|
<2-a informilo> unu mondo, unu vojo, unu lingvo, paca mondo, seninterrompa vojo, neŭtrala(amika) lingvo
1. unu mondo(一帶) : Eŭropo kaj Azio estas geografie malsamaj kontinentoj, sed jam estas sama zono de interkomunikiĝo en diversaj medioj. 2. unu vojo(一路) ekde Berlino ĝis Seulo : la fera silkvojo la unu vojo, tamen estas interrompita en Koreio, suda kaj norda. nia karavano celas trapasi la interrompitan vojon kun la deziro pri ‘la paco kaj unuiĝo de Koreio’ (1-a plano). * karavano flugas tra Pekino, kiam ni ne povus trapasi la rompitan vojon(2-a plano). 3. unu lingvon(一語) ĉiuj uzas, kvankam la karavanoj el malsamaj landoj trairas diversajn landojn.
★ kiel aliĝi? ○ kiuj : ĉiuj esperantistoj en la mondo. ○ limdato : ĝis la 31-a de januaro, 2017. dua karavano : ĝis la 28-a de februaro, 2017.
○ dato : 1-a de julio(sab) ~ 21-a de julio(ven), 21 tagoj. ○ kotizo : 3,695 US$ ekiri de Berlino : 4,195$ - 500$ = 3,695$ ekiri de Varsovio : 4,050$ - 500$ = 3,550$
(1) la kotizo inkluzivas veturkoston, loĝadon, manĝon kaj turismon de Berlino ĝis Panmunĵom. (kupeo 4-persona, hotelo 2-lita).
(2) la kotizo ekskluzivas koston de vizo, krompagon, trinkaĵojn
kaj elspezojn por UK ekde la fino de ekskurso en 21a de julio, kio signifas, ke vi devas mendi la hotelon ekde la 21a nokto. vidu la 2an bultenon kaj se vi havas la demandon pri la hotelo mi estas preta respondi. (3) vi jam devas eklabori por revenflugo.
○ detalojn turnu al d-ro SO Gilsu koguri@hanmail.net 82-10-8869-9930
la karavano al Seula UK(2017) fera silkvojo tra Eŭrazio deltalojn vidu : http://blog.naver.com/sokoguryo/220889507388 turismi en Moskvo detalojn vidu : http://blog.naver.com/sokoguryo/220879991646 trapasi la urbon Ekaterinburg : http://blog.naver.com/sokoguryo/220875843495 trapasi la urbon Novosibirisk :http://blog.naver.com/sokoguryo/220870015190 Baikal : http://blog.naver.com/sokoguryo/220863762047 detalojn vidu : http://blog.naver.com/sokoguryo/220825297804 turismi en Pekino: http://blog.naver.com/sokoguryo/220818848869
2-a karavano: la vojaĝo al Panmunĵom(板門店) el Suda Koreujo
kiam : 2017. julio 20(ĵaŭdo). 1-taga(08:35~17:30) ekskurso *la dato ŝanĝiĝas, se okazos milittrejnado en la distrikto. kiom kostas : 130,000 korea Won(ĉ. 120 US$) nur eksterlandanoj povas partopreni. koreoj aliĝas al alia grupo, kion mi intencas organizi aparte.
08:30 ekiri de Seulo 10:00 alveni al la Ponto de Libero(自由之橋) kontroli pasporton ĉe la Ponto de Libero 10:10 Sekureca Bataliono komandata de UN "Camp Bonifas" - enkonduka prezento 10:30~12:10 preni militistan buson ĝis Komuna Sekureca Areo (共同警備區域, JSA) ① la domo de libero(自由之家) ② la domo de Milita Armistica Komisiono(軍事停戰委員會會議室) ③ la Ponto de Ne-reveno(不歸之橋) 12:20 alveni al Imjingak(臨津閣) 12:20~13:40 tagmanĝo. Imjingak Restoracio(menuo: Bulgogi) 14:00~15:00 viziti la 3-an tunelon(DMZ Teatro, Ekspoziciejo) 15:10~15:30 Observejo Tora(都羅展望臺) 15:40~16:00 Torasan Stacidomo(都羅山驛) 16:10~16:20 la Vilaĝo de Unuiĝo(統一村, aŭ trapasi) 16:30~17:30 reveni al Seulo
★ detaloj klarigataj en 4 lingvoj (koree, japane, ĉine, angle) Panmunĵom Travel Center (02-771-5593 / http://www.koreadmztour.com/en/index.asp)
★ 102a UK en Seulo
★ kiu estas d-ro SO Gilsu, la respondeculo de la karavano
1) d-ro SO Gilsu kaj Esperanto * esperantistiĝis antaŭ 50 jaroj en 1966. * prez. de Korea Esperantista Junulara Organizo. * konsiliano de Korea Esperanto-Asocio * estrarano de Universala Esperanto-Asocio(1989~1995) * partoprenis en 17 UK-oj, 3 IJK-oj, Pacifika kaj Azia Kongresoj. * vojaĝis 100 landojn per kaj por Esperanto. * prelegis en Kongresa Univ. : 1978(Varno)ㆍ1981(Brazilio)ㆍ1983(Budapeŝto)ㆍ 1987(Varsovio)ㆍ1990(Kubo)ㆍ2016(Nitro) kaj rektoro de KU en Seulo(1994). * verkis lernolibrojn elemenatan kaj progresigan de Esperanto. * nun Honora Membro de UEA.
2) d-ro SO Gilsu kaj pacmovado de Korea Duoninsulo lasta-tempe li publikigis la tezon “la Studo pri la Landnomo post Unuiĝo de Koreujo”, kaj okupiĝas pri la movado por paco kaj unuiĝo de Koreujo.
3) d-ro SO Gilsu kaj SiberioㆍOrienta Eŭropo (verkoj) 1) 「la Vagonaro Trasiberia」, 1990. <unua en Koreujo pri la temo> 2~3) 「la Vojaĝo en Orienta Eŭropo」ⅠㆍⅡ, 1990. <unua verko pri la temo> 4) 「Azieŭropa Kulturo laŭlonge de Trasiberia Vagonaro」(5 CD), 2004. <helpmaterialo de lernejoj en la tuta lando>. 5) 「Altajo, la Perlo de Azio」, 2009. <Altajo estas en la sudo de Siberio> 6) 「la Naturo kaj Kulturo de Altajo], 2009. <libro pri 3-jara studaventuro en Altajo> 7) 「Saluton! Aŭstralio kaj Novzelando」, 2001. <la vojaĝo per Esperanto> 8) 「la Diabloj sur Silka Vojo」, 2016. <prelego en Kongresa Univ. de 101-a UK>
|
|
첫댓글 Estas malfacile por viziti Nord-Koreion pro politikaj kondiĉoj. tre bedaŭras!