Ĉu Esperanto estas Lingvo Internacia?
Fojfoje oni demandas, ĉu estas prave aserti ke Esperanto estas Internacia Lingvo, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis adoptata en la tuta mondo por roli kiel Internacia Lingvo. Kelkaj personoj eĉ kontraŭas: vi revas! La Angla estas la Internacia Lingvo! Sed, ne.
Por klarigi la temon estas necese kompreni, ke la Angla estas NACIA lingvo, kiu rolas, surogate, kiel internaci-komerca lingvo, pro kapitalaj kialoj. Do, historie, ili estas efemeraj kialoj. La samo okazis al aliaj lingvoj, kiuj rolis kiel “internaciaj lingvoj”. Mi diris “surogate”, ĉar tiuj, kiuj konas la ĉiutagan kaj surstratan veron de la landoj kaj ankaŭ la realaĵon de la grandaj internaciaj diplomatiaj renkontiĝoj, ja scias ke tute ne eblas al nacia lingvo roli kiel internacia. Kontraŭe, la Ĝeneralaj Asembleoj de Unuiĝintaj Nacioj ne elspezus por tradukado monkvanton kiu pagus tri vakcinojn kontraŭ poliomielito, po tradukata vorto. Alia grava aspekto estas ke, lingvistike, uzado de lingvo nacia kiel internacia (eĉ se estus plenplena uzado) ne kvalifikas tiun lingvon kiel “internacian”, ĉar lokaj lingvoj simple ne eblas al ĉiuj gentoj kaj fonetike kaj politike kaj kulture, krom tio, ke la “surogata” internacia lingvo ne nepre apartenus al la sama origino de la preterigitaj lingvoj.
Esperanto, siavice, estas denaska Internacia Lingvo pro la propra deveno de ĝia leksiko, fonetiko kaj gramatiko. Esperanto estas kiel arbo kies radikoj estas klare enigitaj inter la tuta terglobo. Tiel, Esperanto estas ĉele internacia, kosiste internacia, sendepende de ĝia plena uzado kiel internacia komunikilo. Laŭ lingvistika vidpunkto, teknike, honeste kaj sen antaŭjuĝoj, Esperanto estas internacia, ĉar devenas el la plej bona kono konstruita de la homaro en la kampo de interkomunikiĝo pere de elparola esprimo. Esperanto pasas kerne tra ĉiuj popoloj de la tero: eĉ tra tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin.
Do, vi esperantisto asertu sentime: “Esperanto estas la Lingvo Internacia!”
|