Prelegoj (aŭditorio)
“Esperanto inter la japana kaj korea popoloj -OOYAMA Tokio kaj lia tempo”
En la 1920-0aj jaroj, kiam Japanio regadis Koreion, Esperanto ludis unikan rolon inter la japana kaj korea popoloj. Certaj esperantistoj el ambaŭ nacioj uzis la neŭtralan komunan lingvon por pli bona interkompreniĝo. Kun limigitaj rezultoj, iliaj agoj estas ja notindaj el historia vidpunkto. OOYAMA Tokio kaj aliaj figuroj estos prilumitaj kun la helpo de siatempaj materialoj.
Prelegis profesoro GOTOO Hitosi, de Universitato Tohoku.
“La Katastrofo en nia regiono”
Pri la tertremo kaj cunamo okazintaj en Japanio en la 11a de marto raportis s-ino SAITO Tume.
“Belarta Merkato de Japanio kaj Koreio”
Ĉu vi ĝuas la vivon de arto kaj kulturo? En la epoko de kulturo ni esperantistoj vivu la vivon ne nur por la movado de Esperanto, sed ankaŭ por la kulturigo de sia vivo, kio donos la feliĉon kaj krean ideon, eĉ monon.
Oni vidis la mondon de belarta merkato de Koreio kaj Japanio. Artistoj de Koreio Park Sookeun, Lee Joongsup, Kim Whanki, Lee Ufan, kaj tiuj de Japanio, Takashi Murakami, Yayoi Kusama, Nara Yoshitomo ktp.
Krom la du-landaj artistoj, oni povas renkonti kelkajn famajn samtempajn artistojn de Ĉinio, Zhang Ziaogang, Zeng Fanzhi, kaj tiujn de Bharato, Subodh Gupta, Jitish Kallat, Santosh.
Per la prezento oni havis la ŝancon pensi ankaŭ la signifon de azio kaj aziajn landojn.
Prelegis d-ro SO Jin-su, profesoro de Universitato Kangnam.
“Kompleksio kaj Sano”
Tute nova medicina sistemo estis iniciatita de LEE Jema (1836-1900) ĉirkaŭ 100 jarojn antaŭe en la posta epoko de la korea dinastio Chosun.
En 1894 LEE Jema asertis, ke ĉiu homo naskiĝas kun malsama strukturo de la organoj kaj sekve diferencas per karaktero, temperamento, fiziologia kaj patologia fenomenoj. Do li asertis, ke kvankam homoj havas la saman malsanon, oni devas uzi diferencajn medikamentojn konforme al ilia respektiva denaska strukturo de la organoj. Li aŭdace kritikis la senkritike transdonatan dum miloj da jaroj jaman sistemon de ĉina medicino kaj eĉ skuis ĝian radikon, kio ja estis surpriza okazaĵo sub la siatempa situacio, en kiu potence regis ĉina scienco.
Pri la kompleksio, kiun difinis LEE Jema, prelegis d-ro CHONG Won-cho, Honora Prezidanto de KEA.
“Kanto bela, vivo stela”
Prelego de la premiito de la Premio Ossaka 2011, s-ro JAMADA Tadaŝi