Fakte Valentina Tago, nome la 14-a de februaro, estas okcidenta amo-tago. Valentina Tago tiel furoras tra la tuta mondo, ke ĝi jam fariĝis la amo-tago preskaŭ de ĉiuj popoloj okcidentaj kaj orientaj. En Ĉinio, la junuloj preskaŭ forgesis la signifon de la 7-a de julio, kaj rigardas nur Valentinan tagon kiel la amo-tagon. Multaj atendas tiun tagon por esprimi sian amon al sia amat(in)o, kaj multaj aspiras tiun tagon pro la surprizo farota de sia koramik(in)o.
Impresoj
Rozo estas taŭga donaco al koramikino. En Ĉinio, nur inoj estas akceptantoj de rozo, kaj malinoj la donacantoj. La rozo ofte estas antataŭaĵo de vorta am-esprimo al inoj. La 14-an de februaro ĉi-jare, mi piediris sur la stratoj de Pekino, nur por libere promeni kaj rigardi la homojn. Mia celloko estas Tian'anmen-placo, la centro de nia urbo. Unue mi eniris en la vagonon de metroo, kiun mi rigardas kiel tipan markon de urboj. En la vagono mi vidis feliĉon sur la vizaĝoj de geamantoj, rozojn en ties manoj. Surstrate, preskaŭ ĉie videblas rozovendistoj, kiuj intencis gajni monon helpe de la festo. Multaj el ili estas gestudentoj. La vendado de rozoj en Valentina tago verŝajne estas tre disvastiĝinta ideo inter mezlernejaj gestudentoj. Ankaŭ ĉokoladon oni ŝatas donaci al sia korul(in)o. En magazenoj vendeblas ĉokoladoj en ĉiu ajn formo, kaj kompreneble plejparte en kora formo. Mi laŭiris la stratojn. Apude estas serio da montraj fenestroj, en kelkaj el tiuj troviĝas belegaj ĉokoladoj speciale preparataj por Valentina Tago. Ili ravis min. Rigardante ilin, mi nepre ne pensis pri la dolĉa gusto, sed nur pri la abstrakta amoplena etoso.
Valentina Tago, amo-tago aŭ amoro-tago?
En Valentina Tago, ege furoras ankaŭ kondomoj. Multaj kondomo-vendistoj forte ofertas diversajn kondomojn, kelkaj el ili eĉ faras falsajn rozojn el kondomoj. Mi ne kredas pri la platona amo, tamen mi ankaŭ ne rigardas sekson kiel ĉefan temon de Amo. La kondomo-vendisto impresas onin, ke Valentina Tago estas amoro-tago, kaj oni planas amori en tiu dato.
Revivigo de tradicia ĉina amo-tago
En Ĉinio, ekzistas ankaŭ ĉina amo-tago, t.e. la 7-a de julio laŭ luna kalendaro. La tradicio de la ĉina amo-tago devenas de la historio pri Altairo kaj Vego. Tio ja estas longa historio, ke ne eblas plene rakonti ĉi tie. Do, lasu min rakonti pri Altairo kaj Vego en la venonta numero de La Amikeco. Laŭ mi, ankaŭ la tradicia ĉina amo-tago povas esti ĉarma. Ĉar kuŝas bela rakonto ankaŭ malantaŭ ĝi, same kiel Valentina Tago. Sed ĉu vere eblas revivigi la feston? Ĉu oni povas intence festigi al aliaj homoj? Mi dubas.