|
La nombro de la partoprenantoj
de
Komuna Kongreso kaj Komuna Seminario
【La nombro de la partoprenantoj de Komuna Kongreso (pli precizigita, tamen ankoraŭ provizora)】
El Koreio: 147 (el kiuj 16 ne povis efektive partopreni. Do la realaj partoprenintoj: 131)
El Japanio: 342 (el kiuj 129 estas moralaj, kaj 36 ne povis efektive partopreni. Do, la partoprenintoj: 177)
El ceteraj landoj: 11
Sume: 500 (realaj partoprenantoj: 319)
Atenton, ke la nombro de japanaj moralaj aliĝoj ankoraŭ kreskas. Pro tio ankoraŭ ni ne povas havi definitivan.
【La nombro de la partoprenantoj de Komuna Seminario】
El Koreio: 30
Koreoj loĝantaj en Japanio: 2
Ĉinio: 3
Mongolio: 2
Japanio: 2
Aŭstralio:1
Usono: 1
Germanio: 1
Sume: 42
Komuna Kogreso estis prezentita 10a de okt. sur la ĵurnalo Chosun
Gratul-mesaĝoj ne aperintaj sur Kongreslibro
【Salutmesaĝo de Mirejo Grosjean (Grojhan); prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono; komitatano A por Svislando ĉe UEA; kun-prezidanto de Svisa Esperanto Societ】
Altestimataj, Jam delonge mi aŭdis pri via tre grava komuna kongreso. Mi gratulas kaj dankas la organizantojn. Mi gratulas ĉiujn, kiuj aliĝis kaj venis. Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas esti inter vi.
Tiaj regionaj kunvenoj estas gratulendaj. Fakte ne multaj homoj povas atingi Universalan Kongreson pro diversaj kialoj. Pro tio la maniero kunveni kun apudaj landoj estas LA solvo. Mi konstatis la samon en Afriko, kie la vizoproblemo estas giganta. Tion mi planas por Svislando kun apudaj landoj. Avantaghoj estas multaj :
(1) Se eksterlandanoj partoprenas, oni DEVAS uzi Esperanton, krokodilado ne eblas.
(2) La vojaĝkostoj ne estas tro altaj.
(3) Oni povas konatiĝi kun najbaroj kaj interŝanghxi spertojn.
(4) Oni povas krei pacan kunvivadon post militeca pasinteco.
En via regiono naskiĝis la plej elstara agado en Esperantio, laŭ mi, tio estas Komuna Seminario. Mi povis partopreni ĝin en decembro 2008 en Yokohama. Jam antaŭ mi aŭdis pri ĝi, nuntempe kaze de kontakto kun gazetaro mi ĉiam mencias ĝin. Junuloj kun junuloj por konatiĝi kaj kune konstrui harmonian estontecon. Mi gratulegas. Mi deziras longan vivon al KS.
Hodiaŭmatene kvinan de oktobro mi aŭdis ĉe la svisa radio raporton pri la festo en Koreio okaze de mil jaroj de la korea trezoro "TRIPITAKA". Temas pri mondheredaĵo de UNESCO. Gratulon al Koreoj. Samteme : kiam mi legas pri Gutenberg, tiu germano, kiu "inventis" la moveblajn literojn por presi, ĉiam mi reagas per atentigo, ke tia eltrovo jam okazis en Chinio en la naŭa jarcento kaj en Koreio en la dekdua jarcento. Mi sentas min devigata esprimi tian reagon, ĉar Eŭopanoj ĝenerale kutimas forgesi la "periferiajn" regionojn de la mondo.
Por la nun komencanta kongreso mi deziras al vi interesajn prelegojn, fruktodonajn interparoladojn kaj valoran interŝanĝon de spertoj, travivajhoj, rakontoj. Fartu bone! Ghuu esperanto-etoson! Elkore salutas Mirejo el Svislando
【SALUT-LETERO de Vjetnama Esperanto-Asocio】
Karegaj samideanoj,
Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj vjetnama esperantistaro, ni sendas al la Komuna Esperanto-Kongreso inter Japanio kaj Koreio niajn plej varmajn salutojn el Vjetnamio.
La esperanta movado en Japanio kaj Koreio estas stabila kaj havas grandan prestiĝon. Viaj diversaj kaj modelaj agadoj servis kiel bona ekzemplo kaj movforto al la movado en disvolviĝantaj landoj, speciale en aliaj landoj en Azio. La vjetnama popolo estis kaj estas tre dankemaj al la japana popolo pro la granda simpatio kaj fervora subtenado al sia Nacia Rezistado kontraŭ fremlandaj agresintoj, kaj pro la valora helpado al sia nacia rekonstruado.
La vjetnama Esperanto-movado ankaŭ ĝuis la interisiĝon kaj helpon de JEI, aliaj japanaj esperantistaj organizaĝoj kaj individuoj. Dum multaj sinsekvaj jaroj, vjetnamaj esperantistoj partoprenis en japanaj Esperanto-Kongresoj kiel invititoj. Ni bedaŭras ke ĉi-foje, la invitito ne povas ĉeesti al via Kongreso ĉar la enirvizo ne estis akirebla.
Ni esprimas nian sinceran dankemon pro tiuj altvaloraj kooperado kaj helpado.
La kooperado kaj reciproka helpado inter la esperantistaro de niaj landoj pli kaj pli disvolviĝu,
alportante efikan kontribuon al la komuna movado de niaj landoj kaj de nia tuta kontinento.
Sukceson ni bondeziras al la Kongreso! Amikece via, Ennome de la Komitato de VEA, Prezidanto: Nguyen Van Loi, Vic. Prezidantino k. ĝen. Sek.: Nguyen Thi Phuong Mai
【Salut-mesaĝo de ILEI】
Estimataj gesinjorioj, karaj geamikoj
Mi havas grandajn intereson kaj scivolemon al la japan-korea komuna kongreso, kiun kelkfoje propagande menciis s-ro Lee Jung Kee el koreio kaj s-ro Hori Jasu el japanio dum la 44-a ILEI-Konferenco kaj 96-a UK en kopenhago. La komuna kongreso, per komuna lingvo el najbaraj landoj estas vere bela kaj brila iniciato. Okaze de la komuna kongreso, mi kore salutas la kongresanojn, precipe instruantojn kaj ILEI-membroj el la du landoj.
ILEI tenas Japanion kaj koreion proksime al la koro, ĉar la instruantoj ludadis esencan rolon en nia ligo. La du landoj multnombras inter niaj membroj, kaj same inter la legantoj de niaj revuoj "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Juna Amiko". Mi kiel ILEI-estrarano el azio ofte zorge retumas la kongresan paĝaron. Mi tre ĝoje vidis ke la kongreso havos ankaŭ kunsidon de la ambaŭlandaj ILEI-sekciioj. Ĉi tie mi kore dankas vin ĉiujn.
La 45-a ILEI-konferenco okazos en la urbo Kunming en via najbara lando Ĉino Julie 2012, antaŭ UK, viaj proponoj, partprenoj kaj prelegoj estas bonvenaj.
Mi deziras al vi plenan sukceson kaj agrablan restadon en la bela kongresa urbo.
Sincere Via, Trezoro (Huang Yinbao), Sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
【Gratulmesagho el Tajvano】
Karaj kongresanoj,
Ni tre ĝojas pri via bela iniciato havi komunan kongreson kiu povas esti modelo por aliaj en Azio kaj eĉ en la mondo.
Mi mem persone longe restis en Japanio kaj multfoje vizitis Koreion rilate al la movadaj aferoj. Tiu du landoj estas tre gravaj por nia kontineta movado. Ankaŭ Tajvano ricevis kaj ricevas multe da helpo kaj instigo el tiuj du movadoj.
Estis bedaurinde ke nia sola partoprenanto ne povis fine iri al Koreio pro familiaj aferoj. Kaj tamen ni havos fakan kunsidon dum via kongreso.
Nome de Tajvanaj Esperantistoj mi sendas plej sincerajn kaj varmajn salutojn al via kongreso kaj deziras sukceson en via nobla kongreso.
Kore, Reza Kheirkhah
【Saluto de Nguyen Hoang Yen, Prezidantino de VEJO】
Estimataj gesamideanoj,
Esperanto estas mirinda lingvo kaj komunikilo kiu proksimigas nin el diversaj landoj kaj kreigas belajn rilatojn. Hodiaŭ nia ĉeesto estas unu pruvo.
Tiuj eventoj, la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio kaj la 30a Komuna Seminario, markas gravan tempon de Esperanto- agado en Azio, especiale de la rilato inter Japanio kaj Koreio. Tras tre longa tempo kun multaj malfacilaĵoj, Esperanto kun ni vivas, estas nia bona kaj fidela amiko.
Vere, kreskiĝo de esperantista junularo kaj konstanto de Esperanto- movado en Azio ĉiam estas niaj objekto kaj motivo de nia kunlaboro. Ĉi kongresoj helpas nin revidi pasintan tempon kun memoraĵoj, spertoj kaj donas al ni la novan vizion al la estonteco.
Elkore mi sendas bondezirojn al ĉiuj esperantistoj kaj bonsukceson al la kongresoj!
Mi ege esperas revidi vin ĉiujn en Hanojo, Vjetnamio kie estas mia hejmlando kaj ankaŭ estas hostlando de la UK97.
|