Viktimoj p.087
Vi estas, kiel la sentema bovino, kiu blekas je sia forprenita ido kaj vidante fremdan bovideton jam estus preta mamnutri ĝin anstataŭ la sia.
“자네는 자기 새끼를 빼앗기고 울부짖는 어미소처럼 남의 새끼를 보면서 제 새끼 대신 젖 먹여 줄 마음을 이미 갖고 있었겠지.”
— Dankon por la trafa komparo!
— Volonte!
— Vane vi ridas, Petro, ĉar malgraŭ ke vi estas cetere bona knabo, tamen vi ne havas koron por la infanoj.
La infano ekploris.
“딱 들어맞는 비유 고마워!”
“암!”
“페트로, 자네는 헛웃음 치고 있네. 자네는 확실히 착한 사내이기는 하지만, 애들에게 애정이 없어.”
아기가 울기 시작했다.
Doŝky kuris al li, per mallertaj grimacoj, per ŝercaj petolaĵoj li sukcesis ĉesigi la ploron.
Marusa, kiu nenion komprenis el ilia hungara interparolaĵo, ekĝemis kortuŝite:
도슈키(페트로)는 얼른 가서 어설프게 찡그리더니, 익살스런 몸짓으로 울음을 그치게 하는 데 성공했다.
마루사는 그들의 헝가리말을 알아들을 수는 없었지만, 감동이 되어 훌쩍거렸다.
— Sinjoro Doŝky havas bonan koron!
Doŝky ekridis. Johano grumblante, sed jam paciĝinte rimarkis.
— Marusa, vi ĉiam parolas malsaĝaĵojn.
“도슈키 님은 마음이 고우신 분이에요!”
도슈키가 웃었다. 요하노는 투덜거렸으나 이미 안정을 되찾고는 지켜보더니.
“마루사, 넌 노상 덜떨어진 말만 해.”
La pordo de la dormoĉambro malfermiĝis. La sinjorino venis
en la ĉambron. Ŝi afable ridetis al Doŝky, etendis sian manon,
sed Doŝky estis tre okupata per la infano, kiu kaptis lian nazon kaj kruele tordis ĝin.
침실 문이 열렸다. 안주인이 거실로 들어왔다. 그녀는 도슈키를 보고 상냥하게 웃으며 손을 내밀었지만, 도슈키는 그의 코를 잡고 비트는 애 장난에 정신이 팔려있었다.
— Kies infano? — ŝi demandis.
ㅡ Sincere konfesi, sinjorina moŝto, mi ne scias. Hodiaŭ fru-
matene mi trovis lin antaŭ mia barako, sur la vojo, kiu kondukas al oriento.
누구 아긴가요?” 그녀가 물었다.
“솔직히 말씀드리건데, 사모님, 저는 모릅니다. 오늘 아침 일찌기 우리 막사 앞의 동쪽으로 뻗은 길 위에서 제가 발견했지요.
Dumnokte ni havis ian malagrablaĵon. Unu el niaj samĉambranoj malsaniĝis kaj mi ne povis bone dormi.
지난밤에 우리 포로들에 좋잖은 일이 있었습니다. 우리들 가운데 하나가 병이 나서 저는 잠을 설쳤거든요.”
— Kiu? — demandis subite Johano.
ㅡ Dogler.
ㅡ Kial?
Doŝky iom meditis.
“누가?” 급히 요하노가 물었다.
“도글레르.”
“왜?”
도슈키는 잠깐 생각했다.
ㅡ Ne grave!... Mi eĉ ne senvestigis min kaj frumatene, por refreŝigi mian kapon, mi iris promeni. Post kelkaj paŝoj min haltigis granda bruna pakaĵo sur la vojo. Mi aliris, rigardis ĝin, kaj vi povas imagi mian surprizon.
“위중한 병은 아냐!... 나는 옷도 벗지 못하고 있다가 이른 아침에 머리를 식히려고 산책을 나갔다네. 몇 걸음 가다 길 위에 커다란 갈색 보따리가 보여 발길을 멈추고 보다리를 살펴봤지. 자네도 상상해봐 내가 얼마나 놀랐겠나.
En la varma lana tukego kaj soldata pelto kuŝis tie ㅡ tiu ĉi infano. Li estis duone frostiĝinta.
따뜻한 양털담요와 군용외투 속에 이 아기가 있었네. 아기는 반쯤 얼어 있었어. 나는 (p.088로 계속)