Jen frazo mnemonika (memorhelpa) pri la naŭ planedoj, komencante plej proksime al la Suno: Miranto Vidas Teleskope Multajn Juvelecajn Stelojn, Universon Neniam Palpeblan.
Kaj jensekvias rima helpilo:
La Naŭ Planedoj
Plej proksime al la Suno, kun la plej mallonga kuro,
malfacile observebla, ne loĝebla, jen Merkuro.
Tagoj duonjare longaj; fluas plumbo, fluas stano;
klifoj tri mil metrojn altaj; fora nigro sur safrano.
Plej proksima al la homoj, kvazaŭ al la Ter'ĝemela,
Jen Venuso brilas glore, amreĝino noktĉiela;
Ege varma, nubkovirta, globo sub kolosaj premoj;
kaj roladis dum jarcentoj por poetoj en poemoj.
Trie Tero nun orbitas, kun miraklaj multoblecoj,
kun multmilaj, tre diversaj, interdependantaj specoj;
kaj scivolas kaj sciiĝas pri la kosmo kaj atomo,
glora kaj terura kaj unika ㅡ nur la HOMO.
Marso brilas varme-ruĝe, tamen ĝin glacio tegas,
kaj ventegoj polvoplenaj la surfacon ŝtorme regas;
Nitrogeno, akvo, estas; eble iam vivis io,
sed marsanoj penskapablaj estas, ve! nur fantazio.
La giganta Jupiteron kovras nub-tavol' opaka,
hidrogena, heliuma, akva kaj amoniaka;
malvarmego, radiado kreas vastan spac-gehenon;
kaj premegoj en la koro solidigas hidrogenon.
Sesa, ĉe la limo de la vidopov' sen-lensa,
Meze de la brilaj ringoj, jen Saturno, plej maldensa;
ringoj kvar el rokfragmentoj, eble eroj satelitaj;
vaka globo malvarmega, pluraj gasoj likvigitaj.
Per rigardo teleskopa, verda montras sin Urano;
ne pro ia planta vivo, nur pro nuboj el metano;
malvarmeg' neimagebla por malgranda menso tera;
kaj Urano pro distanco restas fremda kaj mistera.
Sed orbitas pli distance de la Tero kaj la Suno
oka mondo pli mistera, pli malvarma ㅡ jen Neptuno;
sub neptunaj nuboj eble roka aŭ glacia koro
estas, sed eĉ nun ne eblas granda certo, aŭ esploro.
Pro kalkuloj kaj konjektoj astronomo kredis lastan
planedeton laŭ logiko; traserĉadis volbon vastan...
kaj troviĝis, nur per movoj sur fotita stela fono,
eta, fora, frosta, fremda, glaciglobo ㅡ jen Plutono.