jen post la reveno de la Internacia Festivalo mi respondas al via mesagxo.
Bedaurinde pro la paneo de la komputilo (du foje ene de kvar monatoj) mi perdis cxiujn senditajn retmesagxojn gxis la mezo de novembro.
Pro tio mi ne povas resendi al vi la mesagxon ligitan al la kongresa temo.
Jen mi provas lau mia rememoro, refari gxin.
De lasta somero mi estas komisiito pri Faka agado de UEA. Inter fakaj asocioj, estas ankau E-internaciaj asocioj kies agado estas ligita al unuopaj religioj.
Pro tio mi volonte pere de cirkuleroj instigos ilin kontribui vian temon.
Estus ideale, se de cxiu tia asocio vian kongreson partoprenos po unu reprezentanto.
Bedaurinde, vi konscias, ke la kostoj estas grandaj kaj povus okazi ke ne multaj reprezentantoj povus partopreni.
Pro tio mia demando estas jena:
cxu eblus kontribui al la kongresa temo, ankau necxeestante?
Ekz. ke la asocioj kiuj interresigxas sendu al vi prelegon. Normale, oni povas anticipe doni instrukciojn kiom longa gxi estu.
Krome, cxu vi povas disponigi lokon: malfermitan sxrankon au sm. kie oni povus meti diversajn informfoliojn pri tiuj FA en esperanto?
Mi mem ankorau ne findecidis pri miaj someraj vojagxoj. Mi atendas informojn de UEA pri la logxebledoj dum la UK. La temo estas ege interesa por mi persone, despli cxar mi estas vicprezidantino de IKUE kaj mi organizis 15an EKumenan Esperanto-kongreson. Krome, mi jam eksterlande prelegis pri la situacio de diversaj religiaj komunumoj en Kroatio, sed same en aliaj eksjugoslaviaj sxtatoj.
Atendante pli da informoj pri la kongreso,
akceptu salutojn el Zagreb