Hwasung
Estas fortikaĵo kun defenda muro, longa je 6 kilometroj kaj ĉirkaŭas la centron de la urbo Suwon. Estis konstruite en la 18a jarcento per ĉiuj elementaj teknikoj de korea fortikaĵo, kaj bone montras ĝian arkitekturon. Konsistas el 4 pordegoj, 2 ĉefkomandejoj, 4 bastionoj, 10 kanonturoj, 1 fumsignala turo, 1 arkpafejoj, 4 gvatoturoj, 5 sekretaj pordoj kaj aliaj.
La muro estis multe difektita dum Korea Milito (1950~1953). Tamen ĉar la materialoj pri la arkitekturo estas bone konservita, oni rekonstruis ĝin same kiel la origino en 1975. Kaj en 1997 ĝi estis listigita kiel Monda Kultura Heredaĵo de Unesko.
Haenggung
Estis provizora palaco ĉirkaŭita de la muro Hwasung.
Estis preskaŭ detruita de japanoj en japana periodo perforta(1910~1945).
Ankaŭ ĝia arkitekturo estis bone konservita, kaj ĝi estis rekonstruita en 1996.
Hwawung Haenggung havas tre malfeliĉan rakonton kaŭzitan de tio, ke reĝino ne naskis filon por la sekvonta reĝo. La rakonto komenciĝis de la 21a reĝo en la dinastio Joseon. Li estis Yeongjo.
Lia patrino ne estis reĝino, sed korteganino, tial Yeongjo malfacile surtroniĝis helpe de iu forta partio. Do dum lia regado, estis malfacile malakcepti la postulojn devigatajn de la partio.
La reĝino de Yeongjo eĉ unufojon ne gravediĝis de Yeongjo, kvankam ŝia vivo kiel reĝino estis la plej longa inter la reĝinoj dum la tempo de Joseon. Tiukaze troviĝas epizodo. - En la unua nokto de geedziĝo, Yeongjo demandis sian edzinon, kiel viaj manoj estas tiel molaj kaj delikataj. Ŝi respondis, ke ŝi neniam spertis malfacilan vivon, kaj eĉ unufojon ne akvolaboris. Yeongjo komprenis, ke tio malrespektas sian patrinon, kiu estis korteganio, kaj poste neniam li vizitis ŝin -
Post kiam la reĝino mortis, Yeongjo kun 68 jaroj edziĝis kun la fraŭlino 15-jaraĝa el tiu forta partio, 53 jarojn juna. Tamen ankaŭ la juna reĝino naskis nek filon nek filinon.
Sed Yeongjo havis du filojn de korteganinoj same kiel sia patro, kaj unu el ili fariĝis kronprinco. La juna reĝino tre ĵaluzis pri tio, kaj atencadis la princon por forpeli aŭ eĉ mortigi lin. En la stuacio ankaŭ Yeongjo komencis malami la princon, kaj finfine eĉ ordonis malliberigi lin en malvasta ligna kesto, en kiu koreoj konservis ĉ. 160 kilogramojn da rizo. Post 8 tagoj la princo mortis en la aĝo de 28 jaroj. Tiam lia fileto estis 10-jara.
Yeongjo tre bedaŭris la aferon kaj nomis la mortintan filon Sadoseja, (Sado signifas ‘pensas korŝire’, seja estas kronprinco) kaj bone protektis la fileton de Sadoseja kontraŭ la juna reĝino. Post la morto de Yeongjo la filo de Sadoseja sukcesis surtroniĝi, kaj ricevis la reĝan nomon ‘Jeongjo’. En la ceremonio de surtroniĝo, Jeongjo krie anoncis ‘Mi estas la filo de Sadoseja’, kaj venĝis sian patron.
Tamen ankoraŭ daŭris diversaj malfeliĉaj aferoj al Jeongjo. Pri la kaŭzo oni diris, ke la tombo-sidejo de Sadoseja estas malbona geografie. Tial Jeonjo translokis la tombon de Seulo al Suwon, kie nun troviĝas Hwasung Haenggung. Tiutempe oni ne povis loĝi ĉirkaŭ reĝa tombejo.
Jeongjo transloĝigis loĝantojn al alia loko, kaj tie la reĝo konstruis la provizoran palacon Haenggung por resti, kiam li vizitas la tombon, kaj ankaŭ la muron Hwasung por protekti la loĝantojn. Dum lia tempo(1777~1800) li klopodis por juste regi sendepende de partioj.
Li mortis en la aĝo de 48 jaroj.