Festa Vespero
La ĉefaj programeroj de Festa Vespero estas subaj.
Prezidis s-ino HUĜIMOTO Ricko.
Koreaj tradiciaj dancoj
Taepyongmu dancis s-ino HWANG Eung-sun. Taepyongmu estas la danco, kiun reĝino mem dancis, preĝante riĉan rikolton kaj pacon de la lando, en Chosun-Dinastio.
Jinju Kyobang Gudgori
Jinju Kyobang Gudgori dancis s-ino KU Bu-ok. Ŝi estas diplomito por senforma kultura havaĵo de Koreio.
Japana teatraĵoj
Japana teatraĵo “Kvin Dandaj Ŝtelistoj” de KUNII kaj la bando Sceno de la 5 dandoj en uniformo sur la digo de rivero Inasegawa. Estis kvin ŝtelistoj, kiuj estis konataj en la tuta Japanio. Ili ŝtelis nur el egaj riĉuloj kaj la monon disdonis al malriĉuloj. Ili intencas redisdonon de riĉeco. Tio estis unu el la sociaj asekuroj. Civitanoj amis kaj subtenis ilin, sed la registaro ne permesis ilin.
Multaj persekutis ilin, kaj finfine en iu printempa nokto, antaŭ la tagiĝo, ili estis preskaŭ kaptitaj apud la urbo Kamakura. Ili komprenis la situacion kaj sur la digo de rivero Inasegawa, ĉiuj deklaris sian personecon, vestitaj en uniforma kimono (japana tradicia vesto), donacita de riĉa komercisto.
Prezentado de Ŝimajo
Ŝimajo estas prezentaĵo de iu parto aparte elprenita de “Noa dramo”, senforma monda heredaĵo en Japanio.
Ĉifoje unu dancas kaj la alia ĉantas. Estis 2 Ŝimajojn. Unu nomiĝas “Takasago (Takasago estas la nomo de la loko)”, la alia nomiĝas “Tsurukame (gruo kaj testudo; Ili signifas longan vivon)”. “Takasago” prezentiĝas en geedziĝa ceremonio kaj “Tsurukame” estas prezentata okaze de gratulinda afero.
Prezentis la dancon s-ro OKUŬAKI Toŝiomi kun akompano de s-ro HAZAMA Hirotomi.
Folklora teatraĵo de grupo KTP
“La Rakonto de Chunhyang” Fame konata am-rakonto el antikva periodo de Koreio.
Ĉu la amo inter knabino Chunhyang, kiu estas filino de Gisengo (simila al japana gejŝo), kaj nobelulo Mongyong fruktos trans la baro de socia rango, malgraŭ fi-interveno de la estro de urbo Namwon?
Aŭa-danco
Aŭa-danco Fama festa danco en japana gubernio Tokuŝima.
S-ro TABUCHI Yasuo kaj la bando gvidis japanan folkloran dancon.
Aŭkcio
Por subteni la 68an Internacian Junularan Kongreson en Tenri, Nara, Japanio, en la 5a 12a de aŭgusto 2012, la vendo de Aŭkcio iros en la kason de Japana Esperanto-Junularo, la organizanto de la IJK kunlabore kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Respondecis japanflanke: s-ino TAHIRA Masako Koreflanke: S-ro SO Jin-su.