Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 12a de marto, ke post unu monato de spurado la ĉasisto Jett Webb el la ŝtato Nord-Karolino, Usono, ĉas-mortigis gigantan agron 227 kilogramojn pezan. Li asertas, ke tiu ĉi agro, se oni el ĝi farus viandon, estus sufiĉa por la uzo de lia tuta familio dum unu jaro.
Post unumonata sekvado Jett Webb finfine ĉasmortigis la agron. Li diras: "La giganta korpo de tiu ĉi agro estas miriga; kiam vi starus antaŭ ĝi, vi dirus: 'Ho, per Dio, mi ne scias, ke ekzistas tiom granda estaĵo, kiu kuradis tra la arbaro oriente de la ŝtato Nord-Karolino.'"
Webb estas membro de la ĉasista klubo en la farmo Blanka Kverko. Li rakontas, ke li iam en februaro rimarikis la vagadon de la agro; tiam li tuj konsciis, ke la agro estas ĝuste tiu, kiun aliaj membroj iam vidis, --- sed ili ĉasis ĝin senrezulte en multaj jaroj. Webb diras, ke la agro havas akrajn kojnodentojn, kaj la muskulo estas tre forta; ĝi aspektas tute ne tiel milda, kiel ni konas ĉe doma porko.
Post kiam Webb mortpafis la agron, la prezidanto de la klubo, Mike Mansell, diras, ke ili faris grandan penadon por ĝin transporti; ĝi kovris la tutan ujon de kamioneto Pickup. La pesado estas granda laboro; fine oni devis pruntepreni tabakan pakegon por ĝin pesi.
Kompare al tiuj, kiuj sin pavas per la prezentado de la kapo de agro, Webb preferas interesiĝi pri viando de agro. El tiu ĉi agro oni povas fari amason da kolbaso kaj kotleto, sufiĉan por la uzo de tuta familio dum unu jaro.
Sed tiu ĉi agro, ĉasita de Webb, ne estas la plej granda. En la jaro 2007 iu 11-jara knabo el la ŝtato Alabamo pafmortigis agron pezan je 454 kilogramoj. Oni nomas ĝin reĝo de agro.
* spuro 발자취 (=piedsigno) spuri 발자국을뒤쫒다, 따라가다
* 그는 주장했다, 이 산돼지는, 만약 사람들이 그것으로 고기를 만들어 먹는다면, 그의 전 가족이 1년동안 사용(먹기에) 충분할 정도라고..
* korpo 몸 신체 몸통
* miriga: miri (자)놀라다, mirigi 놀라게 하다,아연케하다, 경탄케하다 mirinda 놀라운 놀랄만한
* farmi 농지를 소작하다 farmo 소작
* vagi 방황하다 배회하다
* senrezulte 결과없이 결실없이
* akraj kojnodentoj 날카로운 송곳니 (kojno 쐐기 dento 이빨)
* muskolo 근육 힘살
* doma porko 집돼지
* fari grandan penadon por (peni: 수고하다 고생하다, 애쓰다) .을 하기 위해 큰 고생(수고)를 하다
* kamiono 화물차 트럭 kamioneto 소형트럭
* pesi (타) 무게를 달다
* gxi kovris la tutan ujon de kamioneto Pickup 그놈(멧돼지)는 소형트럭 픽업의 짐싣는곳 전체를 덮었다(차지했다)
* pruntepreni (빌리다. pruntedoni 빌려주다) tabakan(tabako연초 담배) pakegon (큰 짐, 큰 꾸러미)por ĝin pesi.
* pavi 꼬리를 활짝펴다, (비유) 과시하다 뽐내다 pavo 공작
* kolbaso kaj kotleto 소세지와 커틀릿(요리명)
첫댓글 친절하게 단어까지 찾아 오려 주셨습니다. 우리 카페에는 마땅히 분류할 메뉴가 없군요!. 당분간 여기 두고 훗날 어떤 적당한 메뉴가 생기면 옮기기로 하지요!