|
Al mi estas honora, ke mia foto estis eldonita la kovrilo de revuo nomata "Esperanto" de Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio.
La temo estas "Esperanto-Insulo en Ĉinio".
Jen estas la revuo : Aprila12Reta.pdf
Esperanto-Insulo: eksperimento, tre intensa studa monato en Ĉinio
Neniam en Ĉinio oni vidis ĝuste tian aranĝon: kursaro tiom longa, tiom partoprenata, tiel internacia, tutmonata, tuttaga, neturisma, laboriga ĝis fizika kaj mensa laciĝo. Gejunuloj kiuj lernis Esperanton ekde la 8-a matene ĝis la 10-a vespere, ĉiutage krom dimanĉe, studentoj kiuj unue dubis kaj poste esperantistiĝis.
Neniam en Ĉinio oni vidis eŭropanojn, usonanojn, ĉinojn, mongolojn kaj koreojn kunlerni en la sama baza kurso, ĉe la samaj tabloj, farante la samajn ekzercojn, spite al la fakto ke Esperanto por azianoj povas esti ankaŭ malfacile lernebla.
Oni neniam vidis tiom da studentoj, kiuj neniam lernis Esperanton antaŭe, ĉe la fino de unu monato paroli dum horoj kun eksterlandanoj.
Tio probable neniam okazis en Ĉinio kun la angla, nek kun iu ajn alia lingvo dum la kvinmiljara historio de tiu lando. Jes ja, tiom da malsamaj landanoj en kurso por komencantoj sukcese kunlernis.
Pruvo al la mondo, ke Esperanto povas superi ĉiujn aliajn lingvojn rilate rapidecon de lernado kaj ĝustecon de parolado. Kaj krome, en la lasta semajno komencantoj ĉeestis du lecionojn de la Universitato de Esperanto – kaj tiuj studentoj komprenis, eble ne la tuton, sed sufiĉe por sekvi la kurson. Invitu lingvoinstruistojn de la angla lingvo provi fari similon.
Ni esperantistoj povas resti fieraj. Kiu dubas, venu al Esperanto-Insulo. En ĝi, spite al la originaj planoj por nur inter 20 aŭ 30 partoprenontoj, finfine ĉeestis 131 gelernantoj el 22 landoj: 68 ĉinaj lernantoj el dudeko da ĉinaj regionoj kaj 63 homoj el dudeko da aliaj landoj. Naŭ dekonoj el tiu nombro plentempe ĉeestis. Kelkaj parttempuloj kiel Peter Baláž kaj la teamo de lernu.net ĉeestis por observi, prelegi kaj paroli pri venonta kunlaboro. La nombro de ĉinaj plentempaj studentoj kreskis tiel rapide, ke en novembro ni devis haltigi la akceptadon de partoprenontoj de Ĉinio. Se la aranĝo daŭrus nur tri tagojn aŭ unu semajnon, kiel la kutimaj Esperantaj aranĝoj, estus pli facile, sed el tiuj 131 homoj preskaŭ ĉiuj estis tie por la tuta monato, kaj la plejparto studis la tutan tagon. Pro la grandaj ferioj de la ĉina Novjaro ne facilas aranĝi tutmonatan restadon sur la insulo.
La kursaro de Esperanto-Insulo konsistis el tri fundamentaj partoj.
Unue, la BEK-kurso, la tre intensa instruado de Esperanto, daŭranta 8 horojn ĉiutage krom dimanĉe, kun aldonaj studohoroj vespere. Vere intensa, tuttaga, ĉiutaga, ĉiumomenta lernado de la lingvo. En tiu kurso troviĝis homoj el 14 landoj, plejparte ĉinaj studentoj, sed ankaŭ deko da koreoj kaj kvino da mongoloj.
Due, estis la kurso pri metodiko de Katalin Kováts, kiu daŭris du horojn ĉiutage inter lundo kaj vendredo, kun aldona helpolaboro kaj provinstruado dum la BEK-kurso.
La tria parto estis la kursoj de la Universitato de Esperanto, gvidataj de la profesoroj Ron Glossop el Usono kaj Federico Gobbo el Italio. La kursoj por spertaj esperantistoj, do tiuj de Metodiko kaj de la Universitato de Esperanto, okazis paralele kun la BEK-kurso: BEK en granda klasĉambro por 100 personoj, kaj la alia kurso en ejo por proksimume 30.
Iasence oni povas nomi Esperanto-Insulon la eksperimento-insulo. Multo el tio kio okazis, estis farita por vidi ĉu ĝi entute eblas. Unu ekzemplo de tio estas la BEK-kurso mem. Kvankam tia kurso jam okazis sukcese en eŭropaj landoj kaj en Usono (Madrido, Grésillon, Plouézec, NASK en San-Francisko ktp), kun gelernantoj de diversaj aĝoj, kaj kvankam ĝi jam okazis en Ĉinio kun ĉinaj studentoj, BEK neniam prezentiĝis antaŭ tiom da komencantoj el tiom da malsamaj aziaj kaj eŭropaj landoj. En la dua vespero, kiam mi ricevis la unuajn ekzamenetojn kaj komencis korekti ilin, mi plene konstatis, ke mi ne kapablas – 82 kvizoj en 8 lingvoj: la ĉina, angla, germana, slovaka, litova, korea kaj mongola, kaj ankoraŭ alia kies nomon mi forgesis! Kaj kiam mi ekrigardis la hejmtaskojn, pli ol 600 aldonaj paĝoj en nur unu tago, mi preskaŭ svenis. Kun tiom da korektolaboro evidentiĝis, ke, kontraŭvole, mi devas radikale ŝanĝi la BEK-kurson por adaptiĝi al la nekutimaj cirkonstancoj.
Feliĉe ekde la komenco mi havis la helpon de Penny Vos, kiu lerte helpis al mi reorganizi niajn labortablojn, kaj kiu poste starigis specialajn lecionojn por tiuj kiuj malfacile sekvis la rapidan ritmon de la BEK-kurso. Aldoniĝis ankaŭ la helpo de Magda Feifičová el Slovakio kaj Jano Clark el Usono.
Katalin sendis kunlaborantojn en diversaj partoj de la tago, kaj finfine tri ŝiaj lernantoj proponis sin por helpi korekti kelkajn hejmtaskojn de la BEK-kurso: Maja Mériaux kaj Michèle Reverdy el Francio, kaj Ĝoja Cho el Koreio.
Alia eksperimento estis disponigi, ekde la dua semajno, tiun bazkurson BEK al la lernantoj pri metodiko de la kurso de Katalin. La ideo estis simpla kaj fruktodona. Ŝi povas doni multe pli ol teorian kurson pri metodiko; ŝi povis permesi al siaj gelernantoj tuj kaj rekte provi ĉion kion ŝi instruis al ili en grupo de realaj lernantoj de Esperanto, multaj el kiuj estis veraj komencantoj. Tiu kunlaborado ankaŭ permesis al mi taksi la valoron de pluraj metodoj, plejparte komunikaj, en la kunteksto de realaj lernosituacioj en Ĉinio.
La BEK-kurso ne estis kutimo pro la tre intensa lernoritmo, tamen, ĝi tre similas la realon de lingvo-lernado en Ĉinio, kie, en la universitato, lingvaj kursoj, speciale ekster la kadro de la lingvo-diplomiĝantoj pri la angla, povas atingi 200, 300, eĉ ĝis 500 studentojn!
La laboro de Katalin kaj de edukado.net meritas apartan laŭdon pro siaj amplekso kaj multflankeco. En Ĉinio ŝi sukcese starigis la KER-ekzamenon, ekzamenante je la niveloj B1, B2 kaj C1 (29 lernantoj el 10 landoj partoprenis). Tio estas novaĵo por Azio, kaj ĝi helpos krei ponton inter Ĉinio kaj Eŭropo. Simile, granda kvanto da novaj metodoj kaj instru-manieroj prezentiĝis al la ĉinaj esperantistoj, kiuj nun povas komenci repensi kaj plibonigi sian laboron de la elementa lernejo ĝis la universitato. Por realigi sian instruadon Katalin ofte laboris ĝis la tria, kvara, eĉ la kvina matene! Kaj ĉiam kun tiom da energio kaj sukceso.
La plej grava eksperimento tamen ne estas, laŭ mi, en la lingvo-lernado de Esperanto, sed en la utiligo de Esperanto kiel ilo por instrui neesperantajn temojn. Tia eksperimento konkretiĝis en la lanĉo de la Universitato de Esperanto. Dum jardekoj ekzistas AIS kaj ĝia speciala kursaro. Ankaŭ prelegserioj universitatnivelaj en la Universala Kongreso de Esperanto, Internacia Kongresa Universitato, antaŭe Internacia Somera Universitato. La Universitato de Esperanto inspiriĝas ne tiom de la antaŭaj modeloj, sed de la nova modelo de MIT kaj Yale en Usono. La kursoj estas kompletaj kun proksimume 30-40 horoj; ili estas filmitaj; libere utiligeblas per la Licenco Krea Komunaĵo; estas pri bazaj, ĝeneralaj temoj; jam instruiĝis plurfoje en la universitato. Kaj, grave laŭ mi, la kursoj ne estas preparitaj por entuziasmigi la publikon; ili tutsimple instruas la temon, sen provo plibeligi ĝin, sen strebo plidolĉigi la temon por altiri pli da partoprenantoj en la kursoj. Tia estas ankaŭ la filozofio de la Universitato de Esperanto. La ĉeestantoj de la kursoj de la Universitato de Esperanto estis plejparte eŭropanoj, kiuj en alia horaro ĉeestis ankaŭ la kurson pri metodiko. En la kurso de Glossop dudeko da studentoj ĝuis lecionojn pri paco kaj milito, en kurso nomata “Alfronti militon”. Dum du horoj ĉiutage ili lernis pri milito kaj konfliktoj, la kaŭzoj de militoj, kaj proponataj rimedoj kontraŭ militoj. La ĉeestantaro de la kurso de Gobbo lernis pri la historio kaj filozofio de informadiko. Tiu temo, ne teknika, jam estis instruata de li dum jaroj ĉe universtato en Italio. Post kelka tempo ambaŭ universitat-nivelaj kursoj disponeblos sur interreto por la studado en nia Esperanta komunumo.
La kursanoj de la grupoj de Ron, Federico, Katalin kaj Dennis ofte intervidiĝis ekster la kursoperiodo, kaj multe da internacia amikiĝo ekestis tiam. Dum tagmanĝoj, ekzemple, ĉiuj BEK-anoj, kaj granda grupo da eŭropanoj kunvenis por manĝi, babili kaj lerni unu de la alia. Kutime ĉe unu tablo kun du aŭ tri ĉinaj studentoj kaj eble koreo aŭ mongolo, alvenis unu aŭ du homoj el neazia lando, ekzemple el Francio, Hispanio, Usono. Kunmanĝado inter homoj el diversaj nacioj ankaŭ vespere estis ĉiutaga afero. Okulfrape estis ke post du semajnoj de la BEK-kurso, eĉ veraj novaj lingvolernantoj kapablis komuniki trans kontinentojn. La ĉinaj BEK-anoj certe ofte eraris, multfoje ne utiligis la ĝustan vorton, sed ili sukcesis vere interparoli kun homoj ekster sia hejmlando. Tia interparolado en tiu stadio de lingvolernado neniam okazas en la angla lingvo. La fenomeno meritas seriozan studon kaj esploron de lingvo-edukistoj. Kelkaj eŭropanoj diris al mi, ke la kursoj eble bone funkciis, ĉar la vetero sur la insulo ĉi-jare ne estis tiel alloga. Nu, eble ili pravas. La temperaturo estis pli malalta ol kutime, kaj la suno malofte aperis. Kutime la mezalta temperaturo de la urbo Haikou, kie ni estis, ĉirkaŭas 21oC en januaro, kaj 22oC en februaro, kun minimumoj de 15oC kaj 16oC.
. Ĉi-jare, tamen, ni malofte atingis la normojn, kaj nubadis multe pli ol kutime. Menciindas, ke spite al la amplekso (oni povas paroli pri pli ol 15 000 lernohoroj!), la tuto okazis sen ekstera m[안내]태그제한으로등록되지않습니다-onhelpo, sen subvencioj. Ĉio estis financata de la studokotizoj. La baza kotizo estis 3 000 juanoj, pli-malpli 375 eŭroj, por la tutmonata ĉiutaga lernado. Membroj de UEA ricevis rabaton de 200 juanoj, membroj de landaj aŭ lokaj E-asocioj plian rabaton de 200 juanoj, membroj de aliaj E-asocioj kiel ILEI, vegetaranoj, sportistoj ktp rajtis je pliaj 200 juanoj (maksimuma rabato estis 500).Kvankam la Esperanto-Insulo estis multoble pli granda ol origine planite, la organiza teamo sukcese laboregis por aranĝi la aferon surloke. Semajnfine aldoniĝis ekskursoj kaj tri-taga vojaĝo tra la Insulo. Mi jam menciis la laboron de Trigo. Gravas ankaŭ la laboro de Trezoro, kiu helpis bone aranĝi la klasĉambrojn kaj administrajn aferojn, kaj de Karilo kiu helpis fari multajn taskojn sur la insulo. Arko ludis gravan rolon en la antaŭa organizado kaj surloka helpo. La loka teamo Wu, Hosemo kaj Spado komencas rapide kompreni kiaj estas la gustoj kaj bezonoj de eŭropanoj, kio estos bona por la venontaj jaroj. Spado speciale kunlaboris por starigi kontaktojn kun la ĉinaj studentoj de la insulo mem. Tiu laboro naskis novan aktivan studentan grupon ĉe la Universitato de Hajnano.
Esperanto-Insulo I finiĝis, kaj nun Esperanto-Insulo II planiĝas. La datoj estos en januaro kaj februaro 2013. Detaloj troviĝos sur la retejo www.esperanto-insulo.info. Dennis Keefe
|
첫댓글 A! Bela foto ...