한 걸음 한 걸음씩
성경말씀: 네 시작은 미약하였으나 네 나중은 심히 창대하리라 - 욥기 8:7
하나님께서 당신에게 맡기신 일의 성과가 미진하게 진행된다고 실망하고 계십니까?
그러나 명심할 것은, 세상의 모든 참으로 기이한 발명이 다 이렇게 시초에는 미진했었음을 알아야 합니다.
첫 번째 발명한 전등은 어찌나 어두웠든지 전등의 소켓을 보기위하여 양초를 켜야 했습니다.
초창기 증기선은 얼마나 느린지 상상이 됩니까?
그것은 얼마나 느린지 800킬로미터의 거리를 가기위해 32시간이 걸려야 했습니다.
달리 말하면 시속 25킬로미터로 달려 간 거죠.
라이트 형제의 비행기는 첫 비행에서 겨우 12초 동안만 하늘에 떴습니다.
첫 번째 자동차들은 겨우 시간당 2 내지 4 마일을 갔으며, 그것도 중간에서 자주 서곤 했습니다.
그래서 역마차를 타고 가던 사람들이 지나가며 “차라리 말이나 타고 가시지요”라고 놀려대기도 했습니다.
그러나 오늘날의 이 놀라운 속도의 발명품들을 보시오!
처음은 작고 볼품없지만 그 결과는 위대하고 번창하게 나타났습니다.
이와 같은 현상을 우리는 바울의 생애에서 발견할 수 있습니다.
바울 사도는 안식일마다 고린도의 회당에 가서 예수님이 그리스도임을 선포했지만 그들은 거절했습니다. 그뿐만 아니라 반대에 부딪히곤 했습니다.
그래서 바울 사도는 복음을 유대인이 아닌 이 지방의 이방인에게 전파했고, 많은 사람들이 이를 믿었습니다.
그래서 새 교회가 세워질 때까지 일년 반에 걸쳐 성령님의 힘주심으로 열심히 복음을 전파했습니다.
흑암에 반딧불 같은 아주 작은 일이 시작되었습니다.
그런데 지금은 어떻게 되었나요?
전 세계가 복음으로 덮였습니다.
시작이 아주 미진하다고 실망하여 아주 중단하고 있습니까?
그렇다고 하나님은 당신을 결코 낙담시키시지 않을 것입니다.
당신이 하나님의 뜻대로 행함과, 그에게 전적으로 순종한다는 것을 확신한다면,
결코 낙담하거나 일을 멈추지 마십시오.
하나님께서는 우리들의 어려운 시작을 위대한 성취의 끝매듭으로 이루어 주신다는 것을 기억합시다.
Paŝo post paŝo
Biblio: Se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos. - Ijob 8:7
Ĉu vi malesperiĝas, ĉar ne kontentaj estas la rezultoj de la laboroj, kiujn Dio komisiis al vi? Sed tenu en via koro la fakton, ke ĉiu kurioza inventaĵo en la mondo estis infana, ne tiel sukcesa en sia unua tempo.
En la komenco, la elektra lampo estis tiel malluma, ke oni devis lumigi per kandelo por vidi ĝian lampingon.
Ĉu vi povas imagi, kiel malrapida estis la unuatempa vaporŝipo? Ĝi estis tiel malrapida, ke ĝi bezonis 32 horojn por veturi nur 800 kilometrojn. Alivorte, ĝi veturis kun rapido de 25 kilometroj hore.
La unua flugmaŝino de la fratoj Rajt flugis en ĉielo nur dum 12 sekundoj. La unuatempaj aŭtomobiloj ruliĝis kun rapido de nur 6 kilometroj en unu horo, kaj eĉ haltis kelkfoje sur la vojo. Tial, la homoj, kiuj preterpasis sur ĉevalveturilo, mokis, dirante: Hej! prefere rajdu sur ĉevaloj! Sed vidu, kiom brile progresis tiuj inventaĵoj intertempe! Kvankam la komenco estis malgranda kaj mizera, la rezulto aperis granda kaj prospera.
La saman fenomenon ni povas trovi en la vivo de Paŭlo. En ĉiu sabato, apostolo Paŭlo deklaris en la sinagogo, ke Jesuo estas Kristo, sed la korintanoj rifuzis akcepti la deklaron. Ili eĉ malhelpis la agadon de Paŭlo.
Tial Paŭlo predikis ne al judoj sed al aliaj nejudoj, kaj multaj el ili kredis Jesuon.
Paŭlo do diligente disvastigis evangelion dum unu jaro kaj duono kuraĝigate kaj inspirate de Sankta Spirito, ĝis nova preĝejo konstruiĝis.
Komenciĝis tiel malgranda laboro kiel lumeto de lampiro en mallumo. Kaj nun? La tuta terglobo estas kovrita de la evangelio.
Ĉu vi iam ĉesis fari ion, ĉar ĝia komenco estas malgranda kaj mizera?
Eĉ se estas tiel, Dio neniam lasos vin malesperiĝi. Se vi konvinkiĝas, ke vi agas laŭ la volo de Dio kaj tutkore obeas Dion, vi devas neniam malesperiĝi nek ĉesi vian laboron.
Ni memoru, ke Dio laboras, por ke komencaj malfaciloj kaj mizeroj fariĝu la rezultoj de granda atingo.