|
Saluton, Maria! La Sinjoro estas kun vi;
Li plenigis vin per sia graco http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/21122014.pdf El la evangelio laŭ Luko 1, 26-38 (Komento de p. Alberto Maggi OSM) KVARA ADVENTA DIMANĈO – 14an de Decembro 2014 Ĉe Dio nenio estas neebla Per tiuj vortoj fermiĝas la epizodo pri la anonco de la anĝelo Gabrielo al Maria. Por ke nenio estu ne ebla ĉe Dio oni postulas la aŭskultadon de lia vorto, la fidon je ĝi kaj krome necesas la agado. La evangeliisto fermas per tiu certigo - ke nenio estas neebla ĉe Dio – la epizodon de la anonco ĉar ververe la tuta vojo malfacilas. …
Maria fidas, ŝi tute fidas je la Dio de siaj prapatroj, nun atendas ŝin la plej malfacila tasko: bonvenigi kaj akcepti la Dion de sia filo, Jesuon. Plej amike kaj frate Marco Menghini |
SALUTON, MARIA! LA SINJORO ESTAS KUN VI; LI PLENIGIS VIN PER
SIA GRACO. - Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Luko 1, 26-38
En tiu tempo Dio sendis la anĝelon Gabriel en urbon de Galileo
nomatan Nazaret al virgulino, kiu estis fianĉinigita al viro, nomata
Jozefo, el la idaro de David; la nomo de la virgulino estis Maria. La
anĝelo eniris ŝian domon kaj diris: Saluton, gracoplena! La Sinjoro
estas kun vi». Tiuj vortoj profunde impresis ŝin, kaj ŝi pripensis,
kion povas signifi tiu saluto. Sed la anĝelo diris al ŝi: «Ne timu,
Maria, ĉar vi estas favorata de Dio. Vi koncipos kaj naskos filon, kaj
vi nomos Lin Jesuo. Li estos granda kaj nomata “Filo de la Sinjoro”,
kaj Dio donos al li la tronon de lia patro David. Kaj li reĝos por ĉiam
super la popolo de Jakob. Lia regno ne havos finon».
Tiam Maria diris al la anĝelo: «Kiel estos tio, ĉar mi viron ne
konas?». La anĝelo respondis: «La Sankta Spirito venos sur vin, kaj
la ĉiopova Dio superombros vin. Pro tio via Infano estos sankta, Filo
de Dio. Vidu, ankaŭ Elizabet, via parencino, en sia maljuneco
koncipis filon. Ĉiuj opiniis, ke ŝi ne povas havi infanon; tamen ŝi
estas jam en la sesa monato: ĉe Dio nenio estas neebla».
Tiam Maria diris: «Jen mi estas la servantino de la Sinjoro;
fariĝu al mi, kiel vi diris». Poste la anĝelo foriris de ŝi.
Ĉe Dio nenio estas neebla Per tiuj vortoj fermiĝas la epizodo pri la
anonco de la anĝelo Gabrielo al Maria. Por ke nenio estu ne ebla ĉe Dio oni
postulas la aŭskultadon de lia vorto, la fidon je ĝi kaj krome necesas la
1
agado. La evangeliisto fermas per tiu certigo - ke nenio estas neebla ĉe Dio
– la epizodon de la anonco ĉar ververe la tuta vojo malfacilas.
Sankta Paŭlo en la unua letero al la Korintanoj diras ke Dio elektis tion
kio estas malestimata, tion kio estas fia por la mondo, tion kion ni neniam
estus elektintaj por niaj entreprenoj. Tion faris Dio.
Ni legu la evangelion de Luko. En tiu tempo Dio sendis la anĝelon
Gabriel Gabriel en la hebrea Gabri-el signifas “la forto de Dio”, temas do pri
la forto de la kreado kiu kapablas supervenki ajnan reziston, en urbon de
Galileo. Jen jam komenciĝas la malfacilaĵoj ĉar la anĝelo de Dio ne estas
sendita en la sanktan regionon Judujon, kiu nomiĝis laŭ la prapatro de la 12
triboj de Izraelo, Jehuda, la loko kiu estis bazo de la ĉeesto de Dio, en la
templon de Jerusalemo, sed en iu regionon tiom malestimatan ke ĝi ŝuldas
sian nomon al profeto Jesaja kiu, en sia libro, ĉapitro 8, versiklo 23, indikas
tiun lokon kiel “la distrikto de la nacioj”, tio estas de la paganoj, de la
nekdredantoj.
“Distrikto” en la hebrea oni diras Ghelil, el kio Galileo. Temas do pri la
malestimata regiono, la regiono de la personoj kiuj, oni opiniis, eĉ ne estus
povintaj releviĝi, ĉiukaze ekskludita de la agado de Dio. Kaj tiu urbo de
Galileo nomata Nazaret, neniam citita en la Malnova Testamento, neniam
citita en la Biblio. Sovaĝa vilaĝeto loĝata de trogloditoj, ili vivis en grotoj,
batalema popolo.
Jozefo Flavio, samtempulo de la evangelioj, diras ke la Galileanoj estas
batalemaj ekde infanaĝo. Sed estas ankoraŭ io … al virgulino, kiu estis
fianĉinigita … La indikon kiun la evangeliisto donas al ni, ni malfacile
komprenas, ĉar la geedzaj kutimoj tiutempaj estas tiom for kaj malsimilaj de
la niaj. La geedziĝo okazadis en du etapoj, unua etapo nomata nupto, kiam
la virino estis 12-jaraĝa kaj la viro 18-jaraĝa, kaj post unu jaro la dua fazo
de la gedziĝo nomata geedziĝo.
Do en tiu kazo ni havas tiun ĉi junulinon kiu estis en la unua fazo de la
geedziĝo, kiam ankoraŭ ne eblis ke la paro kunvivu kaj havu inter si rilatojn.
Tiu virino estas edzinigita. La anĝelo estas do sendita al virino. Dio
neniam adresis vorton al virino, ankaŭ tio estas tute komplika, diras la Biblio
ke de la virino originas la peko kaj pro ŝi ni ĉiuj mortas.
Edzinigita al viro, nomata Jozefo, el la idaro de David; la nomo de la
virgulino estis Maria. Jen ankoraŭ la malfacilaĵoj, inter ĉiuj nomoj elekteblaj
por tiu ĉi junulino kiu devintus naski Jesuon estas elektita ĝuste la nomo kiu
en la Biblio alportis misfortunon. Kial? Tio estas la nomo de la fratino de
2
Moseo, ambicia virino, punita severe de Dio per lepro. Kaj ekde tiam la
nomo Maria ne plu aperas en la Biblio.
Iel estas kiel en nia kristana mondo la nomo Judaso, kiu estas tre bela
nomo kaj interalie estas la nomo de unu el la apostoloj (ne nur la perfidanto
de Jesuo), sed ĉar ĝi memorigas la perfidon neniu donas al filo la nomon
Judaso.
Kaj same oni ne nomis infaninon Maria, ĉar tio memorigis virinon
punitan de Dio. Do kiel ni vidas la malfacilaĵoj abundas. En Galileo, en
Nazaret, virino kun tiu nomo kiu alportas misfortunon, La anĝelo eniris ŝian
domon kaj diris: “Saluton, gracoplena!”, kiu ne estas konstato kiun la anĝelo
faras pri la virtoj de Maria, sed li diras “plenigata per graco”.
Dio ne estas altirata de la meritoj de Maria, sed li ŝin plenigas per sia
amo. La Sinjoro estas kun vi, tio estas la esprimo per kiu Dio konfirmis sian
ĉeeston al tiuj kiujn li alvokis plenumi siajn agadojn, kiel ekzemple Gideono.
Tiuj vortoj profunde impresis ŝin, kaj ŝi pripensis, kion povas signifi tiu
saluto. Sed la anĝelo diris al ŝi: “Ne timu, Maria, ĉar vi estas favorata de
Dio”. Estas do Dio kiu ŝin plenigas per sia amo. Vi koncipos kaj naskos filon,
kaj nun ekas la novaĵoj kiuj poste maturiĝos laŭlonge de la vivo de Jesuo kaj
de lia instruado.
Kaj vi nomos Lin Jesuo. Sed tio estas senprecedenca, la virino ne
povas elekti la nomon de la naskota bebo. Kaj krome la nomo de la naskito
estas la sama de la patro, en tiu ĉi kazo male estas la virino kiu estas
alvokata rompi la tradicion, rompi kun la pasinto, sin malfermi al novo.
Estas ŝi kiu devas elekti la nomon de la naskoto kaj ĝi ne devas esti la
nomo de la edzo, Jozefo, laŭ la tradicio, sed ŝi devas lin nomi Jesuo. La
anĝelo diras ke tiu infano estos granda kaj nomata “Filo de la Sinjoro”, kaj
Dio donos al li la tronon li ne heredos la tronon, temas pri nova agado. De
lia patro David. Kaj li reĝos por ĉiam super la popolo de Jakob. Lia regno ne
havos finon“.
Ĉiu estas la promeso kiun la anĝelo eldiras al Maria. Nu Maria ne
konsterniĝas antaŭ tiu novaĵo kaj ŝi demandas nur pri la maniero. Tiam
Maria diris al la anĝelo: “Kiel estos tio, ĉar mi viron ne konas?“ ĉar prave ŝi
ne estis transirinta al la dua fazo de la geedzeco, la geedziĝo, kiam
ekkomenciĝis la kunvivado.
La anĝelo respondis: la evangeliisto enfermas la ekziston de Maria
inter la du malsupreniroj de la Sankta Spirito, je la Anonco kaj je la
vespermanĝejo per la Pentekosto. “La Sankta Spirito venos sur vin”, en
3
Maria enestas nova kreado, nova generado, “kaj la ĉiopova Dio superombros
vin. Pro tio via Infano estos sankta, Filo de Dio”. Dirmanieroj por komprenigi
ke tiu kiu naskiĝos estos la mesio, la sendito de Dio, la liberiganto de la
popolo.
Do sur Maria malsupreniras la Sankta Spirito kiel je la momento de la
kreado, tio kio naskiĝas estas io tute nova. Kial la anĝelo ekskludas en ĉio ĉi
Jozefon? Ĉar la patro transdonadis al la filo ne nur la biologian vivon, sed
ankaŭ la religian, moralan tradicion. Nu Jesuo ne sekvos la prapatrojn de
Izraelo, sed Jesuo sekvos la patron, kiu estas Dio.
Kaj la anĝelo konfirmas: “Vidu, ankaŭ Elizabet, via parencino, en sia
maljuneco koncipis filon. Ĉiuj opiniis, ke ŝi ne povas havi infanon; tamen ŝi
estas jam en la sesa monato: ĉe Dio nenio estas neebla“. La vortojn kiujn
Dio diris al Sara, ankaŭ ŝi maljuna, kun Abrahamo kiu ne kredis eble naski
idon, la anĝelo ilin konfirmas al Maria, nenio estas neebla ĉe Dio.
La agado de Dio per sia kreiva forto ne havas limojn, sed, kiel ni
memorigis ĉe la komenco, ĝi bezonas aŭskultadon flanke de la homo, fidon
je tiu vorto kaj krome je lian kunlaboron. Tiam Maria diris: “Jen mi estas la
servantino de la Sinjoro; ne iu ajn servantino. “Servantino de la Sinjoro”
estis unu el la titoloj kiun havis la popolo de Izraelo, Maria Do por la
evangeliisto identigas la popolon. “Fariĝu al mi, kiel vi diris.“ Poste la anĝelo
foriris de ŝi.
Maria fidas, ŝi tute fidas je la Dio de siaj prapatroj, nun atendas ŝin la
plej malfacila tasko: bonvenigi kaj akcepti la Dion de sia filo, Jesuon.
|