|
Ŭonbulismo kaj Esperanto
HONG Sungcho
1. Prologo
La kreinto de Esperanto Zamenhofo naskiĝis la 15an de decembro 1851 en la urbo Bialistoko siatempe regata de Rusio, plurjarcente aparteninta al Litova Granda Duklando kaj nun estanta en Pollando. En tiu urbo loĝis rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉiuj el ili parolis apartan lingvon kaj neamike rilatis unu la alian. Tio terure turmentis Zamenhofon en la infanaĝo kaj li plene konvinkiĝis, ke la diverseco de lingvoj estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Li ripetadis al si, ke kiam li estos grandaĝa, li nepre forigos tiun ĉi malbonon, kaj penadis krei neŭtralan lingvon por ĉiuj homoj facile lerneblan kaj egale komunikeblan. Fine, li, 25-jara, publikigis la unuan libron de Esperanto kun la ruslingva titolo Doktoro Esperanto, Lingvo Internacia la 26an de julio 1887 en Varsovio. Hodiaŭ el la artefaritaj lingvoj plej vaste uzata estas Esperanto pledanta por dulingvismo (Ĉiu kun sia lingvo, Esperanto por ĉiuj!) kaj preskaŭ en ĉiuj landoj de la mondo aktivas esperantistoj.
La fondinto de Ŭonbulismo Sotesano naskiĝis la 5an de majo 1891 en fora vilaĝo de Koreio siatempe minacata per imperiisma invado. Ekde la infanaĝo li havis demandojn pri la naturaj fenomenoj de la universo kaj senĉese faris ĉiajn penojn por solvi ilin. Fine, li, baldaŭ 25-jariĝonta, iluminiĝis pri la vero la 28an de aprilo 1916. Li esprimis la veron jene: Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon. Kaj sub la slogano: Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton!, li dediĉis sin por pligrandigi la spiritan potencon de la homoj sklave suferantaj pro materialismo. Hodiaŭ Ŭonbulismo estas unu el la ses grandaj religioj en Koreio kaj kun temploj en dekoj da landoj strebas por pli kaj pli disvastiĝi en la mondo.
Sotesano naskiĝinta 40 jarojn pli poste ol Zamenhofo vivis 26 jarojn en la sama tempo, sed ne havis kontaktojn kun Zamenhofo, nek kun Esperanto. Ili ambaŭ starigis al si demandojn en la infanaĝo kaj rezulte de sia persista studado publikigis kiel 25-jaraj junuloj Ŭonbulismon kaj Esperanton respektive al la mondo. Zamenhofo volis savi per lingvo la homaron el la malfeliĉoj pro la diverseco de lingvoj, dum Sotesano volis savi per religio la homaron el la malfeliĉoj pro la superregado de materia civilizo. Iliaj spiritoj de homaramo fine renkontiĝis en 1980.
Antaŭ ol paroli pri la Ŭonbulana Esperanto-movado, mi ŝatus skize prezenti Ŭonbulismon.
2. Kompendio de Ŭonbulismo
Ŭonbulismo komenciĝis per la granda iluminiĝo de Sotesano en 1916; ĝi celas konduki ĉiujn vivulojn al paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno; ĝi agnoskas la fundamentan veron, kiu pentras en ĉiujn estaĵojn de la universo, kaj nomas ĝin la vero de Ilŭonsang; ĝi respektas la budhon ŝakjamunio kaj substrekas ĝisdatigi, vivutiligi kaj popularigi la budhan darmon.
Ŭonbulismo igas homojn kredi, tutkompreni kaj praktiki la veron de Ilŭonsang. La vero manifestas sin en ĉiuj estaĵoj kaj ili estas interligitaj per bonfaroj. Sotesano dividis la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj en la kvar bonfarojn, kiuj estas ĉiela-tera bonfaro, gepatra bonfaro, kunvivula bonfaro kaj leĝa bonfaro. Por Ŭonbulanoj estas plej grave konscii bonfaron kaj danki en ĉiutaga vivo. Tio estas ĝuste, ke ja budhofiguro estas ĉie, ni adoru budhon ĉiuage. Ŭonbulanoj kun respektemo rilatas al ĉio kiel al budho kaj reale al si alportas feliĉon. Ŭonbulismo kreas egalan socion per la kvar nepraĵoj: kreskigo de propra forto, unuaigo al saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo al sindonulo.
La praktikado de Ŭonbulismo celas, ke homoj ne nur kredu la veron de Ilŭonsang, sed ankaŭ per konstanta sinrekonstruado havigu al si la personecon de budho kaj unuiĝu kun la vero. La nepra premiso de tia praktikado estas iamajna medito kaj ieajna medito. Por la korpa vivo necesas vestado, manĝado kaj loĝado. Tiel same, por la spirita vivo necesas koncentriĝo, saĝo kaj precepto. La tri spiritaj nutraĵoj, nome la tri studoj, estas spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Por ili havendas kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado, dum forlasendas nekredo, avido, maldiligento kaj malsaĝo. La kvar devizoj de Ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo kaj sindonema servo al publiko.
La aŭtoritato de Ŭonbulismo transdoniĝis de Sotesano, Ĝongsano kaj Desano al la nuna ĉefmajstro (eklezia estro, spirita gvidanto) Ĝŭasano. La Ŭonbulana eklezio, surbaze de la centra sidejo en Iksano, havas 550 templojn en Koreio kaj 51 templojn en aliaj landoj kaj funkciigas 180 edukajn, karitatajn, industriajn kaj similajn instituciojn. La eklezio aktive partoprenas en interreligia kunlaboro enlande kaj internacie. Ĝi membras en Monda Konferenco de Religio kaj Paco, Azia Konferenco de Religio kaj Paco, Internacia Asocio de Religia Libereco kaj Monda Gefrataro de Budhanoj.
3. Disvolviĝo de la Ŭonbulana Esperanto-Movado
1) Ideologia fono homaranismo kaj Ŭonbulismo
Homaranismo de Zamenhofo tiras grandan atenton de Ŭonbulanaj esperantistoj. Ĝi estas lia etika-religia doktrino kaj estis publikigita en 1906. Zamenhofo mem difinis: La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco. Kaj li asertis: La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo 'Dio' aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
Sotesano esprimis la plej altan Forton de Zamenhofo kiel la veron de IlŬonsang. Li proklamis: La fundamenta principo de ĉiuj religioj en la mondo respektive nomiĝas alimaniere, sed esence estas unu. Ne obstinante en siaj apartaj sistemoj kaj rimedoj, ili do devas komunikiĝadi unu la alian. Tio ja estas la volo de ĉiuj sanktuloj. Ĉi tiu ideo de Sotesano enestas en unu sama principo (Ĉiuj religioj originas el unu principo.) de Ĝongsano kaj konkrete montriĝas per la iniciato de Desano por la Unuiĝintaj Religioj.
Zamenhofo diris: Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
Tio ja konformas al ne nur ĉiuj homoj, sed ankaŭ ĉiuj bestoj kaj eĉ plantoj estas niaj kunvivuloj de Sotesano, al unu sama familio (ĉiuj vivuloj estas interligitaj en unu familio.) de Ĝongsano, kaj al La homaro estas unu familio de Desano. La homaranismo de Zamenhofo, kiun li volis enblovi en sian kreitaĵon Esperanto, ja korespondas al la instruoj de la sinsekvaj ĉefmajstroj de Ŭonbulismo. Por Ŭonbulanoj ĝuste tio estas bona motivo facile akcepti Esperanton.
2) Ĉefmajstro Ĝŭasano kaj Esperanto
Se paroli pri la Ŭonbulana Esperanto-movado, ne eblas ne mencii pri la nuna ĉefmajstro Ĝŭasano. Li mem partoprenis plurfoje Esperanto-kursojn en la 1980-aj jaroj kaj konstante pledas por Esperanto. En septembro 1995 li predikis pri Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo ĉe la Uuniĝintaj Nacioj en Novjorko, memore al ĝia 50-jara Jubileo. En sia prediko li substrekis:
Necesas alpreni la komunan lingvon por formi unu familion de la mondo. Mi proponas, ke la lingvo estu Esperanto plej logika kaj scienca, por ke niaj postaj generacioj ne suferu de lingvaj baroj. Esperanto estas la lingvo lernebla facile en kelkaj monatoj kaj apartenanta al nenies nacio. Tial ni povas akcepti ĝin kiel la lingvon de ni ĉiuj. Do oni parolu du lingvojn: gepatran lingvon kaj Esperanton. Se niaj idaroj libere interkomunikiĝos kaj harmonie kunvivos, tio estos la plej mallonga vojo al la tutmonda familiiĝo en egaleco kaj sen privilegio de ajna klaso.
En la samjara oktobro Ĝŭasano ĉeestis la solenan inaŭguron de la 27a Korea Kongreso de Esperanto kaj denove emfazis, ke la mondo devas alpreni Esperanton kiel sian komunan lingvon. En 1998 li ellaboris kaj publikigis sian projekton por antaŭenigi Esperanton. La projekto klare spegulas lian aspiron al Esperanto kiel monda lingvo kaj enhavas la subajn ses etapojn:
1a etapo: alpreno de Esperanto kiel eŭropa komuna lingvo;
2a etapo: alpreno de Esperanto kiel monda komuna lingvo;
3a etapo: preparado dum 20-30 jaroj;
4a etapo: efektiva uzo de Esperanto kun la angla en la internaciaj konferencoj;
5a etapo: uzo de nur Esperanto kaj normigado de fakaj vortoj;
6a etapo: ĉiulerneja edukado de la mondo en Esperanto (en la ŝtata lingvo nur dum
leciono de la ŝtata lingvo).
La firma subteno de Ĝŭasano por Esperanto ja estas la plej granda movforto de la Ŭonbulana Esperanto-movado.
3) Atingaĵoj de la Ŭonbulana Esperanto-movado
Post sia ekapero Esperanto bezonis 93 jarojn da longa tempo por alveni al la Ŭobulana eklezio. En 1980 la esperantisto-Ŭonbulano HONG Sungcho organizis la unuan Esperanto-kurson por junuloj de la templo ĝongno en Seulo. La kursfinintoj fondis la rondon Cirklo kaj tre aktivis plurajn jarojn por disvastigi Ŭonbulismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter Ŭonbulanoj.
Sub la fervoraj aŭspicioj de la templaj ĉefpastroj Boptaŭono kaj Ĝŭasano, la rondo Cirklo (poste nomŝanĝita al Esperantista Asocio de Ŭonbulismo) eldonis sian organon La Cirklo, aranĝis multajn lingvokursojn kaj vigle partoprenis diversajn Esperanto-aranĝojn. Krome, Ŭonbulanaj temploj kaj trejnejoj estis ofte disponitaj por la korea Esperanto-movado. Ekde la 1990-aj jaroj studentoj pri Ŭonbuliko (estontaj pastroj de Ŭonbulismo) de la universitato Wonkwang lernis Esperanton unu post la alia kaj fariĝis la kerno de la Esperanto-movado.
La Ŭonbulana eklezio akceptas Esperanton kiel unu el la oficialaj tradukataj lingvoj. ĝis nun el la sanktaj libroj de Ŭonbulismo en Esperanton tradukitaj estas Gvidlibro pri Ŭonbulismo, La Fundamenta Instruo, La Sotesana Instruo kaj La Ĝongsana Instruo. En tradukado Esperanto ludas gravan rolon ankaŭ kiel pontolingvo. Ekzemple, el la Esperanta versio La Fundamenta Instruo jam estas tradukita en hispanan, ĉeĥan, polan, litovan, portugalan, italan, bulgaran kaj mongolan lingvojn.
Fine en 2003 plenumiĝis longa deziro de la Ŭonbulanaj esperantistoj. Tio estas, ke nun en la eklezia unviersitato Wonkwang Esperanto estas instruata kiel dua fremda lingvo. Lastatempe inter la laikaj kaj pastraj Ŭonbulanoj pli kaj pli grandiĝas interesiĝo pri Esperanto, kiel supre dirite, pro la subteno de Ĝŭasano, pro la tradukado de sanktaj libroj kaj pro la instruado de Esperanto en la eklezia universitato. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo nun reaktivigas sian agadon, organizante la Korean Kongreson de Esperanto kaj tiel plu.
4. Taskoj de la Ŭonbulana Esperanto-Movado
1) Daŭra Esperanto-instruado en la universitato Wonkwang
Enkonduko de Esperanto en la eklezian universitaton Wonkwang estas signifa turnopunkto por la Ŭonbulana Esperanto-movado. Precipe por studentoj pri Ŭonbuliko tio estas ege bona ŝanco ricevi kreditojn kaj lerni Esperanton. La Esperanto-kurso do devas daŭri ĉiam, por ke multiĝu kapablaj esperantistoj. Per Esperanto ili povos aktivi por dialogoj inter religioj kaj diskonigi Ŭonbulismon tra la mondo. Ili povos ankaŭ instrui Esperanton al siaj kredantoj en temploj. Tio ja estas rapida maniero plimultigi Ŭonbulanajn esperantistojn. Krome, dezirindas, ke la universitato estonte fondu Esperanto-fakon kaj iĝu la azia centro de esperantologio.
2) Eldono de periodaĵo
Komence de la Ŭonbulana Esperanto-movado la rondo Cirklo, malgraŭ mankoj, pli-malpli regule eldonis naŭ numerojn de sia organo La Cirklo. Tiutempe la periodaĵo kun plena teksto en Esperanto estis rara en Koreio. Ĝi enhavis plejparte tradukojn de Ŭonbulanaj doktrinoj kaj kontribuis al la diskonigo de la nekonata Ŭonbulismo en Esperantio. Bedaŭrinde, malfavoraj cirkonstancoj ĉesigis ĝian pluan vivadon. Nia urĝa tasko estas revivigi ĝin kaj unue ni povos komenci per retgazeto. Sendube la organo kunigas la membrojn kaj instigas ilin skribi en Esperanto kaj tiel altigi lingvokapablon.
3) Radioelsendo en kaj pri Esperanto
La Ŭonbulana eklezio nun funkciigas radiostaciojn en la urboj Iksano, Busano, Seulo kaj aliaj kaj ankaŭ unu satelitan televidon pri orienta medicino kaj sano. Por ili estas konsiderinde havi regulan programon en kaj pri Esperanto. Tio povas esti ilia bona distingaĵo disde amasegoj da elsendejoj. Ne indas paroli pri la avantaĝo de tiamaniera informado de Esperanto al la popolo.
4) Esperanto-templo en Eŭropo
Ni esperas kaj klopodas, ke en la proksima estonteco fondiĝu la Esperanto-templo de Ŭonbulismo en Eŭropo, kie naskiĝis Esperanto kaj estas pli aktiva Esperanto-movado ol en la aliaj kontinentoj. La templo sisteme diskonigu Ŭonbulismon al mondaj esperantistoj, efike priservu Ŭonbulanajn esperantistojn kaj gvide antaŭenigu la Ŭonbulanan Esperanto-movadon.
5. Epilogo
Mallonga estas la historio de Ŭonbulismo rilate al Esperanto, kompare kun tiu de bahaismo, katolikismo, kristanismo, Oomoto kaj aliaj. Tamen rimarkindas ĝiaj atingaĵoj kun Esperanto. El la koredevenaj religioj Ŭonbulismo havas la plej aktivan rilaton al la Esperanto-movado. Nun la Ŭonbulana Esperanto-movado havas pli favorajn kondiĉojn ol antaŭe kaj do ni plifortigos nian internan kapablon kaj plifirmigos nian kunlaboron kun aliaj religiaj organizoj, kiuj utiligas Esperanton.
Zamenhofo konsciis, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo. Li deziris, ke ĉiuj nacioj komunikiĝadu per la neŭtrala lingvo Esperanto sur la principoj de frateco, egaleco kaj justeco kaj tiel realigu pacan mondon en unu granda rondo familia. Sotesano strebis, por ke la homaro civilizu sian spiriton per la vera religio Ŭonbulismo kaj tiel ĉiuj individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj forigu siajn barilojn kaj konstruu pacan mondon en reciproka komunikado.
Sekvante la noblan volon de Zamenhofo kaj Sotesano por la mondo kaj homaro, ni, Ŭonbulanaj esperantistoj, dediĉu nin por plimultigi junajn Zamenhofojn kaj junajn Sotesanojn en la mondo ankoraŭ malpaca.
Iam plenumiĝu do niaj esperoj per niaj klopodoj!
원불교와 에스페란토
1. 서 론
에스페란토 창안자 자멘호프는 리투아니아 대공국에 속하다가 당시 러시아 지배를 받고 있던 지금의 폴란드 비아워스토크(Białystok)에서 1851년 12월 15일 태어났다. 이 도시엔 러시아인, 폴란드인, 독일인 및 히브리인이 각자 다른 말을 사용하면서 비우호적으로 살고 있었다. 이는 어린 자멘호프의 마음을 몹시 괴롭혔고, 그는 언어의 다양성이 인간가족을 분리해서 서로 적대시하는 주된 원인임을 확신했다. 그는 어른이 되면 이 악을 제거할 것을 다짐하면서 모든 사람들이 쉽게 배워 평등하게 의사소통을 할 수는 있는 중립적인 언어 창안을 위해 노력했다. 마침내 그는 만 25세인 1887년 7월 26일 바르샤바에서 “에스페란토 박사, 국제어”라는 제목으로 에스페란토 제1서를 발표했다. 1민족 2언어주의를 표방하는 에스페란토는 오늘날 수많은 인공어 중 가장 널리 사용되고 있으며, 세계 거의 모든 나라에서 이 언어를 말하는 사람들이 활동하고 있다.
한편 원불교 교조 소태산은 당시 제국주의적 침략의 위협에 처한 한국의 한 벽촌에서 1891년 5월 5일 태어났다. 그는 어린 시절부터 우주의 자연현상에 큰 의심을 발하여 이를 해결하기 위해 갖은 정성을 다했다. 이어 그는 만 25세를 몇 일 앞 둔 1916년 4월 28일 큰 깨달음을 얻었다. 그는 스스로 깨달은 진리를 “만유가 한 체성이며 만법이 한 근원이로다. 이 가운데 생멸 없는 도와 인과 보응되는 이치가 서로 바탕하여 뚜렷한 기틀을 지었도다”라고 표현했다. 그는 “물질이 개벽되니 정신을 개벽하자”를 개교표어로 정하고, 물질세력의 노예생활에 헤매고 있는 사람들의 정신세력을 확장하는 데 일생을 바쳤다. 오늘날 원불교는 한국 6대 종교 중 하나로 성장했고, 십여 개국에 진출해 세계화를 더욱 꾀하고 있다.
자멘호프보다 40년 늦게 태어난 소태산은 그와 함께 26년을 동시대에 살았지만 그와 에스페란토 소식을 접하지 못했다. 이들은 어린 시절에 품은 의문을 해결하고자 끊임없이 연마한 결과 25세 청년으로 각각 원불교와 에스페란토를 세상에 내놓았다. 자멘호프는 언어의 다양성이 가져다주는 불행에서 언어로써 인류를 구하고자 했고, 소태산은 물질문명이 초래한 불행에서 종교로써 인류를 구하고자 했다. 이들의 인류애 정신은 1980년에 와서야 비로소 서로 만나게 되었다.
원불교 에스페란토 운동을 논하기 전에 이해를 돕기 위해 원불교를 개괄적으로 소개하고자 한다.
2. 원불교 개관
원불교는 소태산의 대각으로 시작되었다. 원불교는 진리적 종교의 신앙과 사실적 도덕의 훈련으로써 정신세력을 확장하고, 물질세력을 항복 받아 일체중생을 낙원으로 인도하는 것을 목적한다. 원불교는 우주만유에 관통해 있는 근원적 진리를 인정하고, 이를 일원상으로 표현한다. 원불교는 석가모니불을 연원불로 모시고 불법을 시대화, 생활화, 대중화한 새 종교이다.
원불교는 이 일원상의 진리를 믿고 깨달아 실천하게 하는 종교이다. 일원상의 진리는 우주만유에 나타나 있고, 만유는 서로 은혜의 관계를 맺고 있다. 이를 사은(四恩: 천지은, 부모은, 동포은, 법률은)이라고 부른다. 원불교인들은 일상생활에서 이 은혜를 알고 감사하는 것을 가장 중요하게 여긴다. 이는 곧 처처불상 사사불공이다. 어느 때 어느 곳이든지 항상 경외심을 놓지 않고 부처님을 대하듯 만물을 대해 현실적으로 복락을 장만한다. 원불교는 사요(四要: 자력양성, 지자본위, 타자녀교육, 공도자숭배)로써 평등 사회를 구현하고자 한다.
원불교 수행은 일원상의 진리에 대한 신앙에만 그치지 않고 부단한 자기개조를 통해 부처의 인격을 이루고 진리에 합일하고 한다. 이러한 수행의 대전제는 무시선 무처선이다. 육신생활을 영위하는 데 의식주가 필요하듯이 정신생활을 영위하는 데에는 정혜계가 필요하다. 정신생활의 삼대영양소가 정신수양, 사리연구, 작업취사이다. 이 삼학(三學) 공부를 위해 간직해야 할 네 가지는 신, 분, 의, 성이고, 버려야 할 네 가지는 불신, 탐욕, 나, 우이다. 원불교의 4대 강령은 정각정행, 지은보은, 불법활용, 무아봉공이다.
원불교의 법통은 소태산, 정산, 대산에 이어 좌산 종법사로 이어져 내려오고 있다. 원불교는 총부가 있는 익산을 기점으로 한국에는 15개 교구 550개 교당, 해외에는 14개국 51개 교당을 두고 있다. 이밖에 180개에 이르는 교육, 자선, 산업기관을 운영하고 있다. 교단은 세계종교자유평화회의(WCRP), 아시아종교자유평화회의(ACRP), 국제자유종교연맹(IARF), 세계불교도회(WFB) 회원으로 국내외 종교 단체간 교류와 협력에 적극적으로 참가하고 있다.
3. 원불교 에스페란토운동 전개
1) 사상적 배경 - 인류인주의와 원불교
자멘호프의 인류인주의는 원불교 에스페란티스토에게 커다란 관심을 불러일으켜 왔다. 이는 자멘호프 개인의 윤리-종교적 교리를 담은 것으로 1906년 주창되었다. 자멘호프는 “인류인주의는 인간을 자기 조국이나, 언어나, 종교집단으로부터 떼어내지 않고 그로 하여금 각자의 민족과 종교 원리에 있는 모든 거짓과 모순을 피하고, 중립적인 인간 토대 위에 상호형제애, 평등과 정의의 원칙에 입각해 모든 언어와 종교의 사람들과 융통할 수 있게 하는 가르침이다”라고 정의했다. 또한 그는 “나는 물질과 도덕세계에 있어서 모든 원인의 원인인 가장 높은 힘을 신이나 다른 이름으로 지을 수 있지만 모든 사람은 그 힘의 본체를 자신의 양식이나 마음, 혹은 교단의 가르침이 불러주는 대로 표현할 권리가 있다. 신에 대한 믿음이 나와 다르다는 이유로 그 사람을 미워하거나 핍박해서는 절대 안된다”라고 말했다.
소태산은 자멘호프의 가장 높은 힘을 일원상의 진리로 표현했다. 그는 “세계 모든 종교의 근본 원리는 각기 달리 이름지어지지만 본질적으로는 하나다. 그러니 각자의 제도와 방편을 고집하지 말고 서로 융통을 하는 것이 모든 성인의 본의이다”라고 천명했다. 소태산의 이 뜻은 정산의 “동원도리”에 내재되어 있고, 대산의 “종교연합운동” 제창으로 구체화되었다.
자멘호프는 “나는 인간이고, 인류를 한 가족으로 간주한다. 인류를 서로 적대적 종족과 종족종교 공동체로 분리하는 것이야말로 가장 큰 불행 중 하나로 여긴다. 나는 모든 사람에게서 단지 사람만 볼뿐이고 그 개인의 가치와 행위로 모든 사람을 평가한다. 그가 속한 종족, 언어, 종교, 사회계층이 나와 다르다는 이유로 그를 모욕하고 억압하는 것은 야만으로 간주한다”라고 말했다.
이는 소태산의 “사람뿐만 아니라 금수 초목까지도 우리의 동포다”, 정산의 “동기연계”와 대산의 “인류는 한 가족”과 맥을 같이 한다. 이처럼 자신이 창안한 에스페란토에 불어넣고자 한 자멘호프의 인류인주의는 원불교 역대 종법사의 가르침에 그대로 부합된다. 바로 이 점이 원불교인들이 에스페란토를 쉽게 받아들이는 좋은 동기이다.
2) 좌산 종법사와 에스페란토
원불교 에스페란토운동을 논하는 데 있어 좌산 종법사를 언급하지 않을 수가 없다. 그는 1980년대 에스페란토 강좌에 직접 여러 차례 참가하는 등 에스페란토에 대한 남다른 관심과 지지를 표명했다. 그는 1995년 9월 유엔본부에서 “세계 공동체 건설을 위한 과제와 종교의 역할”을 주제로 법문을 설했다. 이 법문에서 “세계를 한 가족으로 만들기 위해서는 공통 언어의 채택이 필요하다. 나는 우리의 후손들이 언어의 어려움으로부터 고통받지 않게 하기 위해 그 언어는 가장 논리적이고 과학적인 에스페란토여야 한다고 제안한다. 에스페란토는 몇 달 안에 쉽게 배울 수 있고 또 어느 나라에도 속해 있지 않다. 그렇기 때문에 우리는 그것을 우리 모두의 언어로 받아들일 수 있다. 그래서 우리는 두 언어, 즉 모국어와 에스페란토로 말하자. 우리의 자손들이 자유롭게 의사소통을 하고 조화롭게 함께 산다면, 그것은 어떤 계급의 특권도 없는 평등 속에서 세계가 한 가족이 되는 지름길이 될 수 있다”고 역설했다.
그 해 10월 원광대학교에서 열린 한국에스페란토대회 개회식에서 어느 특정한 민족에 속하지 않은 언어, 규칙적이고 배우기 쉬운 언어인 에스페란토를 세계공용어로 채택해야 한다고 다시 한번 강조했다. 세계 공용어로서 에스페란토에 대한 그의 염원은 1998년 직접 만들어 내놓은 “에스페란토 발전진행표”에 구체적으로 잘 드러나 있다. 이 발전진행표는 아래와 같이 6단계로 나뉘어져 있다.
- 1단계: 유럽 공용어로 정식 채택
- 2단계: 세계 공용어로 채택
- 3단계: 20 - 30 년간 준비 단계 설정
- 4단계: 준비 만료와 함께 국제 회의시 영어와 함께 동시 통역
- 5단계: 에스페란토만 사용 및 각 분야 표준어 개발 설정
- 6단계: 각 국의 모든 교육을 에스페란토로 실시 (自國語는 국어 시간에만 사용)
이처럼 좌산 종법사의 에스페란토에 대한 확고한 지지는 지금까지 면면히 이어져온 원불교 에스페란토 운동의 가장 큰 원동력이다.
3) 교단내 에스페란토 도입과 성과
에스페란토가 발표된 후 원불교 교단내에 처음 소개되는 데에는 무려 93년이란 세월이 걸렸다. 1980년 에스페란티스토 홍성조 교도가 서울 종로교당 청년들을 대상으로 교단 최초로 에스페란토 강좌를 열었다. 이를 계기로 일원회(Rondo Cirklo)가 결성되어 당시 여러 해 동안 국내외 에스페란티스토들에게 원불교를 알리고 원불교 교도들에게 에스페란토를 보급하는 데 여러 해 동안 활발한 활동을 전개했다.
특히 당시 종로교당 법타원, 좌산 교감님의 적극적인 후원으로 기관지 “La Cirklo”를 발간했고, 에스페란토판 원불교 안내서도 발간했다. 원불교 교당과 특히 훈련기관은 한국 에스페란토 운동의 강습이나 합숙장소로 널리 활용되기도 했다. 1990년대부터는 옛 종로청년들을 이어 원광대학교 교학과생들이 원불교 에스페란토 운동의 불씨를 살려나갔다.
원불교 교단은 교서 번역의 공식언어로 에스페란토를 인정하고 있다. 지금까지 “원불교 안내서”, “원불교 교전”, “정산종사 법어”가 최보광 원무에 의해 에스페란토로 번역되어 출판되었다. 특히 에스페란토는 교서 번역에 있어서 교량언어로 중요한 역할을 하고 있다. 에스페란토 “정전”에서 스페인어, 체코어, 폴란드어, 리투아니아어, 포르투갈어, 이탈리아어, 불가리어, 몽고어로 이미 번역되었다.
원불교 에스페란티스토들의 오랜 염원 중 하나가 2003년 마침내 이루어졌다. 바로 교립 원광대학교에서 에스페란토가 제2 외국어 과목으로 정식 채택되어 가르쳐지고 있다. 에스페란토운동에 대한 좌산 종법사의 성원, 각종 교서 번역, 원광대학교 에스페란토 강좌 개설 등으로 최근 어느 때보다도 에스페란토에 대한 출가와 재가들의 관심이 증대되고 있다. 원불교 에스페란토회(회장 홍성조)는 2004년 한국에스페란토대회를 익산에서 개최하는 등 활발한 활동을 재개하고 있다.
4. 원불교 에스페란토 운동 과제
1) 원광대 에스페란토 과목 지속적 유지
교립 원광대학교 에스페란토 강좌 개설은 원불교 에스페란토 운동사에 의미 있는 전환점이다. 이는 원불교학과생들이 학점도 받으면서 체계적으로 에스페란토를 배울 수 있는 아주 좋은 기회이다. 그러므로 이 에스페란토 과목을 지속적으로 유지하여 유능한 에스페란티스토들이 많이 배출되도록 해야 한다. 이들은 에스페란토를 통한 종교간 대화에 앞장서고, 세계에 원불교를 알리며, 일선에서 교도들에게 에스페란토를 보급할 수 있을 것이다. 이는 원불교 에스페란티스토 증가를 위한 지름길이다. 한편 언젠가 원광대학교에 에스페란토학과가 개설되어 에스페란토 학문의 아시아 중심지 역할을 담당할 것을 기대해 본다.
2) 정기간행물 발간
원불교 에스페란토 운동 초기 일원회는 여러 가지 부족한 점이 있었지만 기관지 “La Cirklo”를 9호까지 정성스럽게 발간했다. 당시 한국에서는 보기 드물게 순 에스페란토로 된 이 간행물은 원불교 교리 번역문을 주로 다루어 세계에스페란토계에 생소한 원불교를 알리는 데 큰 역할을 했다. 그 후 여러 가지 사정으로 중단된 것이 몹시 아쉽다. 이제 우리 운동의 급선무는 바로 정기간행물을 발행하는 것이다. 당장 종이판이 어렵다면 인터넷판이라도 회원들이 적극 참여해 만들어나가야 할 것이다.
3) 에스페란토 방송
현재 원불교 교단은 익산, 서울, 부산 등 여러 도시에 라디오 원음방송과 한방건강 전문 TV 채널인 현인방송을 운영하고 있다. 이들 방송은 에스페란토 관련 프로그램을 마련해 다른 많은 방송들과 차별되는 특색 있는 방송으로 자리매김하는 문제를 고려해봄직하다. 한편 이는 다수 대중에게 에스페란토를 알리는 데 좋은 기여를 할 것이다.
4) 유럽에 에스페란토 교당 설립
가까운 미래에, 에스페란토 발상지여서 다른 대륙보다 상대적으로 에스페란토 운동이 활발한 유럽에, 에스페란토 교당이 설립되기를 염원한다. 이 교당으로 하여금 세계 에스페란티스토들에게 원불교를 체계적으로 교화하고, 국내외 원불교 에스페란티스토들을 효율적으로 관리하고, 원불교 에스페란토 운동을 주도적으로 이끌어 갈 수 있도록 해야 할 것이다.
5. 결 론
카톨릭교, 기독교, 바하이교, 오오모또교 등 다른 종교에 비해 원불교가 에스페란토를 접한 역사는 일천하다. 이런 짧은 역사와 부족한 인재에도 불구하고 원불교에서 에스페란토가 이룬 성과는 주목받을만하다. 특히 한국 민족종교로서는 원불교가 에스페란토운동과 가장 활발한 관계를 맺고 있다. 어느 때보다도 좋은 기회를 맞고 있는 원불교 에스페란토 운동은 내적 역량을 더욱 강화하고, 에스페란토를 활용하고 있는 종교들과 협력을 더욱 공고히 할 것이다.
자멘호프는 “언어는 인간에겐 목적이 아니라 수단일 뿐이어야 한다”고 인식했다. 그는 중립적인 언어 에스페란토를 통해 모든 민족이 형제애․평등․정의의 원칙 아래 의사소통하여 한 큰 권속에 평화 세상을 이루기를 갈망했다. 소태산은 진리적 종교인 원불교를 통해 인류의 정신을 문명시켜, 개인․가정․사회․국가가 각자 국한을 터서 서로 융통하여 평화 세상을 건설하고자 했다.
원불교 에스페란티스토들은 세계와 인류를 위한 자멘호프와 소태산의 숭고한 뜻을 이어 받아, 여전히 싸우는 이 세상에 더 많은 청년 자멘호프와 청년 소태산을 배출하는 데 노력할 것이다.
언젠가 이러한 우리의 염원이 이루어지소서!