 en 2260 rifuĝejoj.
2011.03.18 (Vendredo) |
|||
La 18an de marto
La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento estas 5, same kiel tiu de Three Mile en Usono.
Por malvarmigi la reaktoron, hodiaŭ oni faris jenajn aferojn:
Antaŭ la dua horo posttagmeze, oni ĵetis 50 tunojn da akvo en la 3an reaktoron el specialaj fajrokamionoj. Ŝajne estis iom da efiko, ĉar oni povas vidi vaporon el la centralo.
Oni provis refunkciigi elektran sistemon damaĝitan per la cunamo, kiu ebligos malvarmigi la reaktorojn. Tamen en la tereno ekzistas forta radioaktiveco, do oni povas fari tion malrapide. La respondeculoj volas, ke la sistemo refunkciu ĝis morgaŭ.
En televido anoncistoj simple raportas, ke oni klopodas fari iujn aŭ aliajn aferojn en la nuklea centralo de Fukuŝima, sed en kia kondiĉoj laboristoj tie laboras? La 15an, TV raportis, ke 750 simplaj laboristoj fuĝis ekster la centralon kaj restas 50. Hodiaŭ aperis artikolo pri tiuj laboristoj. Mi resume tradukas la vortojn de unu el tiuj fuĝintoj:
“Kiam okazis la tertremo, mi estis en la centralo. Atakis min grandega tremo, kaj tuj poste atakis grandega cunamo, kiu forportis ĉiujn bluraĵojn kaj maŝinojn. Ni strebis refunkciigi la sistemon por malvarmigi la centralojn, kolektinte ĉiujn bateliojn, sed vane. Kelkcent laboristoj alterne laboris por la riparado, sed postaj tertremoj nuligis niajn ĉiujn strebojn. Ni ne povis bone dormi pro la sinsekvaj tertremoj, nek manĝi pro streso. Ekmankis akvo kaj ĉiuj plendis pro malbona sanstato. Ni demandis nin, kiom da radioaktiveco ni ricevis, ĉu la reaktoroj eksplodos kaj ĉu granda kvanto da radioaktiveco ŝprucos sur multajn homojn. Mi foje pensis, ke la kompanio forĵetos nin, tamen samtempe ni decidis, ke ni ne rajtas forlasi tiun ĉi lokon ĝis la popolanoj povu vivi trankvile”.
Por bonteni nukleajn centralojn, elektraj kompanioj bezonas multajn laboristojn, ĉar laŭ la strikta leĝaro estas malpermesite al tiuj laboristoj eksponi sin al pli ol la difinita kvanto da radioaktiveco. Tial ili ofte laboras nur kelkajn minutojn tage por ke ili ne plu ricevu pli da radioaktiveco ol la limkvanto. Ordinaraj homoj ne volas fari tian vivriskan laboron, tial la kompanioj ofte varbas senlaborajn homojn en grandaj urboj, proponante altan salajron, pere de suspektindaj, nigraj organizoj, nome jakuza, japanaj mafioj. La kompanioj ĉiam fanfaronis pri tio, ke nukleaj centraloj estas sukuraj kaj atom-energio estas pura, sed malantaŭ la luma scenejo estas tia malbelaĵo.
Jen miaj tankaoj, tradiciaj japanaj poemoj kun 5-7-5-7-7 silaboj:
Homoj kutime
salute promenadis,
sed nun senvorte
interrenkontas ĉiuj
en printempa krepusko.
Malaperis lum’
malaperis pasantoj
en la urbcentro.
La katastrofo fora
ventas ankaŭ ĉi tien.
Ĝis hodiaŭ estas
Mortintoj: 6548
Malaperintoj: 10354
Rifuĝintoj: 280463 en 2304 rifuĝejoj.
Nombro de mortintoj superis tiun de Hanŝin-Awaĵi-tertremo okazinta en la urbo Koobe en 1995.
2011.03.19 (Sabato) |
|||
La 19an de marto
Vivo antaŭa,
fore en mia memor’,
fariĝis kvazaŭ
Utopio belega
en forega montaro.
その前を思い起こせば遥かなる桃源郷にいた気持ちする
Ni havas forton por venki malfacilojn,
Ni havas forton ŝanĝi malfeliĉojn en feliĉojn,
tial ĉar en nia koro ĉiam fontas “Espero”.
Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi skribis du leterojn, unu al esperantistino en la gubernio Iŭate por kuraĝigi ŝin kaj unu al mia eksa studentino por gratuli ŝin pro ŝia edniziĝo. Mi skribis tiujn leterojn per peniko kaj tradicia inko, do mi profitis tiun okazon por kaligrafii kuraĝigajn vortojn. Mi sendis ĝin al kelkaj esperantistoj en Toohoku-regiono perrete.
Tuj poste el unu el ili venis retmesaĝo, ke ŝi translokiĝis ĉe sia bofratino en mia gubernio Gunma. Ŝi loĝis en la gubernio Fukuŝima, mia najbara gubernio, kie estas tiu nuklea centralo, tamen ne tiel proksime de ĝi. Ŝi veturis per aŭtomobilo 6 horojn kun siaj edzo kaj du katoj. Kiam ŝi venis al mia gubernio, kie tute ne troviĝas neĝo, ŝi sentis sin tre trankvila. Mi surpriziĝis pro tiu mesaĝo, sciante, ke fukuŝima-anoj, kiuj loĝas eĉ ne proksime de la centralo, jam estas teruritaj pro radioaktiveco.
La oficfunkcio de urbeto Hutaba, kiu situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo, kune kun 1100 loĝantoj translokiĝis al la gubernio Saitama. Jam aliaj 5800 loĝas ekster tiu zono. La devizo de tiu ĉi urbo estas “Per atomenergio la urbo Hutaba esperu brilan estontecon”. Translokiĝintaj urbanoj ekloĝis en la koridoroj en Saitama-Areno, tamen tia vivo estas tro danĝera por maljunaj loĝantoj.
Pri la operaco al la nukleaj reaktoroj:
La fajrobrigado el Tokio elpumpis 60 tunojn da akvo al la 3a centralo matene. Posttagmeze ĝi faros la samon dum 7 horoj. La defendkorpuso faros la samon al la 4a centralo. Pro tiuj klopodoj la temperaturo de la surfacoj fariĝis ĉirkaŭ 100-grada, tial oni konstatas, ke tiu operaco stabiligis la centralon.
En la tereno de la centralo oni riparas elektran sistemon por revivigi malvarmigan funkcion de la centraloj. Por tio oni plialtigis la limon de la permesita kvanto de radioaktiveco al tieaj laboristoj de 100 al 150 mili-Siebert por ke oni povu laborigi ilin pli longe.
Je 18:56 okazis granda tertremo (Magnitudo 6,1). Mia domo tiel multe skuis, ke mi ŝovis min al pli sekura loko. Tri pupoj falis. Mi loĝas en tiu domo jam de 40 jaroj, sed antaŭ la granda tertremo neniam falis aĵoj el la bretoj.
Jene estas statistiko pri la damaĝoj:
Mortintoj: 7320
Malaperintoj: 11370
Rompitaj vojoj: 1353
Rompitaj pontoj: 48
Rompita digo: 1
Rompitaj reloj: 4
Terfaloj: 120
Rompiĝoj de akvo-servo: 1,08 milionoj da familioj
Komenciĝis konstruado de 8800 provizoraj domoj en la gubernio Iŭate.
2011.03.19 (Sabato) |
|||
Parolado de urbestro el Fukuŝima gubernio la 19an de marto
Sro M. Hara, urbestro de Koorijama (en gubernio Hukusima) parolis je 14h la 19an Marto 2011 :
Koran dankegon pro la varmaj helpoj de popolo de ĉiuj lokoj en Japanio.
La nombro de rifuĝantoj en nia urbo malkreskis de 10 mil al 3 mil dank’ al forta restaŭra agado. Sed la nombro de rifuĝintoj el aliaj lokoj en la gubernio Hukusima pro la akcidento de atomcentraloj estas pli ol 5 mil, kaj ili suferas egajn maloprtunojn. Speciale al malsanuloj mankas medikamentoj, spite de translima klopodo de kuracaj organizaĵoj de nia urbo. Post la tertremo, mi klopodadis por sekureco de urbanoj kun oficiistoj kaj rilatuloj.
Pri la akcidento de atomcentraloj, mi ne povis scii ekzaktajn informojn pri respondo de la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio, kaj mi ege surpriziĝas de hodiaŭa ĵurnalo :
Mi supozis ke la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio respondas al la afero sub projekto de ruinigo de fornoj, anticipante sekuron kaj vivojn de popolo de Koorijama kaj Hukusima. Sed mi eksciis ke la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio, anticipante postan industrion kaj ekonomion, rifuzis helpon de Usono, kiu projektas ruinigon de fornoj.
Mi, reprezentante ĉiujn urbanojn de Koorijama, kaj kiel anon de gubernio de Hukusima, forte postulas al la Regsitaro kaj Elektra Kompanio de Tokio respondi projektante ruinigon de fornoj, ricevi helpon de Usono, kiu spertis la akcidenton ĉe Three Miles Islands, trankviligi la aferon tiel frue kiel eble. Mi rekte telefonis al Sro Kaieda, la Ministro de Industrio kaj Ekonomio pri tio. Interparolante kun la guberniestro, prezidento de la parlamento de la gubernio, la urbestro de Iŭaki kaj aliaj, mi postulos forte tion al la Regsitaro kaj Elektra Kompanio de Tokio.
Karaj ĵurnalistoj ĉi-tieaj bonvole komprenu ĉi-tiun ideon, kaj transsendu ĉi-tiun mesaĝon al ĉiuj nacianoj kaj al popolo en tute la Mondo. Dankon.
tradukita de Tetu Makino
2011.03.20 (Dimanĉo) |
|||
La 20an de marto
Hodiau okazis estrara kunsido de Japana Esperanto-Instituto en Tokio kaj dum la tago mi sidis en la oficejo, do mi ne havas multajn informojn pro rakonti.
La trajnservo ĉe mia urbo ne funkciis, do frumatene mi iris al pli granda urbo, biciklante 30 minutojn. Dume mi vidis multajn aŭtomobilojn viciĝi por benzino. Sur la ŝildo de la benzinstacio estis skribita “Elĉerpita” por benzino kaj petrolo.
La trajnservo al Tokio estis tre bonorda krom unu afero: 4 minutoj da malfruiĝo. Certe tiu malfruiĝo tute ne estas grava por ĉiuj pasaĝeroj, sed la konduktoro ripetis pardonpeton ĉe ĉiu stacio. La japana socio estas tia, kaj eĉ en tia preciza socio okazis nuklea akcidento.
Hodiaŭ mi prezentos al vi retmesaĝon de esperantistino loĝanta en la urbo Tagaĵoo damaĝita de la cunamo.
Ĉiun tagon mi viciĝas antaŭ la vendejoj por aĉeti magran kvanton da varoj. Hodiaŭ mi povis aĉeti ĉe la ĵus refunkciinta vendejo pli multe ol mi antaŭsupozis. Mia edzo, prezidanto de la mastrumada organizo de nia apartamentaro, strebas por refunkciigi servojn de elektro kaj akvo.
Nia apartamentaro staras sur la forta bazo en la monteto, do preskaŭ ne vundiĝis. En nia urbo Tagaĵoo fluas rivero kaj estas granda diferenco pri la damaĝo inter la du flankoj de tiu rivero. Ni apartenas al la nedamaĝita flanko kaj loĝas sur la monteto, do nokte mi vidas la malluman distrikton detruitan de la cunamo, kaj mi havas eĉ peksenton.
Mia filino, kiu laboras en la oficejo por helpi ĉinajn trejnatojn, estas tre okupita. Ŝi devas zorgi pri tiuj, kiuj volas reveni hejmen laŭ la admono de la ĉina registaro, kaj helpi izolioajn en la trejnejo apud la monto Kurikoma.
Ŝi ĉagreniĝas pro la morto de sia amikino en la cunamo. Krome la patrino de tiu amikino malaperis. La familianoj petas, ke oni ne kremaciu ŝian amikinon ĝis la patrino estos retrovita, sed tiel multe da homoj mortis, ke oni ne akceptos tiun peton. Tio pli ĉagrenas mian filinon.
La unua mesaĝo al mia filino estis de s-ro Senecal en Francio. Li demandis ŝin pri la situacio de esperantistoj en la gubernio Mijagi, sed pro ŝia okupiteco kaj malboniĝo de komunikada situacio la kontakto interrompiĝis.
Kiam mi revenis hejmen, vidiĝis la bela plena luno. Ĉu ĝi vidas la suferantojn? Ĉu ili vidas tiun belan lunon? Malgraŭ la granda katastrofo, printempo paŝon post paŝo maturiĝas kun belaj floroj de umeo. Baldaŭ venos novaĵo pri ekfloro de sakuro en la suda insulo.
2011.03.21 (Lundo) |
|||
La 21an de marto
Hodiaŭ estas la tago por japanoj viziti sian familian tombon, tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj.
En la printempa pluveto diletantoj en kabuko (japana tradicia dramo) ŝatas promeni sen ombrelo, sed ĉu tion nunaj diletantoj povas fari? Nova demando en la nuklea epoko.
Ĉu diletantoj
povas dande promeni
en printempa pluv’?
Malfacila elekto
en la nuklea epok’.
春雨に濡れていけるか風流人昔になかったつらい選択
Jen mesaĝo de esperantistino en la urbo Sendaji:
En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.
Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unu la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi. Parencoj de mia alia najbaro ankoraŭ ne estas trovitaj el la maro de la urbo Rikuzentakada. Tiu najbaro naskiĝis kaj kreskis ĉe la marbordo, do li parolis al mi pri sia sperto pri la granda Cunamo de Ĉilio, kiu atakis la urbon en 1960. La ĉi-foja estis multe pli granda ol ĝi. Li ankoraŭ ne povas viziti la urbon pro manko de benzino por sia aŭtomobilo.
Laŭ iu mesaĝo el Belgio, oni komencis raporti, ke la nukleaj reaktoroj nun estas sub kontrolo, sed tio estas tute ne prava. Kiam oni ne uzas nukleajn bastonojn, oni konservas tiujn en akvo por malvarmigi tiujn, sed nun konstanta akvoliverado haltis pro la damaĝo al la elektra sistemo. Pro tio nun oni daŭre elpumpas akvon al tiu akvujoj en la reaktoroj, sed tio estas provizora rimedo kaj nur dum iom da tempo efikas. Por solvi la problemon, oni devas refunkciigi elektran sistemon, tiel ke oni povu liveri akvon konstante al la reaktoroj kaj al la konservejo. Por tio oni strebas multe sed ankoraŭ ne sukcesis, ĉar multaj aparatoj estas difektitaj de la cunamo kaj de elpumtita sala akvo. Tial la registaro ne estas optimisma pro eventualaj maloportunaj okazoj.
Menciindaj aferoj hodiaŭ:
1. Oni uzos tankojn por balai la terenon de la nukleaj centraloj plena de radioaktivaj detruitaĵoj. Tiuj tankoj havas kontraŭradioaktivan povon. Unuan fojon oni uzas tankojn por praktika utilo.
2. Unu el la fajrobrigadanoj, kiuj okupiĝis pri la elpumpado al la nuklea reaktoro, konfesis en la intervjuo, ke kiam li sendis retmesaĝon al sia edzino pri sia ordonita, danĝera devo, lia edzino unufraze respondis “Vi fariĝu savanto de Japanio”.
3. Kelkajn specoj de legomo kiel spinaco en kelkaj gubernioj inkluzive de mia gubernio oni trovis malpurigitaj per pli multa kvanto de radioaktiveco ol la normo. La registaro malpermesis la guberniojn porti tiujn sur merkato.
4. La registaro preparos 1000 biliardojn da enoj por la kompenso al la damaĝoj kaŭzitaj de la nukleaj centraloj. La elektra kompanio Tokio havas ĉefan respondecon pri tio, sed en la grandskala akcidento ankaŭ la registaro devas dividi la kompenson. Mi opinias, ke la kompanio bankrotos aŭ devos bankroti, preninte sur sin la respondecon de tiu grava akcidento.
Hodiaŭ vizitis nin juna malajziano, kiu lernis Esperanton en mia urbo kaj nun laboras en la gubernio Kanagaŭa. Malgraŭ malpurigita Japanio, li ne revenas hejmen. Post la vespermanĝo mi regalis lin per nekutimaj muzikiloj, kiujn mi kolektis en diversaj landoj. Dum la pasintaj tagoj ni vivis malĝoje, sed hodiaŭ mi havis tre gajan vesperon.
2011.03.22 (Mardo) |
|||
La 22an de marto
Hodiaŭ estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝaĵoj.
Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri esperplenaj aferoj.
1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
2. La rapidtrajnlinio “Ŝinkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis. Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj gubernioj.
3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de vindaĵoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn tagnokte.
4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por morgaŭ.
5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere. Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj, do estas grave konsoli ilin.
6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis, tamen ve! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la puto-posedantoj diris: “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas, ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi reciproke.
8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.
Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaĵoj.
1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn konstruataĵojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo en la centralojn.
Jen estas malbonaj novaĵoj.
1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas forĵeti radioaktivece malpurigitajn produktaĵojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas dolorige al ili forĵeti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore 80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj gubernioj estas ŝokitaj pro tiu novaĵo. Mi rememoras la usonan eksperimenton de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pcifika Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.
En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj mortis. Laŭ la hodiaŭa novaĵo, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6 ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande.
Post ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi: “La naturo tiom malmulte de sia riĉeco donis al japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn minacojn: tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de vulkanoj. Nur tiun ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”. Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege. Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉaĵojn el la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.
2011.03.23 (Merkredo) |
|||
La 23an de marto
Ankaŭ hodiaŭ estis tre vente kaj malvarme. Morgaŭ estos pli malvarme kun minus-temperaturo en la norda parto de Japanio. Denove estos pli malcacila tago por la suferantoj.
Hodiaŭaj esperplenaj novaĵoj.
1. En la gubernio Kagoŝima, la plej suda gubernio krom la insularo Okinavo, ekfloris sakuroj.
2. Morgaŭ ekfunkcios la tuta ŝoseo de Toohoku. Oni povos veturi per aŭtomobilo de Tokio ĝis Aomori, la plej norda gubernio en la insulo Honŝuu tra la damaĝitaj gubernioj.
Malbonaj novaĵoj.
1. Je 16:20 elvenis nigra fumo el la 3a reaktoro, en kies kontrolejo ekfunkciis elektro hieraŭ. La kaŭzo ne estas klara.
2. En akvo en akvofarejo en Tokio 200 kilometrojn fore de la centralo oni detektis 210 bekerelojn (Bq) /hore da jodo 131, duoble pli multe ol la normo por bebo. Oni supozas, ke pro la hieraŭa pluvo la jodo en la aero falis en akvon. Boteloj da akvo en vendejoj tuj elĉerpiĝis. Patrinoj kun beboj kaj gravedaj virinoj estas tre maltrankvilaj, ne bone sciante, kion fari. En la gubernio Hukuŝima en kelkaj urboj akvo pli malpuriĝis ol la normo, do oni distribuas akvon per akvokamionoj al la loĝantoj.
3. Hieraŭ la registaro instrukciis, ke lakto kaj kelkaj specoj de legomoj, ekzemple spinaco kaj brasiko, produktitaj en la gubernioj Hukuŝima, Ibaraki, Toĉigi kaj Gunma (mia gubernio) ne estu portataj sur merkatojn. Hodiaŭ ĝi pli forte instrukciis, ke oni ne manĝu tiujn legomojn kaj ne trinku lakton produktitajn en Hukuŝima.
Terkulturistoj kaj laktofabrikistoj estas tre ŝokitaj pro tiuj instrukcioj. Iu diris: “Mi perdis energinon plu labori. La registaro tuj kompensu la perdon. Se ne, ni ne povas vivi”.
Jen estas la unua parto de miaj tankaoj (tradiciaj japanaj versaĵoj kun 5-7-5-7-7-silaboj), kiujn mi versis hodiaŭ.
Ĉu realiĝos
mia antaŭsupozo,
ke la prosperon
finigos la akcident’
nuklea kaj grandega?
実現か原発事故で日本の「繁栄」終わる私の予言
Jam de longe mi antaŭvidis nukleajn akcidentojn en Japanio, kaj ofte diris al miaj studentoj, ke se okazus tia granda akcidento, japana ŝajna prospero momente malaperus.
Malpura marakvo!
En 1954
eksplodis bombo
hidrogena en Bikini.
Mia fora memoro.
「海水が汚染」のニュースで思い出す1954年ビキニの水爆
Revenas bildo
de centoj da miloj da
tinusoj forĵetitaj
en 1954
pro malpurigita mar’.
何万トンマグロを埋めてた光景が蘇りくる「海水汚染」
Foto de la eksperimento de hidrogenbombo en Bikini.
La ŝipo “La 5a Feliĉa Drako” en la muzeo en Tokio
Tiutempe ĉiun tagon oni informis nin pri la radioaktiva pluvo. Ĉiuj tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. Fiŝvendejoj bankrotis aŭ fermiĝis. La atolo Bikini fariĝis simbola loko por la atom-epoko, kaj eĉ nun la insulanoj ne povas reveni al sia hejminsulo Bikini. Unu ŝipano mortis kaj multaj ankoraŭ suferas (ne suferis) pro radioaktiveco. Lia ŝipo “La Kvina Feliĉa Drako” nun estas montrita en Tokio.
En povra loĝej’
nur nokton ripozinte,
al la centralo
revenas laboristoj
por danĝera riparad’.
一晩を粗末な宿でくつろいでまた原発に戻る人たち
Laboristoj en la centralo ne forkuris malgraŭ la danĝera laboro. Venkinte timon, ili daŭre laboras.
Sendis mesaĝon
“Estu japana savant’!”
al sia edzo
laboronta en danĝer’
edzino kun kaŝamo.
「日本の救世主たれ」消防の妻のメールに隠された愛
Certe tiu edzino ploris kaŝe post la sendo de tiu mesaĝo. Tiuj fajrobrigadanoj havas fortan decidon en sia koro por batali kontraŭ ĉiaj danĝeroj, sed ĉi-foja laboro estis tre speciala. Iu konfesis: “Kutime ni laboras en la kaoso en fajro kaj bruego, sed en la tereno de la centralo estis tute mallume kaj kviete kaj ni devis batali kontraŭ nevidebla radioaktiveco, tial ni havis grandan timon, sed nia devo estas labori por Japanio, kaj nun ni estas fieraj, plenuminte tiun devon”.
Nenio krom vivo,
iomete, iome,
nun venas, venas
ne nur vivnecesaĵoj,
ankaŭ lumo, espero.
ないないない、少し少し、来る来る来る、物だけでない、光と希望
Sur varma akvo
tri vizaĝoj kun barbo
en la bankuvo.
Al suferantoj venis
fine espero varma.
髭面が3つ浮かんだお湯の上日本人にはこれで希望が
Japanoj tre ŝatas kune bani sin en varma akvo. Post unu semajno, post 10 tagoj oni sukcesis konstrui provizorajn banejojn en rifuĝejoj, kaj ili povas purigi sin. En televido mi vidis tri virojn kune bani sin kun vizaĝo kun barbo. Ne nur ili estis ĝojaj, sed ankaŭ mi. Ili certe havis kuraĝon, kaj mi trankvilon.
2011.03.24 (Ĵaudo) |
|||
La 24an de marto
Ankaŭ hodiaŭ estis nekutime malvarme kun la temperaturo de malpli ol 10 gradoj en mia domo. En iuj damaĝitaj urboj eĉ neĝis.
Malbonaj novaĝoj:
1. Tri laboristoj laborantaj en la nuklea centralo 3 estis eksponataj al forta radioaktiveco kaj enhospitaliĝis.
2. En kelkaj urboj oni detektis radioaktivecon en akvo pli fortan ol la normo por beboj. La koncernataj urboj disdonas akvon al patrinoj kun bebo.
Progresoj al renormaliĝo:
1. En la urbo Kamaiŝi oni komencis vendi benzinon po 19 litroj kontraŭ 1900 enoj (19 euroj).
2. En iuj urboj gas-servo refunkciis.
3. La ŝoseo inter Tokio kaj Aomori estis malfermita al ĉiuj aŭtomobiloj.
Problemoj:
1. En la urbo Oohunato oni kolektis 500 damaĝitajn aŭtomobilojn al la vaka tereno, sed estas malfacile trovi posedantojn. Sen ilia permeso, la urbo ne rajtas forĵeti tiujn. Ĝi nek povas trovi fabrikojn por malmunti tiujn.
2. La gubernio Mijaĝi enketis al la rifuĝejoj pri orfoj, kiuj perdis siajn gepatrojn. Ĝis nun oni trovis unu.
3. Multaj kompanioj ekster la damaĝitaj regionoj haltis la produktadon pro manko de pecoj produktitaj en tiuj regionoj. En Manilo, Filipinoj, poŝtelefon-fabriko ne funkcias. Povos, ke japanaj aŭtomobilfabrikoj en Usono kaj Kanado haltos la produktadon. Fabriko, kiu produktis 40% de la pecoj nomataj maikom (peco por komputiloj) en la mondo, estas damaĝita, do tio influos la tutan mondon.
Kortuŝaj vortoj:
Fama turisma loko Ĵoodo-ga-hama, bela plaĝo en la gubernio Mijagi, estis damaĝita. La estro de la Centro de turismo diris: “Ni ne povas revenigi la pasintan tempon, sed ni povas paŝi antaŭen paŝon post paŝo”.
Miaj tankaoj (2)
Trovis avino
en detruita ĝarden’
ume-arbeton
plantitan por sia nep’
okaze de la naskiĝ’.
涙する瓦礫の庭に芽吹いてた孫誕生の記念の梅の木
Maljunulino revenis hejmen por serĉi sian nepon malaperintan. Ŝi ne povis trovi lin, sed anstataŭe etan arbon de ume (Foton de ume-floroj mi kroĉis al la raporto de la 20a de marto), kiu staris sendifektita en la ĝardeno plena de rubaĵegoj. Sur la arbeto ŝi trovis 4 ĝermojn. Ŝi karesis ĝin kun larmoj, decidinte varti ĝin kiel sian karan nepon.
Patro ricevis
anstataŭe diplomon
de sia filo
malaperinta maren,
ĉiuj plenaj de larmoj.
大粒の涙流れぬ卒業の子の証書受くその父の目に
Marto estas la monato por kursfina ceremonio. Ĝi devas esti ĝojiga tago por ĉiuj, sed por tiu patro, ne. Li perdis sian 15-jaran filon. Li ĉeestis en la ceremonio kaj ricevis la diplomon de sia filo.
“Ĉasis leporojn,
fiŝkaptis karasojn ni
en nia knabec’”.
Hejmlokoj malaperis,
restas nur en la koro.
「うさぎ追い小鮒を釣った」ふるさとは今やわずかに思い出の中
Post la ceremonio tiuj kursfinintoj iris al la rifuĝejo kaj kantis kanton “Hejmloko” temantan pri kara hejmloko, kie oni ĉasis leporojn kaj kaptis fiŝojn. Nun ĉiuj rifuĝintoj perdis sian karan hejmlokon.
La nudpiedojn
de sia patro kara
certe malvarmajn
kovrinte per lanaĵo,
teron ĵetis studentin’.
寒いだろう父の足に毛布かけ土を掬った女子大学生
Troviĝas tiel multe da mortintoj, ke oni ne povas kremacii sed enterigas mortintojn. Oni adiaŭis siajn karajn familianojn en malvarma vetero.
Terkulturisto,
forĵetante spinacojn,
lace murmuris,
“Kial mi, kiu faris
neniujn malbonaĵojn?”
「悪いこと何もしてない」ほうれん草捨てる農夫の疲れたつぶやき
Oni detektis pli da radioaktiveco ol la normo el spinaco kaj aliaj legomoj kaj ordonis ne porti ilin sur merkaton. Terkulturistoj estas senkulpaj. Kial ili devas fariĝi viktimoj de la akcidento?
En rifuĝejoj
pasigas la vivfinon
gemaljunuloj
dediĉintaj sin multe
al japana prospero.
繁栄の担い手だった老人の最後の場所がこれら避難所
Gemaljunuloj estis la ĉefaj motoroj de la postmilita japana progreso. Ili povus feliĉe pasigi siajn lastajn tagojn en maljunulejo, sed ilia sorto subite mallumiĝis. Ili devis translokiĝi al rifuĝejo, kaj jam ne malmultaj mortis pro malvarmo kaj senflegado.
Por bondetekti
eĉ malgrandajn tertremojn
iam venontajn
pendigis ŝnurkravaton
mi kun la verda stelo.
わずかなる地震の動き知ろうとて緑星付いたループタイ吊る
Oftas tertremoj. Jam hodiaŭ okazis du relative grandaj tertremoj. Mi ĉiam sentas min tremanta, eĉ sen tertremo. Por scii, ĉu tio estas vera tertremo aŭ mia iluzio, mi pendigis ŝnurkravaton kun la verda stelo.
2011.03.25 (Vendredo) |
|||
La 25an de marto
Ankaŭ hodiaŭ estis tre malvarme. En la damaĝita regiono morgaŭ neĝos senkompate.
Bona afero:
Nenio.
Malbonaj aferoj:
1. La nombro de mortintoj superis 10 mil, kaj oni supozas, ke malaperintoj pli multiĝos.
2. Hieraŭ tri laboristoj en la centralo n-ro 3 estis serioze eksponataj al radioaktiveco. Oni mezuris la fortecon de redioaktiveco en la akvo, en kiu ili estis, kaj trovis 10-mil-oble pli fortan ol la normo. La registaro publikigis eblecon, ke tiu radioaktiveco eliĝis el la centralo mem.
3. Hodiaŭ la registaro rekomendis, ke la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj rifuĝu memjuĝe. Ĝis nun ĝi rekomendis, ke la loĝantoj en tiu zono prefere restu en la domo, tamen tiu instrukcio malhelpis la transportadon de ĉiutagaj varoj en la zonon, ĉar homoj eksteraj timis eniri en ĝin. La registaro antaŭvidas la plivastiĝon de la danĝero kaj prenis la antaŭrimedon. En tiu zono loĝas pli ol 10 mil homoj.
Bonaj vortoj:
Kuracisto en tiu zono, kiu estis rifuĝinta, revenis en la urbon kaj rekomencis la kuracadon. Li diras: “Post longa pripensado mi venis al la konkludo, ke estas mia devo helpi homojn, kun kiuj mi kune vivis ĝis nun. Mi neniam rifuĝos plu”.
Sperto de mia konato:
Mia konato, policano en la gubernio Hjoogo en la okcidenta parto de Japanio, skribis al mi sian sperton jene: “Mi estis senprepare mibilizita al la damaĝita regiono tuj post la tertremo kaj okupiĝis pri la informado dum 3 tagoj. Tie estis tiel malvarme, ke la preparita kontraŭfrosta vesto tute ne utilis. Policanoj kun kontaktolensoj havis malfacilon pro manko de pura akvo. Ni manĝis malvarmajn manĝajojn el ladskatoloj, tamen opiniante, ke tio estas pli bona ol nenio, ni laboris per nia tuta forto. Mi spertis grandan klimatdiferencon inter oriento kaj okcidento. Mi aŭdas, ke oni elektis kiel la unuajn mobilizitojn la policanojn, kiuj spertis la katastrofon en Koobe en 1995.
Miaj tankaoj:
Hodiaŭ en la ĵurnalo Asahi kaj ankaŭ en televido oni raportis pri la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki. En tiu lernejo 77 el 108 lernantoj kaj 10 el 11 instruistoj mortis. La lernejestro feriis, do postvivis.
Du trionoj de
la tuta lernejanar’
malaperis subite
en lernejo Ookaŭa,
la urbo Iŝinomaki.
全校の3分の2が消え去った石巻大川小学校
Subite atakis
lernejon indikitan
kiel sekuran
la grandega cunamo,
horo de hejmeniro.
避難地に指定されてた学校のその下校時に来た大津波
La lernejestro
forestis tiutempe
pro feriado,
kolektas postlasitaĵojn
en sia “malbonsorto”.
年休でそのとき不在の校長は「不運」を嘆いて遺品を集める
Postlasitaĵoj
diverskolore montras
gajajn mienojn
de la lernantoj tie
mortintaj tre june.
在りし日の子らの明るさ示すごと学用品は色とりどりに
Lernantoj pentris
instruistan vizaĝon,
albumfoliojn
ventoj foliumadas,
ambaŭ malaperintaj.
先生がモデルの画集ひらひらと行方わからぬ先生、生徒
Postlasitaĵojn
de siaj kargefiloj
gepatroj serĉas
silente kaj senvorte
kun elĉerpitaj larmoj.
亡き子らの遺品を捜す夫婦あり涙も枯れてただ黙々と
Gepatroj tenas
lernejanan tornistron
post tornistro,
ĉu ne montriĝas
nomoj de la gefiloj?
ランドセルひとつひとつを手に取りてそこにわが子の名前はなきやと
Fore vidiĝas
jam ne plu ekzistanta
kara urbeto
trans la lerneja korto
en malforta sunlumo.
薄日射す小学校の校庭の向こうに広がる今はなき町
2011.03.25 (Vendredo) |
|||
Karaj, se mankas al vi iuj raportoj, vidu la suban retejon de SAT:
http://www.satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html
2011.03.26 (Sabato) |
|||
La 26an de marto
Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.
Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetran neĝtavolo en ŝia ĝardeno.
Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante necesaĵojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vorotj: “Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas kun vi, do ne perdu esperon!” Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de 135 homoj el 42 landoj.
Bonaj aferoj (Persone)
1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela maljunulo.
2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata “Kaŭazu sakura” kaj ekfloras pli flue ol la plej multaj sakuroj “Somei”, kiu floras en aprilo.
(pri tiu sakuro mi ne sukcesis aperigi ĉi tie, do en la aparta retpoŝto mi sendos ĝin.)
Malbonaj aferoj:
1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330 metrojn fora de la elfluejo de la centralo.
Maltrankviloj de rifuĝintoj
Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili rajtis elekti plurajn respondojn):
45%: loĝloko
36%: laboro, enspezo
19%: plilongiĝonta vivo en rifuĝejo
Miaj tankaoj:
Al maljunuloj
diradas prizorgantoj
“Havu esperon!”
Tamen ili mem perdis
siajn familianojn.
「がんばろう」老人たちに声掛ける介護士たちも家族亡くして
Oni konstatis
ekziston de familioj
perdintajn ĉiujn anojn,
malĝoje pligrandiĝos
la nombro de viktimoj.
全員が津波にのまれた家族あり悲劇の被害さらに大きく
Ne eblas helpi
rekte la suferantojn,
mi laŭte, kore
krias al televido
“Ne rezignu! Esperu!”
出来ること何もないから「がんばれ」とテレビに向かって大声で言う
Nombro de viktimoj
2011.03.27 (Dimanĉo) |
|||
La 27an de marto
Ĉiuj montru eĉ blufan viglecon!
Magnorio ekfloras.
Granda kvanto da radioaktiveco
El la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-miliono-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem. Oni supozas, ke la nuklea brulaĵo mem estas difektita.
Malbonaj influoj en diversaj kampoj
Hodiaŭ al mia hejmo venis juna dungito en la ĵurnalvendejo por kolekti la martan tarifon. Mi demandis lin, ĉu okazas iu influo de la katastrofo al la vendo de ĵurnaloj. Mi antaŭsupozis, ke la ĵurnalmondo profitas, ĉar oni volas scii pli multe en tia okazo kiel la nuna, sed lia respondo estis tute mala. Li diris, ke multaj ĵurnalvendejoj povos bankroti. En Japanio preskaŭ ĉiuj familioj abonas ĵurnalo(j)n kaj la vendejo distribuas tiujn ĉiun matenon. En tiuj paperoj nepre troviĝas multaj reklamiloj, kaj ĵurnalvendejoj finance multe profitas el tiuj, tamen nun kompanioj kaj vendejoj haltas grandan oferton de printempaj varoj, do sekve ne reklamas multe, tial la enspezo de la ĵurnalvendejoj malmultiĝis.
Tokio-Disneylando
La katastrofo donas grandan damaĝon al diversaj kampoj. Plej serioze, laŭ mia supozo, suferas turismaj kompanioj kaj hoteloj, ĉar homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja tempo. Ankaŭ suferas fama Tokio-Disneylando 30 kilometrojn fora de Tokio. Fine de marto ĝi estus plenaj de turistoj, sed nun ĝi estas fermita pro la damaĝo de ĉi-foja tertremo, kaj hoteloj ĉirkaŭ ĝi estas malplenaj.
La katastrofo okazas ne nur en la norda regiono Toohoku, sed ankaŭ en la gubernioj Ibaraki kaj Ĉiba en la regiono Kantoo, nome ĉirkaŭ Tokio. En Ĉiba multaj urboj, kiuj frontas al la Pacifika Oceano, estas atakitaj de la cunamo. La urbo Urajasu, kie situas tiu Tokio-Disneylando, suferis pro elŝpruco de akvo kaj sablo el la grundo. Du trionoj de la urbo estas sur la poldero, kaj la tertremo forte skuis la molan grundon, elŝprucigante akvon kaj sablon, kaj sekve stratoj estas difektitaj kaj en iuj lokoj la grundo sinkis kaj konstruaĵoj kliniĝis. En tia situacio Tokio-Disneylando ne povas funkcii. Iu supera mezlernejo devas translokiĝi al alia loko pro la grandskala riparado.
Printempo estas bona komerca sezono, sed en la funebra atmosfero multaj kompanioj haltas aŭ prokrastas la ekvendon de novaj produktaĵoj, kaj oni faras ĉion modeste, tial la ekonomio ŝrumpas. Iu diris en televido, ke nun estas necese, ke ĉiuj montru eĉ blufan viglecon. Konsentinte kun li, hieraŭ mi iris al barbiro por aspektigi min bela kaj nun montras al la ĉirkaŭaj homoj, ke mi tute ne estas venkita kaj vivas vigle kun espero.
Multaj Orfoj
Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, en 3 serioze damaĝitaj gubernioj oni jam trovis 22 orfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn. En la Tertemego de Hanŝin en 1995 estis 68 orfoj.
En 1995 la tertremo okazis frumatene, tial ĉiuj familianoj estis kune kaj suferis kune, sed ĉi-foje la tertremo okazis postagmeze, kiam geknaboj estis en lernejo, aparte de siaj gepatroj, kio povos naski pli da orfoj ol en 1995. Krome la damaĝita regiono estas multe pli granda ol la regiono Hanŝin, do la nombro de orfiĝontoj fariĝos des pli granda.
En la ĵurnalo Mainiĉi (la 26an de marto) aperis foto de ridetanta 10-jara knabino Sacuki, kiu perdis sian patrinon kaj kies patro estas ankoraŭ malaperinta. Ŝi diris: “Mi perdis mian patrinon, sed mi strebas kun espero ĝis mi fariĝos plenkreska”. Ŝia avino diris: “Kiam ni enterigis ŝian patrinon, ŝi laŭte ploris, sed poste ŝi neniam ploras”.
Kuraĝigaj aferoj
1. Hodiaŭ mia letero pri mia raportado kaj multaj kondolencaj leteroj el la tuta mondo aperis en la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio.
2. En televido la estro de 200-jara sojsaŭca kompanio, kiu perdis ne nur la fabrikon kaj unu laboriston, sed ankaŭ valoran giston, diris: “Sed al ni restas forta solidareco, do ni nepre rekonstruos nian fabrikon”.
2011.03.28 (Lundo) |
|||
La 28an de marto
Problemoj en la 20-kilometra zono
Ekkreskis pikoj de ekvizeto, japane cukuŝi, kiu signifas “teran penikon”. Hodiaŭ estis bela printempa tago.
Eraro! pri “la granda kvanto da radioaktiveco”
Hieraŭ mi raportis, ke el la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-miliono-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem, tamen klariĝis, ke tio estas eraro. Oni miskomprenis kobalton 56 kiel jodon 134 kaj kalkulis, do la vera forteco de radioaktiveco estis “50-60-miloble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem”. Ne komprenebla eraro, kaj tia eraro igas la elektro-kompanion pli nefidinda.
Problemoj en la 20-kilometra zono de la centraloj
Loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj kredis, devis kredi aŭ kredigis sin, ke neniam okazos akcidento en la nukleaj centraloj, fidante la vortojn de la elektra kompanio Tokio kaj la registaro, sed nun ili scias, ke ili estis ne kleraj.
Nun estas ne permesite al la loĝantoj loĝi en sia hejmo en la radiuso de 20 kilometroj. Por konservi la urban funkcion, la koncernataj urboj jam translokigis sian funkcion al alia urbo, kunprenante plejparton de la loĝantoj. Kompreneble okazas/os multaj problemoj al tiuj homoj, sed ankaŭ ekzistas problemoj en tiu malpermesita zono:
1. Pluraj homoj ankoraŭ restas en aŭ revenis al sia hejmo en tiu zono. Iuj estas maljunaj kaj ne volas translokiĝi, kaj aliaj havas brutaron, kiun ili devas/volas prizorgi. Al ambaŭ mankos manĝaĵoj, sed nuntempe persvadi ilin ne loĝi tie estas malfacile.
2. Alia problemo estas multe pli grava. Tiuj urboj estas atakitaj de la cunamo, do certe estas multaj viktimoj, tamen ĝis nun oni trovis nur 10 mortintojn en la 6 urboj plej proksimaj de la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj 2, dum en la najbaraj urboj oni trovis respektive malpli ol 300 mortintojn. Nun 4 teamoj konsistantaj el dekkelkaj homoj el la defendkorpuso serĉas malaperintojn, sed pro la forta radioaktiveco ilia laboro tute ne estas glata. Terura estas la bildo de longe postlasitaj kadavroj en la ruinaĵoj kaj sur la plaĝo. Eble oni ne plu povas loĝi en tiu zono eĉ post la solviĝo de la akcidento.
Reakiro de forto
Multaj homoj ne nur esprimas sian kompaton al la suferantoj, sed ankaŭ fakte helpas. Rigardante tiujn noblajn agadojn en televido, mi foje larmis pro emocio.
En mia gubernio Gunma estas multaj varmfontoj. En tiuj lokoj hoteloj mem havas malfacilon, ricevinte multajn malmendojn. Malgraŭ tio, homoj helpas suferantojn en la regiono Toohoku. El la varmfontejo Ŝima, oni transportis varman akvon al la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima. Televido prezentis ĝojajn mienojn de rifuĝintojn en la banejo.
En la basbalejo Kooŝien en la urbo Koobe damaĝita de tertremo en 1995, nun okazas la tutjapana basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj. Hodiaŭ ludis la supera mezlernejo Toohoku, la reprezentanto el la gubernio Mijagi. Bedaŭrinde ĝi malvenkis, sed la lernantoj ludis per la tuta forto kaj tio donis grandan kuraĝigon al la suferantoj.
Ŝajnas al mi, ke homoj ekreakiras forton kaj energion por la rekonstruo el la malespero post la katastrofo.
Mesaĝo de JEI
Dankesprimo al la kuraĝigaj mesaĝoj pri la damaĝo en Japanio
(La 3a Informo de Japana Esperanto-Instituto, 2011-03-28)
Stato post la lasta mesaĝo en la 21a de marto estas jena: konataj 77 esperantistoj en la regiono estas sekuraj, krom unu ankoraŭ ne kontaktebla, de la granda tertremo kaj cunamo en la nordorienta parto de Japanio en la 11a de marto.
La tertremo tamen perdigis en Japanio pli ol dek mil vivojn, kaj ankoraŭ pli ol deksep mil vivoj ne estas trovataj. Dume, pli ol 240 mil ankoraŭ loĝas en provizoraj rifuĝejoj, kaj pli suferas je manko de provizaĵoj, aŭ vivas timigite de la troa elŝpruco de radioaktivaj falaĵoj el atomcentraloj.
En tia situacio, ni dankas multajn kuraĝigajn vortojn el ekster Japanio. Aŭdiĝas voĉoj mone helpi japanojn de bonvolaj esperantistoj. Sed kiel skribite supre, ĝis nun damaĝo de la japanaj esperantistoj estas relative ne tro severa, kompare kun tiu de la pli severe damaĝitaj personoj en Japanio. Tial ni petas, ke vi bonvolu turni viajn bonajn volojn ĝenerale al la damaĝo, per vialandaj organizoj, kiel Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento. Sed se iu sendos monon (ekzemple pere de UEA-konto), ni JEI danke uzos ĝin por la japanaj esperantistoj en la damaĝitaj regionoj.
Ni antaŭdankas vian komprenemon.
SIBAYAMA Zyun'iti,
la Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto
2011.03.29 (Mardo) |
|||
La 29an de marto
Kial vi ĉiuj rigadas suben? Ni supren rigardu kaj paŝu antaŭen!
Nukleaj Centraloj
La centraloj estas ankoraŭ en la seioza stato.
En la turbin-domo de la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 troviĝas granda kvanto da akvo malpurigita per multkvanto da radioaktiveco Por transporti ĝin en alian lokon oni ne povis uzi forton por la riparado de la reaktoroj mem.
Pultonio estas trovita en la tereno de la nuklea centralo. Tio atestas, ke la nuklea brulaĵo en la reaktoro estas difektita.
Kuraĝiga mesaĝo el Francio
Venis al mi mesaĝo el la urbo Rennes. Mi estas tiel kortuŝita de la helpoj al ni, ke mi sendis artikolon al la rubriko “Ĵurnalo Espero” en la ĵurnalo Mainiĉi. Mi sendis ĝin ankaŭ al esperantistino en Sendai. Ŝi estas tre emociita. Ŝi perdis sian nevinon en la cunamo. Jen la mesaĝo el Francio:
La 29an de marto
Kara, Dankon por viaj ĉiutagaj mesaĝoj, kiuj enhavas malbonajn sed ankaŭ bonajn novaĵojn kaj poemojn japanajn. Kompreneble mi pensas pri la homoj, kiuj perdis familiano(j)n kaj pri multaj homoj, kiuj ankoraŭ ne estis trovitaj. La sinteno de la popolo japana estas admirinda malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj. Mi esperas ke ĉiu denove havos normalan vivon . En Rennes, la estraro kaj la Asocio de la ĝemeliĝo kun Sendai decidis malfermi konton por Sendai. La urbo mem donos 50000 eŭrojn. Krome studentoj japanaj kaj francaj jam kolektis 12000 eŭrojn kaj plu kolektos por pli grandigi la sumon. Unu elstara kukisto de la urbo, kiu edziniĝis al japanino, ellaboris novan bongustan kukon kaj donis la tutan sumon al la konto por Sendi. Dum la ĉiujara foiro, budo senpaga estis starigta por paroli pri Sendai kaj peti monon al la vizitantoj. La urbestroj japana kaj franca konsentis, ke la mono estu uzata por loĝigo de la homoj, dum novaj domoj estos konstruitaj. Ankoraŭfoje koran dankon pro la retmesaĝoj. Fartu bon. Amike .
10 aferoj por lerni de Japnaio Mia amikino en Belgio sendis artikolon pri “mirinda sinteno de japanoj”. Mi tradukis ĝin kun la helpo de mia amiko:
1. Trankvilo
Eĉ ne unu sceno de brust-batado aŭ furioza veado. Malĝojo mem estas levita.
2. Digno
Disciplinaj atendvicoj por akvo kaj nutrovaroj. Neniu kruda vorto, neniu maldeca gesto. Ilia pacienco estas admirinda kaj laŭdinda.
3. Kapablo
La nekredeblaj arkitektoj, ekzemple. Konstruaĵoj svingiĝis, sed ne falis.
4. Gracio (Sindono)
Homoj aĉetis nur tion, kion ili bezonis tiumomente, tiel ke ĉiuj povis akiri ion.
5. Ordo
Nenia rabado en butikoj. Nenia hupado aŭ preterpasado sur la vojoj. Nur komprenemo.
6. Sinofero
Kvindek laboristoj postrestis por pumpi marakvon en la nuklea centralo. Kiel oni iam repagos ilin?
7. Afablo
Restoracioj malaltigis prezojn. Negardita bankaŭtomato restas ne tuŝita. Fortuloj prizorgas malfortulojn.
8. Trejnado
Maljunuloj kaj infanoj -- ĉiuj sciis ekzakte kion fari. Kaj ili ja tion faris.
9. Amaskomunikiloj
Ili montris belegan deteniĝemon en siaj raportoj. Neniu stulta raportisto. Nur trankvila raportado. Plejparte. Neniu politikisto klopodis profiti la okazon.
10. Konscienco
Kiam la elektro paneis en butiko, homoj remetis aĵojn sur la bretoj kaj silente foriris.
Kiam ilia lando troviĝas meze de grandega katastrofo, la japanaj civitanoj povas instrui multajn lecionojn al la mondo.
Eble ekstere oni povas vidi multe da belaj aferoj, sed en efektiveco, ene ni trovas ankaŭ aĉajn homojn egoismajn, tamen ĝenerale tiu ĵurnalisto estas prava. Origine Japanio estas malriĉa lando sen riĉfonto, do la japanoj devis labori diligentege, kunlaborante kaj fidante unu la alian. Hazarde Japanio fariĝis ekonomie granda, kaj la japanoj fariĝis arogantaj, sed nun frontante al la grandega malfacilo, ili vekiĝis el la dolĉa sonĝo kaj ekkonsciis tiun duoneperditan virton. Mi esperas, ke ili ne revenos en la eksan sonĝon kaj kreos novajn ideon kaj vivmanieron el tiu malfacilego.
2011.03.30 (Merkredo) |
|||
La 30an de marto
Al ĉiuj homoj egale venas printempo. Ni esperu!
Hodiaŭ mi iris al Tokio 100 kilometrojn fora de mia urbo. Revenante hejmen per biciklo, mi falis kaj vundiĝis iom al la manoj. Ankaŭ mi fariĝis viktimo de tiu katastrofo, ĉar pro la manko de elektro la vojo estas tro malluma kaj mi ne povis vidi bone. Hazarde mi ne mortis, ne vundiĝis serioze. Mi konsciis, ke ie ajn malbono embuskas. Mi devas danki al Dio, pro tio, ke mi povas ĝui ĉiutagan vivon senprobleme.
Ĉiuj reaktoroj en Hukuŝima estos forĵetitaj
Hodiaŭ la prezidanto de la elektro Kompanio Tokio diris, ke la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 kaj 4 estos forĵetitaj pro tro de difektiĝo kaj ke la nuna plej grava tasko estas kvietigi ilin. Kaj poste la registaro diris, ke ankaŭ la reaktoroj n-ro 5 kaj 6 estos fermitaj. La 4 reaktoroj estas ankoraŭ en la kriza stato. Laŭ mia scio la unuan fojon en Japanio la nuklea centralo estos fermita.
Malfacila vivo
En la gubernio Hukuŝima pro la akcidento de la nukleaj centraloj jam 8 urboj translokigis sian funkcion al alia urbo. Hieraŭ okazis kunsidoj de la respondeculoj el tiuj urboj kaj petis helpon de la koncernataj urboj kaj la registaro pri dungado, edukado kaj aliaj.
Pro la katastrofo 800 mil homoj perdis sian laboron. Multaj kursfinintoj de superaj mezlernejoj kaj universitatoj perdis promesitan laboron ekde aprilo.
Sakuro-festo
Oni decidis okazigi Sakuro-feston en la urbo Hirosaki kiu situas ĉe la pinto de la insulo Honŝuu. En la lasta decembro Toohoku-Ŝinkansen (kugla trajnlinio) etendis sian linion ĝis la urbo Aomori kaj oni antaŭvidis multajn turistojn el Tokio kaj aliaj gubernioj. Tamen tiu linio trapasas la damaĝitajn guberniojn kaj nun ne funkcias. En multaj lokoj tiaj festoj estas nuligitaj, sed la urbo decidis okazigi ĝin, celante kuraĝigi la suferantojn per mondonaco kaj busservo por ili. Sakuro estas spirita kerno de la japanoj, do mi bonvenigas tiun decidon. Ni ne ŝrumpu sed kuraĝe antaŭenpaŝu!
Aperis bildo de ekfloro de ume-arbo en la ruino. Virino ĝoje rigardis la blankajn florojn. En la malvarma regiono fine venis printempo.
Kial cunamo kaŭzis tiel multajn mortojn?
Dum la cunamo multaj mortis, droninte en ondoj. Mi havis demandon, kial ili ne povis forkuri antaŭ la alveno de la cunamo, kvankam ili havis sufiĉe da scio pri ĝia eventuala atako. Hodiaŭ iu televidsatacio traktis tiun temon:
Tiu tertremo okazis je 14:46. La cunamo atingis jene la subajn urbojn:
Oohunato: 15:15
Iŝinomaki: 15:20
Mijako: 15:21
Kamaiŝi: 15:21
Laŭ la kalkulo homoj havis ĉirkaŭ 30 minutojn por forkuri, sed en efektiveco la tertremo ne tuj haltis. Ĝi tremis dum 10 minutoj, tial al la loĝantoj restis nur 20 minutoj.
Eĉ se ili ne estis fermitaj en detruita domo pro la tertremo, ili ne povis tuj forkuri, ĉar multe da ili havis malfortajn familianojn. 20 minutoj estis tro mallonga tempo por akompani ilin kaj forkuri.
Multaj rifuĝis al la urbodomoj 3- aŭ 4-etaĝaj. Laŭ la antaŭa informo homoj povos esti sekuraj en tiuj konstruaĵoj, sed la grandeco de la cumano superis iliajn antaŭsupozon. Ĝi englutis kaj detruis eĉ 3-etaĝan betonan urbodomon. Laŭ la esploro ĉi-foja cunamo supreniris 50 kilometrojn laŭ la rivero Kitagami.
Pro manko de tempo por forkuri kaj pro tro granda skalo de la cumamo multaj ne sukcesis eskapi la sturmantaj ondegoj.
En televido oni rekomendis jenajn 4 aferojn okaze de la atako de cunamo:
1. Protekti sian vivon
2. Rifuĝi pli alten ol foren
3. Ne uzu aŭtomobilon
4. Rezignu siajn posedaĵojn
Tamen kiel mi jam klarigis, la unua rekomendo estas plej malfacila por sekvi. Se oni forkurus kaj postvivus, forlasinte siajn familianojn, tio afliktus ilin dum la tuta vivo pro peksento. La unu sola solvo estos, ke oni konstruu la urbon ne laŭ la marbordo sed sur la monteto. Tamen en multaj marbordaj distriktoj, ne troviĝas sufiĉe granda tereno por ĉiuj loĝantoj. Ĉu oni devos konstrui domojn denove en la danĝeraj lokoj? Ĉu homoj devas akcepti la suferon kiel sian sorton?
2011.03.31 (Ĵaudo) |
|||
La 31an de marto
La situacio ne multe boniĝis.
Hodiaŭ mi prezentos al vi vortojn aperintajn en la ĵŭrnalo Asahi.
Foto: Hotei, bodiulo, kiu savos ĉiujn homojn el la malfacilo.
Vortoj de verkistino kaj budhana pastrino Setouĉi Ĵakuĉoo (Lastan parton de ŝia longa artikolo)
Mi interpretas la vorton “muĵoo” ne kiel efemerecon, sed kiel nekonstantecon. En la mondo neniuj aferoj daŭras eterne en la sama stato. Laŭ mia tiu kompreno, mi estas certa, ke la nuna infera mondo iam nepre leviĝos el la fundo en la mondon, kie oni povas vidi esperon. Ni devas ne malesperi eĉ en la plaj granda malfacilo. Homaro vivas ĝis nun kun la mirinda kapablo trovi esperan stelon en la malluma ĉielo.
Rememorante viajn grandajn suferojn, mi estas ĉiam en granda maltrankvilo. Vi jam havas grandan streson, loĝante amase en la rifuĝejo. Vi venku eĉ iom tiujn streson kaj maltrankvilon, estu liberigitaj de la virto de modesteco kaj estu iom postulemaj. Ni, bonŝanculoj, kiuj ne suferas pro la katastrofo, tagnokte kaj eĉ en la sonĝo volas dividi la suferojn kun vi.
Vortoj de suferantoj
1. S-ino Katoo Kijoko (63-jara, el Taroo en la urbo Mijako)
Ĉiun tagon mi serĉas aĵojn rabitajn de la cunamo. Kiam mi trovis mian foto-albumon 500 metrojn fore de mia domo, mi larmis. Mi bone komprenas la teruron de cunamo, sed mi volas loĝi ĉi tie, proksime de la maro, ĉar tiu ĉi estas mia naskiĝloko.
2. S-ro Tate Hideĵi (58-jara, posedanto de nudelrestoracio, el Taroo en la urbo Mijako)
Unu semajnon post la tertremo mi remalfermis mian restoracion. Mia domo estas perdita, sed ĉiuj familianoj senprobleme vivas. Mia restoracio ne estas tiom difektita, tial kun dankemo al la samurbanoj, komence mi ofertis varmajn nudelojn senpage. Mi dankas al ĉiuj en la tuta Japanio.
3. S-ino Sato Juuko (42-jara, el la urbo Rikuzen-Takada)
10-ope ni kuiras manĝaĵojn por 700 homoj rifuĝantaj en la mezlernejo. Iuj el tiuj 10 homoj perdis sian domon aŭ siajn familianojn. Ni uzas terpomojn, brasikojn kaj karotojn, ĉar ni bezonas malmultan akvon por purigi tiujn. Mankas kareon kaj majonezon. Virinoj volas ricevi kremon kaj kombilon.
Jam venis 70 miliardoj da enoj da mondonaco (700 milionoj da eŭroj) el la tuta Japanio, sed estas malfacile distribui monon, ĉar en multaj urboj la funkcio estas en malbona ordo kaj oni ne konas la sitacion precize.
2011.04.01 (Vendredo) |
|||
La 1an de aprilo
Printempo! Mi flugu al belaj floroj!
Nova monato venis. Hodiaŭ estas tre varme. En mia malgranda ĝardeno arboj subite ekĝermis. En la venonta dimanĉo mi povos vidi kelkajn florojn de sakuro.
Lernejoj kaj lernantoj
Japana lernojaro komenĉiĝas la 1an de aprilo. Do se nenio okazus, ĉiuj lernantoj kaj studentoj ekvizitus lernejon hodiaŭ kun espero por sia estonteco, sed bedaŭrinde multaj ne povas ĝui tian vivon.
En la tertremo kaj la posta cunamo, en la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima 262 lernantoj kaj 13 instruistoj mortis kaj 756 lernantoj kaj 30 instruistoj malaperis. 1721 lernejoj estas difektitaj. Laŭ la eduka komitato de tiuj tri gubernioj kaj de la urbo Sendai, estas malfacile al 84 lernejoj (23700 lernantoj) komenci lecionojn.
La eduka komitato de la urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi decidis komenci la novan jaron la 21an de aprilo. Tamen en la urbo, 7 estas difektitaj el 43 elementlernejoj kaj 2 el 21 mezlernejoj. 25 elementlernejoj kaj 12 mezlernejoj estas uzataj kiel rifuĝejoj.
Fermiĝos 22 lernejoj en la urbo Minami-Sooma en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1. Multaj lernantoj volas viziti lernejojn en la najbara urbo Sooma, sed ankaŭ tie 4 lernejoj estas uzataj kiel rifuĝejoj. Oni ne povas kalkuli la venontajn lernantojn, sekve ne povas mendi lernolibrojn. Mankas busservo al la urbo, do estas nebule, kiom da lernantoj fakte povos viziti tiun lernejon.
Lunĉoservo estas malfacila. Respondeculo diras: “Ni volas doni minimume panon kaj lakton, ĉar ne malmultaj gepatroj loĝas en la rifuĝejo kaj ne povas prepari lunĉon por siaj gefiloj”.
La urbo Hutaba, en kiu estas la centralo, en la gubernio Hukuŝima translokigis sian funkcion al la urbo Kazo en la gubernio Saitama, kunpreninte siajn 1200 loĝantojn. Iliaj gefiloj eniros en la lokajn lernejojn en tiu urbo, sed oni timas, ke mankos klasĉambroj kaj lernomaterialoj.
Lernantoj, kiujn trafis la tertremo kaj la cunamo, vundiĝis mense. Krom tio ili devas alfronti novan situacion en la fremda urbo. Oni timas, ke tiuj malfaciloj donos pli da streso kaj maltrankvilo al ili. Estas necese plimultigi instruistojn, kiuj zorgos pri tiuj malfacilaj lernantoj.
En la regiono Toohoku 500 mil lernolibroj estis perditaj en la cunamo. En Tokio oni tagnokte presas tiujn por sendi al lernantoj ĝis la komenciĝo de lecionoj.
Oomaĉi Momoko, 12-jarulino, diras: “Mia domo estas perdita, kaj miaj familianoj loĝas en la hejmo de mia parenco. Ekde la 1a de aprilo mi estos unuajarulo en la mezlernejo Jamada, sed mi ne scias, kiam komenciĝos lecionoj. Krome mi perdis lernejan uniformon kaj skribilaron. Ĉu mi povos vere fariĝi mezlernejano?”
Helpo el Francio
VESPERKONCERTO okazis la 30an de marto en la urbo WASQUEHAL por trovi monon por helpi la viktimojn de la japana tertremo kaj cunamo de la 11a de marto 2011. Grupo da 5 violonistoj de la fama Landa Orkestro de Lille, kantisto, 2 korusoj el 30 infanoj kaj adoleskantoj regalis nin dum 2 horoj. Kvarfoje oni laŭtvoce legis japanajn poemojn en 4 lingvoj: la japana, la franca (kun kelkaj klarigoj pri tiuj ne kutimaj poemoj), la franca gestlingvo kaj Esperanto. Pli ol 600 personoj ĉeestis en la preĝejo Sankta Nikolao de Wasquehal. La pastro fieris pri sia plenplena preĝejo. Li rimarkigis, ke la amasinformiloj multe parolas pri la danĝeroj ligitaj al la atomenergejo, sed iom forgesas la viktimojn. La urbestro substrekis la dignecon de tiuj, kiuj postvivis la katastrofon kaj promesis duobligi la kolektotan monon. Fine de la vespero la Franca Fondaĵo (Fondation de France), fiere anoncis ĉirkaŭ 7500? da donacoj.
Granda sukceso kaj bela donaca vespero. ĈU GUTO EN LA MARO, ĈU MIRAKLO?
2011.04.02 (Sabato) |
|||
La 2an de aprilo
Venis printempo! Vekiĝu!
Hodiaŭ ni havis Esperanto-kunsidon Mi aŭskultis tertreman sperton de s-ino Jazaki, kiu provizore translokiĝis el Hukuŝima. Mi ne multe surpriziĝis pro ŝia rakonto, ĉar mi jam multe vidis terurajn bildojn en televido, tamen rakonto de s-ino Jamamoto, kiu loĝas en la urbo Ŝibukaŭa en mia gubernio, multe surprizis min. Ŝi loĝas en la loĝkvartalo konsistanta el 300 domoj. Laŭ ŝi la tegmento de 100 domoj estas damaĝitaj. Iuj domoj estas eĉ kliniĝintaj kaj jam ne loĝeblaj. Nun tiuj domoj estas kovritaj per blua plasta tuko. Mi opiniis, ke en mia gubernio okazis preskaŭ neniuj damaĝoj, sed tio ne estas la fakto.
Nukleaj reaktoroj
Estis nur malgranda artikolo pri la damagtaj nukleaj reaktoroj. La situacio ne boniĝis. Ili estas ankoraŭ en la kriza situacio, sed pro ĝia malbone stabila stato estis ne notinda novaĵo.
Tritaga granda operaco
Hieraŭ komenciĝis tritaga granda operaco de la defendkorpuso kunlabore kun la agentejoj de polico, de fajrobrigado, de mara sekuro kaj la usona armeo por serĉi malaperintojn laŭ la bordo de la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima. Oni mobilizis la plej multajn homojn por tiu operaco; 18000 el la defendkorpuso, 7000 el la usona armeo kaj aliaj. Oni uzas 120 aviadilojn kaj helikopterojn kaj 60 ŝipojn inkuzive de la usona nuklea aviadilŝipo Donald Regan kaj la japana eskortoŝipo Hjuuga. Hieraŭ oni trovis 17 kadavrojn.
Oni serĉas precipe laŭ la marborodo de Iŭate, ĉar tie estas multaj malgrandaj golfoj kaj restas inunditaj lokoj. Oni trovis tiujn 17 malaperintojn en tiuj lokoj.
Lacaj korpusanoj
Post la katastrofo la defendkorpuso mobilizis pli ol 100 mil anojn, duonon de la tuta anaro, al la damaĝitaj gubernioj. Jam pli ol 20 tagoj pasis kaj sub la malbona kondiĉaro ili certe estas tre lacaj. Plejparto estas junuloj, tial des pli havas streson pri tiu severa laboro. Komence kadavroj estis novaj, sed nun multaj jam estas difektitaj kaj malbonodoraj. Estas malfacile al ili alkutimiĝi al tia situacio. En trupoj vespere okazas kunsido por liberigi ilin el la afliktaj spertoj dum la tago per la interparolado inter ili kaj la supruloj. Jam unu korpusano en siaj 50-jaroj mortis la 1an de aprilo. La kaŭzo ne estas publikigita.
Popolanaj sintenoj al la defendkorpuso
Alia afero pri la defendkorpuso estas, kiamaniere la japanoj nove akceptos ĝin. Jen estas la historieto:
En la japana konstitucio ĝia naŭa artikolo tekstas:
Artikolo 9: La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas militon kiel rimedon de ŝtatpotenco kaj minacon per armforto aŭ ĝian uzon por solvi internaciajn konfliktojn.
2. Por realigi ĉi tiun celon, ĝi neniam posedas teran, maran, aeran kaj aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas la militrajton de la regno.
Post la japana moderniĝo en 1868 Japanio pli kaj pli fortigis sian armeon, minacadis kaj invadadis aziajn landojn kaj fine okazigis la Azia-Pacifikan Militon. Post la milito Japanio sincere kritikis sin kaj deklaris tiun konstitucion. Tamen tuj post tio okazis malvarma milito inter Usono kaj Sovetunio, kaj Usono volis, ke Japanio posedu armeon por subteni la usonajn militojn, tamen la konstitucio malhelpis. Tial la registaro subtenata de Usono fondis “defendkorpuson”, similan al la armeo sed ne armeo mem, kaj pli kaj pli multe epikis ĝin per usonaj armiloj. Multaj opinias, ke ekzisto de la defendkorpuso estas kontraŭ la konstitucio kaj ne aprobas ĝian ekziston, nek fortiĝon.
Dum la pasintaj 60 jaroj Japanio neniam militis, do la defendkorpuso neniam engaĝiĝis en milito kaj korpusanoj neniam batalis en batalkampo. Ili trejnas sin kontraŭ la eventualaj invadoj, sed tia bildo malofte aperas en televido. Ili aperas kiel savoteamanoj, nur kiam okazas tertremoj, inundoj terfaloj ktp. Ĉi-foje sen la defendkorpuso kaj ĝiaj anoj oni ne povus tiel efikece savi suferantojn kaj serĉi malaperintojn. Kiel influos tiu fakto al la sinteno de popolanoj al ĝi?
Usonaj helpoj
La usona armeo nomas tiun operacon “Tomodaĉi-operaco” (Amiko-operaco) kaj multe helpas nin. Mi devus danki Usonon, sed mi ne povas tiel naive danki ĝin. Ĝi uzas Japanion libere kvazaŭ sian propran militbazon. Ĝi enhavenigas nukleajn aviadilŝipojn, flugigas avidilojn kun granda bruo kaj okupadas grandan terenon de Okinavo kiel sian bazon. Al tiu kvazaŭa invadanto la japana registaro pagas grandan sumon da mono kiel afablan helpon. Al mi ŝajnas, ke Usono profitas tiun katastrofon por pli agnoskigi al ni sian ekziston en Japanio.
2011.04.03 (Dimanĉo) |
|||
La 3an de aprilo
Ĉu vi vidas esperon?
Venis la nova monato. Ankoraŭ restas multaj farendaĵoj: prizorgo pri la suferantoj, serĉado de malaperintoj, kvietigo de la nukleaj reaktoroj ktp., sed samtempe jam estas tempo por konsideri, kiamaniere oni povos rekonstrui la damaĝitajn urbojn kaj vilaĝojn. Jen estas kelkaj proponoj.
Propono de la ĉefministro
La 1an de aprilo la ĉefministro Kan Naoto publikigis siajn ideojn por rekonstrui la damaĝitajn regionojn.
1. Ni ne celas simple rekonstrui la damaĝitajn regionojn, sed celas krei la regionon Toohoku kaj Japanion belegaj per esperplena projekto. Konkrete ni proponos, ke la loĝantoj translokiĝu al altaj lokoj kaj vizitu la marbordan fiŝad-rilatantan distrikton kaj ke la novaj urboj estu la plej bona modelo pri mediprotekto kaj socialbono.
2. Por elkovi la plej bonan projekton kaj efektivigi ĝin la registaro fondos “Komitaton por la releviga projekto” ĝis la 11a de aprilo, la unumonata datreveno de la katastrofo.
Pri la stato de la nukleaj centraloj li diris: “Ĝis nun mi ne povas aserti, ke tiuj estas sufiĉe stabilaj. Certe la batalo por tio estos longa, sed ni nepre venkos”.
Li menciis ankaŭ pri la nova buĝeto por forigo de rubaĵoj, konstruo de provizoraj domoj kaj multigo de dungoj.
Ĉio por infanoj kaj geknaboj
S-ro Tomijama Kazuhiko, kiu posedas buskompanion en la damaĝita regiono, jene proponas:
Por rekonstrui Japanion la plej grava estas juĝi ĉion surbaze de tio, ĉu tiuj planoj estas bonaj aŭ malbonaj por infanoj. Ni lasu ĉion al junaj generaciuloj, espereble pli junaj ol 30-jaroj. Maljunuloj dediĉu sin al infanoj kaj forĵetu siajn akiritajn rajtojn por ili. Forto de Japanio troviĝas en ordinaraj homoj, kiuj volonte sin oferos. Ni profitu tiun katastrofon por nia glora estonteco.
Kompaktaj urboj
S-ro Umezaŭa Takaaki, kiu laboras por la konsulta kompanio jene proponas:
La regiono Toohoku alfrontas maljuniĝon kaj malmultiĝon de la loĝantoj. Estas malfacile aŭ ne eble prizorgi ĉiujn, kiuj loĝas dise en la vasta regiono. Do, ni konstruu kompaktajn urbojn. Unue ni elektu sekurajn lokojn fore de la marbordo kaj en la mezo konstruu altajn konstruaĵojn, en kiuj estu urba kaj komerca funkcioj, hospitaloj, maljunulejoj kaj apartamentaroj. Ĉiuj kompaktaj urboj havu sian propran karakteron, ekzemple kun altnivela medicino, mediprotekta energicentro, turisma bazo aŭ agrikultura fabriko. Mi opinias, ke tiu maniero estas la plej bona por la rekonstruado.
La registaro aĉetu inunditan terenon
S-ro Saitoo Hiroŝi 49-jara, kiu laboras en kompanio proponas jene en la rubriko “Leteroj al la redaktisto”:
La ŝtato aĉetu la terenon en la zono 500 metrojn de la marbordo kaj tie konstruu kelkvicajn digojn kun arbaro. Ĉe la marbordo estu nur havenoj kaj fabrikoj pri agrikulturaĵoj. Sur la monteto estu loĝlokoj, urbdomo, hospitaloj, lernejoj, komercaj distriktoj.
La plej elstara karaktero de tiu ĉi katastrofo estas vasteco de la inundita tereno. En multaj urboj la plej prospera kvartalo estas perdita. Inundita tereno estas 443 km2, dum en Kantoo-Tertremo en 1923 perdita tereno estis 35 km2 kaj en Hanŝin-tertremo en 1995 ĝi estis 2,6 km2. Tial oni devas projekti multe pli grandskale.
Kaj la plej grava estas ŝanĝo de energi-politiko. Se ni plu dependos de atomenergio en tiu malgranda lando kun multaj loĝantoj, samo certe okazus. La ĉefministro Kan diris en la konferenco kun la prezidanto de Japana Komunista Partio s-ro Ŝii, ke estas nepre necese kaj retaksi ĉiujn nukleajn centralojn kaj diskuti pri la sekureco de atomenergio, rilate al ĝia estonta uzo.
Kan ofte diras bele, sed kiam li volas plenumi sian planon, intervenas kapitalistoj, kaj Kan cedas al ili, tial estas nepre necese apogi lin, kiam li proponas bonajn planojn. La propono “Ĉio por infanoj kaj geknaboj” esta tre bona, kaj mi hontas pro tio, ke mi timis la eventualan redukton de mia pensio okaze de tiu katastrofo.
2011.04.04 (Lundo) |
|||
La 4an de aprilo
Ekfloro de sakuro en mia urbo.
Hieraŭ en mia urbo ekfloris sakuro. Kiam la meteologia stacio konstatas kelkajn ekflorojn sur iu fiksita arbo, ĝi oficiale anoncas “ekfloron de sakuro”. Multaj tre ŝatas havi piknikon sub la floroj. La plej fama loko por tio estas Parko Ueno en Tokio, sed tiun ĉi jaron la gubernio Tokio rekomendas, ke ne okazu orgiaj sakuro-piknikoj, tial la parko ne estas tiom homplena kiel en la kutima printempo. Multaj homoj nun kontraŭas tiajn memŝrumpigajn rekomendojn, ĉar tiamaniere la japana ekonomio des pli ŝrumpos. Ankaŭ mi opinias, ke ne-suferantoj vivu kiel kutime, sed ĉiam pensu pri la suferantoj kaj helpu ilin laŭ sia kapablo.
Longa batalo pri la nukleaj centraloj
La 3an de aprilo la registaro klarigis, ke estas ne permeseble lasi radioaktivecon elflui el la reaktoroj kaj la plej frua solvo estas necese, sed por tio oni bezonos minimume kelkajn monatojn.
Nun en la nuklea centralo Hukuŝima oni enpumpas grandan kvanton da akvo (jam entute 30 mil tunojn) por malvarmigi la nukleajn brulaĵojn en la reaktoroj, kaj tiu akvo, malpurigite per densa radioaktiveco, elfluas en la kovrilajn domojn, kaj poste eksteren en la maron. La elektra kompanio Tokio provas refunkciigi malvarmigan sistemon de la reaktoroj. Se oni sukcesos en tio, oni povos cirkuligi sufiĉe da akvo kaj teni la reaktorojn en la sekura stato de “malaltatemperatura haltado” kun la akvo sub 100 gradoj. Tio estas “perfekta stato” en kiu oni povas malvarmigi brulaĵojn per cirkulanta akvo en la reaktoro kaj porbrulaĵ-akvujo.
Tamen la vojo por tio estos longa kaj severa. Unue oni devas rekolekti akvon akumulitan en la subtero de la kovrilaj domoj, due mezuri la fortecon de la radioakriveco por juĝi, ĉu laboristoj povu labori tie, trie ripari damaĝitajn partojn de la reaktoroj. Dume oni devas enpumpadi akvon en la reaktorojn, kaj pro tio tiu akvo elfluados en la maron, malpurigante la medion.
(Laŭ la ĵurnalo Asahi la 4an de aprilo)
Hodiaŭ vespere je la 19:05 oni komencis elfluigi 11500 tunojn da malaltnivere malpurigita akvo en la maron. En la tereno de la centralo ne troviĝas loko aŭ ujo por konservi forte radioaktivan akvon el la kovrilaj domoj, tial oni unue devas malplenigi akvorezervejon, forĵetinte malforte radioaktivan akvon eksteren, por ke oni enkonduki tiun akvon en ĝin. Oni adoptis tiun rimedon kiel urĝan aranĝon.
Gaslaboristoj el la tuta Japanio
En la urbo Sendai la gasfabriko estas atakita kaj severe damaĝita de la cunamo. Pro tio gas haltis en 358781 domoj en 6 urboj. Sen gaso oni ne povas varmigi akvon, nek kuiri. Por ripari la sistemon, oni devas kontroli 4800 kilometrojn da gashoso. Nun 2700 gaslaboristoj el 27 gaskompanioj venis al la urbo. Okaze de Hanŝin-Tertremo en 1995 gaso haltis en 860 mil domoj kaj oni bezonis 3 monatojn por la refunkciigo.
2. Donaco de 10 miliardoj da enoj
La prezidanto de kompanio Softbank s-ro Son Masajoŝi persone donacos 10 miliardojn da enoj kaj ankaŭ en la sekvantaj jaroj ĝis sia emeritiĝo donacados sian estraranan enspezon (180 milionoj en 2009). Li esperas, ke la mono helpu orfojn. Krom tio la Softbank-grupo donacos unu miliardon da enoj.
Softbank estas interreta kaj poŝtelefona kompanio. Mi ne havis intereson pri tiuj aferoj kaj al mi ŝajnis, ke li estas suspektinda homo, sed mi devas pardonpeti de li pro mia malica kompreno. Kvankam li estas riĉulego, se li ne havus sincerecon kaj kuraĝon, li ne povus donaci tiom da mono. Mi rememoris, ke lia persona nomo estas Justeco (正義), kaj li kondutas same kiel sia nomo.
3. Kandeloj de malriĉuloj
Mi kaj mia edzino jam donacis monon, kaj iomete same kiel s-ro Son ni decidis donaci 20% el mia ĉiumonata poŝmono. Tian agon ni esprimas kiel “Kandelon de malriĉulo”. Nun multegaj kandeloj lumigas la mondon per 150 miliardoj da enoj da donaco.
Oni trovis nur 78 malaperintojn
Tiu tritaga operaco de la defendkorpuso kaj la usona armeo finiĝis hieraŭ, sed oni povis trovi nur 78 malaperintojn. Ankoraŭ pli ol 18000 homoj malaperis, do kie ili kuŝas?
2011.04.05 (Mardo) |
|||
La 5an de aprilo
Mi estas feliĉa, sekure kolektante dolĉan mielon. Sed miaj amikoj, kiuj pasigis vintron en la urbo Naraha proksime de la nukleaj centraloj, multe mortis. Tamen la abelisto, kiu zorgas ilin, kuraĝe eniris en la restriktitan zonon kaj savis unu milionon da postvivantaj abeloj. Li opinias, ke por abelistoj abeloj estas same valoraj kiel homoj. Mi estas kortuŝita pro lia kuraĝa agado.
Mi supozas, ke en la cunamo multaj insektoj, papilioj kaj herboj fariĝis viktimoj. Mi deziras, ke ili venku la malfacilon kaj denove ornamu la detruitajn urbojn kaj herbejojn bele.
Pli serioziĝis elfluo de radioaktiveco
Hodiaŭ oni detektis 7,5-milionoble pli densan jodon 131 kaj 1,1-milionoble pli densan cezion 137 ol la normo el akvo el la reaktoro n-ro 2.
Oni detektis pli densan jodon 131 ol la normo el fiŝetoj kaptitaj sude de la centraloj. Fiŝistaro en la urbo Kita-Ibaraki decidis haltigi la fiŝadon portempe.
Letero el la urbo Nihonmacu en la gubernio Hukuŝima
La 30an de marto 2011
Kiam okazis tiu granda tertremo la 11an de marto, nia regiono nomata Naka-doori, meza parto de la gubernio Hukuŝima, estis atakita de la 6-grada tremo. Tegoloj disfalis, ĉirkaŭbariloj falis, terfaloj okazis, vojoj detruiĝis: tio estis terura pejzaĝo. Bonŝance mia domo ne estis detruita, sed ene estis disĵetitaj pecoj el vitraĵoj kaj argilaĵoj kaj libroj falintaj el la ŝrankoj. Televidiloj falis kaj komputilo difektiĝis. Estis tiel multe da aĵoj falintaj sur la plankon, ke mi ne povis eĉ paŝi. Dume daŭris malgrandaj kaj mezgrandaj tertremoj, tial mi provizore reordigis parton de la ĉambro por minimume vivi, kaj tiamaniere ni pasigis du, tri tagojn. Feliĉe en mia distrikto nur elektro haltis dum du tagoj, sed gaso kaj akvo funkciis. En la urbo Hukuŝima en kelkaj lokoj akvo kaj elektro ne venis dum multaj tagoj kaj oni suferis multe.
Mia urbo ne situas laŭ la marbordo, do ni ne suferis pro la cunamo, sed baldaŭ venis al mia urbo rifuĝintoj el tiu laŭbordaj urboj kaj ili ekloĝis en publikaj instalaĵoj. Tuj poste okazis problemo de la nukleaj centraloj kaj venis novaj rifuĝintoj el la urboj ĉirkaŭ tiuj. Mia urbo Nihonmacu devis akcepti la tutan urbon Namie kune kun ĝiaj urba funkcio kaj loĝantoj.
La respondeculoj de la registaro parolis pri diversaj aferoj en televido, sed ne rekte kaj antaŭe al la koncernataj urboj. Tial diversaj informoj kaj onidiroj miksiĝis kaj tio des pli maltrankviligis nin. Ni ne povis juĝi, kiuj informoj estas ĝustaj kaj kiuj ne. Krome ni ne povis kompreni la ciferojn pri radioaktiveco, do multaj havis timon kaj iuj eĉ forkuris el la gubernio.
“Trankvile agadu!” la registaro diris al ni. Ĝi ordonis, ke loĝantoj en la zono inter la radiuso de 20 kilometroj de la nukleaj centraloj rifuĝu eksteren kaj tiuj en la zono de 20-30 kilometroj restu hejme, sed tuj poste ĝi nove rekomendis, ke ankaŭ tiuj homoj eksteren rifuĝu laŭ sia elekto. Tiamaniere la registaro estas tute senrespondeca.*
Tiuj memvolaj rifuĝintoj ne povas loĝi en la publikaj instalaĵoj, do loĝas ĉe siaj parencoj aŭ amikoj, sed al ili mankas petrolo kaj benzino, al ili ne venas manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj. Ili vivas, dependante de la bonkoreco de tiuj homoj. “Ĝis kiam tia situacio daŭros? Ĉu ni povos reveni al nia hejmo?” Ili vivas kun granda maltrankvilo.
La plaj granda nuna problemo estas trafiko. Nek Toohoku-ŝinkansen (rapidtrajnlinio), nek lokaj trajnlinioj, nek busservo funkcias. Krome mankas benzino por aŭtomobiloj. Ĉe la benzinstacio, kiu vendas benzinon, tuj vicas 50, 100 aŭtomobiloj, kaj tie oni rajtas aĉeti nur 1,5 litrojn kontraŭ 2000 enoj. Por ŝpari benzinon por urĝa okazo ni devas resti hejme. Mi aŭdas, ke jam venis manĝajoj kaj aliaj necesaĵoj al mia urbo, sed la sistemo por distribui tiujn ne bone funkcias, tial oni ne povas aĉeti necesajn aĵojn, kiam oni bezonas tiujn. Tial ni devas atendi plu por reakiri la antaŭan vivon.
Tamen la situacio iom post iom pliboniĝas. Ĉiuj eltenas suferojn kaj komencis venki malfacilojn. Dankante vin pro viaj varmaj kuraĝigoj, mi provizore raportas pri la nuna situacio.
*La registaraj ordonoj pri la evakuo el la nukleaj centraloj:
3/11 Ordono pri evakuo al la loĝantoj en la radiuso de 3 kilometroj kaj ordono pri endomrestado (prefere ne iru eksteren) al la loĝantoj en la radiuso de 3-10 kilometroj.
3/12 Evak-zono pli grandiĝis ĝis la radiuso de 20 kilometroj.
3/15 Zono pri endomrestado pli grandiĝis ĝis 30 kilometroj.
3/25 Rekomendo de memvola rifuĝo al loĝantoj en tiu zono.
2011.04.05 (Vendredo) |
|||
Karaj, mi ricevis raporton pri la tertremo kaj la cunamo, kiun verkis s-ro Teduka log^anta en la urbo Tagaj^oo atakita de ambau^. Bonvole vidu la fotojn kaj la klarigojn en lia TTT-ejo.
HORI Jasuo
Sent: Monday, April 04, 2011 11:03 AM
Subject: Raporto de cunamo, la11a marto
Estimataj
Mi raportas al vi la cunamon en niaj urboj, kiu okazis en la 11a de marto per ttt-pag^o.
Jen klaku!
http://takasi3.gnk.cc/2011/0311cunamo/cunamo.html
Sincele
Teduka Takasi
2011.04.06 (Merkredo) |
|||
La 6an de aprilo
Hodiaŭ estis bela printempa tago. Papilio varmigis sin en la suno.
*Korekto: En “la letero” en la hieraŭa raporto mi skribis pri la kosto de benzino kiel “1,5 litrojn kontraŭ 2000 enoj”. Tio estis eraro. “15 litrojn kontraŭ 2000 enoj (20 eŭroj)” estas ĝusta. Bonvole korektu la eraron
Elfluigo de radioaktiva akvo
Hodiaŭ oni sukcesis ŝtopi la fendon, el kiu elfluis radioaktiva akvo. Tamen sub la centralo restas 50 mil tunojn da forteradioaktiva akvo. Kiel oni traktu ĝin estas la granda problemo.
Hodiaŭ la prezidanto de la Fiŝista Asocio vizitis la elektran kompanion Tokio kaj forte protestis kontraŭ la elfluigo de radioaktiva akvo en la maron. Li diris, ke la asocio nenam kunlaboros kun la kompanio.
Japanio ŝrumpis
En la urbo Oozuĉi, la gubernio Iŭate, la marnivelo pli altiĝis aŭ la tero sinkis. Fiŝistoj diras: “La maro altiĝis 70 centimetrojn. La antaŭa plej alta tajdo estas la nuna plejmalalta tajdo”. Laŭ la studo de la geografia buroo, en la urbo Jamada la tero malaltiĝis 47 centimetrojn kaj en la urbo Kamaiŝi 53 centimetrojn.
Energipolitiko de 5 partioj
Nun okazas en multaj gubernioj kaj urboj elekto-kampanjo por la guberniestroj kaj membroj de guberniaj kaj urbaj asembleoj. Kian politikon pri atomenergio la ĉefaj politikaj partioj havas?
Demokratia Partio (reganta partio ekde 2009)
Kiam ĝi estis opozicia partio kaj ankaŭ nun, ĝi klare deklaras, ke ĝi “serioze laboras por la utiligo de atomenergio”. Kiam ĝi fariĝis la reganta partio, ĝi decidis Fundamentan energi-planon en junio, 2010, en kiu ĝi celis 1) konstrui minimume 14 nukleajn centralojn ĝis 2030
2) altigi laborprocentojn de la centraloj ĝis 90% (en 2008, 60%)
Post la katastrofo, la ĝenerala sekretario de la kabineto s-ro Edano respondis la 18an de marto: “Nun ne estas tempo por diri ion konkretan”.
Liberala Demokratia Partio (reganta partio dum pli ol 50 jaroj ĝis 2009)
Ĝi tre pozitive antaŭenpuŝis la konstruon de nukleaj centraloj kune kun la industria mondo kaj Usono. Ĝi eĉ proponis Planon por recirkuligi uranion kaj plutonion.
Post la katastrofo la partiestro s-ro Tanigaki diris la 17an de marto: “Malfaciliĝis la situacio por plu antaŭenpuŝi la atomenergi-politikon”, sed poste mildigis la tonon jene la 31an de marto: “Se ĉiuj landoj revizios sian politikon pri atomenergio, okazos granda ŝanĝo pri la monda energi-politiko kaj energikonsumo”.
Koomei (koalicia partio de LDP antaŭ 2009, religia partio)
Kun LDP ĝi antaŭenpuŝis la konstruon de nukleaj centraloj. Post la tertremo ĝi proponis la fruan solvon de la problemo kaj forviŝon de popolana maltrankvilo pri radioaktiveco, sed pri sia politiko pri atomenergio ĝi nenion meniciis.
Japana Komunista Partio
Delonge ĝi kontraŭas la konstruon de nukleaj centraloj kaj avertis pri la danĝero okaze de grandaj tertremo kaj cunamo. Post la tertremo ĝi proponis, ke Japanio strategie ŝanĝu la socion dependantan de atomenergio en la socion, en kiu oni uzu naturenergion kaj malmultkvanton da energio.
Sociala Demokratia Partio
Ĝi estas kontraŭ nukleaj centraloj. Post la tertremo ĝi proponas ĉesigon de la konstruo de novaj centraloj kaj haltigo de la malnovaj.
Nun luktas Demokratia Partio kiel la reganta partio kontraŭ la katastrofo, sed en efektiveco Liberala Demokratia Partio havas la ĉefan respondecon pri la akcidento de la nukleaj centraloj, ĉar ĝi antaŭenpuŝis la konstruon. Okaze de la konstruoj, certe ĝi kaŝe ricevis multe da mono kiel koruptaĵon el la elektraj kompanioj, kaj eble el usonaj kompanioj. Konstruado de centraloj ĉiam rompis la amikan rilaton inter la tieaj loĝantoj. Elektraj kompanioj (kaj LDP aŭ subtenate de LDP) subaĉetis avidajn homojn per mono kaj subpremis kontraŭantojn per minaco. Tiu plej granda respondeculo LDP nun silentas kaj pretendas esti senkulpa. Tio estas tute ridinda afero. La popolanoj ne forgesu kaj ne pardonu tiun senhontan partion.
2011.04.07 (Ĵaudo) |
|||
La 7an de aprilo
Forpasintoj vivu pace en la budha paradizo
Ekde frumateno oni komencis pumpi nitrogenon en la reaktoron n-ro 1. Tiu reaktoro estas plena de hidrogeno kaj oksigeno, kio povos kaŭzi eksplodon. Por malhelpi tion, oni pumpis nitrogenon.
Oni komencis serĉi malaperintojn en la 20-kilometra zono de la nukleaj reaktoroj. En la gubernio Hukuŝima estas 3900 malaperintoj kaj oni supozas, ke la plejmulto estas en tiu zono. Hodiaŭ 200 policanoj ŝirmitaj per kontraŭradioaktiveca vestaĵo serĉis en la rando de tiu zono.
13600 loĝantoj en la zono inter 20-30 kilometroj de la nukleaj centraloj estis evakuintaj sian domon laŭ la rekomendo de la registaro, sed nun pli ol 20000 revenis. La kialoj estas
30%: pro malfacila vivo en rifuĝejo
28%: pro la laboro
14%: pro timo pri ŝtelado
*oni rajtis elekti plurajn respondojn.
Multe suferas maljunuloj
La 4an de aprilo la polico en la gubernio Gunma (mia gubernio) publikigis, ke 4 rifuĝintoj 73-102-jaraj kaj unu 54-jara mortis dum la 22a-31a de marto. Ili estas transportitaj el la gubernio Hukuŝima. Ili havis malsanon kaj eble pro la streso aŭ nesufiĉa kuracado ili mortis. Nun en hospitaloj en Gunma estas 168 homoj.
Toohoku estas la plej maljunulara regiono
Japanio estas maljunulara lando. Evoluo de la maljunularo estas senprecedenca eĉ en la mondo:
La regiono Toohoku estis la plej malriĉa regiono. En Edo-epoko (antaŭ la 19-jarcento) ofte okazis malsategoj pro malvarma klimato. Ĉirkaŭ la jaroj de la Granda Ekonomia Krizo en 1929 oni vendis eĉ siajn filinojn al bordeloj en Tokio. Post la dua mondmilito la regionoj ekspedis malmultekostajn, junajn laboristojn kiel “orajn ovojn” al fabrikoj en progresantaj Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj. Lastatempe la tuta Japanio prosperis, sed ankoraŭ tiu regiono estas stagnanta kaj bonaj laborlokoj mankas al junuloj. Pro tio multaj forlasas sian hejmlokon por labori en Tokio. Ĝenerale en provincaj urboj kaj vilaĝoj procentoj de maljunuloj estas pli altaj ol en grandaj urboj, do des pli en kamparaj kaj havenaj urbetoj en la regiono Toohoku. Tial en la listo de mortintoj pro la cunamo estas multaj maljunuloj.
Postvivantaj maljunuloj
Post la cunamo kiel tiuj maljunuloj vivas?
En la maljunulejo Kooĵu-en en la urbo Rikuzen-Takada, kie loĝis 110 homoj antaŭ la tertremo, akceptis 200 rifuĝintojn. Antaŭe estis 165 prizorgantoj, el kiuj 7 mortis kaj 6 malapers. 56 perdis sian domon kaj loĝas kune kun la rifuĝintoj. Nun en la ĉambro por du homoj loĝas 4. Pro manko de akvo oni vestis eĉ relative sanajn maljunulojn per vindaĵo.
Pro tio tiuj perdis sendependecon kaj pli malfortiĝis. Prizorgantoj estas lacaj, sed ili ne plendas, ĉar ĉiuj nun suferas kaj prizorgi estas ilia devo.
En la maljunulejo Macubara-en en la sama urbo, loĝas 190 maljunuloj demencaj kaj malsanaj, kaj tien venis aliaj 15 maljunuloj. El 50 prizorgantoj 5 perdiĝis. En maljunulejoj prizorgantoj devas alterne labori tagnokte, kaj ili nun eltenas tiun malfacilon. Prizorgo estas necese ne nur por maljunuloj, sed ankaŭ por la prizorgantoj.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 2an de aprilo)
La maljunulejo Takamacu-home en la urbo Minami-Sooma situas en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo. La estro decidis evakui la urbon kun 68 loĝantoj 64-106-jaraj, kaj fine trovis Ferian Vilaĝon Haguro en la urbo Curuoka, gubernio Jamagata. Nun 11 homoj, perdinte 3 kolegojn, zorgas pri tiom da maljunuloj. Ili devas ŝanĝi vindaĵojn tagnokte kaj prizorgi demenculojn, kiuj vagas aŭ fekas ie kaj iam ajn. Dume unu mortis kaj du enhospitaliĝis. La loĝkosto tie, tamen, estis tiel granda, ke la estro decidis plu transloki la maljunulojn. 16 restis en alia maljunulejo en Curuoka kaj la aliaj 49 atingis la novan loĝejon en la urbo Minami-Uonuma, la gubernio Niigata, post 5-hora busvojaĝo. (la ĵurnalo Asahi la 3an de aprilo)
Laŭ la leĝo por savi suferantojn pro naturaj katastrofoj, oni povas uzi hotelojn senpage kiel provizorajn loĝejojn. La turisma buroo jam rezervis hotelĉambrojn por 120 mil homoj. Ĝi sendis tiun informon al la koncernataj urboj la 24an de marto, sed tiuj estas tro okupitaj por sendi la informon al la subaj instancoj kaj maljunulejoj.
Mia patrino 93-jara ĉiam diras, ke morti bone estas malfacile. Legante artikolojn pri maljunuloj vivantaj en malfacilo, mi demandas min, kiuj estas malpli malfeliĉaj, ĉu mortintoj en la cunamo aŭ ĉu postvivantoj en rifuĝejoj. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi aperis jena voĉo: Mia patrino 70-jara komence estis ĝoja savite, sed dum la pasintaj kelkaj tagoj ŝi estas melankolia, dirante, ke prefere mi mortus en la cunamo.
2011.04.08 (Vendredo) |
|||
La 8an de aprilo
Bonŝance, Hazarde, Apenaŭ,
Mi postvivis tian riskan vivon,
Kiel feliĉa mi estas!
Hieraŭnokte je 23:32 okazis forta tertremo en la maro apud la gubernio Mijagi. Ĝia forteco estis 7,4 magnitudo. 90 homoj vundiĝis kaj en multaj urboj elektro paneis. Mi loĝas 400 kilometrojn fore de la epicentro, sed mi estis terurita pro la forta tremo. Nenio serioza afero okazis al la nukleaj centraloj.
Diversaj malbonaj influoj
Tiu ĉi katastrofo donas grandan influon al diversaj kampoj.
1. Ni ne povos drinki bieron en somero. En la regiono Toohoku estas fabrikoj de tri grandaj bierkompanioj. Ĉiuj fabrikoj estas tiel serioze damaĝitaj, ke oni ne povos liveri sufiĉe da biero en somero. Ankaŭ fabriko de ladaj skatoloj en tiu regiono estas damaĝita. Sen skatoloj oni ne povos vendi bieron.
2. Mia amiko planis eldoni sian libron, sed la eldono multe malfruiĝis pro manko de papero kaj inko. Tio estas tutlanda problemo. Ĝis la fino de marto 234 gazetoj prokrastis kaj 16 rezignis la eldonon.
3. Terkulturistoj havas malfacilon, perdinte ĉinajn laboristojn. Ili akceptis ĉinojn kiel studantojn de agrikulturo, sed pro la nuklea akcidento multaj revenis al Ĉinio. Sen laboristoj, legomoj velkis.
4. Asakusa en Tokio estas granda turisma loko. Antaŭ la tertremo duono de la turistoj estis eksterlandanoj, precipe ĉinoj, sed nun malaperis eksterlandanoj el la stratoj.
Kiamaniere japanoj helpas rifuĝintojn
Surlokaj helpantoj
Multaj homoj volas iri al la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj por helpi, sed nuntempe tio estas permesita nur al loĝantoj en la koncernataj gubernioj pro tio, ke ili havas rimedon por memzorgi. Se oni akceptus eksterguberniajn homojn, oni devas zorgi pri iliaj veturado, loĝado, manĝado ktp., kaj por tio ankoraŭ mankas homforto.
En ĵurnaloj kaj televido mi ofte vidas lernantojn kaj studentojn labori en rifuĝejoj. Tio donas al mi esperon, ĉar ĝis nun mi ne multe fidis ilin pro ilia nedeca, nediligenta kaj dorlotita vivmaniero.
Helpomaterialoj
Multaj organizoj kolektas helpomaterialojn. Antaŭhieraŭ mi ricevis informilon de la Medicina Kooperativo kun la peto pri la kolekto de necesaĵoj por la regiono Toohoku. Tiu organizo kolektas nur novajn subvestojn, purigitajn lankovrilojn, kontraŭfrostajn vestojn, kaj tualetpaperon. Mia edzino elprenis dek skatolojn da tualetpapero el la ŝranko kun iom hontema mieno. Ni iris al mia patrino kaj trovis 7 lankovrilojn. Hodiaŭmatene tiujn mi bele pakis kaj konfidis al la respondeculo.
Por rifuĝintoj
En la ĵurnalo Asahi aperis jena artikolo:
Al la urbo Takasaki en mia gubernio Gunma 40 homoj venis el la gubernio Hukuŝima kun siaj familianoj, nenion kunportante. Ĝis ili venis al Takasaki, ili iris unue al la urbo Minami-Sooma en Hukuŝima, poste al Higaŝi-Agacuma en Gunma kaj fine venis ĉi tien. Ili ekloĝis en la domoj preparitaj de la gubernio. Sed en la domoj estis nek kurtenoj, nek elektraj lampoj, nek lavmaŝino, nek televidilo. S-ro Kanoo, distriktestro, petis helpon de la loĝantoj per cirkulaj aviziloj. Tuj venis diversaj helpoj; lankovriloj, rizo, petrolo, lernejanaj dorsosakoj, subvestoj, sapoj ktp. La respondeculoj de la gubernio diras, ke ili enketos al la rifuĝintoj pri necesaĵoj.
Unika helpo de lernantoj
Kion povas fari geknaboj? S-ro Maĉida Tomoo, instruisto en elementlernejo en la urbo Jokohamo, fondis TTT-ejon “Preĝu por Japanio” ( http://prayforjapan.tomosen.net/ ), en kiu li proponis kolekti kuraĝigajn desegnaĵojn de lernantoj. El diversaj lokoj venis respondoj kaj desegnaĵoj. En tiu TTT-ejo vi povos vidi tiujn. En tiu maniero desegnantoj pensas pri la katastrofo kaj suferoj kiel sia propra problemo, kaj ricevontoj estos kuraĝigitaj.
Artistoj helpas
Ankaŭ mi faris similan aferon. Mi estas lerta (laŭ mia takso) en kaligrafio, kiel vi vidas en la fronta paĝo. Mi kaligrafiis kuraĝigajn vortojn per peniko kaj tradicia inko, kaj prove metis tiujn “artaĵojn” en la najbara poŝtoficejo. Tiuj plaĉis al multaj homoj, do hieraŭ mi plu kaligrafiis por pli multj homoj. Iuj mets mian “artaĵon” sur la muro en sia ĉambro por kuraĝigi sin, kaj iuj sendos tiujn al suferantaj amikoj. Hodiaŭ mi kaligrafiis pli por meti tiujn en la donacotajn lankovrilojn.
Kantistoj kantas, muzikistoj muzikas, verkistoj legas surloke kaj en televido. Mi neniam aŭdis pri pentristoj kaj kaligrafiistoj, sed ankaŭ ili desegnu kaj kaligrafiu por suferantoj. Kion oni povas fari, tion faru. Ĉiuj japanoj volas helpi suferantojn kun la vorto “Ganbare” (Esperu kaj strebu!). Nun “Espero” estas la plej grava vorto por japanoj.
2011.04.09 (Sabato) |
|||
La 9an de aprilo
Sakuro en sia kulmino
Damaĝo de la tertremo de la 7a de aprilo
Tiu ĉi tertremo donis denovan baton al la regiono Toohoku.
Mortintoj: 3
Vunditoj: 230
Elektra paneo: 4 milinoj da domoj
Multaj fabrikoj jam komencis aŭ baldaŭ komencos funkcii, sed pro tiu ĉi tertremo la funkcio haltis aŭ funkciigo malfruiĝas.
Distribuo de apogmono
Jam kolektiĝis 128 miliardoj da enoj kiel apogomono al la Ruĝa Kruco kaj Asocio de kolekto de apogmono, kaj oni decidis jene distribui la monon:
Por unu mortinto aŭ malaperinto
350000 enoj (3500 eŭroj)
Por domo detruita 350000 enoj
Por domo duonedetruita 180000 enoj
Por unu familio en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo 350000 enoj
Ĉiuj gubernioj kaj urboj volas rapide distribui la monon, sed iuj urboj perdis sian funkcion, do ne eblas rapide fari tion.
Tragedia jaro por fiŝaĵamantoj
En la damaĝitaj gubernioj estas multaj bonaj fiŝhavenoj. En ĉiuj havenoj ŝipoj estis rompitaj kaj bruligitaj, retoj estas perditaj, fiŝfabrikoj estas detruitaj kaj multaj laboristoj kaj fiŝistoj mortis aŭ malaperis. Unuvorte ĉiuj havenoj perdis sian funkcion. Laŭ la Buroo de marindustrio 6 mil kelkcent fiŝŝipoj estas perditaj kaj cent kelkdek havenoj estas detruitaj. Instalaĵoj por kulturado de ostroj ka undario tute detruitaj. La damaĝoj en la gubernio Iŭate kaj Mijagi ne estas bone konataj, do la kvanto de damaĝoj pligrandiĝos.
El tiuj havenoj multaj fiŝoj kaj marherboj venis al niaj manĝotabloj. Jen estas la listo de fiŝoj kaj numeroj en la parentezoj montras, kiun vicon tiu gubernio okupis en Japanio pri la kvanto de tiu fiŝkaptado.
Sajroj: Mijagi (2a), Hukuŝima (3a), Iŭate (4a)
El tiuj tri gubernioj venas 30% de la tuta kvanto de kaptitaj sajroj en Japanio.
Salmonoj kaj trutoj: Iŭate (2a), Mijagi (3a)
Kacuonoj (speco de skombro): Mijagi (3a)
Tinusoj: Mijagi (4a)
Skombroj: Ibaraki (2a)
Sardinoj: Ibarki (3a)
Ŝarkoj: Mijagi (1a) (por supo el naĝilo)
El Mijagi venas 30% de la tuta kvanto.
Kulturundario: Iŭate (1a), Mijagi (2a)
El tiuj du gubernioj venas 80% de la tuta kvanto.
Kulturostroj: Mijagi (2a) Iŭate (4a)
Tiuj kaptitaj fiŝoj unue venas al Tokio, de kiu ili iras al ĉirkaŭaj gubernioj en la regiono Kantoo. Sur mian manĝotablon ĉiun vesperon venas fiŝaĵoj, sed poste ne venos tiom ofte kaj la prezo de fiŝoj ĝenerala plimultkostiĝos. Fiŝoj iras ankaŭ al eksterlando kiel gravaj eksportaĵoj, sed pro la damaĝo al la fiŝindustrio en Toohoku kaj pro timo pri radioaktiveco eksporto certe ŝrumpos.
2011.04.10 (Dimanĉo) |
|||
La 10an de aprilo
Hodiaŭ vespere mi rimarkis tiun papilion ĵus naskiĝinta en mia ĝardeno. Ĝi pasigis malvarmegan vintron kaj bele naskiĝis. Same venu printempo en Toohoku kaj ESPERO naskiĝu!
En la hodiaŭaj ĵurnaloj ne aperis gravaj novaĵoj. Multajn paĝojn okupas raportoj kaj eseoj pri la pasinta unu monato. Tial mi unue skribos aldonaĵojn kaj korektaĵojn pri miaj pasintaj raportoj. Kaj poste mi prezentos kuraĝigajn kaj esperplenajn novaĵojn kaj vortojn.
Duono de la mortintoj estas maljunuloj
La 7an de aprilo mi skribis pri la stato de maljunuloj. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi aperis novaĵo pri la konsisto de la 7935 mortintoj:
0-6-jaruloj 2,8%
7-18-jaruloj 3,9%
19-39-jaruloj 10,0%
40-64-jaruloj 27,9%
Pli-ol-64-jaruloj 55,4%
La ĉefa kialo de mortoj estas droniĝo.
Rifuĝintoj
Rifuĝis 163781 homoj el sia domo. 13000 homoj loĝas en sia gubernio kaj la aliaj 33000 loĝas en ĉiuj aliaj gubernioj ekster la 3 damaĝitaj gubernioj. En mia gubernio Gunma venis 2861.
Mia amiko akceptis 10 homojn el 3 familioj (familio de lia filo kaj aliaj du) el Ibaraki. Li bezonas multe da manĝoĵoj kaj aliaj necesaĵoj, kiujn liaj amikoj kaj parencoj donacas. Se la urbo ne helpos lin, li havos malfacilon, sed mi ne havas informon pri tio. Se mi estus juna, ankaŭ mi volus adopti orfojn.
Perditaj ŝipoj
Hieraŭ mi skribis la nombron de perditaj ŝipoj. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi aperis pli detalaj, kaj pli grandaj nombroj pri la damaĝo pri fiŝado:
Gubernioj |
Perditaj ŝipoj |
Damaĝitaj havenoj |
Aomori |
546 |
17 |
Iŭate |
10552 |
111 |
Mijagi |
9717 |
142 |
Hukuŝima |
1068 |
10 |
Ibaraki |
249 |
15 |
Ĉiba |
335 |
11 |
Sumo |
22467 |
306 |
Kiom sinkis la lando de Japanio?
Urboj (Gubernioj) |
Centimetroj |
Mijako (Iŭate) |
19 |
Kamaiŝi (Iŭate) |
53 |
Minami-Sanriku (Mijagi) |
71 |
Duoninsulo Oĵika (Mijagi) |
116 |
Higaŝi-Macuŝima (Mijagi) |
51 |
Sooma (Hukuŝima) |
32 |
Namie (Hukuŝima) |
26 |
Iŭaki (Hukuŝima) |
50 |
Kita-Ibaraki (Ibaraki) |
46 |
Hitaĉi (Ibaraki) |
33 |
Ĉooŝi (Ĉiba) |
15 |
Kuraĝigaj novaĵoj kaj vortoj
1. Operaco “Infanlibroj al suferantoj”
Kelkdek verkistoj, eldonejoj kaj librovendejoj de infanlibroj starigis kampanjon “Sendu infanlibrojn al suferantaj infanoj kaj geknaboj, por ke ili ridu kaj esperu”. La 2an de aprilo ili sendis 200 skatolojn da libroj al infanvartejoj, bibliotekoj ktp. Fine de aprilo ili denove ekspedos. (La ĵurnalo Akahata la 8an de aprilo)
2. Skribiloj kaj uniformoj al geknaboj
S-ino Hirajama Mijoko (40-jara, Iŝinomaki, Mijagi) sendis mesaĝon per interreto: “Mi havas tri filinojn. Mia domo estis perdita en la cunamo kaj restis nenio. Bonvole sendu al ni skribilojn”. Dum 10 tagoj venis al ŝi 200 skatolojn da skribiloj kaj kajeroj. En multaj skatoloj estis leteroj. En iuj estis florsemoj. Ŝiaj filinoj akrigas ĉiujn krajonojn por ke ricevontoj tuj povu uzi tiujn.
Asocio de vestaĵoj en la urbo Kuraŝiki, gubernio Okajama, sendos 440 uniformojn, 524 pantalonojn kaj 298 sportajn vestaĵojn por suferantaj lernantoj. Oni volas, ke lernantoj vestu sin dece en la ceremonio de lernantiĝo. (La ĵurnalo Asahi la 8an de aprilo)
3. Flirtas flagoj de fiŝŝipoj
Japanaj fiŝŝipoj havas sian propran grandan flagon por deziri abundan fiŝadon. S-ro Ookoŝi Iŭao 44-jara en Kesennuma, Mijagi, trovis la flagon de sia asocio en la detruaĵoj. Li ligis la flagon al la plej longa stango kaj starigis ĝin. “Mi volas rekonstrui nian havenon kun multaj flirtantaj flagoj”. (La ĵurnalo Asahi la 6an de aprilo)
4. Buĝeto de 100 milionoj da enoj
La urbo Kataŝina, la gubernio Gunma, preparis 100 milionojn da enoj por ke 1000 rifuĝintoj povu vivi dum unu monato plu en sia vilaĝo. Tiu vilaĝo estas malgranda, montara vilaĝo. Eble la elspezo estos kompensita de la registaro, sed tiu decido kuraĝigas la rifuĝintojn.
(La ĵurnalo Mainiĉi la 8an de aprilo)
5. S-ino Saŭada Seki 74-jara (Oohunato, Iŭate) ricevis vestaĵon. Kiam ŝi surmetis ĝin, ŝi rimarkis malgrandan etikedon, sur kiu estis skribita “Esperu!” Ŝi diris: “Mi larmis pro la bonkoreco de tiu sendinto Kotani. Nun mi vivas kuraĝigite de ŝi. Kiam mi rikoltos rizon, mi sendos ĝin al ŝi”. (La ĵurnalo Asahi la 10an de aprilo)
6. S-ro Suzuki Joŝio 60-jara (Ŝiĉigahama, Mijagi)
La plej grava afero estas, ke ni havu fortan decidon por plenumi. La naturo estas granda, sed ankaŭ homaro estas granda. Pasintajn malfacilojn ni ĉiam venkis. Mi ne estas sola. Revenu ĉi tien post kelkaj jaroj kaj vi vidos, ke ni fartas bonege”. (La ĵurnalo Asahi la 10an de aprilo)
7. Printempo kaj sakuroj
Mi suferis pro la Hanŝin-Tertremo en 1995, kaj tiam mi estis subpremata per malĝojo kaj malfaciloj. Tiam konsolis min printempo kaj sakuroj. Dum mia vivo tiu-jaraj sakuro-floroj estis la plej belaj. Mi vere sentis min feliĉa pro tio, ke mi postvivis. Baldaŭ venos al Toohoku agrabla printempo kaj floros sakuroj. Mi deziras, ke vi paŝu por Espero. (Kiĵima Hiroŝi 73-jara, Koobe. La ĵurnalo Mainiĉi la 8an de aprilo)
Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra kalkulo, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
2011.04.11 (Lundo) |
|||
La 11an de aprlo
Laŭ la mito karpoj fariĝas drakoj, suprennaĝinte la akvofalon, tial ili estas simboloj de sukceso kaj prospero. Ĝenerale oni flugigas tiujn karpojn por la geknaba tago (la 5an de majo), tamen tiu familio flugigis ilin tre frue por kuraĝigi la suferantojn kaj la loĝantojn. Flugu karpojn por la bela estonteco!
Hodiaŭ estas la unumonata datreveno de tiu katastrofo. Dum tiu periodo ĉiun tagon mi verkadis raportojn, sed mi ĉesos verki ĉiun tagon, sed du fojojn semajne. Mi dankas vin pro via interesiĝo pri miaj raportoj.
Por fini mian unuan parton de la raportaro, unue mi raportos resume pri la nuna situacio, kaj due mi tradukos la eseon aperintan en la ĵurnalo, kiu tre plaĉis al mi.
1. Mortintoj kaj malaperintoj
La nombro de mortintoj estas 13013 kaj malaperintoj 14608.
2. Rifuĝintoj
La nombro de rifuĝintoj estas 15115. El tiuj 12000 loĝas en rifuĝejoj en 3 gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima. Aliaj 30000 (plejparte rifuĝintoj el la nuklea akcidento en Hukuŝima) loĝas en aliaj gubernioj.
Por la rifuĝintoj en la 3 gubernioj oni planas konstrui 70000 provizorajn domojn, sed pro manko de konstrumaterialoj (ĉar multaj fabrikoj estis detruitaj) kaj manko de tereno (ĉar tuj malantaŭ la detruitaj urboj kaj vilaĝoj estas nur motetoj) oni ne povas rapide konstrui la domojn.
Restas multega da kvanto da rubaĵoj. Oni nun strebas forigi tiujn, sed oni bezonos multajn monatojn por tio. Laboro por tio mem estas tre malfacila, sed samtempe oni devas serĉi malaperintojn kaj konservi valoraĵojn kaj memoraĵojn trovotajn el la ruinoj.
3. Nukleaj centraloj
Oni ankoraŭ ne sukcesis kvietigi la 4 reaktorojn en la centralo n-ro 1. Nun oni rekolektas forte radioaktivan akvon por uzi por malvarmigi la centralon. Por stabiligi la centralojn oni bezonas eble unu jaron. 6 reaktoroj en la centraloj n-ro 1 kaj n-ro 2 estos forĵetitaj, sed por tio oni bezonos minimume 20 jarojn.
Nun 6 urboj kaj loĝantoj en la radiuso de 30 kilometroj de la centraloj evakuis. La tereno estas tiel radiokatikva, ke laŭ mia supozo tiuj urboj malaperos kaj dezertiĝos.
4. Disvastiĝanta Radioaktiveco
Nuntempe tio ne estas serioza, sed povos estis, ke oni ne povos bone regi la reaktorojn kaj forta radioaktiveco denove disvastiĝos eĉ al Tokio. Pro la timo de radioaktiveco oni evitas aĉeti produktaĵojn kaj fiŝojn el Hukuŝima kaj la ĉirkaŭaj gubernioj, kio donas grandan damaĝon al terkulturistoj kaj fiŝistoj.
5. Manko de elektro
La elektro kompanio Tokio liveras tutan elektron al la regiono Kantoo (Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernio). Pro la akcidento de tiuj nukleaj centraloj kaj paneo de aliaj vaporenergiaj centraloj mankos elektro en somero. Tio donos damaĝon al la normala funkcio de trajnoj kaj fabrikoj. Ankaŭ en la regiono Toohoku oni timas mankon de elektro.
6. Sinsekvaj tertremoj
Post 17:23 hodiaŭ okazis forta tertremo kaj sekvis ĝin kelkaj pli malgrandaj. Grandega tertremo tordas platojn kaj tavolojn, tial ofte okazas fortaj tertremoj. Ni plu devas vivi atente pri tertremoj.
7. Politika kaoso
Rezulto de la elektoj por guberniaj asembleoj okazintaj la 10an de aprilo estis malvenko de Demokratia Partio, la nuna reganta partio. Post sia ekregado en 2009 ĝi perdadis subtenon de popolanoj, do sian gvidkapablon. Por solvi diversajn malfacilajn problemojn ĝia malfortiĝo certe donos malbonan influon.
Pinarbo de Espero en la detruo
Satoo Kei (ĵurnalisto)
La cunamo englutas belegan pinarbaron en Rikuzen-Takada. En 1667 riĉa komercisto plantigis ses mil pinarbojn kiel kontraŭtajdan arbaron. Antaŭ la cunamo 70 mil pinarboj allogis multajn turistojn.
Kiam okazis tiu tertremo, mi estis en Afriko. Ricevante informon pri la grandega damaĝo per interreto, mi sentis min frostigita. Se vere okazus tiom granda tertremo, mia hejmurbo Rikuzen-Takada ne povus esti sekura. Televido sendadis neimageblajn bildojn de damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, kaj fine venis novaĵo pri Rikuzen-Takada, kaj tie estis vorto “detruita”.
Mi tuj revenis al Japanio. Mi volus eniri en la damaĝitan regionon pli frue, sed pro manko de benzino tio ne eblis, kaj fine la 19an de majo mi celis la hospitalon en la urbo Morioka, kie estis mia mirakle savita patro. Li laboris en la gubernia hospitalo en la urbo Rikuzen-Takada. Kiam venis la cunamo, en la kvara etaĝo li apenaŭ saviĝis kun la akvo ĝis sia kolo. Poste ĝi rifuĝis al la tegmento, pasigis la frostan nokton, kaj en la sekvanta tago li estis savita per helikoptero. Li tuj komencis labori en la provizora hospitalo, sed baldaŭ malsaniĝis kaj enhospitaliĝis en la urbo Morioka.
Kiam mi renkontis mian patron, li ests malforta. Ankoraŭ ni ne sciis, kie estas mia patrino. Laŭ la informo de la najbaroj, ŝi promenis kun du hundoj proksime de sia hejmo ĉirkaŭ la 3a kaj 10 minutoj. Jam pasis 20 minutoj post la tertremo. Sed poste neniu scias pri ŝi. Povas esti, ke ŝi direktis sin al sia handikapa konato, ĉar ŝi laboris kiel interpretisto de manparolado.
Mi revenis al Rikuzen-Takado kun mia patro kaj serĉis mian patrinon. Mi estis opiniinta, ke mia patrino vivas ie, sed dum mi rigardadis la grandan damaĝon de la cunamo, mi ne plu povis esperi pri ŝi. Poste mi vizitadis lokojn, kie oni metas mortintojn. Estas tre malfacilega laboro rigardadi difektitajn, pli kaj pli nigriĝantajn kadavrojn. Tute ne sciante, ĉu mi volas trovi mian patrinon aŭ ĉu mi volas trankviliĝi, ne trovinte ŝian kadavron, mi rigardadis vizaĝon post vizaĝo de mortintoj senvorte. La nombro de mortintoj pli kaj pli grandiĝis. Ni ne forgesu, ke ĉiu nombro inkludas morton de unu homo kaj malĝojon de la rilatantaj homoj.
“Mi ne povas dormi, ĉiam pensante pri tio, kiamaniere mi povos vivi. Mia vivo estas en mallumo”, viro en siaj 50-jaroj en rifuĝejo murmuris kun malespero. La cunamo tute detruis la industrion de la marbordo Sanriku. Oni bezonas minimume kelkajn jarojn por reakiri la antaŭan prosperon. Tamen eĉ en tia situacio estas homoj, kiuj komencis paŝi por la rekonstruo. Eklaboris homoj, kiuj mem perdis siajn familianojn, kaj ekagadis homoj en Japanio kaj en la mondo por helpi kaj apogi suferantojn.
Laŭ la marbordo de de la urbo Rikuzen-Takada estis belega arbaro de pinarboj. Por kontraŭstari eventualajn cunamojn oni plantis pinarbojn kaj prizorgis la arbaron multajn jarojn. Tamen ĉi-foja cunamo englutis ĉiujn pinarbojn krom unu. Tiu arbo eltenis la cunamon kaj ankoraŭ staras impone, rekte kaj kun nevenkebla spirito, kvankam ĝi perdis ĉiujn siajn kolegojn. Nun oni nomas ĝin “Pinarbo de Espero”. Oni povas akiri “Esperon” nur per paŝoj al la estonteco. Nun ĉiuj ligas unu la alian kaj paŝas por la estonteco.
(tradukita el la eseo de s-ro Satoo Kei en la ĵurnalo Akahata la 5an de aprilo 2011)
Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
2011.04.13 (Merkredo) |
|||
La 13an de aprlo
Vi povas vidi sakuro-florojn sur la digo. Ĉu la homoj en la parko trinkas kaj manĝas produktaĵojn el Toohoku?
Trinku sakeon el Toohoku
Estas nia kutimo pikniki sub la belaj sakuro-floroj, sed ĉi tiun printempon ni ne havas tian emon, rigardante grandan suferon de Toohoku-anoj. Tial multaj ĉesis pikniki, vojaĝi, butikumi ktp., tamen tio ne estas bona por la japana ekonomio. Iu sake-kompanio en Toohoku interrete sendis mesaĝon, ke ne suferantoj trinku sakeon de Toohoku kaj tio estas vera kuraĝigo. Kunsentinte tiun mesaĝon, multaj aĉetas sakeon kaj produktaĵojn el Toohoku kaj oni komencis pikniki. Havi funebran senton estas bona por iom da tempo, sed se tio daŭrus longe, la tuta Japanio mortus kun multaj bankrotoj. Jam unu monato pasis, do ni kuraĝigu la suferantojn alimaniere kaj vigligu la japanan ekonomion.
Oftaj tertremoj
La 11an vespere okazis relative granda tertremo (M.7,0) kun la forteco 5 kaj mortis 4 homoj en la gubernioj Hukuŝima kaj Ibaraki. Sekvinte ĝin ĝis la la vespero de la 12a okazis unu tertremo kun la forteco 6, tri tertremoj kun malpli ol 5, 8 tertremoj kun 4 kaj multaj malgrandaj. Ŝajnis al mi, ke okazis tertremoj ĉiun dekan minuton. La Meteologia Agentejo prognozis, ke la tertremo kun la magnitudo 7 povos okazi ĝis la 18a de aprilo je 10% de la certeco. Oni diras, ke dum unu jaro okazos tertremoj kaŭzitaj de la plej granda tertremo.
Hukuŝima fariĝis samnivela kiel Ĉernobil
La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento de Hukuŝima estas 7, la plej serioza nivelo kaj sama kiel tiu de Ĉernobil. Kiam la kovrilaj domoj de la reaktoroj eksplodite detruiĝis, la registaro konstatis , ke la nivero estas 5, same kiel tiu de Thre Mile Island en Usono.
Same kiel la loĝantoj ĉirkaŭ Ĉernobil, loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj en Hukuŝima ne povos reveni al siaj urboj kaj vilaĝoj. La registaro tion ne diras, sed mi estas certa.
Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
Strange hieraŭ la nombro de malaperoj saltis.
2011.04.16 (Sabato) |
|||
La 16an de aprilo
En la korto de la najbara templo estis tavoloj de sakuro-petaloj. Mi desegnis vizaĝon. Ĉu ŝi estas ĝoja aŭ malĝoja?
Kuraĝiga propono de s-ino Oomoto Kazuko
En ĵurnaloj kaj televido mi ofte legas kaj vidas homojn deklari: “Mi certe kulturos undarion” kaj “Mi rekonstruos hereditan fabrikon de sojsaŭco” ktp. Por kuraĝigi tiujn homojn, mi proponas, ke ni antaŭmendu la produktaĵojn, kondiĉe ke ili sendu tiujn, kiam ili rekonstruos sian profesion kaj fabrikon. Tiamaniere ni povos teni simpation kun ili kaj samtempe povas kuraĝigi ilin.
(la ĵurnalo Asahi, la 14an de aprilo)
Kuraĝigaj donacoj de s-ro Suzuki Kijonobu
La 12an s-ro Suzuki veturis de Ooska al Hukuŝima 600 kilometrojn, kunportante 3500 dorayaki-ojn, tradiciajn fabopastajn kukojn. kaj la 12an kaj la 13an li donacis tiujn en 16 rifuĝejoj. Antaŭ nelonge li ricevis unu telefonvokon: “En aŭgusto mi perdis mian filinon kaj estis tre malĝoja. Tiam hazarde mi gustumis vian dorajaki-on kaj tiu dolĉa gusto konsolis min multe. Mi opinias, ke via dorajaki same konsolos suferantojn en malespero. Bonvole donacu tiujn”. Li ŝanceliĝis, sed kiam li rememoris, ke la elpensinto de tiu nova dorajaki devenas de Hukuŝima kaj li uzas farunon el Iŭate, li decidis. (La ĵurnalo Akahata, la 14an de aprilo)
Unu dorajaki-o minimume kostas 100 enojn (1 eŭron), do 3500 kostas 350000 enojn. Kiom da horoj kaj homoj li bezonis por fari tiom multe da kukoj?
Ĝojiga novaĵo pri Tokio-Disney-Lando
Tokio-Disney-Lando apud Tokio estas tre fama parko ne nur por japanoj sed ankaŭ por azianoj. Ĝi estis fermata pro la likvidigita tero kaŭzita de la tertremo, sed finfine ĝi refunkciis la 15an de aprilo. Antaŭ la pordo atendis multaj homoj kaj rapidis al sia ŝatata prezentaĵo. Dum la tago 100 mil homoj vizitis ĝin. Pro la manko de elektro ĝi estas malferma nur dum la tago, fermiĝante je la 6a horo. El la tarifo, 300 enoj (3 eŭroj) estas donacotaj al suferantoj.
Kuraĝiga novaĵo pri tinusoj
La unuan fojon post la katastrofo venis 71 tunojn da tinusoj kaptitaj en la Pacifika Oceano proksime de la insularo Mariana al la haveno Kamaiŝi. S-ro Saitoo Kacuĵi, pograndisto de fiŝoj, diras: “Multaj miaj klientoj ankoraŭ fermas sian vendejon kaj restoracion, do mi ne estas certa, ke mi povos vendi ĉiujn tinusojn, sed mi paŝas antaŭen”.
(La ĵurnalo Akahata, la 14an de aprilo)
Komitato por rekonstru-projekto
La 14an de aprilo la 15-kapa komitato por la rekonstruo havis la unuan kunsidon. La speciala konsilanto s-ro Umehara Takeŝi, filozofo, salutis: “Ĉi-foja katastrofo estas nek natura, nek homa, sed civilizacia. Atomenergio riĉigas kaj faciligas nian vivon. Tiu civilizacio estas nun juĝata”. La komitato prezentos la unuan raporton ĝis la fino de junio kaj la finan raporton ĝis la fino de tiu ĉi jaro.
Letero el Hukuŝima
Hieraŭ la unuan fojon post la tertremo ni havis Esperanto-kunsidon. 8 homoj kolektiĝis kaj ni ekskursis al Hanami-jama por vidi sakurojn. Ĉiuj publikaj kunsidejoj ne uzeblas en aprilo kaj majo, ĉar tiuj lokoj estas uzataj por rifuĝintoj, tial ni planas iri ien en tiuj du monatoj anstataŭ havi kunsidon en ĉambro.
Mi havis preskaŭ neniun damaĝon, kiam okazis tiu tertremo, sed aliaj esperantistoj havis damaĝojn kiel doman kaj mebran rompiĝon, falon de la ĉirkaŭbariloj ktp. La 7an kaj la 11an denove okazis grandaj tertremoj. Ni ĉiuj havis grandan timon. Eĉ nun ni sentas nin ĉiam tremantaj. Troviĝas ne malmultaj lernejoj ne uzeblaj pro la tertremaj damaĝoj.
Ĉiun tagon mi kontrolas la densecon de radioaktiveco en nia gubernio Hukuŝima. Ĝi diferencas de loko al loko. La centra parto de la urbo Hukuŝima kaj la urbo Date estas pli dense malpurigitaj ol aliaj lokoj, sed ni havas nenion fari por eviti ĝin.
En aŭtuno ni organizos Kongreson de Toohoku en mia urbo Hukuŝima. Mi esperas, ke multaj venos por kuraĝigi nin.
*(mikrosiverto/ unu horo)
Subvencio por biciklo
S-ino Takada Aja, juna esperantistino en la urbo Iŝinomaki, posedas ekspoziciejon/artgalerion nomatan Birdo-Spaco. Ekde la komenco de la lasta jaro ni uzis ĝin kiel Esperanto-kunsidejon, sed ĝi estis damaĝita de la cumano. Ankaŭ ŝia biciklo estis difektita. Malgraŭ sia propra malfacilo, ŝi helpas aliajn rifuĝintojn. Tamen sen biciklo tio estas tre malfacila, pro kio japanaj esperantistoj mondonacis al ŝi por aĉeti porteblan, elekrohelpan biciklon (120 mil enoj, 1200 eŭroj).
Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
Strange la 12an la nombro de malaperoj saltis.
2011.04.18 (Lundo) |
|||
La 18an de aprilo
Unu post la alia loĝantoj forlasas sian karan hejmon.
Kvaroblaj suferoj
Loĝantoj en kaj de Hukuŝima suferas pro la tertremo, la cunamo kaj la akcidento de la nukleaj centraloj, kaj krome diskriminacia onidiro pro radioaktiveco.
En Hukuŝima estas tute malpermesite ekspedi foliajn legomojn sur merkaton kaj parte lakton pro radioaktiveco, sed ankaŭ aliaj permesitaj agrikulturaj produktaĵoj estas rifuzitaj aŭ ne bonvenaj. Ankaŭ fiŝistoj en Hukuŝima kaj en la najbara gubernio Ĉiba devas multe rabate vendi la kaptitajn fiŝojn.
La urbo Kaŭasaki en la gubernio Kanagaŭa deklaris, ke la urbo akceptu rubaĵojn el Hukuŝima, sed venis kvar mil negativaj leteroj kaj faksoj al la urbo, plendantaj, ke la urbo estos malpurigita per radiaoaktiveco el Hukuŝima.
Oni diras, ke kiam geknaboj el Hukuŝima ludis en parko, aliaj evitis ilin pro ilia deveno. Iu infano, kiu translokiĝis al infanĝardeno en alia gubernio, estis vokita “Radnjo!” (infano de radioaktiveco).
Ne ĉiuj japanoj estas decaj kaj noblaj. Multaj estas egoismaj kaj eĉ aĉaj.
(la ĵurnalo Asahi, la 16an de aprilo)
Provizora kompensa mono
La registaro decidis la provizoran kompensan monon al 48000 evakuintaj familioj en 12 urboj en la radiuso de 30 kilometroj de la nukleaj centraloj kaj petis de la elektra kompanio Tokio rapidan pagon.
Por unu familio: 1 miliono da enoj (10000 eŭroj)
Por familio kun unu membro: 750 mil enoj
Multaj homoj plendas pro malgranda sumo. La registaro ankoraŭ ne decidis kompensan monon al terkulturistoj kaj fiŝistoj, kiuj suferas pro malfamo de “radioaktivecaj” guberninomoj.
Damaĝoj de la nuklea akcidento
(Rilatantaj homoj/kompanioj, perdoj) (100 enoj = 1 eŭro)
Malpermesitaj legomoj kaj lakto
84 mil terkulturistoj, 67,1 miliardoj da enoj jare
Fiŝado en Hukuŝima, Ibaraki kaj Ĉiba
59, 7 miliardoj da enoj jare
Rizkulturado en la radiuso de 30 kilometroj
15 mil terkulturistoj, 16 mil hektaroj
Bovinoj en la radiuso de 30 kilometroj
600 bovistoj, 14 mil mortintaj bovinoj
Konstruistoj en 12 urboj en la radiuso de 30 kilometroj
1382 konstrukompanioj, 10 miliardoj da enoj
Hoteloj en la orienta Japanio
390 mil mendoj
Alkoholaĵoj en la radiuso de 30 kilometroj
1610 vendejoj, 62 mil kilolitroj
(la 15an de aprilo, la registara raporto)
70% de la kompanioj suferis pro la katastrofo
En la gubernio Gunma 300 kilometrojn fore de Hukuŝima, iu banko en la urbo Takasaki publikigis la rezulton de la enketo al 100 kompanioj pri suferoj de la katastrofo.
Suferoj de la katastrofo:
16%: rektaj damaĝoj de la tertremo al oficeja konstruaĵo kaj maŝinaro
70%: malmultiĝo de mendoj, manko de produktaĵoj kaj materialoj kaj nuligoj de eventoj
Estontaj malfaciloj (oni rajtas elekti tri faktorojn):
56%: halto de elektro
50%: ŝrumpiĝo de konsumemo
30%: rompiĝo de transportrimedoj
12%: nuklea akcidento
Prognozo pri la estonta profito:
71%: malgrandiĝos.
23%: same kiel antaŭe
4%: multiĝos
(la ĵurnalo Asahi, la 16an de aprilo)
Dankemo de s-ino Itoo Ai (80-jara, loĝanta en rifuĝejo en la urbo Mijako)
Mi dankas kaj dankas, helpate de bonkoraj homoj en la tuta mondo. Mi nun loĝas en la rifuĝejo, sed mi ne esperas pli. Vidante landojn helpi unu la alian, mi sentas, ke la mondo estas la unu. Mi devas strebi kaj por mi mem kaj por aliaj homoj.
Reciprokaj kuraĝigoj inter suferantoj kaj s-ino Sakamoto Kikuko (75-jara loĝanta en Tokio)
Post la katastrofo, mi komencis sendi necesajn aĵojn al suferantoj, sed pli bone mi volis helpi ilin. Mi legis voĉojn de suferantoj en ĵurnaloj kaj komencis sendi taŭgajn aĵojn, celante tiujn homojn. Ekzemple mi sendis ŝtrumpetojn, sakojn ktp. kun mia saluto al s-ro Takino, mezlernejano. Mi tute ne atendis respondojn, sed jam venis al mi 15 leteroj. Takino skribis jene: “Dankon pro viaj varmaj donacoj. Mi estas kortuŝita pro via bonkoro. Mi strebos por la rekonstruo de la urbo kaj por mia revo fariĝi policano”. Virino, kiu perdis siajn patrinon kaj edzon skribis: “Ĉiuj estas en malespero, tamen eĉ en tiu situacio ĉiuj kunlaboras por vivteni sin. Mi certe releviĝos”. S-ino Sakamoto suferas pro pneumonio de 3 jaroj kaj ĉiam pensis pri sia morto, sed nun estas savita de iliaj leteroj.
Filozofiaj vortoj de Nakamura Humika (11-jara, loĝanta en rifuĝejo en la urbo Mijako)
Mi volas havi liberecon. Libereco kaj neokupiteco estas malsamaj. Kiam mi estas libera, mi povas fari, kion ajn mi volas. Sed kiam mi estas neokupita, mi havas nenion fari. Tial mi volas havi mian domon, por ke mi havu liberecon.
Ridoj de Itoo Hiroki (16-jara lernanto en rifuĝejo en la urbo Iŝinomaki)
Jam mi pasigis unu monaton en la rifuĝejo. En la vivo, al kiu mankas akvo, gaso kaj elektro, mi havis ĝojon, kiam tiuj servoj refunkciis. Mi nun sentas la gravecon de la fakto, ke mi postvivis. Komence mi ne povis adaptiĝi al tiu situacio, sed nun mi ofte ludas kun infanoj, por ke ili estu liberigitaj de la maltrankvilo. En malfacilo necesas ridoj.
Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
Strange la 12an la nombro de malaperoj saltis.
2011.04.20 (Merkredo) |
|||
La 20an de aprilo
Ĉiu vilaĝo havas sian templon, kie vilaĝanoj kolektiĝas okaze de diversaj festoj. Kiam oni rememoras sian hejmlokon, en la kapo venas bildoj de la montoj, riveroj kaj vilaĝtemplo.
6~9 monatoj estas necesaj
La 17an de aprilo la elektro Kompanio Tokio publikigis programon ĝis la kvietigo de la nukleaj reaktoroj jene:
La unua etapo: 3 monatoj
Malvarmigado de la reaktoroj
Malmultigado de eliganta radioaktiveco
La dua etapo: 3~6 monatoj
Tenado de la reaktoroj en la “malvarmtemperatura halto” (en la stabila stato de malpli ol 100-gradoj)
Tamen estas nebule, ke oni povos bonorde sekvi tiun programon, ĉar en la reaktoraj konstruaĵoj estas plene de densa radioaktiveco.
Al tiu programo loĝantoj rifuĝintaj pro radioaktiveco reagas jene:
S-ro Ooura Joozoo (62-jara): Naŭ monatoj! Tio signifas, ke dum tiuj monatoj, mi ne povos serĉi mian malaperintan edzinon. Ĝis mi trovos ŝin, mi ne povas labori.
S-ro Toĉikubo Ĵiroo: La demando estas, ĉu ni povos reveni aŭ ne. Eĉ se oni sukcesos haltigi la eliĝon de radiaktiveco, la tero ne tuj puriĝos. Certe ni bezonos kelkaj jarojn plu.
S-ino Hajaŝi Joŝie (44-jara): Mi jam rezignis reveni hejmen pli frue ol 5 jaroj. Mi ne intencas reveni ĝis oni garantios nian sanon tie.
S-ino Amano Sumiko (60-jara): Mi volas scii ne nur la tempon de nia hejmenreveno, sed ankaŭ la sumon de la kompensa mono. Antaŭe ni interparolis: “Ni renkontiĝu en la hejma urbo”, sed lastatempe jam neniu parolas pri tiu temo.
S-ro Takeoka Kazuo (68-jara): Mia enspezo fariĝos nur el pensio. Hejmenreveninte, mi volus plu labori en la kampo, sed por tio mi bezonos 20~30 jarojn.
S-ro Kimura Isao (66-jara, prezidanto de Asocio de malgrandaj fiŝŝipoj de la gubernio Ibaraki): Ne kredeble! Se ni ne povos fiŝkapti dum 6 monatoj, fiŝindustrio ĉi tie malaperos.
(La ĵrnalo Asahi, la 18an de aprilo)
Mortoj superis malaperojn
Finfine la nobro de mortoj superis tiun de malaperintojn. Laŭ la polico je la 18a horo de la 18a de aprilo mortoj estis 13895 kaj malaperoj 13864.
Ĝis la 9a de aprilo laŭ la ĵurnalo Asahi, kaj poste laŭ la Buroo de polico.
Oftaj tertremoj
Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis pri oftaj tertremoj. Hodiaŭ mi havis pli detalan informon pri tio, do mi denove skribos pri tiu temo:
Laŭ la meteologia agentejo, ĝis la 15a de aprilo okazis posttremoj de la Granda Tertremo jene:
M7-klasaj 5 fojoj
M6-klasaj 72 fojoj
M5-klasaj ĉirkaŭ 500 fojoj
Ĝis tiu ĉi Granda Tertremo averaĝa jara ofteco de tertremoj de pli ol M5 estas 150~250, do dum tiu unu monato okazis 2-3-oble pli multaj tertremoj ol en averaĝa jaro. Tiuj tertremoj okazis en kaj ĉirkaŭ la zono de 500 kilometroj de sudo al nordo kaj 200 kilometroj de oriento al okcidento, sed aliaj ankaŭ en aliaj lokoj. Post la Granda Tertremo ŝanĝiĝis la strukturo de la forto direktanta al la japana insularo. Pro tio aktiviĝis tertremoj kaj 10 vulkanoj inkluzive monton Fuĵi en la orienta parto de Japanio.
La agentejo plej timas la okazigon de tertremo de M8-klaso en la maro ekster la Granda Tertremo. Tiu povos kaŭzi grandan cunamon denove. Alia timo estas tertremo okazonta sub Tokio, kie kruciĝas tri platoj: Tera plato, Pacifikoceania plato kaj Filipina plato. Eĉ la pli malgranda M6-klasa tertremo povos kaŭzi grandan damaĝon. (la jurnalo Asahi la 17an de aprilo)
2011.04.22 (Vendredo) |
|||
La 22an de aprilo
Ĉiuj vivoj estas egalaj, sed ....
Monkolekto por biciklo
Esperantistoj sukcese kolektis 190000 enojn (1900 eŭrojn) por aĉeti biciklon kostantan 120000 enojn por s-ino Takada Aja en la detruita urbo Iŝinomaki. Ŝia artgalerio estas damaĝita, sed ŝi helpas aliajn pli seriozajn suferantojn. Por tio ŝi bezonas porteblan, elektrohelpan biciklon. Tiu propono venis de s-ro Teduka Takaŝi en la urbo Tagaĵoo, kaj s-ro Makino Micuo prizorgis la monkolektadon.
S-ro Makino skribis en sia mesaĝo jene: “La 13an de aprilo, 1945, mi apenaŭ saviĝis en la usona aeratako al Tokio. Dum mia knabaj tagoj mi ĉiam suferis pro malsato. Laŭ onidiro, ke en la gubernio Kumamoto ankoraŭ restas manĝaĵoj, mi translokiĝis tien, sed ankaŭ tie mankis manĝaĵoj. Min helpis miaj instruistoj kaj amikoj ankaŭ malriĉaj. Dank’ al tio, mi, tiutempe estante 13-jara kaj sola vivanta, povis postvivi. Ĉi-fojaj katastrofoj kaj la akcidentoj de la nukleaj centraloj estas reapero de miaj knabaj tagoj, tial tiuj ne estas alies afero”.
Suferoj de bestoj
En la katastrofo ne nur homoj sed ankaŭ bestoj suferis/as.
Orfiŝoj
Mortis ĉiuj orfiŝoj en la hejmo de mia amiko en la gubernio Hukuŝima. Akvujo ne rompiĝis, sed la tertremo sukuis ĝin kaj akvo elŝprucis. Laŭ ŝia supozo en tiu skuado tiu 20-jara, 30-centimetra orfiŝo batis sin kontraŭ la vitro. Ĝia vosto multe vundiĝis. Ŝi metis ĝin en alian akvujon sed baldaŭ ĝi mortis. Ankaŭ ĉiuj aliaj malgrandaj orfiŝoj mortis. Ŝi ĉagreniĝis pro ĝia morto, ĉar ĝi estis ŝia longa amiko.
En kelkaj akvarioj fiŝoj multe mortis pro la tertremo kaj posta elektra paneo.
Toohoku-regiono estas fama pro bongustaj ostroj, sed pro la cunamo ĉiuj ostroj mortis en la maro.
Katoj kaj hundoj
S-ino Sano Tomoko (62-jara, rifuĝinto en la urbo Iŝinomaki): Mia 4-jara kato Momo mortis en la cunamo. Ŝi estis tre aminda. Kvar tagojn post la cunamo mi revenis hejman kaj trovis ŝin en la ŝranko, kien ŝi kaŝis sin kiam ŝi havis timon. Mi enterigis ŝin en la korto. Mia telefonilo rompiĝis, tial mi ne povas vidi ŝian foton en ĝi. Mi sentas min tre malĝoja, rememorante ŝin.
(la ĵurnalo Asahi, la 15an de aprilo)
En la urboj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj homoj devis haste evakui la domon, lasinte siajn hundojn kaj katojn, ferminte tiujn en la domo aŭ liginte per ŝnuro. Multaj pensis, ke tio estas provizora kaj mallonga rifuĝado, sed efektive ne. Nun Asocio nomata UKC-Japanio, petite de la bestposedantoj, vizitas la domojn. Oni plejofte trovis la katojn kaj hundojn mortaj, sed surstrate oni jam kaptis 150 vagantajn hundojn. Se oni ne povos trovi la posedantojn, oni serĉos novajn prizorgantojn.
Kokinoj
35000 kokinoj mortis en la kokinejoj de s-ro Hurujama Koohei 77-jara en la urbo Jamamoto en la gubernio Mijagi. Post la tertremo elektro ne venis. Dum kelkaj tagoj li varmigis la kokinejojn per memproduktita elektro, sed baldaŭ elĉerpiĝis petrolo por tio. Krome la vojeto al la kokinejo estas detruita kaj li ne povis transporti nutraĵon kaj akvon tien. Ĉiuj kokinoj mortis. Li enterigis ilin kiel “rubaĵojn” en sian terenon. Li perdis pli ol 10 milionojn da enoj, sed li ne rezignis. “Mi perlaboris monon per kokinoj dum mia tuta vivo. Mi venkos ĉiajn malfacilojn”.
(la vespera papero de ĵurnalo Mainiĉi, la 14an de aprilo)
Ĉeval!oj
En Japanio ni malofte vidas ĉeval!ojn en nia ĉiutaga vivo, sed la urbo Sooma estas fama pro “Festivalo de Ĉeval!oj”, en kiu homoj en la kostumo de samurajoj (militistoj en la feŭdisma epoko) sur la ĉeval!o batalas. Por tio multaj terkulturistoj havas sian ĉeval!on. Nun kelkdek ĉeval!oj estas postlasitaj en la malpermesita zono pro la evakuo de loĝantoj. S-ino Kaŭaŝima Masami, 31-jara oficistino de Asocio “Sooma kun ĉeval!o”, tiujn ĉeval!ojn prizorgas kaj sendas al la norda insulo Hokajdo. La 4an de aprilo ŝi trovis unu vundiĝintan kaj maldikiĝintan ĉeval!on sur la strato. Ŝi tre bedaŭras, ke ŝi ne povas savi tiujn forlasitajn ĉeval!ojn pro radioakteiveco kaj posttertremoj.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 11an de aprilo)
Bovinoj
Ĉirkaŭ la nukleaj centraloj loĝas multaj bovistoj. Mi tradukas parton de du raportoj en du revuoj.
Malaperis ĉiuj sonoj el la urbo krom bruoj de fortaj ventoj. Sur la ĉefa strato kuŝis granda hundo, siberia huski, kaj tien kolektiĝis aliaj du hundoj. Ili rigardis min sub la ŝildo “Atomenergio, nia esperplena, estonta energio”. Tiu ĉi loko estas 4 kilometrojn fore de la Hukuŝima-centralo n-ro 1....
Ni eniris en la urbon Namie. En la tereno de terkulturisto mi trovis bovinejon. Kiam ni eniris en ĝin, venis al ni forta malbona odoro. En la malluma bovinejo ni vidis dekkelkajn bovinojn, iuj kuŝantaj, iuj starantaj, ĉiuj tute senmovaj. La unu, kiuj ŝajne dormas, ne havis okulon. Eble korvoj formanĝis ĝin. 6 bovinoj jam mortis. Tiu malbonodoro estis kadavra fetoro. Ĉiuj bovinoj estis ligitaj per du ŝnuroj al la fostoj....
(la revuo “Focus”, la 20an de aprilo).
Malferminte la pordon, tie mi vidis inferon. Rigardis min maldikegaj bovinoj. Sur la planko kuŝis multnombraj kadavroj. Bovinoj loĝis/as po kelkaj en la 10 fakoj apartigitaj per bariloj. Triono jem mortis. Vivantaj bovinoj plendas ion. Ili sekvis min per siaj okuloj. Ili diris: “Donu al mi akvon”. En alia angulo estis ĉeval!o, kiu lekis sian mortan amikon....
Ni proksimiĝis al la zono 15 kilometrojn fore de la nuklea centralo. Mi vidis multajn korvojn sur la tegmento de bovinejo. Ni eniris. Etendiĝis terurega pejzaĝo. Multaj bovinoj morte kuŝis, kvazaŭ unu sur la alia. Iuj perdis siajn okulojn, iuj jam skeltiĝis. Perdiĝis kapo el bovido. Eble pli frue ili estis forĵetitaj ol bovinoj en la antaŭa bovinejo, tial vivantaj estis tre malmultaj. Ili vivis, sed apenaŭ vivis, maldikiĝinte kaj ne povante stari. Iuj baraktis tiel, ke iliaj genuoj sangis.
Mi ne povas plu rigardi ilin, kaj eksteren iris. Sur la strato vagadis “sovaĝaj” bovinoj. Eble bovistoj esperis, ke ili pli longe vivos ekstere.
Mi renkontis bovistojn, kiuj ankoraŭ prizorgas siajn bovinojn. S-ro Konno Eiĵi (62-jara) donis lakton al bovido nomata Sajuri, dirante: “Ŝia patrino ne zorgas pri ŝi, do anstataŭe mi devas. Ŝi estas tre aminda. Kiam mi vokas ŝian nomon, ŝi venas al mi”. Li loĝas en la rifuĝejo, de kiu dufoje ĉiun tagon li vizitas sian bovinejon.
S-ro Takahaŝi Tadamasa 56-jara revenis al sia bovinejo post 10-taga rifuĝado. “Mi ne melkis ilin dum 10 tagoj, do ili muĝis pro mamdoloro. Poste mi venas ĉi tien ĉiun tagon”. Melkitan lakton li devas forĵeti, ĉar estas malpermesite al li sendi ĝin al merkato pro radioaktiveco. Li palpis unu bovinon, dirante: “Tiu ĉi estas tre ĝentila. Mi amas ŝin”.
S-ro Konno Hiroŝi 50-jara diras: “Se ĉio estus perdita, mi povus rezigni, sed ĉi tie ŝajne ĉio estas bonorda. Se estos malpermesite al ni loĝi ĉi tie, kio okazos al miaj bovinoj? Ĉu mi lasos bovinojn morti ĉi tie? Ĉu mi renkontos mortintajn bovinojn post la permeso? Mi ne povas toleri tion”.
Mi estas kortuŝita pro la vortoj de la bovistoj, kiuj prizorgadas siajn “familianojn” eĉ en tia senespera situacio.
(la revuo Friday la 29an de aprilo)
Laŭ la registaro, jam mortis aŭ estas mortigitaj 14000 bovinoj.
Savita kato
Sinsekvis tro malĝojigaj raportoj. Laste mi prezentos bonan novaĵon de s-ino Suzuki Nozomi (46-jara):
Mi aŭdis, ke mia kato nomata Hinata estas ĉirkaŭ ĉi tie, kaj mi venis. Mi vidis ŝin sola sidanta sur la rubaĵo. Mi plorkriis pro ĝojego. Jam pasis pli ol unu monato, tial mi rezignis ŝin. Ŝi estas iom maldika sed fartas bone. En la rifuĝejo mi ne rajtas havi katon, do mi devas lasi ŝin ĉi tie, sed tio estas tre malfacila por mi. Mi volus palpi al ŝi la kapon eterene ĉi tie. (la ĵurnalo Asahi la 15an de aprilo)
2011.04.25 (Lundo) |
|||
La 25an de aprilo
Katakuri
Turismaj lokoj estas senhomaj. Oni ne emas vojaĝi en tiu malĝoja etoso, sed tio malpli prosperigas la japanan ekonomion. Mi kaj mia edzino decidis iri al la varmfontejo Minakami en mia gubernio kaj tranoktos en la hotelo Macu-no-i komence de majo, kie en 2007 ni organizis la 94an Japanan Esperanto-Kongreson. Ĝi estas tre bona hotelo kaj ĝenerala kosto estas pli ol 20000 enoj (200 eŭroj). Mi trovis en ĝia hejmpaĝo specialan prezon por helpi la suferantojn, kiu kostas nur 9000 enojn kun vespermanĝo kaj matenmanĝo. El tiu prezo 1000 enoj iros al la suferantoj. Ni planas grimpi sur la najbaran monton en la sama urbo por vidi florojn de katakuri.
Estis fermita la zono en la radiuso de 20 km
La 22an de aprilo la registaro jene decidis novan instrukcion rilatantan la rifuĝon de loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj.
1. Malpermesita zono (ruĝa en la mapo)
Ĝis nun la registaro rekomendis al la loĝantoj en la zono en la radiuso de 20 kilometroj, ke ili rifuĝu ekster tiun zonon, sed tio ne estis deviga kaj la vojoj ne estis fermitaj, do 170 homoj ankoraŭ loĝis en ĝi kaj multaj portempe revenis por preni necesajn aĵojn el sia hejmo aŭ prizorgi postlasitan brutaron. Sed de nun ĉiuj vojoj estas blokitaj/fermitaj kaj la loĝantoj ne rajtas loĝi en la zono aŭ reveni en ĝin.
2. Zono por rifuĝi laŭplane (verda en la mapo)
Ĝi estas la zono, kiu estas ekster la radiuso de 20 km sed povos fariĝi danĝera pro radioaktiveco. Laŭ la esploro, detektita kvanto de radioaktiveco difernecas de loko al loko. Radioaktiveco flugas pli dense nordokcidenten, pro kio la urboj IIdate, Kacurao kaj Kaŭamata estas inkluditaj en la tiu zono. Loĝantoj devas lasi sian domon ĝis la fino de majo.
3. Zono por prepari sin por rifuĝi en la urĝa okazo (blua en la mapo)
Ĝi estas la zono inter la radiuso de 20 km kaj 30 km kaj ne apartenatna al la “Zono por rifuĝi laŭplane”. Loĝantoj en tiu zono devas prepari sin por restadi endome aŭ eliri eksteren okaze de eligo de densa radioaktiveco. Oni rajtas loĝi tie, sed la registaro volas, ke ili rifuĝi pli frue eksteren.
Reagoj de la loĝantoj
Meznokte de la 22a de aprilo la zono en la radiuso de 20 kilometroj estis fermita. Antaŭ tio multaj loĝantoj hastis al sia hejmo por laste adiaŭi sian hejmon.
83-jara viro rifuĝinta en la urbon Aidu diris: “Tiu domo kaj tiu kampo estis nia vivo. Mi kaj mia edzino decidis, ke ni mortu en tiu domo”. Apud li lia edzino ploris, murmurante, ke ŝi volas morti.
S-ro Iga Sukejuki: “La 21an mi revenis hejmen. Miaj 23 bovinoj proksimiĝis al mi, petante nutraĵon, sed mi ne donis ĝin al ili, ĉar ili devas poste vivi sovaĝe”.
La respondeculoj en la 8 urboj ĉirkaŭ la centralo diskutis pri tio, kiel trakti la bovojn. La gubernio intencas translokigi eksteren bovinojn tenatajn en la radiuso de 20-30 km, sed en la 20-kilometra zono oni devas lasi bovinojn morti.
61-jarulo: “Mi antaŭvidas, ke mi ne povos reveni hejmen, ĉar mia domo baldaŭ difektiĝos kaj la tero estas malpurigita. Mi volas translokiĝi al la insulo Okinavo, kie ne ekzistas nuklea centralo”.
(La ĵurnalo Asahi, la 22an de aprilo)
2011.04.29 (Vendredo) |
|||
La 29an de aprilo
Letero de s-ino Hukagaŭa Kazumi (42-jara)
Kiam okazis la tertremo de Hanŝin en 1995, mi estis en la 9a etaĝo en Koobe. Mi pensis, ke milito komenciĝis kaj bomboj eksplodis, tial mi restis tie en stuporo dum kelkaj horoj, kaj fine estis savita de mia amiko el la proksimiĝanta fajrego.
En universitato mi lernis francajn kantojn kaj tiam mi agadis kun alikampaj artistoj, sed la tertremo rabis al mi la tutan intereson pri tiuj aferoj. Du semajnojn post la tertremo, mi ekpensis, ke mi povos kanti japanajn malnovajn kantojn. Mi prove kantis al miaj amikoj. Ili tuj entuziasmiĝis. Ni tre ŝatis tion. Ni komencis viziti detruitajn stratojn kaj kantis. Preterpasantoj kun masko kaj dorsosako haltis kaj sidiĝis ĉirkaŭ nin. Ni kantis, kaj ili kantis kune, kaj fine tio fariĝis granda kantado kun larmoj.
En malfacila situacio ĉe ni restas nur io, kio ekzistas en la profundo de nia koro. Scio, kiun ni akiras en la posta vivo, defalas. Tiam ni bezonis tiujn kantojn. En la rifuĝejoj, kiam ĉiuj havas malfacilon, kantu tiujn kantojn kune.
Nun mi ofte havas koncertojn pri tiuj kantoj en lernejoj kaj maljunulejoj.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de aprilo)
Ni havas kantojn nomatajn “kantoj aprobitaj de la ministerio de edukado”. Antaŭe en ĉiuj elementaj lernejoj tiuj kantoj estis devigaj, tial la plejparto de la popolanoj povas kanti ilin. La plej amata kanto estas “Hejmloko”. Kiam homoj aŭskultas ĝin, ili certe emociiĝas, rememorinte siajn junajn tagojn, kaj maljunuloj nepre larmas. Ĉi-foja cunamo detruis belajn hejmurbojn kaj vilaĝojn, tial tiu kanto des pli emocias aŭskultantojn. Jam en televido mi multfoje vidis homojn larmi je tiu kanto.
Kuna kantado rememorigas al ni karan hejmlokon, belan sed jam perditan, kun espero por morgaŭ
歌声でみなの心に蘇る うましふるさと明日への希望
Kanto-kafejo
(letero de s-ino Ĉiba Mieko 62-jara, el la rubriko « Letero al la redaktantoj » en la ĵurnalo Akahata la 25an de aprilo)
La 10an de aprilo ni, 20 korusanoj de Koruso de Sendai, organizis Kanto-kafejon. 60 partoprenantoj kaj ni 20 arde kantadis dum 2 horoj kun kantisto Kitagaŭa Tecu. Ĉiuj venis ĉi tien kun sia doloro, sed kiam ni ekaŭskultis melodion de la unua kanto, ĉiuj laŭte kriis: “Ni vivas!” Kantoj kaj melodioj eniris en nian koron same kiel akvo en sekan sablon. Ni kantis kaj kantis. ... Kiam ni havas esperon por la morgaŭo, ni ne rompiĝas. Ni ĉiuj vivas kune! Kantoj havas grandan forton. Kune kanti havas pli grandan forton! La regiono Toohoku neniam malvenkos! Ni kune komencu paŝi antaŭen eĉ malrapide!
* En la 1960-aj jaroj multe furoris « Kanto-kafejoj » en la tuta Japanio, en kiu partoprenantoj, pagante kafon, kantis kune kun kanto-gvidanto. Nun tiutempaj junuloj emeritiĝas/is kaj denove ekfuroras tiu kanto-kafejo. S-ro Kitagaŭa Tecu eble ne kantis tiutempe, sed agadas longe kiel fama kantisto en la demokratia movado.
Larmoj je la lerneja kanto
La 21an okazis ceremonio por novaj lernantoj de la elementa lernejo Ookaŭa en la najbara lernejo Iinokaŭa. La lernejo Ookaŭa estas tiu lernejo, kiun atakis la cunamo kaj kies 70% de la lernantoj mortis aŭ malaperis. Unu el la tri novaj lernantoj estis Hiracuka Tooma.
Li havas aŭ havis fratinon Koharu, kiu estis en la 6a lernojaro de la sama lernejo kaj finus la kurson tie en marto, sed la cumano forprenis ŝin. Al la ceremonio akompanis Toom-on lia patrino Naomi. Ŝi decidis ne plori dum la ceremonio, sed tio ne eblis. Kiam ŝi aŭdis la lernejan kanton, kiun ŝia filino ofte kantis, ŝi ne povis reteni siajn larmojn.
Mezlerneja uniformo de Koharu atendas ŝin en la ĉambro. Rigardante ĝin, Tooma diris al sia patrino: “Mia fratino iris al la paradizo. Mi lernos diligente, ankaŭ por ŝi”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de aprilo)
2011.05.01 (Dimanĉo) |
|||
La 1an de majo
Peonio
Letero de esperantistino loĝanta en la urbo Sendai
En la antaŭa letero mi skribis, “Mi rigardis kelkajn defendkorpusanojn serĉi mian malaperintanan parencon en la detruita domo. Dum 3 horoj ili traserĉis la 3 ĉambrojn, elpreninte rubaĵojn kaj eĉ lignojn el pinarboj, sed vane”.
Hodiaŭ mi havas bonan novaĵon. La 23an de aprilo edzino de la malaperinto reordigis la banejon en la unua etaĝo kaj vidis lian piedon sub rubaĵoj. Mi estas ĝoja. En la kamparo ankoraŭ restas tie kaj ĉi tie difektitaj aŭtomobiloj.
Por mi, kiu loĝas ekster la damaĝitaj gubernioj, la uzo de vortoj “bona novaĵo” kaj “ĝoja” por morto estas tre strangaj, sed por suferantoj trovi malaperintojn nun estas en la kategorio de “bona” kaj “ĝoja”.
La 49a Tago por mortintoj
Laŭ budhismo, mortintoj piedepaŝas dum la unuaj 7 tagoj al la rivero Sanzu, kiu fluas inter la homa mondo kaj la alia mondo, trapasas la riveron kaj celas la mondon de Budho. Tamen la posta vojo ne estas glata. Ĉiun sepan tagon ili devas ekzameniĝi pri siaj malbonaj kondutoj dum sia vivo: mortigo, ŝtelado, mensogado, adultado kaj intrigado.
Post kiam ili pentas kaj pardonpetas pri siaj malbonaj agoj, estas permesite al ili eniri en la mondon de Budho en la 49a tago. Ĝenerale en tiu tago oni metis cindron de la mortintoj en la familian tombon. Tial la 49a Tago estas tre grava por mortintoj kaj ankaŭ por iliaj familianoj Por la mortintoj en la katastrofo, la 28a de aprilo estis ilia 49a Tago.
Okazis le ceremonion de la 49a Tago por la 84 mortintoj (74 el 108 lernantoj, kaj 10 el 13 instruistoj) en la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki, Mijagi. Tuj poste malaperinta lernantino Kanoo Ai (12-jara) estis trovita inter rubaĵoj akumulitaj en la najbara templo. Kun larmoj ŝia patro kunportis la kadavron hejmen. Li diris: “Eĉ unu tagon aŭ du tagojn ni volas esti kun ŝi hejme”.
En ĵurnaloj aperis raportoj kaj fotoj de tiu 49a Tago. Multaj homoj, kiuj perdis siajn familianojn, profitis tiun tagon kiel rekomencan tagon por la nova vivo.
Handikapaj homoj
Eĉ por ordinaraj homoj loĝi en rifuĝejoj dum multaj tagoj estas ne tolereble. Por handikapaj homoj la situacio estas pli malbona.
Alergiaj homoj
17-jara lernantino havas alergion pri faruno kaj konkulaĵoj. Ŝi rifuĝis en rifuĝejon en la urbo Rikuzen-Takada, sed alportitaj manĝaĵoj estis ĉiam panoj kaj nudeloj. Ŝi atendis kelkajn tagojn, sed la situacio ne ŝanĝiĝis. Sen alia elekto ŝi prove manĝis panon, kaj aperis juko sur la korpo kaj suferis multe. Poste ŝi ricevis rizbulojn el alia rifuĝejo. Fine de marto ŝi aŭdis voĉon: “Ĉu ne troviĝas homoj kun alergio?” Kunportis manĝajojn membro de Rondo Lakto por alergiaj geknaboj en Morioka. Laŭ la esploro de la ministerio 10% de la beboj, 5% de la infanoj kaj 1-2% de la tuta loĝantaro havas alergion pri manĝaĵoj.
Laŭ enketo de la ĵurnalo Mainiĉi, lakton kaj manĝaĵojn por alergiuloj respektive nur 4 gubernioj kaj 9 gubernioj rezervas. La buroo de fajrobrigado respondeca pri tiu afero eĉ ne enketis pri tio, dirante: “Ni rekomendas, ke la gubernioj rezervu tiujn manĝaĵojn, sed ili respondecu pri la eroj kaj la kvanto de rezervaĵoj, krome ni ne havas rajton ordoni tion al ili. Nuntempe ni ne havas iun planon pri manĝaĵoj por alergiuloj”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 24an de aprilo)
Aŭtismuloj
19-jara knabo Yoŝida Ren suferas pro aŭtismo (malbona kapablo kontakti aliajn homojn). Antaŭ la tertremo lia patrino Humiko akompanis lin ĉiun tagon al la najbara superbazaro por trejni lin bone rilati al ĉirkaŭaj homoj. Komence li foje panikiĝis, sed vendistoj kaj klientoj amikiĝis kun li kaj li alkutimiĝis al tiu situacio, sed tiu cunamo rabis al ŝi kaj ŝia filo tiun superbazaron. Kiam li rifuĝis al la gimnastikejo, li kuradis kaj ĝenis aliajn homojn, kaj estis skoldita, sed li ne komprenis la kialon kaj panikiĝis. Lia patrino Humiko retenis lin per lanaĵkovrilo, pro tio post kelkaj tagoj li fermis sin kaj ne eliris el tiu kovrilo. Nun ili loĝas en la domo posedata de la kompanio, por kiu ŝia edzo laboras. Ŝi supozas, ke ne malmultaj aŭtismuloj havas malfacilon en rifuĝejoj.
Kiam la ĵurnalo Asahi raportis pri ŝia sufero la 22an de marto, multaj proponis disponigon de sia neuzata domo al tiuj suferantaj familioj. Certe estas ne malmultaj
familioj, kiuj havas malfacilon pri sia aŭtismaj gefiloj, sed la problemo ne estas bone videbla.
(la ĵurnalo Asahi, la 26an de aprilo)
Spertoj de mia amikino, kiu havas aŭtisman filon
Mi havas amikinon en Hukuŝima, kiu havas 35-jaran aŭtisman filon. Ŝi rakontis jene al mi:
Ĉiun tagon mia filo vizitas handikapitejon. Kiam okazis la tertremo, ĉiuj tuj kaŝis sin sub la tablojn, ĉar ĉiun monaton ili trejnas sin kontraŭ tertremoj. Do feliĉe ne okazis tre grava afero.
Tiun nokton multaj homoj en mia apartamentaro tranoktis en sia aŭtomobilo ektere pro la timo al la denovaj tertremoj, kaj ankaŭ ni estis invititaj, sed mi ne povis akcepti tiun bonkoran proponon pro mia filo. Aŭtismaj homoj facile panikiĝas en nekutima situacio, tial al mia filo loĝi en tia loko tute ne eblis.
Lia handikapitejo fermiĝis dum la sekvanta semajno pro manko de elektro. Mi diris tion al mia filo, kaj tiu akceptis ĝin, sed poste li vundis sin, batante sin per pugno, por ke li akceptigu al si tiun ŝanĝon de la vivritmo. Aŭtismaj homoj agadas laŭ la fiksita ordo, ili ne povas facila adaptiĝi al ŝanĝoj pri tempo kaj loko. Tial se li loĝus en rifuĝejo, li kuradus kaj kriadus en paniko. Ni neniam povus loĝi en rifuĝejo kun aliaj homoj.
En marto lia handikapitejo fermiĝis entute 3 semajnojn pro gripo kaj la tertremo. La antaŭa registaro de Liberala Demokratia Partio decidis pagi subvencion al handikapitejo nur por la periodo, kiam ĝi akceptas vizitantojn, pro kio nun ĝi havas financan malfacilon.
2011.05.02 (Lundo) |
|||
La 2an de majo
La 1an de majo naskiĝis mantidoj en mia ĝardeno. Oni diras, ke mantoj povas antaŭvidi la kvanton de neĝo dum la vintro kaj laŭ tiu kalkulo ili demetas ovojn alte aŭ malalte ĉe branĉoj. Tamen ili ne povis antaŭvidi la grandecn de la cunamo, kaj certe multaj ovoj viktimiĝis.
La Unua de Majo
Hieraŭ okazis manifestacioj de La Unua de Majo en diversaj lokoj en Japanio. En la laborista movado estas du fluoj: komunista kaj socialdemokratia. En Tokio okazis ambaŭ aparte en malsamaj lokoj jene laŭ la ĵurnalo Mainiĉi.
En la manifestacio organizita de komunista Zenrooren oni deklaris subtenon al la suferantoj, rapidan solvon de la nukleaj akcidentoj, nuligo de nukleaj centraloj kaj ŝanĝon de energipolitiko. En ĝi partoprenis 21000 homoj.
En la manifestacio organizita de socialdemokratia Rengoo la prezidanto s-ro Koga Nobuaki diris: “Ni devas pensi ne nur pri la suferantoj sed ankaŭ pri la tuta Japanio. Ĉiuj partioj, ĉiuj publikaj instancoj kaj privataj kompanioj devas lukti kontraŭ la katastrofo per sia tuta forto”. Ne estis mencio pri la nombro de la partoprenantoj.
Tiu ĉi Rengoo subtenas la regantan partion Demokratia Partio, kiu celas pli da konstruo de nukleaj centraloj, kaj krome la laborista sindikato de la elektra kompanio Tokio estas ĝia membro, tial la prezidanto ne volis aŭ povis mencii pri la nukleaj akcidentoj kaj energipolitiko. Mi opinias, ke la movado, kiu ne povas mencii pri nukleaj akcidentoj kaj nuklea energio en la nuna momento, ne indas laboristan movadon. Rengoo estas eĉ kulpa pro ĉi-foja akciento, subtenante konstruon de nukleaj centraloj.
Lernantoj ne povas ludi ekstere
La 27an de aprilo la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima komencis forigi la surfacan teron el 28 lernejaj ludejoj. La tero en tiuj ludejoj estas pli malpurigita ol la normo (3,8 mikrosieverto/hore). La urbestro diras: “Se ni forigos 3-centimetrojn da tertavolo, ni povos duonigi la radioaktivecon. Ne estis instrukcio de la registaro, sed laŭ la postulo de gepatroj, la urbo memvole decidis tion”.
La registaro instrukciis, ke kiam la forteco de radioaktiveco estas pli ol 0,0038 milisiverto/hore (20 milisieverto/jare), lernantoj ne estu ekstere. Sed laŭ la leĝo, instalaĵo, kiu traktas nukleaĵojn kaj kies laboristoj povos disponiĝi je radioaktiveco de 5,2 milisieverto/jare, estas registrita kiel zono de nuklea kontrolo, tial la normo de 20 milisieverto/jare por infanoj kaj gelernantoj estas ne kompreneble granda. Multaj kontraŭas tiun instrukcion.
Jam en multaj lernejoj kaj infanĝardenoj estas malpermesite al lernantoj longe ludi en ekstera ludejo kaj tuŝi la teron. Oni ne povas malfermi pordojn, tial jam la ĉambroj estas same kiel varmdomo. Se oni uzus klimatizilon, ekstera aero enirus. Instruistoj ne scias kion fari en tiu situacio. Okazas granda problemo por la edukado.
Malaperintaj ĉinoj
Ekde la 29a de aprilo ĝis la 5a de majo vicas feriaj tagoj, tial oni nomas tiun semajnon « Ora semajno ». Komence de majo estas tre agrable, do ĝi estas tre bona tempo por turismi. En ordinaraj jaroj ĉiuj turismaj lokoj estas plenaj de homoj, sed en tiu ĉi jaro la situacio estas tute alia.
Lastatepme tiuj turismaj lokoj multe dependis de riĉaj ĉinaj turistoj, sed ili tute malaperis. Ankaŭ fabrikoj, terkulturistoj kaj universitatoj dependis de ĉinoj, sed ankaŭ el tiuj kampoj ili malaperis.
Hieraŭ mi aŭdis jenan rakonton de mia amiko. Lia kompanio posedas apartamentaron kaj pruntedonis la ĉambrojn al ĉinaj studentoj, sed kelkajn tagojn post la tertremo ili ĉiuj abrupte malaperis sen anonco kaj adiaŭo al la universitato kaj lia kompanio.
Samo okazis en diversaj lokoj. Multaj terkulturistoj dungis ĉinojn, sed tiuj abrupte hejmenrevenis, kaj ili suferas pro manko de laborforto. En Osako multaj studentoj en iu japanlingva lernejo revenis al Ĉinio. La lernejaj oficistoj provis persvadi ilin, dirante, ke Osako estas tre fora de Hukuŝima, tial ili ne bezonas timi radioaktivecon, sed tute vane.
Tia reago de ĉinoj estas ne tre komprenebla por mi. Radioaktiveco estas ja terura, sed ĉu ili ne vidis, ke ĉiuj japanoj trankvile vivas? Mi aŭdas, ke iliaj gepatroj forte rekomendis al ili hejmenrevenon, sed ĉu vere tio estas la kialo? Mi supozas, ke ĉinoj havas sian propran reton inter si kaj en ĝi fluadas erara (aŭ vera) informo pri (tro da) teruro de radioaktiveco, kaj tio timigis ilin kaj instigis ilin al abrupta malapero kaj nedeca, sendankema konduto al la dungito, lernejo, universitato kaj luiganto.
Mi pensis, ke tiu malapero de ĉinoj ne rilatas al mi, sed ne. Japana Esperanto-Instituto (JEI) havas sian konstruaĵon en Tokio kaj la duan etaĝon ĝi pruntedonas al iu japanlingva lernejo, kies lernantaro konsistas ĉefe el ĉinoj. La 27an de aprilo mi vizitis la oficejon de JEI kaj vidis, ke la pordo de la dua etaĝo estas fermita. Mi timas, ke la lernejo mem fermiĝos kaj redonos la ĉambron al JEI. La katastrofo tiamaniere povos ataki eĉ JEI-on. Tion mi tute ne antaŭvidis.
Hodiaŭ forte ventis. La ventoj, kiuj venis el la Azia Kontinento, kunportis “flavan sablon” el Mongolio kaj el la interna Ĉinio. Se okazus nuklea akcidento en Ĉinio, la tuta Japanio estus detruita per “senkolora nuklea sablo”. Mi nek bonvenigas la foriron de ĉinoj, nek alvenon de ĉinaj ventoj.
2011.05.05 (Ĵaudo) |
|||
La 5an de majo
Supre estas portomanĝaĵo, kaj sube rizbuloj. Oni ĝenerale manĝas tiujn tage, aĉeteblajn ĉie en superbazaroj. La supra portomanĝaĵo konsistas el rizo, sur kiu estas peklitaj legomoj kaj pecigitaj fiŝaĵoj, maldekstre frititaj kokaĵoj kaj sube ovaĵo. Rizbulo estas rizo kovrita per marlaktuko (ne nigra papero) kaj ene fiŝpeco, legomo salita frukteto ktp. Portomanĝaĵo estas tro grasa por maljunuloj, kaj manĝi la similan ĉiun tagon estos ne tolereble. Tamen multaj rifuĝintoj ne havas alian elekton krom tiuj. Komence postvivi estis la plej grava celo, sed post du monatoj ankaŭ ĝojo por manĝi estas necesa. Tamen troviĝas tro multe da suferantoj en tre vasta regiono, tial ankaŭ helpadi fariĝas malfacile kaj helpantoj laciĝas.
Letero de s-ino Takada Aja
Ĉi tie en la urbo Ŝiogama restariĝo iom post iom progresas. Kvankam troviĝas distrikto, kiu subakviĝas en la alta tajdo, la funkcio de la haveno pli boniĝis.
Mi dankas vin esperantistojn pro via varma koro. Ni ricevis Esperanto-tekstojn kaj komencos Esperanto-kunsidon ekde la 11a de majo. Mi volas plu diligente lerni ĝin.
S-ino Takada loĝas en la damaĝita urbo Ŝiogama. Ŝi posedas artgalerion nomatan Birdospace. Malgraŭ sia propra sufero, ŝi laboras por aliaj suferantoj. Por helpi ŝian agadon, esperantistoj sendis al ŝi elektrohelpan biciklon. Jen estas ŝia blogo:
Sub estas fotoj de Zamenhofa Tago en la lasta decembro. Bedaŭrinde la klarigo estas en la japana lingvo.
http://blog.birdoflugas.com/?cid=45979
Rifuĝintoj
Ankoraŭ estas pli ol 120000 rifuĝintoj. El tiuj, 30000 estas ĉefe hukuŝima-anoj el la endanĝerigitaj urboj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj kaj loĝas en aliaj urboj kaj gubernioj. La aliaj 9000 loĝas en rifuĝejoj en siaj urboj aŭ najbaraj urboj. Jen estas vivkondiĉoj de tiuj lastaj en la gubernio Mijagi:
1. vivkondiĉoj, 2. kuracistoj, 3. komentoj de la respondeculo, 4. komentoj de rifuĝantoj
(Laŭ la ĵurnalo Akahata, la 29an de aprilo)
Kesennuma
Gimnastikejo de Kesennuma, rifuĝantoj: 720
1. Ni havas du manĝaĵojn tage, kaj tiujn Defendkorpusanoj (DK) kuiras. Unu duŝado kaj unu lavado semajne.
2. 7 kuracistoj deĵoras.
3. Ni petas rapidan konstruon de domoj.
4. 41-jarulo: Mi malsaniĝis antaŭ 3 jaroj kaj malfacile paŝi. Ni rajtas uzi duŝon nur 15 minutojn, tro mallonge por handikapaj homoj.
Lernejo Momose, 250
1. Pano kaj lakto por matenmanĝo. DK kuiras tagmanĝon kaj vespermanĝon. Duŝo ĉiun duan tagon.
2. Vizitas nin kuracisto.
3. Dum ni loĝas ĉi tie, ni povas vivi, sed por restariĝi, ni bezonas monon kaj domon.
4. 30-jarulino: La tero sinkis en mia distrkto, kaj mia domo estas en akvo. Ĉu mi povos reveni al la antaŭa vivo?
Templo Seirjoo-in, 200
1. Ĉiun manĝaĵon ni mem kuiras. DK kuiras rizon. Akvo ankoraŭ ne venas. Banado unu fojon semajne.
2. 1-3 kuracistoj deĵoras.
3. Rizo sufiĉas, sed aliaj manĝaĵoj mankas.
4. 30-jarulino: Lernejo jam malfermiĝis, sed mi ne povas pagi ĝin por mia infano pro manko de mono.
Minami-Sanriku
Gimnastikejo Apudgolfo, 650
1. Tri manĝaĵoj, duŝo ĉiun tagon. Akvo ankoraŭ ne venas. Lavado en la rivereto.
2. Kuracista teamo retiriĝos meze de majo. Poste ni devas iri al la provizora kuracejo en la urbo.
3. Homoj sen aŭtomobilo ne povos viziti tiun kuracejon.
4. 60-jarulo: Mi volas havi domon pli ol ĉion ajn.
Onagaŭa
La tria lernejo, 120
1. Panoj kaj rizbuloj venas el la urbo, aliajn manĝaĵojn ni mem kuiras. Akvo ankoraŭ ne venas. Antaŭe estis banejoj preparitaj de Defendkorpuso, sed nun ne. Ni boiligas akvon kaj viŝas al ni la korpon.
2. Kuracisto venas unu fojon semajne.
3. Ni volas plej rapidan konstruon de domoj.
4. 70-jarulo: Mi perdis la tutan fiŝilaron, kiu kostas kelkdek milionojn da enoj. Mi jam rezignis reveni al mia profesio.
Gimnastikejo Onagaŭa, 800
1. Tri manĝaĵoj, kuiritaj de helpantoj. Banado ĉiun tagon.
2. Kuracisto deĵoras.
3. (Neniu komento)
4. 70-jarulino: Mi forkuris el la cumano, nenion kunportante. Mankas medikamento.
Iŝinomaki
Mez-lernejo Mansekiura, 180
1. DK preparas manĝaĵojn. Akvo ankoraŭ ne venas. Ni banas nin ĉiun tagon en la banejoj preparitaj de DK.
2. Vizitas nin kuracistoj ĉiun tagon.
3. Manĝaĵoj estas samaj ĉiun tagon. Ni volas manĝi frukton kaj legomon.
4. 75-jarulino: Kuŝas homoj eĉ apud la necesejo, tial mi hezitas viziti ĝin ofte.
Mez-lernejo Ŭatanoha, 45
1. Elektro, gaso, akvo ne funkcias. Helpantoj kuiras manĝaĵojn per propana gaso. Por la necesejo ni enverŝas akvon per sitelo.
2. Vizitas nin kuracistoj ĉiun tagon.
3. Ni uzas hejman generatoron. Por ŝpari energion ni manĝas vespermanĝon je la 4a kaj enlitiĝas frue.
4. 58-jarulo: Ni ne havas alian lokon por iri, eĉ ne havas lokon por ŝanĝi vestaĵojn. Ni malfacile faras tion sub kovriloj. Mia kompanio malaperis kaj mi nun estas senlabora.
Higaŝi-Macuŝima
Distrikta Centro Murohama, 40
1. DK preparas manĝaĵojn. Akvo ankoraŭ ne venas. Ni banas nin ĉiun duan tagon.
2. Kliniko malfermiĝis, do ne vizitas nin kuracistoj.
3. Ni ne havas laboron, tial ni ne havas enspezon. Eĉ se ni povos loĝi en la provizora domo, ni ne povos vivi. Ni ne povas havi planon por nia estonteco.
4. 55-jarulino: Ĉi tie mi vivas senprobleme, sed kiam mi ekloĝos en la provizora domo, mi devos aĉeti ĉion. Kia estos mia estonteco?
Distrikta Centro Ono, 210
1. DK preparas matenmanĝon. Por tagmanĝo venas panoj kaj rizbuloj, por vespermanĝo venas portomanĝaĵoj. Akvo ankoraŭ ne venas. Ni uzas duŝon de usona armeo.
2. En la najbara konstruaĵo estas teamo de la Ruĝa Kruco. Pli ol 10 homoj jam estas transportataj al la hospitalo per ambulanco. Unu homo mortis.
3. Pluraj familioj perdis siajn anojn, sed ĉiuj provas vivi kun espero, dividante malĝojon. Mankas loko por sekigi lavaĵojn kaj por ŝanĝi vestaĵojn. Tro malvaste.
4. 19-jarulo: Tute ne estas mia privata vivo. Mi nek telefoni kuŝante sola, nek iri eksteren kun miaj amikoj. Mia aŭtomobilo, kiun mi aĉetis antaŭ 5 monatoj, estas perdita.
Sendai
Gimnastikejo Ŭakabajaŝi, 280
1. DK preparas tri manĝaĵojn. Ni banas nin dufoje semajne en la banejoj preparitaj de DK.
2. Vizitas nin kuracistoj ĉiun tagon.
3. Ĉiuj perdis sian domon kaj estas maltrankvilaj. Se ni ne rajtas loĝi sur nia tereno, kion ni faros pri tiuj?
4. (Neniu komento)
Distrikta Centro Rokugoo, 60
1. DK kaj helpantoj preparas manĝaĵojn. Ni banas nin unu fojon semajne en la banejoj preparitaj de DK. Ni vizitas varmfontejon unu fojon semajne dank’ al la urbo.
2. En la najbara rifuĝejo deĵoras sanitaristino.
3. Ni cerbumas, kie ni konstruigas provizorajn domojn, por ke ĉiuj homoj en nia distrikto povu loĝi kune. Multaj rekomencos la vivon sur la minusa nivelo, tial kiel subteni nin reciproke estas la plej granda tasko.
4. 62-jarulo: Mi tute ne scias, kion mi faru. Mi perdis mian domon kaj mian laborejon.
Distrikta Centro Hukumuro, 92
1. Por matenmanĝo kaj vespermanĝo venas portomanĝaĵoj. Tagmanĝon ni mem kuiras. Ni banas nin du fojon semajne en la banejoj preparitaj de DK.
2. Regule vizitas nin kuracisto.
3. Nia loĝado malhelpas propran funkciadon de la Centro, tamen ni povas fari nenion por tio en la nuna situacio.
4. 62-jarulino: Manĝaĵo estas tro grasa. Mia edzo, kiu suferas pro malmulta glukoza kvanto en sango, iam ŝvitis multege.
Ŭatari
Lernejo Aikuma, 240
1. Ni mem kuiras matenmanĝon kaj vespermanĝon. Por tagmanĝo ni manĝas dolĉan panon. Ni banas nin en la banejoj preparitaj de DK.
2. Deĵoras sanitaristino.
3. (Neniu komento)
4. Miaj 4 familioj vivas sur tri tatamoj (1,80 metroj x 2,70 metroj). Ĉirkaŭ ni estas ne konatoj, tial ni ne sentas nin hejmaj. Ni petis provizoran domon, sed mi ne scias, ĉu ni estos sufiĉe bonŝancaj. (58-jarulo)
Supera Mezlernejo Ŭatari, 504
1. Ni mem kuiras ĉiun manĝaĵon. Ni banas nin ĉiun tagon en la banejoj preparitaj de DK.
2. Ne deĵoras kuracistoj.
3. (Neniu komento)
4. 75-jarulo: Ne estas lavmaŝino en la rifuĝejo, tial mi vizitas aŭtomatlavmaŝinejon. Ĉiun fojon mi devas pagi 1000 enojn (20 eŭrojn) por lavado kaj sekigado. Sen enspezo tio estas granda ŝarĝo por mi. Nokte estas tiel mallume, ke ni ne povas iri al necesejo.
Jamamoto
Centra Publika Halo, 500
1. Ni mem preparas manĝaĵojn. Ni banas nin ĉiun tagon en la banejoj preparitaj de DK.
2. En la najbara sanitarejo deĵoras kuracistoj.
3. Kiel ni helpu maljunulojn, kiuj perdis sian domon?
4. 62-jarulino: Ni havas tre malvastan spacon por unu homo, tial okazas malharmonio inter la rifuĝantoj. Mia domo estis detruita, sed restas posedaĵoj en la dua etaĝo. Kie mi povas konservi tiujn?
La supraj estas la situacioj en la marborda regiono, sed en Japanio estas multege da insuloj. Jen estas la situacio en tiuj insuloj (laŭ la ĵurnalo Asahi la 1an de majo):
En la gimnastikejo de Insulo Nonoĵima en la golfo de Macuŝima en la gubernio Mijagi, loĝas 60 homoj. Akvo parte venis la 20an de aprilo, sed oni ne povas bani sin. Unu fojon semajne aŭ ĉiun dekan tagon ili iras al la transporta ŝipo de Defendkorpuso kaj banas sin. Elektro venis la 25an de aprilo. La ĉefa strato estas detruita kaj ne uzeblas. Ĝiaj pecegoj falis en la haveno kaj ankaŭ tiu ne uzeblas.
En la najbara insulo Sabusaŭa elektro rompiĝis kaj ili ne havis sufiĉan informon. Ili sciis la nuklean akcidenton post du semajnoj. Helpomaterialoj ne venis tuj, tial ili kunportis sian rezervitan manĝaĵon kaj aliajn kaj komencis kune loĝi. En sala akvo oni ne povas lavi bone. Necesejoj estas truoj ĉirkaŭataj per plasta tuko. La urbo provis helpi ilin, sed ne povis enhavenigi ŝipon. Helikopteroj de la Defendkorpuso transportis necesaĵojn. Kukisto s-ro Ĉiba Joŝikijo, 69-jarulo, kiu perdis ĉion, diras: “Nun estas la fino. Neniu restas”. Alia 70-jara virino diras: “Ni maljunuloj ne povas pruntepreni monon. Nia insulo ne plu akiros la antaŭan figuron”.
Kiam mi legis la enketon en la ĵurnalo Akahata ne serioze, mi ne sentis malĝojon multe, sed kiam mi tradukis ĝin vorton post vorto, iliaj malĝojo kaj malfeliĉo klare aperis en mia kapo kaj subpremis min. Multaj estas miaj samgeneraciuloj, kaj strebas. Se mi estus en ilia situacio, kion mi faru?
Dum tiu “Ora semajno” multaj iris al Toohoku-regiono por helpi suferantojn, sed la damaĝo kaj la nombro de suferantoj estas tro grandaj. Ni ĉiuj estas pretaj helpi ilin, sed ni ne scias, kiel helpi ilin.
|