카페 게시글
ESP.Provizejo
A. Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (1905)
게시글 본문내용
|
다음검색
댓글
검색 옵션 선택상자
댓글내용선택됨
옵션 더 보기
A. Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (1905)
I. Superrigardo
1 La Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo aŭ alinome Bulonja Deklaracio (BD) estas verkita de Zamenhof (Z) samtempe kun la Antaŭparolo de la Fundamento (A) en Julio 1905, mallonge antaŭ la unua Universala Kongreso (UK) en Bulonjo ĉe Maro (Francio). Ĝia lingvaĵo kaj la terminoj estas la samaj kiel tiuj uzataj en A. La kongresanoj havis kaj BD kaj la ĵus presitan Fundamenton (F-to) en la manoj.2 BD esprimas la politikan volon de la kongresanoj kiel „reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo“ (BD 0). Laŭ BD 4.3 la F-to estas kvazaŭ aldonaĵo, anekso al BD. En jura lingvaĵo oni priskribas la metodon de interligado inter BD kaj F-to per la termino „enkonduka“ aŭ „konstitucia leĝo“ (BD) kaj „leĝo“ (F-to), kiu enhavas la detalojn por realigi la ĝeneralajn principojn esprimitajn en la konstitucia leĝo.
3 El tio sekvas norm-hierarkio: La F-to ne povas nuligi principon de la pli altranga BD, ĝi povas nur detaligi tiun principon. Inverse la principoj kaj ĝeneralaj celoj de BD devas – se necese - esti konsiderataj dum interpretado de la konkretigaj normoj de la F-to. BD kaj A reciproke sin kompletigas kaj devas esti interpretitaj kiel unu tutaĵo.
II. La norm-hierarkio de Esperanto
4 Al la „oficialaj“, t.e. devigaj reguloj de BD kaj F-to 1905 aldoniĝas ĉiuj suplementoj de la origina teksto de la Fundamento de 1905 aldonitaj al ĝi per oficialaj decidoj de la Akademio (Ak) kaj ĝia antaŭulo la Lingva Komitato (LK). Kvante plej gravaj fontoj estas la t.n. naŭ „Oficialaj Aldonoj“ (OA 1909-2007). Alivorte oni povas paroli pri BD kaj F-to 2007. Akademiaj (nedevigaj) interpret-helpoj krome estas la t.n. „Akademiaj Korektoj“ (AK 1922-1923). Pri ambaŭ vidu detale la Kvaran Libron de tiu ĉi Unua Parto.5 Se tiuj fontoj ne sufiĉas por decidi pri ĝusta aŭ malĝusta Esperanto, oni serĉu, ĉu oni trovas (nedevigan) modelon en la verkaro de Zamenhof (vd. BD 4.6 kaj A 3.4 – A 3.6, komentitaj malsupre). Aparte gravaj estas la t.n. „Lingvaj Respondoj“ (LR), per kiuj Z klarigis plurajn regulojn en la F-to. Gravaj por ĝusta interpreto de la oficialaj tekstoj ankaŭ estas la (neoficiala) traduko de la Gramatikoj al Esperanto pere de Z (1903) kaj la Zamenhofaj verkoj, kiuj estas „antaŭuloj“ de la posta F-to, precipe la Unua Libro (UL 1887), la Dua Libro (DL 1888) k.a. (vd. malsupre la superrigardon en la enkonduko al la F-to), fine ĉiuj aliaj tekstoj verkitaj de Z. (vortaroj, literaturaj tradukoj, leteroj k.t.p.).
6 Se ankaŭ tio ne sufiĉas, oni klopodu konstati iun ĝeneralan uzon, kiel ĝi estas trovebla ĉe „la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj“ (BD 3.3 – konsult-verkoj kiel gramatikoj kaj vortaroj, sed ankaŭ originala kaj tradukita literaturo beletra aŭ faka, detalojn vd. malsupre).
7 Tiu norm-hierarkio estas deviga, ĉar la principoj kaj reguloj de BD kaj A, kiu preskribas ĝin estas devigaj. Ĝi samtempe priskribas la devige kaj necese aplikendan proceduron por veni al respondo pri lingva demando. Almenaŭ mense oni devas ekzameni ĉiun ŝtupon de la normaro de supre malsupren:
Pli malsupra ŝtupo principe ne povas nuligi rezulton trovitan pere de pli supra ŝtupo. Tamen okaze eblas la konstato de arkaiĝo.
III. Analizo laŭ alineoj
Literaturo (selekto): Albault 1963, p. 31-37.Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo
(Akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso:
Kunsido de 9-a de Aŭgusto 1905)
[0.] Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon [BD 0]:
8 La enkonduka frazo (BD 0) detaligas la titolon de la Deklaracio: Ĝi klarigas, kio estas kaj kio ne estas „Esperantismo“. La klarigon donas ĝiaj multnaciaj „reprezentantoj“. Ili mem estas „esperantistoj“. La nocio „esperantisto“ estas difinita en BD 5.
1. Alineo 1: [Difino de Esperantismo]
1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu « ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn », 1 donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, 2 kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu 3 povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj [BD 1.1]. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas [BD 1.2].9 BD 1.1 enhavas pozitivan difinon de „Esperantismo“, do de tio, kio ĝi estas, BD 1.2, negativan, do de tio, kio ĝi ne estas.
10 La esenco de la Esperantismo estas „penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa“. Ke tiu lingvo povas esti nur „lingvo arta“ kaj ke inter la diversaj lingvoj artaj nur povas temi pri Esperanto, diras BD 2.1.
11 BD 1.1 krome nomas tri aplik-sferojn por tiu „lingvo neŭtrale homa“: 1. internacia „kompreniĝado“, 2. multlingvaj nacioj kun lingvo-konfliktoj kaj 3. verkoj interesaj por multnacia publiko. Ĉe la dua kaj tria aplik-sferoj temas pri kompromiso: La ĉefa intereso de la juda ŝtatano de carista Rusio Zamenhof estis la dua sfero, dum la okcident-eŭropaj, ĉefe francaj, raciismaj intelektuloj akcentis la trian, nome la ideon de internacia lingvo por scienco kaj kulturo.
12 La ideo de „paciga lingvo“ laŭvorte nur koncernas la duan sferon kaj tie nur la lingvo-uzon en „publikaj institucioj“. La esperantistoj tamen dekomence aplikis ĝin kiel fona gvidilo de la Esperantismo ankaŭ al la du aliaj sferoj. La vortumo „paciga lingvo“ pro tio estas la kerno de la poste tiel nomata „interna ideo“.
13 La frazo-parto en citiloj („ne entrudante ...“) enhavas nean difinon. Ĝi eksplicite rifutas la malĝustan aserton, ke Esperanto volas forigi ĉiujn aliajn lingvojn por fine fariĝi la sola lingvo en la mondo.
14 BD 1.2 disigas la Esperantismon de ĉiuj aliaj penadoj sociaj, politikaj, reformaj k.t.p. Se iu per Esperanto strebas – ekzemple – al socialismo, li rajtas fari tion (BD 5.1); lia strebado tamen ne estu atribuita al la Esperantismo.
2. Alineo 2: [Esperanto kiel solvo de „lingvo neŭtrale homa“]
2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto [BD 2.1], tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo [BD 2.2].15 BD 2.1 konkretigas, ke „lingvo neŭtrale homa“ povas esti nur „lingvo arta“ kaj inter tiuj nur Esperanto (vd. jam ĉe BD 1.1). Ĝi ne (plu) estas teoria projekto, sed jam „lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga“.
16 BD 2.2 konstatas, ke de nun la periodo, dum kiu oni serĉis la plej taŭgan „lingvon neŭtrale homan“, finiĝis. Ne plu necesas „teoria disputado“, pri iuj lingvo-projektoj. Komenciĝis la periodo por „laborado praktika“ por la trovita solvo, nome por Esperanto. Ĝi okazas en du direktoj: horizontale per „disvastigado“, do formado de pliaj esperantistoj, kaj vertikale per „riĉigado de ĝia literaturo“, do per ampleksigo de la praktikaj aplikeblecoj. La nocio „literaturo“ en la lingvaĵo de Z ne nur signifas beletraj verkoj, sed ĉiuspecaj, do inkluzive de lernolibroj, vortaroj, fakaj kaj sciencaj verkoj.
17 BD 2.2 unuflanke estas resumo de la labor-metodo de Z. Ekz. dum la reform-diskuto de 1894 li prepraris la tradukon de Hamleto. Ne per longa teoria argumentado, sed per konkreta, palpebla, praktika laboraĵo li fine konvinkis la plimulton. La metoda principo „praktika agado pli gravas ol teoria ĝusteco“ troveblas multloke en liaj Lingvaj Respondoj kaj estu gvida orientiĝo ankaŭ por interpretado de la Fundamento.
18 BD 2.2 aliflanke fariĝis kvazaŭ la labor-programo por ĉiuj internaciaj, naciaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj: Varbi novajn interesitojn, instrui al ili la lingvon kaj plibonigi la praktikajn eblecojn apliki ĝin per grandigo de tio, kion la lingvo „ofertas“.
3. Alineo 3: [Principo de egaleco kaj „la bonaj verkistoj“]
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas « nenies propraĵo », nek en rilato materiala, nek en rilato morala [BD 3.1].Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj [BD 3.2]; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo [BD 3.3].
19 Jam en la Unua Libro (UL 1887) troviĝas atentigo sur la malantaŭa flanko de la titola paĝo, kiu tekstas en la germana eldono:
„Die internationale Sprache soll, gleich jeder nationalen, ein allgemeines Eigenthum sein, weshalb der Verfasser für immer auf seine persönlichen Rechte darüber verzichtet.“
Nia traduko: „La internacia lingvo estu, same kiel ĉiu nacia, ĝenerala propraĵo; tial la aŭtoro por ĉiam rezignas pri siaj personaj rajtoj je ĝi.“[1]
La rezignon pri ĉiuj aŭtor-rajtoj Z jaron poste ripetis en la Aldonaĵo al la Dua Libro (ambaŭ de 1888).
20 BD 3.1 krome akcentas la egalecan karakteron de la Esperantismo. Ĉiuj esperantistoj en la senco de BD 5 estas samrajtaj. Tiun principon „en rilato morala“ konkretigas BD 4.1 kaj BD 4.2.
21 BD 3.2 konkretigas la konsekvencojn, kiuj sekvas el la rezigno pri aŭtor-rajtoj fare de Z.
22 BD 3.3 enkondukas la nocion de „spiritaj mastroj“, sinonime „la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj“ en Esperanto. Estas tiuj esperantistoj, kiuj laŭ la juĝo de la esperantista kolektivo plej sukcese „riĉigadis la literaturon“ (BD 2.2 supre). Por esti rigardebla kiel „bona verkisto“ esperantisto devas bone koni (kaj obei) la Fundamenton (A 5.4 – A 5.5) kaj krome la stilon, do la verkaron, de Zamenhof (BD 4.6), por ke li povu kontribui al la unueco de Esperanto. El BD 3.3 sekvas la ofta formulo de la Akademio „kiel uzate de Zamenhof kaj la bonaj verkistoj“.
23 BD 3.3 donas gvidon por interpreti la 7an alineon de la Antaŭparolo, kie tekstas „konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo“ (A 7.1, pli detale vd. tie).
24 BD 3.3 fine ankaŭ eĥas en artikolo 10 de la Akademia statuto (2009-03-15), kiu preskribas la necesajn kondiĉojn por fariĝi Akademiano. Elekteblaj estas esperantistoj, [...] „ĉefe: la sendiskute rekonitaj esperantologoj; la eminentaj pedagogoj aŭ leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto [kp. BD 2.2 „disvastigado“] kaj la aŭtoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj, efektive kontribuis sur la beletra, teknika aŭ scienca kampoj al la kultura riĉiĝo de nia lingvo [kp. BD 2.2 „riĉigado“].“
4. Alineo 4: [La Fundamento kiel ĝenerala interkonsento]
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo [BD 4.1]. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan [BD 4.2]. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon [BD 4.3]. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj « tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto » [BD 4.4]. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo [BD 4.5]. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton [BD 4.6].a) Superrigardo
25 BD 4 estas la alineo, kiu enhavas la centrajn prilingvajn principojn kaj enkondukas la Fundamenton. Ili estas jenaj:b) BD 4.1 [Esperanto kiel kolektiva verko]
26 BD 4.1 realigas la deziron de Z, ke Esperanto fariĝu sendependa de lia persono. Tiun ideon li jam esprimis en la Aldono al la Dua Libro (ambaŭ de 1888). Ĝi estis konfirmita per la sorto de Volapuko, kiu estis tro ligita al la persona sorto de sia iniciinto Schleyer. Kvankam jam malnova penso de Z, ĝi ricevis novan urĝon komence de 1905, kiam Z estis vokita milit-servi kiel kuracisto en la rusa-japana milito en Siberio – devo, kiun li povis nur eviti pro sia tiujare jam malforta saneco.27 BD 4.1 klarigas, ke Esperanto estas kolektiva verko. Egalece (BD 3.1) la esperantistoj, ne iu unuopa persono (Z) estas ĝia „leĝdonanto“ (ĝia suvereno). La jura nocio de „leĝo“ aŭ sinonimoj poste aperas 14 fojojn sur la nur seppaĝa (dekunualinea) Antaŭparolo.
c) BD 4.2 [La kontrasta paro oficiala – privata]
28 BD 4.2 konkretigas la ideon de 4.1 (principo de samrajteco de ĉiuj esperantistoj inkluzive de Z). Tiun principon ripetas, detaligas kaj konfirmas A 3.4 ĝis A 3.6 (ekz. „ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [A 3.4]“).29 Krome BD 4.2 enkondukas la kontrasto-paron privata (proponita, rekomendata, nedeviga) – oficiala (deviga, netuŝebla). Tiu distingo estas unu el la bazaj principoj de A kaj tie plurfoje ripetita, ekz. en A 5.4 („... kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, [...], de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj ...“). Ĝi servas por gardi kernan minimumon de devigaj reguloj por ĉiuj esperantistoj kaj per tio la unuecon de la lingvo (A 1.1) kontraŭ anarkia reformemo.
d) BD 4.3 [La netuŝebla Fundamento kiel sola oficiala lingvo-leĝo]
30 BD 4.3enkondukas la principon, kion A nomas „netuŝebleco“ („por ĉiam deviga“, „en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon“). Nur („sola“) la „verketo“ F-to eterne („por ĉiam“) difinas per interkonsento de la esperantistoj, kio estas ĝusta aŭ malĝusta Esperanto. En la projektita teksto la vortumo estis: „... fari eĉ la plej malgrandon ŝanĝon“.[2]31 Pro tiu centra rolo de „la verketo «Fundamento de Esperanto»“ estas aparte grave, el kiuj partoj ĝi konsistas. BD 4.3 ne difinas ĝin mem, sed per la „verketo“-vortumo referencas al la Antaŭparolo, kiu detaligas BD.
32 A 2.1 difinas: „1.) La 16-regula gramatiko [FG]; 2) la « Universala Vortaro » [UV]; 3) la « Ekzercaro » [FE]. A 3.5 ripetas: „Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj“, A 4.1 denove ripetas („la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro“). Kontraŭ la malĝusta instruo de la iama „Analiza Skolo“ estas do ne serioze analizeble kaj nuntempe ĝenerale akciptite, ke ĉiukaze FG, FE kaj UV estas partoj de la „netuŝebla“ F-to.
33 Multaj (superfluaj) disputoj tamen ekzistas ĝis en niaj tagoj pri la demando, ĉu ankaŭ la Antaŭparolo kaj ĝiaj principoj estas „netuŝeblaj“. A 11 tekstas:
„[11] La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion [11.1]. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 11.2].“
Pro la vortumo „kune kun sia antaŭparolo“ estas klarigita, ke ankaŭ la „ideoj“, t.e. principoj kaj valor-kriterioj, de la Antaŭparolo apartenas al la Fundamento kaj estas „por ĉiam netuŝeblaj“. Por pli detala diskuto vd. la komentojn ĉe A 11.
e) BD 4.4 [La kontrasto-paro „regulo“ – „modelo“]
34 BD 4.4 enkondukas la kontrasto-paron de Fundamentaj „reguloj kaj modeloj“. Al ili aldoniĝas la nocio de „stilo“ (BD 4.6). [Daŭrigota].f) BD 4.5 [Rajto esprimi sin laŭ propraj preferoj]
35 BD 4.5 estas necesa konsekvenco el BD 4.1 – ĉar „la esperantistoj“ estas la leĝdonantoj de Esperanto, ĉiu esperantisto principe estas (kaj devas esti) libera esprimi sin „en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta“. Tiu „ĝenerala esprim-libereco“ de la individuo tamen estas limigita duoble: Devigaj por ĉiu individuo estas la reguloj kaj modeloj de la Fundamento, do la atingita interkonsento de la kolektivo de esperantistoj. Rekomendate estas imitado de la Zamenhofa stilo (BD 4.6), kiel gvida modelo de lingva unueco.g) BD 4.6 [Imitado de la Zamenhofa stilo]
36 BD 4.6 preskribas, ke la Zamenhofa stilo, kvankam ĝi ne estas deviga, tamen ludu gravan rolon unuecigan. Tiu ideo estas ripetita en A 3.6: „... ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6, niaj elstarigoj].37 BD 4.6 kun A 3.6 per tio kreas la norm-hierarkion de Esperanto, klarigitan supre. Ĝi estas necesa, ĉar la Fundamento traktas nur la kernajn demandojn de la lingvo kaj por multaj detaloj nek havas regulojn, nek modelojn. Ĝi krome estas tre konciza kaj ofte ofertas nur malmultegajn ekzemplojn por regulo, kiuj ne ĉiam klare donas respondon al lingva demando. Kiel tuto la Fundamento neniel estas elĉerpa. Por eviti disputojn pri en la F-to netraktitaj aŭ ne sufiĉe sendubige traktitaj demandoj, estas do dezirinde havi plian orientiĝon, nome la verkaron de Z kaj de la plej bonaj verkistoj.
38 Anstataŭ la metaforo de ŝtupa hierarkio, oni ankaŭ povas uzi la metaforon de arbaraj jar-ringoj por komprenigi tiun sistemon de BD kaj A.
Unua ringo (kerno): La „reguloj“ de la Gramatiko (FG) kaj la „reguloj“ de la Ekzercaro (FE).
Dua ringo: La „modeloj“ de FE
Tria ringo: La „stilo“ de Z, se ĝi efikas unuecige
Kvara ringo: La „stilo“ de la plej bonaj verkistoj, se ĝi efikas unuecigi
Kvina ringo: La individua „stilo“ de unuopa esperantisto.
Kvankam la ofta aserto „Nur la Fundamento estas la oficiala bazo de la lingvo Esperanto“ estas ĝusta, ĝi ne estas kompleta. BD kaj la Fundamento devige preskribas, ke – se la F-to ne rekte helpas – oni unue serĉu modelojn ĉe Z kaj la bonaj verkistoj antaŭ ol esprimi sin en tia maniero, kiun oni trovas plej ĝusta.
5. Alineo 5: [Difino de „esperantisto“]
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas [BD 5.1]. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga [BD 5.2].39 El la principo de egaleco (BD 3.1) sekvas, ke ĉiu kiu uzas Esperanton estas „esperantisto“. Nek gravas por kio li uzas la lingvon, nek ĉu li estas membro de Esperanto-organizaĵo aŭ ne.
6. Projektitaj, sed de la Kongreso ne aprobitaj alineoj
40 La origina propono de Z al la Kongreso ampleksis sep alineojn. La kvinan kaj sepan la Kongreso ne aprobis kaj forstrekis, tiel ke la sesa alineo (difino de „esperantisto“) fariĝis la posta kvina. Kvankam § 5 kaj § 7 Propono ne estas oficialaj, ni dokumentas ilin tie ĉi, ĉar ili helpas kompreni la Zamenhofan intencon kaj sistemon.[3]41 § 5 Propono [Centra Komitato Esperantista]: „Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas pri la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista.“
Propono de Z pri memorganizado de la esperantistoj kun kvazaŭa „registaro“ malsukcesis jam en la reform-diskuto de 1894 kaj denove dek unu jarojn poste en 1905. Nur meze de la Ido-krizo en 1908 estis fondita Universala Esperanto-Asocio (UEA).
42 § 7 Propono [Kolekto Aprobita]: „Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas libere uzi ĉiun libron au gazeton, kiun li deziras.“
En 1901 Zamenhof, danke al perado de Louis de Beaufront, subskribis kontrakton kun la granda eldonejo Hachette en Parizo pri eldono de Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, en kiu poste aperis lernolibroj kaj vortaroj por francoj kaj multaj literaturaj verkoj (ekz. la F-to mem, la FK 1903 kaj la vortaroj de Beaufront 1901 kaj Cart 1903[4]). La Kolekto enhavis nur verkojn ekzamenitajn de Zamenhof mem. Hachette ricevis ekskluzivan monopolon por ilin eldoni. Sed baldaŭ ĝi pretendis, ke ĝi sola havis la rajton eldonadi Esperanto-verkojn, kio ne trovis ĝeneralan konsenton. Tiuj diskutoj probable rezultis en la malaprobo de § 7 Propono. Zamenhof en 1905 ĉesigis la „kolekton aprobitan“. De tiam Hachette eldonis nur liajn proprajn verkojn.
[1] Sub la ruslingva cenzura noto. En moderna germana estas „Eigentum“ anstataŭ „Eigenthum“ kaj „daran“ anstataŭ „darüber“. La noto pri la rezigno de la aŭtoraj rajtoj mankas en la Zamenhofa traduko de la Unua Libro, trovebla en FK 1903.
[2] Unua Universala Kongreso de Esperanto : (Boulogne-sur-Mer, 5-13 aŭgusto 1905). Esperantista dokumentaro 1. Paris: Esperantista Centra Oficejo 1906, p. 32.
[3] Unua Universala Kongreso de Esperanto : (Boulogne-sur-Mer, 5-13 aŭgusto 1905). Esperantista dokumentaro 1. Paris: Esperantista Centra Oficejo 1906, p. 32.
[4] Vocabulaire français-Esperanto. Konsultebla je http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm.
help on how to format text